Showing posts with label folkloro. Show all posts
Showing posts with label folkloro. Show all posts

2011-03-02

En la prezidentejo estis enmanigitaj Naciaj Premioj

La 16an de februaro ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė enmanigis al 7 kulturaj kaj artaj verkantoj diplomojn kaj signoj de laŭreatoj de Naciaj Premioj de Kulturo kaj Arto.

En 2010 Naciaj Premioj estis atribuitaj  al geedzoj - teatra reĝisoro Povilas Mataitis kaj teatra pentristino Dalia Mataitienė (pro malkovro de profundo de litova folkloro al Litovio kaj la mondo), verkisto Icchokas Meras (pro malkovro de la tragikaj homaj travivaĵoj, okazintaj dum la 20a jarcento, en litova moderna prozo), kantisto Vigilijus Kęstutis Noreika (pro supera kantada majstreco kaj ne estingiĝanta talento), komponisto kaj dirigento Vaclovas Augustinas (pro disvastigo de povoj de korusa arto kaj moderneco de sakrala muziko), verkisto Rolandas Rastauskas (pro esea verkado, ludema kaj ironia), pentristo Jonas Gasiūnas (pro renovigo de ebloj en pentrada arto, pro disvastigado de ideoj de moderna pensiga arto).

Nur I. Meras ne povis partopreni en la ceremonio de honorigo de la laŭreatoj. Ĉefministro Andrius Kubilius enmanigis la premion al la verkisto decembre dum oficiala vizito en Israelo. Dankleteron de I. Meras tralegis prezidanto de Komisiono pri Atribuo de Naciaj Premioj historiisto profesoro Alfredas Bumblauskas.
La premia monsumo estas 104000 Lt (30120 EUR).

Laŭreatoj de la Naciaj Premioj

Vaclovas Augustinas (naskiĝis en1959) estas dirigento, komponisto, artgvidanto de koruso Jauna muzika (juna muziko), en Litova Akademio de Muziko kaj Teatro (LAMT) finis studojn pri korusa direktado kaj pri komponado. Dum 1980-1992 li laboris en muzika lernejo de knaba kaj junula koruso Ąžuoliukas (kverketo). Ekde 1992 V. Augustinas estas artgvidanto kaj estro de  koruso Jauna Muzika.
V. Augustinas instruas en LAMT, en Vilna Pedagogia Universitato, estas invitata lektori en Fakultato de Artoj en Klaipėda-universitato. Li estas membro de grupo Antis, ludas per klavaj muzikiloj, komponadas por la voĉo kaj por muzikinstrumentoj.

Jonas Gasiūnas (1954) estas pentrartisto, en 1984 finis Vilnan Artan Akademion. Liajn verkojn akiris  Nacia Arta Galerio (Vilnius), Nacia Artmuzeo de M. K. Čiurlionis (Kaunas), Tretjakova Galerio (Moskvo).

Virgilijus Kęstutis Noreika (1935) estas opera solisto, profesoro de Litova Akademio de Muziko kaj Teatro. Dum  1953-1958 li studis en Litova Ŝtata Konservatorio en studkurso de Kipras Petrauskas, dum 1957-1975 li estis opera solisto en la litova operejo. Dum 1975-1991 estis direktoro, arta gvidanto de Litova  Teatro de Opero kaj Baleto. Sur la opera scenejo la kantisto verkis pli ol 50 rolojn, prezentis pli ol 700 siajn solajn koncertojn.
Cetere,  V. Noreika enrekordigis tri litovajn popolkantojn por la unua Esperanta gramafondisko, eldonita en Litovio en 1962.

Icchokas Meras estas litova verkisto. Li naskiĝis en 1934 en Kelmė. En somero 1941 gepatroj de I. Meras pereis kun aliaj multaj judoj. Lin kreskigis kamparana familio. En 1958 li finis Kaŭnan Politeknikan Instituton. En 1956 li unuafoje sin prezentis al la leganto kiel verkisto, en 1972 elmigris al Israelo.
Loĝante eksterlande I. Meras asertis, ke li neniam intencis verki en alia lingvo krom la litova.
"Mi plenkreskis kun litova lingvo kaj ĝi estas mia denaska lingvo. Se judo verkas litovlingve, li estas litova verkisto, ankaŭ se litovo verkus jide, li estus juda verkisto. Tion vi neniel evitos. Ĉi tie ne ekzistas problemo pri la elekto", – parolis I. Meras.
Liaj verkoj estas tradukitaj al lingvoj estona, jida, rusa, hispana, germana, franca, latva, hungara, norvega, kartvela, pola, bulgara, ĉeĥa, hebrea, taĝika, angla, dana, nederlanda,  turka.

Rolandas Rastauskas (1954) estas poeto, dramisto, tradukisto, en Vilna Universitato finis studojn de angla filologio.  Li estas aŭtoro de kelkaj versaĵaj kolektoj, eseaj libroj. R. Rastauskas verkis teatrajn scenarojn, tradukadis, kunlaboradas en gazetaro. Nuntempe li loĝas en Palanga, estas docento de Klaipėda-universitato.

Geedzoj Dalia Lidija Mataitienė kaj Povilas Mataitis.
Povilas Mataitis (1933) estas korusa dirigento, folkloristo, reĝisoro. En 1967 li fondis Litovan Etnografian Ensemblon, kiu poste ricevis statuson de Litova Folklora Teatro. Bone sciante historion de litova nacio, folkloron kaj mitologion, esplorinte fontojn de folklora historio kaj arton de moderna teatro, P. Mataitis kreis originalan ĝenron de folklora teatro.

Pentristino Dalia Lidija Mataitienė (1936) kreis scenografion por multaj spektakloj. Ekde 1968 ŝia agado estis kunligita kun Litova Folklora Teatro. Ŝi aranĝis scenografion,  kreis kostumojn por spektakloj de la teatro.
---
Fotoj de Redas Vilimas, Džoja Barysaitė, N.Jankauskas



Virgilijus Noreika, Ario de Cavaradossi (Tosca de G. Puccini)

2010-03-18

Premio al reĝo de la zimbalono

Honoran pridonacon de Ignalina-regiono  – Premion de Mikas kaj Kipras Petrauskas ĉi-jare ricevis  popolmuzikisto Jonas LECHOVICKAS [leĥovickas]. Li estas titolata reĝo de la zimbalono. En la adolesko J. Lechovickas ludis gitaron, balalajkon kaj mandolinon, tamen dum la plej granda parto de la vivo li estas fidela  nur al zimbalono – la antikva frapa kordmuzikilo.

La muzikisto el vilaĝo Gilūtai, kiu somere festos sian 90-jariĝon,  senpaŭze kaj senlace povas ludi laŭ la aŭdo dekojn da valsoj, polkoj kaj aliaj muzikaĵoj. Plejofte  Jonas Lechovickas ludas sole, tamen  iam lin akompanas ankaŭ aliaj popolmuzikistoj. Jen kiel li kaj Evaldas Vyčinas ludas Peterburgskan Polkon (Ignalina, 2006).

Pasintjare Jonas Lechovickas estis titolita Klerulo de Litovio. En 2005 la ministerio pri kulturo atribuis al li premion por konservado de valoraj kulturaj trezoroj kaj ties prezentado al arkivejoj kaj la socio. Registraĵoj de melodioj luditaj de J. Lechovickas, estas konservataj en arkivejoj de Litova Radio kaj Televido, Centro de Litova Popolkulturo, en Etnokultura Arkivejo de Ignalina. Lia muzikado estas registrita en tiel nomata Ora Deponejo de arkivejo de Litova Radio kaj Televido.

Ĉi-jare li iĝis laŭreato de Premio de Mikas kaj Kipras Petrauskas. La premion de fratoj komponisto Mikas Petrauskas  kaj opera kantisto Kipras Petrauskas en la jaro 1999 fondis magistrato de distrikto Ignalina por siaj samregionanoj, kiuj plej  meritis en disvastigado de kulturo en Ignalina-regiono.
Al la laŭreato estas enmanigata ankaŭ monpremio en sumo de 1300 Lt (376 EUR).

En skribaj fontoj de Litovio zimbalono estas menciata ekde komenco de la 17a jc. (la unua litova vortaro, kompilita de Konstantinas Sirvydas). En Litovio zimbalono estis precipe populara en la 19a jc.
Adam Mickiewicz en Sinjoro Tadeo pitoreske priskribis, kiel ludas zimbalonisto (Antoni Grabowski ĉi tiun muzikilon nomas cimbalo):

Majstro kuras al primoj, ŝiras taktmezure,
Forlasas primojn, kuras stangetoj al basoj:
Aŭdiĝas mil da ĉiam pli laŭtaj frakasoj,
Marŝtakt', milit', atako, sturm' ! pafado! – Sonis
Infanojĝem', patrinojplor'... Li tiel donis
Perfekte sturmteruron, ke virinoj tremis,
Al si kun larm' dolora, rememorigante
Prago-masakron,  – ploris ĝin rakontoj kante
Kontentaj, ke li fine per per kordoj ekĝemis,
Voĉojn sufokis, kvazaŭ en teron batpremis.

La zimbalono estis uzata en superaj sociaj tavoloj, pri tio restis eĉ popola kanto, kie simpla vilaĝa knabino rifuzas la inviton al dancvespero de nobela kompanio:

Mi ne havas tian robon
Robon kun galono,
Mi ne povas tiel danci
laŭ la zimbalono…

Per zimbalono en akompano de blovmuzikiloj estis ludataj diversaj dancoj: polko, valso, kozako. Muzikis per ĝi pleje ne litovoj, sed belorusoj, ciganoj, judoj. (Stasys Paliulis (1902-1996), N-ro 1, 1993, Litova Stelo, p.  19).

2009-10-24

Premio de Baltia Asembleo - al litova folkloristo

La 16an de oktobro en Latvia parlamento en Riga internacia komisiono deklaris ĉi-jarajn laŭreatojn de Premio de Baltia Asembleo.
La  premio en scienca kampo estis atribuita al akademiano, profesoro, habil. doktoro, laboranto de Instituto pri Litova Literaturo kaj Folkloro Leonardas SAUKA  por fundamenta folklora studo  Pasaka Eglė žalčių karalienė (Fabelo Piceo, la reĝino de kolubroj) (1-4 volumoj, Vilnius: LLTI, 2007-2008). En 4-voluma verko estas prezentataj variantoj de la fabelo el folkloro litova, latva, estona kaj tiu de aliaj landoj kaj sciencaj esploradoj. Ĉi tiu verko sendube havos reeĥon inter folkloraj esplorantoj en la tuta mondo kaj pretendas esti  la plej altnivela ekzemplo de folklor-scienco en baltiaj landoj.
La literatura premio estas atribuita al latva verkistino Inga ABELE  por romano Paisums (Diluvo), la arta premio – al estona artisto Marko MÄETAMM.
La premioj estos enmanigitaj dum sesio de Baltia Asembleo en Vilnius la 26-28an de novembro.