2010-02-18

Visaginas gastigos esperantistojn

Urbo Visaginas al multaj Litoviaj loĝantoj ordinare asociiĝas kun amaskomunikila kliŝo Urbo de atomistoj, ofte uzata por karakterizi la urbon konstruitan por laboruloj de atom-energia centralo en Ignalina. Daton de fondiĝo de la urbo oni konsideras la 10an de aŭgusto 1975, kiam en lokon de la estonta urbo konstruistoj de la centralo alhaŭlis grandegan ŝtonegon, kies konturo al multoj similis tiun de Litovio. Baldaŭ estis konstruitaj la unuaj domoj por laboruloj de la atom-energia centalo (ĝi troviĝas 6 km for de la urbo). Cetere, tiam la setlejo nomiĝis Sniečkus –  honore al  sekretario de Litova komunista partio Antanas Sniečkus (1903 – 1974). En 1977 Sniečkus ricevis urbetajn rajtojn. En 1992 ĝi estis renomita al Visaginas.  Tiel nomiĝis unu el ĉi tie estintaj vilaĝoj. En 1995 Visaginas ricevis urbajn rajtojn. En 2009 en Visaginas loĝis 28160 loĝantoj. Naciece loĝantaro de Visaginas estas diversnacia. En la urbo loĝas rusoj, ukrainanoj, belorusoj k.a. Litovoj konsistigas nur parton iomete pli grandan ol 16 %.

En la 35-a vivojaro de la urbo okazis grava evento por Visaginas (cetere, ankaŭ por Litovio): la 31an de decembro 2009 estis haltigita la lasta reaktoro de atom-energia centralo en Ignalina. Ĉu nuntempaj visaginanoj laboros ankaŭ en la nova konstruota atom-energia centralo, hodiaŭ verŝajne neniu povas centpercente certigi. 

La urbo estas tre aktiva en kultura vivo de Litovio. Ĉi tie estas kulturaj fenomenoj, al kiuj taŭgas epiteto unusola en Litovio.
Ekzemple, en Visaginas estas la unusola en Litovio sporta lernejo de akrobata sporto. La lernejo estas bazo por litova nacia teamo de akrobata sporto. Edukatoj de la lernejo pli ol 30 jarojn reprezentadas Litovion. En mondaj kaj Eŭropaj konkursoj ili gajnis 36 medalojn. Pli ol 2000 medalojn ili gajnis en aliaj oficialaj turniroj kaj konkursoj.

Nur en Visaginas okazas internacia festivalo de kontrea muzikoVisagino Country. Pasintjare ĝi okazis jam 16an fojon. Ĝi estas la plej granda en Eŭropo inter tiastilaj festivaloj.

Ekde 1974 en Litovio ĉiun duan jaron estas organizataj popularaj kantkonkursoj por infanoj Dainų Dainelė (Kanto de kantoj). Kaj jam longan tempon inter laŭreatoj estas ankaŭ lernantoj el Visagina muzika lernejo de Č. Sasnauskas. Pasintjare en prestĝa televida konkurso Triumfo Arka (Triumfa Arko) titolon Ora Voĉo gajnis eksa visaginanino Ona Kolobovaitė. Ŝi kelkfoje estis laŭreatino de konkurso Dainų Dainelė. Por la konkursoj ŝin preparis Vita Pimpienė, la instruistino de menciita lernejo.

Visaginas estas naskiĝurbo de kantistino kaj komponistino Alina Orlova, kies kantoj estas  popularaj ne nur en Litovio.

Kaj ĉi-jare al internaciaj aranĝoj de Visaginas oni povas alkalkuli ankaŭ internacian Esperanto-renkontiĝon Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET), kiu okazos la 26-an de junio – la 4-an de julio, 2010. Ĝi okazos jam 46an fojon. La programo, ŝajnas, estos riĉenhava, altnivela kaj interesa.

Al la 46-aj Baltiaj Esperanto-agoj en Visaginas venos kaj aktive partoprenos en la aranĝo multaj gravaj personecoj de la tutmonda Esperanto-movado. Inter ili:
Aleksander KORĴENKOV – konata verkisto, ĵurnalisto, redaktoro, zamenhofologo, eldonisto, Esperantisto de la Jaro 2009;
Halina GORECKA – ĵurnalistino, redaktoro, eldonisto, movadano, gvidanto de Esperantista societo en Kaliningrado;
Aleksandro MELNIKOV –  interlingvisto, profesoro, verkisto, tre konata Esperanto-pedagogo, esperantologo;
Stano MARČEK –  redaktoro de la revuo de UEA Esperanto, aŭtoro de multaj Esperanto-lernolibroj, tre fama Esperanto-instruisto, eldonisto;
Mikaelo BRONŜTEJN – elstara kantisto, tradukisto, verkisto, literaturisto, movada historiisto;
Alejandro COSSAVELLA  – ŝatata kaj fama Esperanto-kantisto, aŭtoro de kantoj, komponisto.

Dum la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos neformala jarkunveno de Tutmonda Esperantista- Ĵurnalista Asocio (TEĴA), belarta konkurso MUZO-10.
Pli multe da informo pri BET-46 serĉu en TTT-ejo de Litova E-Asocio.

No comments: