2009-07-13

Ĉe stirilo de Litovio - virino


La 12an de julio ekoficis nova ŝtatprezidento de Litovio Dalia GRYBAUSKAITĖ. Unuafoje en historio de Litovio la ŝtaton estros virino.
La inaŭgura tago komenciĝis en litova parlamento Sejmo. Dalia Grybauskaitė ĵuris esti fidela al Litova Respubliko kaj la Konstitucio. La nova prezidento estis honorita je Ordeno de Vytautas la Granda kun Ora Ĉeno.
En Vilna Arkikatedrala Baziliko estis celebrita sankta meso kaj konsekrita prezidenta flago.
En Katedrala placo okazis solena vicaro kaj parado de militistaj fortoj. Dalia Grybauskaitė, kiel ĉefkomandanto de militistaro, konatiĝis kun komandantoj kaj standardoj de regimentoj.
En Daukantas-placo eksa ŝtatprezidento Valdas Adamkus transdonis la prezidentejon al la nova ŝtatprezidento. Vespere ĉi tie okazis koncerto, en kiu partoprenis ankaŭ prezidento de Litovio Dalia Grybauskaitė.
Dalia Grybauskaitė la 17an de majo 2009 venkis en prezidenta baloto jam en unua etapo. Ŝiaj ses rivaloj ne povis serioze kontraŭstari. La nova ŝtatprezidento - 53-jara profesia ekonomistino, doktoro pri socialaj sciencoj, de 2005 laboris kiel komisaro en Eŭropa Komisiono kaj estis respondeca por financa programado kaj budĝeto de Eŭropa Unio (legu en Litova Stelo, n-ro 5, 2006, p. 4-5).
Kelkaj fotoj el la inaŭgura ceremonio.

No comments: