Showing posts with label monumentoj. Show all posts
Showing posts with label monumentoj. Show all posts

2011-03-14

La 11a de Marto - la tago, iam historie negrava

La 11an de marto Litovio festis  la Tagon de Rekreo de Litovia Sendependeco. Antaŭ 21 jaroj, la 11an de marto 1990, Litovio apartiĝis de Sovetio kaj deklaris sin sendependa ŝtato.

Tamen monumento La 11a de Marto estas ne en Litovio, sed en ... Berlino.

En  la jaro 1979 en Berlina parko Scharlottenburg estis starigita obelisko, kies aŭtoro estas Braco Dimitrijević. Ĝi havas kvarlingvan surskribon "La 11a de Marto. La tago,  eble historie grava estontece", kiu  fakte estas dediĉita al naskiĝtago de hazarda preterpasanto Peter Malwitz.

En la jaroj 1970, Berlino estis delikata urbo, tial Berlinaj aŭtoritatuloj kontrolis, ke la 11a de Marto ne estu grava al iu lando de la mondo, kaj precipe al Berlino aŭ al Germanio.

Braco Dimitrijević rakontas, kiel li eksciis pri ŝanĝiĝo de statuso de la 11a de marto:

Mi memoras, dum mia unuafoja partopreno en Seoula Bienalo en Sud-Koreio,  <...> unua demokratie elektita litova ŝtatprezidanto Landsbergis  diris al mi: "Mi  gratulas vin. Vi antaŭ 20 jaroj antaŭdiris la tagon de Litovia sendependeco!" 
Ĉi tiu tago estis kontrolita en historiaj libroj kaj enciklopedioj, kaj oni certigis, ke ĝi ne estas historie grava. Tamen poste ĝi iĝis la nacia tago de Litovio. Tio iasence konfirmas, ke ne ekzistas negravaj tagoj, negravaj lokoj, negravaj ideoj.

2010-08-29

Estis prezentita skulptaĵo "Vojo de la Libereco"

Nuntempaj kaj eksaj ŝtatestroj de Litovio  la 23an de aŭgusto enmasonis simbolajn brikojn en skulptaĵon Vojo de la Libereco konstruata en Vilnius, apud Pedagogia Universitato. La skulptaĵo simbolas la vivan ĉenon, kiu antaŭ 21 jaroj kunligis tri Baltiajn landojn celantajn la sendependecon.

La brikon farbitan je koloroj de Litovia ŝtata flago en la muron enmasonis ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė. La brikojn, simbolantajn ŝtatajn flagojn de aliaj Baltiaj landoj, enmasonis direktorino de Muzeo de Latvia Popola Fronto Meldra Usenko kaj estona parlamentano Enn Eesmaa.
Aŭtoro de la skulptaĵo estas Tadas Gutauskas. Li estas ankaŭ aŭtoro de la skulptaĵoj Arbo de Unueco (Vilnius, parko Vingis) kaj Al Litova Basketbalo (Vilnius, areno Siemens).

Projekto de la skulptaĵo Vojo de la Libereco antaŭ du jaroj estis prezentita al konkurso pri renovigo de Lukiškių-placo. La projekto okupis la 2an lokon (la unua ne estis atribuita). Kiel diris la aŭtoro, ĝin ne komprenis certa parto de la socio – tiuj, kiuj trasuferis de soveta reĝimo, batalantoj pro la libereco, homoj pliaĝaj. Al li estis dirite, ke la projekto en placo Lukiškės ne estos realigita. T. Gutauskas ne deziris entombigi la ideon. Tial  li kun samideanoj decidis starigi la skulptaĵon en alia loko kaj ne peti monrimedojn de la regpotenco. Estis  serĉataj mecenatoj, organizita kampanjo de aĉetado de la brikoj. Dezirantoj povis aĉeti la brikojn, kiuj kun nomoj de la aĉetintoj, estos enmasonitaj en la muron. Nuntempe jam estas rezervitaj ĉiuj 20 700 brikoj.
La skulptaĵo ĝisatendis diversajn opiniojn.

La aŭtoro skulptisto Tadas Gutauskas:
La arta verko povas entuziasmigi, inspiri la homojn. Miaopinie, nuntempe vere estas malmulte da signoj, kiuj sincere parolas pri valorecoj. Tial "Vojo de la Libereco" estas la verko ĉiusence noveca kaj alia. Ĝi ne estas mendita de la ŝtato kaj ne estas la afero altrudita de iu. Tio estas mia ideo, kiun mi kun miaj kunagantoj realigis.

Parlamentano, eksa reĝisoro de  Drama Teatro de Panevėžys Julius Dautartas (iam ankaŭ iniciatis starigi kelkajn monumentojn el privataj monrimedoj):
Mi nur dezirus diri, ke mi persone tian projekton ne farus. Mi, Julius Dautartas. Miaopinie, tia afero estas tre danĝera. En Panevėžys ni deziras konstruigi  monumenton La Libereco de Zikaras, ni konvinkadas la socion kaj ne kolektadas monon de la homoj. Kaj ĉi-kaze ŝajnas, ke se vi ne subtenas ĉi tiun projekton, vi kvazaŭ kontraŭdiras ankaŭ kontraŭ la libereco. Tia modeligo de la projekto premisas iugradan perforton. Alia kialo – se la verko ne sukcesos? Tre bone diris Stanislovas Kuzma: la monumentoj aŭ unuigas la socion, aŭ dividas ĝin. Estas bone, se la monumento sukcesas, tamen ofte estas male. Dio helpu, ke la verko funkciu arte. Ĉar plej ofte estas nur nuda ideo. La ideo de libereco, toleremo. Mi persone opinias, ke tio estas danĝera vojo, des pli, se per tio estas kolektata mono.

Skulptisto Mindaugas Navakas, pedagogo de Tadas Gutauskas:
Ĉi tiu projekto estas por mi tre interesa artsence. Ĝi estas tre stranga kaj siaspece paradoksa  kaj inversa. Ĉar ni bone scias, ke ideo de la libereco estas kunligita kun detruo de muroj, la liberiĝo estas nature kunligita kun detruo de la muroj. Mi diros kelkajn okulfrapajn ekzemplojn: la Berlina muro, ni scias, kio tio estas kaj kiel grave estis ĝin detrui. Ankaŭ el la populara kulturo The Wall de Pink Floyd.
 

Tamen ĉi tie la aŭtoro dezirante esprimi ideon de la libereco, konstruas la muron. Tio estas siaspece absurde kaj paradokse. Baziĝante sur tio mi asertas, ke la arta solvo estas tre nesukcesa. Konstruado de la muro estas inversa ago al la ideo mem.

2010-06-14

Sukcesan vojaĝon, Zappa!

La 10an de junio al naskiĝurbo Baltimore (Usono) estis solene elakompanita kopio de busto al rokmuzikisto Frank Zappa. En septembro ĝi devus esti inaŭgurita en urba centro, en parko apud publika biblioteko Enoch Pratt.

En la solenaĵo, kiu okazis ĉe Vilna urbodomo, Usona ambasadoro en Litovio s-ino Anne Elizabeth Derse ĝojis pri ĉi tiu iniciato de litovaj estimantoj kaj bondeziris al F. Zappa, "la personeco de malkaŝa konscio", la feliĉan vojaĝon al sia hejmurbo.

Saulius Paukštys - artfotisto kaj aŭtoro de la ideo pri la monumento dankis al F. Zappa mem por lia verkado kaj ekĝojis, ke oni sukcesis realigi ĉi tiun "spontane naskiĝintan iniciaton, kiu famigos en la mondo nomojn de Litovio kaj Vilnius".

Monumento al rokmuzikisto F. Zappa estas starigita en Vilna skvareto ĉe K. Kalinauskas-strato en la jaro 1995.

Ideo konstrui la monumenton al noviganto de rokmuziko F. Zappa maturiĝis en grupo de entuziasmuloj, nomitaj sin Klubo de Estimantoj de Frank Zappa. Ilin kunigis S. Paukštys kaj Saulius Pilinkus.

Antaŭ kelkaj jaroj S. Paukštys organizis iniciatan grupon, kiu proponis starigi kopion de ĉi tiu busto en Baltimore, la naskiĝurbo de F. Zappa.

Aŭtoro de la busto estas skulptisto Konstantinas Bogdanas, arĥitekto – Valdas Ozarinskas.
Dum 30 jaroj de sia kariero F. Zappa elstariĝis kiel komponisto, gitaristo, kantisto, kinoreĝisoro kaj satiristo. Al li apartenas aŭtoreco de eldonado de unua koncepta rokmuzika albumo. Li komponis muzikaĵojn al rokgrupoj, ĵazensembloj, sinteziloj kaj simfoniaj orkestroj. En siaj muzikaĵoj F. Zappa unuigis trajtojn de muziko roka, ĵaza, avangarda kaj elektrona. En lia muziko abundas parodiaj elementoj.

La muzikisto estas agnoskita kiel unu el elstaraj komponistoj de la pasinta jarcento. Li estas titolata Patro de moderna muziko.

F. Zappa neniam vizitis Litovion. Antaŭ unu jaro en Vilnius koncertis lia filo Dweezil. Demandita, kiel li taksas iniciaton de litovoj donaci al Baltimore monumenton al lia patro, D. Zappa respondis: "Mi pensas, ke ĉi tiu situacio, preskaŭ anekdota, plaĉus al la patro. Vi povas multon atingi, sed por tio, ke vi estu honorita en via urbo, estas bezonata enmiksiĝo de litovoj. Vere estas ironie."

2010-03-03

Kia sorto atendas skulptaĵojn de la Verda ponto?

Ekde 1952 sur  la Verda  ponto (Žaliasis tiltas) en Vinius staras kvar gisaj skulptaĵaj grupoj: Agrikulturo (skulptistoj Petras Vaivada, Bernardas Bučas), Industrio kaj konstruado (Bronius Vyšniauskas, Napoleonas Petrulis), Studanta junularo (Juozas Mikėnas, Juozas Kėdainis) kaj En gardo de la paco (Bronius Pundzius). Ili enkorpigas simbolojn de soveta ideologio, angulŝtonajn sociajn grupojn: terkultivistojn, laboristojn, sciencistojn kaj armeon.

Nuntempa stato de la skulptaĵoj estas priplorinda. Ekspertizistoj konstatis, ke la skulptaĵojn oni devas urĝe renovigi: fortigi kaj renovigi juntojn, veldi aperintajn fendetojn. Pasintjare Vilna magistrato intencis aŭtune komenci restaŭradon de la skulptaĵoj, tamen la krizo devigis ŝanĝi la planojn. Al intencoj de litovaj restaŭristoj provizore depreni la skulptaĵojn por ilia restaŭrado reagis Rusia ambasadoro en Litovio Vladimir Ĉĥikvadze. Li aludis pri ebla helpo de Rusiaj fakuloj. En Moskvo laboras multaj kompetentuloj, kiuj scias subtilaĵojn de tiutempaj skulptaĵoj. En Vilnius venis Rusiaj specialistoj, ili esplorrigardis la skulptaĵojn, konatiĝis kun konkludoj de litovaj kolegoj.

Vilna magistrato ricevis proponon de Moskva urbestrejo: Konsiderante, ke proksimiĝas jubilea 65-jara datreveno de la Venko en la Granda Patrolanda Milito,  Moskva urbestro aprobis proponon de Komitato pri Moskva Kultura Heredaĵo restaŭri la monumenton el bonfaradaj rimedoj. Jam estas atingita anticipa interkonsento kun kelkaj kompanioj pro financado de ĉi tiuj laboroj.

Administracio de Moskvo  informis, ke jam estas plenumitaj esploroj de la skulptaĵoj kaj preparitaj teknologiaj rekomendaĵoj kaj metodaroj de estontaj laboroj.
Vilna vicurbestro Romas Adomavičius opinias, ke indas akcepti la helpon de Moskvo, tamen urbestro Vilius Navickas diris kategorian Ne!. La publikigita deklaro citas la urbestron, ke la urba magistrato renovigos la skulptaĵojn per propraj fortoj, kiam venos por tio konvena tempo.

Respondeculoj por Protektado de Kulturaj Monumentoj oficiale nenion scias pri deziro de Moskvo restaŭri la sovetajn skulptaĵojn. Ili asertas, ke moskvanoj alfrontus la obstaklon, ĉar la restaŭristo devas esti atestita en Litovio.
Disputoj pri la skulptaĵoj sur la Verda ponto fojfoje renoviĝas en Litovio. Iuj homoj, sociaj organizaĵoj postulas depreni la skulptaĵojn kaj transdoni al parko Grūtas, kie estas eksponataj sovetaj monumentoj. Aliaj diras, ke la skulptaĵoj havas valoron artan kaj historian, kaj ili devas resti sur la ponto. La Verda ponto kun ĉiuj ĝiaj atributoj estas enskribita en Liston de Kulturaj Monumentoj de Litova Respubliko.

Tre populara en Litovio katolika pastro el urbeto Paberžė, kapuceno Patro Stanislovas (Algirdas Mykolas Dobrovolskis, 1918 – 2005)  siatempe skribis leteron al tiama urbestro (estonta ŝtatprezidento) Rolandas Paksas, ke li ne aŭdacu renversi la statuojn de la Verda ponto. Aliokaze, – promesis Patro Stanislovas, – mi venos mem al Vilnius kaj metos florojn sur iliaj lokoj. Oni renversu nek la statuon de la kolĥozanino, nek des pli tiun de la soldato, ĉar li estingis la fornojn en Aŭŝvico.
Kelkfoje la skulptaĵoj de soldatoj estis malhonorigitaj per surverŝita farbo kaj diversaj ofendaj surskriboj.

Ĉu ne okazos tiel: la skulptaĵoj estos deprenitaj de la ponto kvazaŭ por la restaŭrado kaj ili ne revenos?...

2009-09-28

Inaŭgurita skulptaĵo Kato


Mi ne scias, ĉu kat-amatoj registras KO'ojn (kat-objektojn). Se jes, ili atentu, ke en Vilnius aperis skulptaĵo Kato. Ĝi estis inaŭgurita 25an de septembro en skvaro apud Aguonų-strato. La skulptaĵo estas dediĉita al memoro de litova verkistino Jurga Ivanauskaitė , kiu antaŭ du jaroj kaj duono mortis 45-jaraĝa pro sarkomo. La verkistino siajn lastajn jarojn loĝis en ĉi tiu strato. En ĉi tiu strato estis projektita skvaro, nomita je nomo Jurga (arĥitekto – Virginija Kurpienė). Ideon instali la skvaron kaj starigi la skulptaĵon proponis ĵurnalistino Ramunė Sakalauskaitė. Aŭtoro de la Kato – skulptistino Ksenija Jaroševaitė. 15-tuna ŝtono por la skulptaĵo estis trovita en vilaĝo Pašiaušė (distrikto Kelmė). Jurga amis katojn, ŝi havis katinon Lūšis (Linko), ankaŭ en ŝiaj verkoj katoj okupas certan lokon.

2009-09-22

Monumento al litova nacio kaj lingvo




En centro de la urbo Marijampolė estis inaŭgurita monumento al la Nacio kaj Lingvo. Aŭtoro de la monumento – marijampolano skulptisto Kęstutis Balčiūnas.
Observantoj de la monumento verŝajne plej scivoleme eploradas kaj pridiskutas la unuan liston de oferintoj, eternigita sur granito. En ĝi estas nomoj de parlamentanoj Algis Rimas, Justinas Karosas, Juozas Olekas, Vytenis Povilas Andriukaitis, tiuj de estro de Litova Radio kaj Televido Audrius Siaurusevičius, urbestro de Vidmantas Brazys. Ili oferis al konstruado de la monumento po 1000 lidoj (289.62 EUR). En la listo estas ankaŭ nomo de Prokurorejo de Marijampolė, kies laborantoj kolektis 3000 lidojn. Entreprenisto Rytis Balčiūnas kaj lia edzino Elida oferis al la monumento 10000 lidojn (19694 EUR). Ĝis nun privataj subtenantoj ĝiris en specialan konton proksimume 68000 lidojn (19694 EUR).
Verŝane longe la monumento estos pribabilata. Iuj indignas, ke en 19-metran alton surlevita rajdanto estas bildata absolute nuda. Aliaj kun plezuro sin fotadas en fono de la monumento kaj ĝojas je apero de unika monumento en ĉefurbo de Sūduva (Suduva – etnokultura regiono de Litovio).
Iuj estas malkontentaj, ke dum malfacila kriza periodo la urba magistrato decidis elspezi 2 milionojn da Lt al la monumento. La monumento estis komencita konstrui antaŭ 5 jaroj.
Skulptisto K. Balčiūnas speciale interesiĝis, ĉu estas ie en la mondo monumento, dediĉita al la nacio kaj lingvo. Li trovis nenian tian monumenton en Eŭropo. Fervoro de nacio estas eternigita en Norda Koreo.

2009-07-13

En parko Vingis elkreskis la Arbo de Unueco


La 6an de junio en Vilnius, en parko Vingis estis inaŭgurita skulptaĵo La Arbo de Unueco (la aŭtoroj: skuptisto Tadas Gutauskas kaj arkitekto Rolandas Palekas. La skulptaĵo simbolas unuecon de litovoj de la tuta mondo. Sur unu flanko de 9-metra ŝtona monumento, kiu havas konuklan formon, estas elĉizitaj 100 nomoj de plej elstaraj personecoj, kiuj dum mil jaroj famigis Litovion. Parko Vingis estis elektita tial, ĉar ĝi multajn jarojn unuigis litovojn: ĉi tie okazas festoj de kantoj, en la parko okazis mitingoj de la rekonstrua movado Sąjūdis.

Monumento al la aŭtoro de Nacia Glorkanto


La 5an de julio en Vilnius estis malfermita monumento al verkisto, unu el ideologoj de litova nacia movado, kuracisto Vincas KUDIRKA (1858-1899). Li estas la aŭtoro de Nacia Glorkanto, kiu estas himno de Litovio. Pri V. Kudirka Litova Stelo (1996, n-ro 3) publikigis Esperantan tradukon de Nacia Glorkanto kaj artikolon pri ĝia aŭtoro.
Antaŭnelonge sur piedestalo estis starigita preskaŭ 4-metra bronza skulptaĵo. La trapez-forma obelisko kun ĉizitaj vortoj de Nacia Glorkanto kaj fontano estis konstruitaj pli frue. La aŭtoroj de la monumento - skulptisto Arūnas SAKALAUSKAS kaj arkitekto Ričardas KRIŠTAPAVIČIUS. La konstruado de la monumento ne iris glate. Dum akceptado de la laboroj, la Ŝtata Komisiono en subteraj lokaloj de la monumento rimarkis akvan flakon. En la subteraĵoj estas instalitaj komputiloj dediĉitaj por regi laserojn dum prilumo de la monumento kaj kontroli akvan nivelon en la fontano. La subteraĵoj estas preskaŭ en la sama loko, kie dum soveta tempo estis enterigita soveta genaralo Ivan Ĉernjaĥovskij. En 1990 liaj korprestaĵoj estis trasenterigitaj en Novodeviĉje-tombejon (Moskvo). Ankaŭ la nuntempa Kudirkos-placo dum soveta tempo estis nomata Ĉernjaĥovskij-placo.
Ekspluatado de la monumento estas multekosta (almenaŭ nuntepe) por la urba magistrato. Do mi ankoraŭ ne vidis la skulptaĵon prilumitan per laseroj...