2009-11-05

Neatendita debuto


La 30an de oktobro spektantoj de Litova Nacia Teatro de Opero kaj Baleto (LNTOB) konvinkiĝis, kia drama kaj senkompata povas esti baleta arto, kiun multaj famaj artistoj nomis  kiel la plej bela kaj komplika el ĉiuj artoj. Post 15 minutoj ekde la komenco de baleto Ĵizel (Giselle de A. Adam), la orkestro direktata de Vytautas Viržonis eksilentis, en la salono eklumis lumoj kaj la publiko ekaŭdis malagrablan informon pri traŭmato, kiun ĝus spertis la ĉefa rolulino. La spektantoj duonhoron pasigis en teatraj bufedejoj kaj poste la spektaklo komenciĝis denove. Sur la scenejo el dometo de Ĵizel eliris Anastasija Ĉumakova el Moskvo, duan sezonon dancanta en LNTOB. Tiu-vespere ŝi venis en la teatron spekti la baleton, tamen neatendite okazis neplanita ŝia debuto. La solistino savis la spektaklon kaj iĝis tiuvespera heroino,  ĉar Anastasija ĉi tiun rolon en Litovio antaŭe nek dancis, nek provludis. Ŝia partnero estis Sergej Neikŝin el Riga, kiu dancis rolon de Alberto, la amanto de Ĵizel.
Nuntempe amantoj de baleta arto ne vidas sur la scenejo de  LNTOB kelkajn ĉefajn baletajn solistojn. Eglė Špokaitė, Nerijus Juška, Aurimas Paulauskas kuracas siajn traŭmatojn, Miki Hamanaka (la edzino de Aurimas Paulauskas)  nuntempe havas patrinecan ferion. Nuntempe la ĉefajn rolojn en baletaj spektakloj de LNTOB  ofte plenumas eksterlandaj artistoj el Latvio, Pollando, Rusio.        
Dancas A. Ĉumakova  kaj  S. Neikŝin
(fotis M. Aleksa)                            

No comments: