En la Guinness-libron de Rekordoj estis enskribita nomo de unua litova muzikisto. Dirigento Mindaugas Piečaitis, nuntempe loĝanta en Germanio, en la libron de mondaj rekordoj trafis pro unua pianokonĉerto por kato.
Mindaugas Piečaitis ekfamis pasintjare je sia komponaĵo Catcerto por katino Nora. Somere 2009 en Klaipėda dum edukada projekto Orkestro de petolema muziko Klajpeda Ĉambra Orkestro plenumis komponaĵon Catcerto – la verkon por solistino Nora kaj orkestro.
Muzikado de interreta famulino kaj YouTube-stelulino katino Nora en la koncerto estis registrita anticipe kaj video estis montrata sur la ekrano.
Pasintjare Usona Organizo por Protektado de Animaloj (ASPCA) katinon Nora el Filadelfio, kiu ludas pianon, titolis La Kato de la Jaro.
Oni supozas, ke al la katino plaĉas ne nur esti en fokuso de la atento, sed ankaŭ la sonoj, kiujn ĝi eligas premante pianajn klavojn.
Showing posts with label spicitaĵoj. Show all posts
Showing posts with label spicitaĵoj. Show all posts
2010-10-28
2010-08-23
Unika subakva ekspozicio en lago Plateliai
La 14an de aŭgusto en lago Plateliai [pla'telej] (distrikto Plungė) dum somera tendaro de subnaĝantoj estis lanĉita unika subakva galerio. Ĝin povos viziti en la lago subnaĝantaj homoj. La tendaro deziras kunvoki artistojn famajn kaj komencantajn por eksponi subakve siajn laborojn. En la netradicia spaco oni provas transdoni belecon de fotografio, pentrado, vitraloj, skulpturoj, teatro kaj aliaj branĉoj de la arto.
Subakvigitaj fotoj por la ekspozicio estis presitaj kaj preparitaj per speciala teknologio. La subakva galerio prezentas du ekspoziciojn: tiun de profesia fotisto Saulius Kirvela kaj ekspozicion de amatoraj fotoj de Andrius Albrikas. En la galerio estas eksponataj pli ol 20 fotoj.
Iniciatinto de la galerio Andrius Albrikas diras, ke la ideo fondi galerion sub akvo estas malnova. Estontece oni planas establi moveblajn galeriojn, kiujn oni povos transporti tra lagoj, organizi internaciajn tendarojn, establi subakvan fotostudion.
La subakva galerio funkcios ĝis mezo de septembro.

Ŝlosilaj vortoj:
fotografio,
spicitaĵoj
2010-07-09
Al abeloj ekplaĉis lanterno de Kaŭna malnova urbo
Svarmo de kelkmil abeloj alteriĝis sur strata lanterno en Valančiaus-strato de Kaŭna malnova urbo. Ekvidinte super la kapoj la rondfugantan zumantan pilkon, laboruloj de apudaj vendejoj ektimiĝis. Virinoj, laborantaj apud la abelsvarmo, telefonis al unu Kaŭna abelisto.
La viro baldaŭ alvenis kun aĵoj por la sav-operacio: longa eskalo, speciala kesto kaj fumigilo uzata de abelistoj.
Surgrimpinte ĝis la abelsvarmo, la viro kelkajn minutojn lasis fumon, provis kunŝoveli la abelojn en la keston, tamen ili denove tuj revenadis sur la supron de la lanterno.
Kvankam tiutempe ĉirkaŭ la savanto ekzumis centoj da insektoj, la viro ilin ne atentis. La abelisto asertis, ke en tiuj kazoj gravas ne fari subitajn rapidajn movojn kaj oni devas peni ne dispremi la abelojn.
Baldaŭ evidentiĝis, ke la abelreĝino eniris sub vitran kovrilon de la lanterno.
"Dum ĝi mem ne eliros eksteren, ĝin gardantaj laborabeloj retiriĝos nenien", – klarigis la viro.
La abelsvarmo ekinteresigis ne nur preterpasantajn kaŭnanojn, sed ankaŭ turistojn. Dek kelkaj japanaj turistoj longe per fotiloj kaj filmiloj fiksadis desurprenigan operacion de la abelsvarmo.
"Ni vojaĝis tra multaj landaj urboj, tamen tian miraklon ni ankoraŭ neniam vidis", – rakontis unu japanino.
Oni atendis, ke la abeloj forflugos, kiam vespere estos enŝaltitaj lumoj. Tamen ankaŭ vespere la abeloj ripozis plu sur la kovrilo de la lanterno.
Nur sekvantan tagon la abelreĝino eliris el la lanterno kaj forflugis kun la zumanta gardistaro.

(Laŭ Lietuvos Rytas)
--
Abelojn fotis M. Patašius
Ŝlosilaj vortoj:
naturo,
spicitaĵoj,
urboj
2010-05-31
Grandaj libroj. La plej dika libro en Litovio
En biblioteko de Pravieniškės (distrikto Kaišiadorys) sur du tabloj kuŝas la libro, kiun enportis ĉi tien du viroj.La libron skribis infanoj aĝaj de 7 ĝis 10 jaroj el 9 lernejoj. La plej grandan parton de la libro verkis lernantoj de baza lernejo de Stasys Tijūnaitis el Pravieniškės. En čiu paĝo de la libro estas po unu kvarversa strofo. En la libro estas eĉ 1037 tiaj paĝoj. Iuj lernantoj verkis po kelkdek strofoj. Jen Gabrielė Tarutytė kaj Rasa Miliukaitė el Pravieniškės verkis po 86 strofoj, Milda Auželytė - 76.
La versoj estas surskribitaj sur dikaj paperfolioj. La poeziaĵojn redaktis kaj preparis por la libro instruistino de elementaj klasoj Jonesa Drumstienė (gvidantino de la projekto) kaj Birutė Preikšaitienė. Ceramikajn kovrilojn por la libro faris lernantoj sub gvidado de famaj ceramikistoj Audronė Skarbaliūtė kaj Leonas Vytautas Glinskis. La libro havas titolon Varpelių skambesys (Sonorado de tintiloj).
Multaj presejoj rifuzis bindi la libron kun ceramikaj kovriloj. Nur la Printėja el Kaišiadorys ne ektimis la malfacilan taskon kaj bindis la libron forte kaj bele.
La libro pezas 85,4 kg. Aliaj ĝiaj karakterizaĵoj: longo – 175 cm, larĝo –36 cm, alto – 25 cm. La libro estas ilustrita per pentraĵoj. Ĝi enhavas poeziaĵojn de 134 lernantoj el elementaj klasoj. Estas preparataj dokumentoj al agentejo Factum ĉe Litova Kultura Fonduso por registri rekordon La plej granda permane skribita libro.
Ŝlosilaj vortoj:
libroj,
rekordo,
spicitaĵoj
2010-04-30
eBay aŭkcias pupon "Kubilius"
En la plej populara interreta aukcio eBay la 25an de aprilo estis anoncita propono akiri pupon Kubilius por komenca prezo de 0,99 USD. Laŭ la foto, la pupo estas simila al ĉefministro de Litovio Andrius Kubilius.
La pupo estas nova, produktita permane, ĝia alto – 24 cm. Komence la aŭkcio okazis malvigle, tamen poste prezo de la pupo ekkreskis kvazaŭ surgiste. Merkrede postagmeze la prezo jam estis plialtigita ĝis 235 USD.
Mi kredas, ke vi aktive partoprenas en la aŭkcio. Mi vere ĝojas kaj proponas al vi aktive partopreni. Mi ankoraŭ ne decidis, ĉu mi aĉetos ĝin, tamen mi dezirus, ke la prezo estu egalvalora al mia aŭtoritato, – post la merkreda registara kunsido ŝercis A. Kubilius en tradicia komentario al amaskomunikiloj.
Ĵaŭde la ĉefministro al ripeta demando, ĉu li partoprenos en la aŭkcio kaj aĉetos la pupon, respondis: La monon mi jam ne havas, nun mi pensas, ĉu mi ne povus pretendi, ekzemple, al 10-procenta interezo?
Hodiaŭ por la pupo jam estis proponitaj 3683 USD.
La aŭkcio finiĝos la 6an de majo. Interese, kia estos la lasta prezo?

2010-03-13
Jubileaj interesaĵoj
Al V. Landsbergis – aŭtomobila numero "KOVO 11"
Okaze de 20-jara jubileo de la rekreita sendependeco de Litovio eksa prezidanto de Supera Konsilio, Eŭropa parlamentano Vytautas Landsbergis sian kolekton de memoraĵoj kompletigis je unika aŭtomobila numerplato kun surskribo Kovo 11 (la 11a de marto).
Tian donacon enmanigis al V. Landsbergis ŝtata entrepreno Regitra, kiu administras transportilan kaj stiristan registrojn. Ĉi tiu numero estas nur simbola, ĉar speciala numerplato KOVO 11 estis produktita laŭ jam ne valida konvencia normo kun flago de Litovio. Tial V. Landsbergis ne povos alfiksi ĉi tiun numerplaton al la aŭto. Nuntempe la entrepreno eldonas numerplatojn kun flago de Eŭropa Unio.
Socialdemokrato Česlovas Juršėnas estas agnoskita kiel rekordulo – li estis elektita en la parlamenton (Sejmo) sesfoje laŭvice kaj tie laboras seninterrompe ekde marto1990.
"Iam vi estas nomata ruza virvulpo – tio estas komplimento", – en Sejma kunsido diris prezidanto de la Sejmo Irena Degutienė, gratulante la parlamentan veteranon.
Dankante Č. Juršėnas ekŝercis: "Mi fartas bone, ĉar mi estas apogata de ambaŭ flankoj: de unu flanko apogas kolegoj socialdemokratoj, de la alia – kritike apogas la dekstruloj. Pro tio, ke ĉi lastaj pli multas, ili apogas pli, tial mi estas kliniĝinta maldekstren."
71-jara socdemo post ĵurnalistikaj studoj laboris en gazetaro kaj televido. Kelkajn jarojn li laboris en aparato de Centra Komitato de Litova Komunista Partio kaj en tiu de Ministra Konsilio.
Kiam komenciĝis la renaskiĝo, Č. Juršėnas revenis en Litovan televidon, ordigis unuajn popularajn elsendojn Atgimimo banga (Ondo de la Renaskiĝo). Laborante en la parlamento, li kelkfoje estis elektata prezidanto, vicprezidanto, la unua vicprezidanto de la Sejmo.
Okaze de 20-jara jubileo de la rekreita sendependeco de Litovio eksa prezidanto de Supera Konsilio, Eŭropa parlamentano Vytautas Landsbergis sian kolekton de memoraĵoj kompletigis je unika aŭtomobila numerplato kun surskribo Kovo 11 (la 11a de marto).
Tian donacon enmanigis al V. Landsbergis ŝtata entrepreno Regitra, kiu administras transportilan kaj stiristan registrojn. Ĉi tiu numero estas nur simbola, ĉar speciala numerplato KOVO 11 estis produktita laŭ jam ne valida konvencia normo kun flago de Litovio. Tial V. Landsbergis ne povos alfiksi ĉi tiun numerplaton al la aŭto. Nuntempe la entrepreno eldonas numerplatojn kun flago de Eŭropa Unio.
Parlamenta rekordulo
Socialdemokrato Česlovas Juršėnas estas agnoskita kiel rekordulo – li estis elektita en la parlamenton (Sejmo) sesfoje laŭvice kaj tie laboras seninterrompe ekde marto1990."Iam vi estas nomata ruza virvulpo – tio estas komplimento", – en Sejma kunsido diris prezidanto de la Sejmo Irena Degutienė, gratulante la parlamentan veteranon.
Dankante Č. Juršėnas ekŝercis: "Mi fartas bone, ĉar mi estas apogata de ambaŭ flankoj: de unu flanko apogas kolegoj socialdemokratoj, de la alia – kritike apogas la dekstruloj. Pro tio, ke ĉi lastaj pli multas, ili apogas pli, tial mi estas kliniĝinta maldekstren."
71-jara socdemo post ĵurnalistikaj studoj laboris en gazetaro kaj televido. Kelkajn jarojn li laboris en aparato de Centra Komitato de Litova Komunista Partio kaj en tiu de Ministra Konsilio.
Kiam komenciĝis la renaskiĝo, Č. Juršėnas revenis en Litovan televidon, ordigis unuajn popularajn elsendojn Atgimimo banga (Ondo de la Renaskiĝo). Laborante en la parlamento, li kelkfoje estis elektata prezidanto, vicprezidanto, la unua vicprezidanto de la Sejmo.
Ŝlosilaj vortoj:
politiko,
rekordo,
spicitaĵoj
2009-12-08
Vidmantas Urbonas venkis lagon Titikaka
La 1an de decembro 51-jara triatlonisto Vidmantas Urbonas el Panevėžys tranaĝis lagon Titikaka. La lago troviĝas en teritorioj de Peruo kaj Bolivioj (Suda Ameriko). Ĝi situas en alto de 3821 metroj super la marnivelo. Litova gazeto Lietuvos Rytas dediĉis 10-artikolan serion al preparado de la naĝado kaj al la naĝado mem. V. Urbonas dum tri tagoj konkeris 40 kilometrojn. En la akvo li pasigis 17 horojn. La gazeto informis legantojn, ke V. Urbonas estas la unua homo, kiu tranaĝis la lagon. Tion asertis ankaŭ V. Urbonas mem. Post la lasta naĝada etapo, kiel skribis la gazeto, la naĝisto pozante al fotistoj saltadis en la akvon kaj jubilis: Mi estas la unua! La unua!.
Tamen ja ekzistas ĉionscia Interreto. Interretanoj sen granda peno trovis, ke ankoraŭ en 1992 tiam 35-jara brava usonanino Lynne Cox tranaĝis ĉi tiun lagon. Tial menciita gazeto verkis la 11an artikolon, en kiu ĝi provis pruvi, ke V. Urbonas estas la unua en la mondo, kiu tranaĝis la lagon Titikaka , ĉar li fornaĝis 40 km kaj Lynne Cox – nur 16 km. Tamen verŝajne la gazeto eksentis, ke la argumentaj ne estas fortaj, la gazeto ŝanĝis la pozicion kaj publikigis la 12an artikolon – la intervjuon kun Lynne Cox mem.
Jen kelkaj epizodoj el ĉi tiu artikolo.
Mi tiel imagas konkuran naĝadon: vi saltas de la bordo kaj sen ajna helpo vi atingas la alian bordo. Do oni ne povas kompari min kaj Vidmantas Urbonas. – diris Lynne Cox.
Ŝi dum 3 horoj kaj 48 minutoj naĝis 16 km senripoze, kun ordinara naĝkostumo, ĉapeto kaj specialaj okulvitroj.
V. Urbonas sian naĝadon plenumis dum 3 tagoj kaj 40 kun konkeris kun longaj paŭzoj kaj ripozoj. De la malvarma akvo lin protektis hidrokostumo, ĉapeto kaj gantoj.
Eksciinte pri la naĝado de V. Urbonas, L. Cox petis, ke Lietuvos Rytas gratulu la litovon.
Ĉu la unua, la dua aŭ la tria, – tiaj demandoj ĉiam aperos, ĉar naĝado en malferma akvo ne estas basketbalo. Ĉi tie ne estas tiom da entiziasmuloj, kiuj observu ĉiujn vian movon. Do nemirige, ke tiaj diskutoj iĝas pli oftaj, – parolis L. Cox.
Oni ne povas senvalorigi tion, kion atingis la alia. Ja V. Urbonas atingis la celon, kiun li havis. Al la homo plej gravas per siaj atingoj inspiri la aliajn, – finis la fama naĝistino.
Cetere, L. Cox scias pri Litovio jam antaŭlonge. Ŝi havas pomforman sukcenon el Litovio. Ĝin donacis Roma Vailokaitytė, la filino de signaturinto de Akto pri Litovia Sendependeco en jaro 1918 Jonas Vailokaitis. Ĉi tiu virino estis amikino de la patrino de L. Cox kaj helpis al ŝi prepariĝi al historia Beringa naĝado. En 1987 la usonanino tranaĝis Beringan markolon el Usona ŝtato Alasko al Sovetion. Ŝi estis la unua dum 48 jaroj, kiu transiris ĉi tiun ŝtatlimon.
En fino de la artikolo la gazeto lago informas, ke Carlos Peña el Hispanio deklaras, ke li antaŭ 15 jaroj tranaĝis lagon Titikaka laŭlonge. Tio signifas, ke li fornaĝis eĉ 180 km el Peruo al Bolivio. Dum 60 horoj li venkis14 etapojn. C. Peña naĝis surdorse. Lia celo estis atentigi la mondon al poluo de lagaj kaj riveraj akvoj.
La saman celon havas ankaŭ V. Urbonas. Sendube, la celo estas nobla. Tamen gravas, ke kiel eble plej multe oni eksciu pri tio. Mi ne scias, ĉu informas eksterlanda gazetaro pri la naĝado de V. Urbonas. Almenaŭ interreto absolute silentas pri tio.
Ŝlosilaj vortoj:
spicitaĵoj,
sporto
2009-10-17
Rara fosilio
Loĝanto de vilaĝo Varpučiai (proksime Kybartai, distrikto Vilkaviškis) Remigijus Džemereika decidis elfosi ankoraŭ unu lageton ĉe sia hejmo. La fosmaŝinisto fosante en 3-metra profundo, elfaligis ŝtonajn pecojn. Unuavide ŝajnis, ke ili estas ferbetonaj rompaĵoj. Petras Džemereika , la patro de la mastro decidis pli profunde esplori ilin.. Li forskrapis argilon, forlavis la pecojn kaj ekvidis ŝtoniĝintajn postrestaĵojn de iu nekonata estaĵo. Li fotis ilin kaj sendis la fotojn al arĥeologoj. Ili respondis, ke tio estas postrestaĵoj de animalo ekzistinta antaŭ unu miliono da jaroj. Post pli detalaj esploroj sciencistoj identigis la animalonn kaj miris, ĉar tio estis molusko kapopiedulo, ekzistinta proksimume antaŭ 400 milionoj da jaroj. Oni supozas, ke la postrestaĵoj en teritorion de la vilaĝo estis puŝitaj el la nordo dum glacia epoko.
Ŝlosilaj vortoj:
spicitaĵoj
2009-07-14
Rekordo, dediĉita al la datreveno de Litovio

La 5a de julio Gintaras VILNIŠKIS en parko Skaistakalnis de urbo Panevėžys okaze de miljara datreveno de unua mencio de Litovia nomo levis 32-kilograman pezilon milfoje. La 41-jara viro levadis la pezilon dum unu horo kaj 16 minutoj. Ĉi tiu rekordo estos registrita en Libro de Litovaj Rekordoj. Dume en la parko sinpreparis koncerti estrada kantisto Andrius Mamontovas. La sportisto donacis al la kantisto T-ĉemizon, sur kiu estis surskribita lia rekordo. A. Mamontovas promesis al la multnombra aŭskultantaro: Mi vestiĝos ĝin milfoje!
G. Vilniškis estas agronomo laŭ klereco, laboras kiel sporta instruktoro. Li estas ankaŭ membo de la distrikta magistrato.
Ŝlosilaj vortoj:
rekordo,
spicitaĵoj,
sporto
2009-06-19
Simfonia orkestro - sur la ĉielo

Hieraŭ vespere multaj vilnanoj kaj gastoj de la urbo surprizitaj rigardis al la ĉielo. Tion igis fari violona melodio disvastiĝanta super la kapoj. Ĝin plenumis muzikistoj de Ĉambra Orkestro de Sankta Kristoforo flugantaj per balono. Enkorbo de la balono ludis kvar violonistinoj, al kiuj direktis artgvidanto de la orkestro Donatas KATKUS. Per ĉi tiu flugo la orkestro reklamis baldaŭ komenciĝontan Someran Festivalon de Kristupas. En la festivalo, kiu daŭros du monatojn, okazos 55 aranĝoj. Koncertos ne nur litovaj artistoj, sed ankaŭ eksterlandaj gastoj. La koncertoj okazos ne nur en Vilnius, sed ankaŭ en diversaj lokoj de Litovio.
Ŝlosilaj vortoj:
muziko,
spicitaĵoj
Subscribe to:
Posts (Atom)