Showing posts with label televido. Show all posts
Showing posts with label televido. Show all posts

2012-01-11

Elstaruloj de la jaro 2011

Ŝtatprezidento Dalia GRYBAUSKAITĖ estas nomita   Homo de la Jaro 2011. Ĉi tiun titolon  ŝi ricevis jam  la trian fojon (ekde la jaro 2009).

Laŭ esploroj,  32,3 % da respondantoj opinias, ke nome ŝi meritis la titolon.  La pridemandadon plenumis Litovia kaj Grandbritia kompanio por esploro de merkato kaj publika opinio Baltijos Tyrimai. En ĉi tiu projekto partoprenas ankaŭ gazeto Lietuvos Rytas.

La titolo Homo de la Jaro dum 19 jaroj estis atribuita nur al ŝtatestroj de Litovio. La rekordulo estas Prezidento Valdas Adamkus, kiu sep jarojn estis elektata la Homo de la Jaro (1998, 2002, 2004-2008). Prezidento Algirdas Brazauskas (1932-2010) estis titolita sesfoje (1993-1995, 1997, 2000-2001). Homo de la Jaro ankaŭ estis Prezidento Rolandas Paksas (1999, 2003)  kaj Prezidanto de la Sejmo Vytautas Landsbergis (1996).

Litova Radio kiel Homon de la Jaro 2011 elektis docenton de Vilna Teknika Universitato de Gediminas Vigilijus SADAUSKAS. Li estas ankaŭ direktoro de Centro pri Sekura Trafiko kaj ĉefa konsilisto en Transporta Ministerio. Li konstante zorgas, ke oni stiru pli respondece, ke reduktiĝu nombro de transportaj akcidentoj sur Litoviaj vojoj. V. Sadauskas estas konstanta kunparolanto en elsendoj de Litova Radio kaj Televido.  Kaj stirantoj siamaniere reagas al liaj ideoj. Ekzemple, en Litovio validas la trafikregulo postulanta ankaŭ tage veturi kun  ŝaltitaj duonlumoj  aŭ kun lampetoj de Sadauskas, kiel iuj ŝercas.

Je titolo Sportisto de la Jaro 2011 estis honorita reprezantino de moderna pentatlono Laura ASADAUSKAITĖ. Kiel atestilo de la titolo, al ŝi estis enmanigita skulptaĵo Sagitario.

La 27-jara sportistino post la patrineca ferio meteore revenis en la grandan sporton kaj en 2011 plukis gravajn venkojn.

En komenco de julio en Londono ŝi gajnis arĝentan medalon en finala konkurso de la Monda Pokalo.
Post 3 semajnoj en la Eŭropa Konkurso (Medway, Grand-Britio) ŝi estis la kvina kaj elbatalis rajton partopreni en Londona Olimpiko.
Septembre en la Monda Konkurso (Moskvo) L. Asadauskaitė sin ornamis per la bronza medalo.
La sportan sezonon la sportistino finis kun arĝenta medalo de finala negoca konkurso de moderna pentatlono en Italio.

En baloto, kiun organizis Litova Nacia Olimpika Komitato, loteria kompanio Olifėja kaj gazeto Lietuvos Rytas, partoprenis preskaŭ 11000 homoj. L. Asadauskaitė superis 22 kandidatojn.

Cetere, armea sporta klubo deklaris ŝin la plej bona sportisto de Litova armeo (senrangulo L. Asadauskaitė servas en Landodefendaj Volontulaj Fortoj).

Amantoj de la basketbalo ekde 2008 elektadas la plej bonajn basketbalistojn. Jonas VALANČIŪNAS, la centrulo de Vilna basketbala klubo Lietuvos Rytas kolektis plej multe da voĉoj de la basketbalaj amantoj. La 19-jara sportiso bone sin prezentis en Eŭropa Basketbala Konkurso EuroBasket 2011. En 2011 li partoprenis en novula borso de  NBA kaj estante la 5a invitito, li ricevis proponon ludi en la Toronta klubo Raptors.

Titolo Basketbalistino de la Jaro 2011  estis atribuita al defendantino de la klubo VIČI-Aisčiai Rima VALENTIENĖ. La 33-jara basketbalistino estas la ĉefa ludantino de la klubo. 

R. Valentienė ĝojas pri la titolo, tamen  la jaron 2011 konsideras nesukcesa, ĉar litovaj basketbalistinoj malvenkis en konkurado  por partopreni en Londona Olimpiko.

2011-01-09

Lilija Gubaidulina – la venkintino de ĉi-jara konkurso Triumfa Arko

La 26an de decembro en Litova Televido okazis finalo de  kantista konkurso Triumfa Arko (Triumfo Arka). En rekta elsendo kantistoj konkuris por la titolo Orvoĉo-2010.


Dum 11 elsendoj de Triumfa Arko la ĵurio kaj televida spektantaro elektis kvaropon de la plej bonaj kantistoj. Plu konkuris Gitana Pečkytė (soprano) kaj Mindaugas Zimkus (tenoro) el Kaŭna Muzika Teatro, kantistino el Kazanj Lilija Gubaidulina (soprano) kaj reprezentanto de Muzika Teatro en Panevėžys Algirdas Bagdonavičius (tenoro).

Ĉi-jara konkurso Triumfa Arko estis la tria. Ekde la komenco la superan pozicion sencede okupis 35-jara tatarino Lilija Gubaidulina (sur la foto).

La  belega voĉo, malfacilaj arioj, sincereco kaj la interna varmeco gajnis al la kantistino favoron de la ĵurio kaj simpatiojn de la publiko. "Dum aŭskultado de via kantado obsedas  sento de konfidemo kaj stabileco, kio estas aspirinda, kaj tio ne povas nin ne ĉarmi", – pri kantado de L. Gubaidulina parolis membro de la ĵurio, opera solistino, profesoro Sigutė Stonytė. Do, Lilija Gubaidulina gajnis titolon La Ora Voĉo.

"Mi honeste konfesas – mi ne atendis  tian  turniĝon de la eventoj, tian triumfon. Mi ne pensis, ke la litova publika min tiel varme akceptos kaj tiel malavare voĉdonados por mi", – ĝojis Lilija post la konkurso.

Kiam startis la konkurso, Lilija Gubaidulina estis prezentita kiel gastino el Kazanj, tamen tio estas  ne tute vere, ĉar jam trian jaron ŝia hejmo estas en Litovio.

En nian landon la kantistinon alkondukis la amo. En 2006 ŝi gastkoncertis en festo de komunumo de Litoviaj tataroj, ĉi tie ŝi renkontis sian estontan edzon kaj kun la filino el la unua geedziĝo Vasilia translokiĝis al Vilnius. Nuntempe en la familio jam kreskas ankaŭ la dua filino Amina.

Antaŭe ŝi loĝis en Kazanj, kantis en tiea  Ŝtata Teatro de Opero kaj Baleto de Musa Ĝalil, instruis kantadon en la konservatorio. L. Gubaidulina opinias, ke la Tatarstana operejo apartenas al kvinopo de la plej fortaj muzikaj teatroj de la lando. Unuajn lokojn ekspertoj sendiskute atribuas al la Granda Teatro (Bolŝoj-teatro) en Moskvo, Maria-Teatro (La Mariinskij-Teatro) en Sankt-Peterburgo, kaj pro aliaj pozicioj konstante inter si konkuras teatroj Novosibirska, Jekaterinburga kaj tiu de Kazanj.

Dum la finala vespero Lilija plenumis sian promeson kanti ankaŭ litove. Ŝi elektis kanton Elegio de la amo (Meilės elegija de Algimantas Raudonikis).

En la granda finalo de Triumfa Arko L. Gubaidulina plenumis komplikan arion de Norma el opero Norma de Vincenzo Bellini. Ŝi ricevis 6273 voĉojn de televidaj spektantoj kaj  superis soliston Mindaugas Zimkus (5059 voĉoj).

En 2009  en la konkurso venkis sopranulino Ona Kolobovaitė.
La unuan konkurson (2008)  gajnis basulo Liudas Mikalauskas.

2010-06-02

En historio de Eŭrovido-Kantokonkurso – ankoraŭ unu litova nomo

Post venko de Lena Meyer-Landrut en la 55a Eŭrovido-Kantokonkurso (EKK), germanoj rememoris ŝian samnomulinon Lena Valaitis, kiu en 1981 reprezentis Germanion en EKK kaj okupis la duan lokon.

L. Valaitis estas litovdevena kantistino, plenuminto de ŝlagroj, nuntempe loĝanta en Munkeno. La 67-jara kantistino surscenejan karieron jam finis, tamen albumoj kun ŝiaj plej bonaj kantoj ankoraŭ estas eldonataj.

En la jaro 1981 L. Valaitis reprezentis Germanion en EKK en Dublino (Irlando) kaj gajnis la duan lokon. 

Lena Valaitis (Anelė Valaitytė) naskiĝis en 1943 en Klaipėda. Ŝia patro estis vermaĥta soldato kaj pereis en Orienta fronto.

Fuĝante de soveta armeo, Anelė, ŝiaj patrino kaj frato atingis Okcidentan Germanion. L. Valaitis lernis en Litova Gimnazio de la 16a Februaro en Hüttenfeld.

Jam estante lernantino, ŝi studis kantadon, partoprenis en distraj sinprezentoj de talentuloj. En la sesa jardeko de pasinta jarcento ŝi komencis koncerti kun la grupo Federic Brothers, tamen baldaŭ ŝi komencis kanti kiel solistino.

Ekde apero de ŝia unua singlo Halt das Glück für uns fest en 1970 komenciĝis kariero de plenumantino de ŝlagroj, daŭrinta pli ol tri dekoj da jaroj.

Unuafoje en nacia pretendanta konkurso al EKK L. Valaitis partoprenis en 1976. Kun kanto Du machst Karriere ŝi okupis la sepan lokon. Post kvin jaroj, en 1981, ŝi finfine ricevis la bileton al EKK kaj en Dublino reprezentis Germanion kun la kanto Johnny Blue.

Balado pri soleca blinda knabo, kiu ellernis perfekte ludi gitaron, kaj liaj kantoj donis esperon al ofendatoj, ĉarmis la publikon.

La venko estis atingata permane: L. Valaitis ricevis 132 poentojn kaj nur je 4 poetoj cedis al la venkintoj – brita grupo Bucks Fizz.

Britoj mem malavare komplimentis al la germana kantistino, en brita gazetaro scintilis titoloj We love Johnny (Ni amas Johnny).

Germanoj havis grandan ĉagrenon  kaj riproĉis al svisoj, kiuj eĉ unu poenton ne donis al Germanio.

Okupi la duan lokon, ĉu en la olimpiko, ĉu en la kanta konkurso estas la plej domaĝe. Tamen mi ne ploris.  Devis plori komponisto Ralph Siegel kaj aŭtoro de la vortoj Bernd Meinunger,  – tiam sin konsolis L. Valaitis.

Poste gramofondisko kun kanto Johnny Blue estis eldonita en 14 Eŭropaj landoj.
L. Valaitis provis ankoraŭfoje atingi EKK en 1992, tamen nesukcesis. En tiu-jara nacia konkurso de la pretendantoj ŝi estis la tria.

Tamen en Germanio ŝi estis populara. Ŝi partopenadis en multaj distraj televidaj elsendoj, solenaj koncertoj,  ricevis titolon de reĝino de hit-paradoj.

Kantoj Gloria, Sag noch mal ich liebe dich (duope kun Rex Gildo), Wenn der Regen auf uns fällt (kun Costa Cordalis) kaj aliaj ankaŭ hodiaŭ ravas milojn da respektantoj de la kantistino kun la melankolia voĉo.

Pasintjare estas eldonita ŝia kant-albumo Ein schöner Tag – The Best of 2009.
(Lietuvos Rytas)