Showing posts with label elstaruloj de la jaro. Show all posts
Showing posts with label elstaruloj de la jaro. Show all posts

2012-01-11

Elstaruloj de la jaro 2011

Ŝtatprezidento Dalia GRYBAUSKAITĖ estas nomita   Homo de la Jaro 2011. Ĉi tiun titolon  ŝi ricevis jam  la trian fojon (ekde la jaro 2009).

Laŭ esploroj,  32,3 % da respondantoj opinias, ke nome ŝi meritis la titolon.  La pridemandadon plenumis Litovia kaj Grandbritia kompanio por esploro de merkato kaj publika opinio Baltijos Tyrimai. En ĉi tiu projekto partoprenas ankaŭ gazeto Lietuvos Rytas.

La titolo Homo de la Jaro dum 19 jaroj estis atribuita nur al ŝtatestroj de Litovio. La rekordulo estas Prezidento Valdas Adamkus, kiu sep jarojn estis elektata la Homo de la Jaro (1998, 2002, 2004-2008). Prezidento Algirdas Brazauskas (1932-2010) estis titolita sesfoje (1993-1995, 1997, 2000-2001). Homo de la Jaro ankaŭ estis Prezidento Rolandas Paksas (1999, 2003)  kaj Prezidanto de la Sejmo Vytautas Landsbergis (1996).

Litova Radio kiel Homon de la Jaro 2011 elektis docenton de Vilna Teknika Universitato de Gediminas Vigilijus SADAUSKAS. Li estas ankaŭ direktoro de Centro pri Sekura Trafiko kaj ĉefa konsilisto en Transporta Ministerio. Li konstante zorgas, ke oni stiru pli respondece, ke reduktiĝu nombro de transportaj akcidentoj sur Litoviaj vojoj. V. Sadauskas estas konstanta kunparolanto en elsendoj de Litova Radio kaj Televido.  Kaj stirantoj siamaniere reagas al liaj ideoj. Ekzemple, en Litovio validas la trafikregulo postulanta ankaŭ tage veturi kun  ŝaltitaj duonlumoj  aŭ kun lampetoj de Sadauskas, kiel iuj ŝercas.

Je titolo Sportisto de la Jaro 2011 estis honorita reprezantino de moderna pentatlono Laura ASADAUSKAITĖ. Kiel atestilo de la titolo, al ŝi estis enmanigita skulptaĵo Sagitario.

La 27-jara sportistino post la patrineca ferio meteore revenis en la grandan sporton kaj en 2011 plukis gravajn venkojn.

En komenco de julio en Londono ŝi gajnis arĝentan medalon en finala konkurso de la Monda Pokalo.
Post 3 semajnoj en la Eŭropa Konkurso (Medway, Grand-Britio) ŝi estis la kvina kaj elbatalis rajton partopreni en Londona Olimpiko.
Septembre en la Monda Konkurso (Moskvo) L. Asadauskaitė sin ornamis per la bronza medalo.
La sportan sezonon la sportistino finis kun arĝenta medalo de finala negoca konkurso de moderna pentatlono en Italio.

En baloto, kiun organizis Litova Nacia Olimpika Komitato, loteria kompanio Olifėja kaj gazeto Lietuvos Rytas, partoprenis preskaŭ 11000 homoj. L. Asadauskaitė superis 22 kandidatojn.

Cetere, armea sporta klubo deklaris ŝin la plej bona sportisto de Litova armeo (senrangulo L. Asadauskaitė servas en Landodefendaj Volontulaj Fortoj).

Amantoj de la basketbalo ekde 2008 elektadas la plej bonajn basketbalistojn. Jonas VALANČIŪNAS, la centrulo de Vilna basketbala klubo Lietuvos Rytas kolektis plej multe da voĉoj de la basketbalaj amantoj. La 19-jara sportiso bone sin prezentis en Eŭropa Basketbala Konkurso EuroBasket 2011. En 2011 li partoprenis en novula borso de  NBA kaj estante la 5a invitito, li ricevis proponon ludi en la Toronta klubo Raptors.

Titolo Basketbalistino de la Jaro 2011  estis atribuita al defendantino de la klubo VIČI-Aisčiai Rima VALENTIENĖ. La 33-jara basketbalistino estas la ĉefa ludantino de la klubo. 

R. Valentienė ĝojas pri la titolo, tamen  la jaron 2011 konsideras nesukcesa, ĉar litovaj basketbalistinoj malvenkis en konkurado  por partopreni en Londona Olimpiko.

2011-03-02

En la prezidentejo estis enmanigitaj Naciaj Premioj

La 16an de februaro ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė enmanigis al 7 kulturaj kaj artaj verkantoj diplomojn kaj signoj de laŭreatoj de Naciaj Premioj de Kulturo kaj Arto.

En 2010 Naciaj Premioj estis atribuitaj  al geedzoj - teatra reĝisoro Povilas Mataitis kaj teatra pentristino Dalia Mataitienė (pro malkovro de profundo de litova folkloro al Litovio kaj la mondo), verkisto Icchokas Meras (pro malkovro de la tragikaj homaj travivaĵoj, okazintaj dum la 20a jarcento, en litova moderna prozo), kantisto Vigilijus Kęstutis Noreika (pro supera kantada majstreco kaj ne estingiĝanta talento), komponisto kaj dirigento Vaclovas Augustinas (pro disvastigo de povoj de korusa arto kaj moderneco de sakrala muziko), verkisto Rolandas Rastauskas (pro esea verkado, ludema kaj ironia), pentristo Jonas Gasiūnas (pro renovigo de ebloj en pentrada arto, pro disvastigado de ideoj de moderna pensiga arto).

Nur I. Meras ne povis partopreni en la ceremonio de honorigo de la laŭreatoj. Ĉefministro Andrius Kubilius enmanigis la premion al la verkisto decembre dum oficiala vizito en Israelo. Dankleteron de I. Meras tralegis prezidanto de Komisiono pri Atribuo de Naciaj Premioj historiisto profesoro Alfredas Bumblauskas.
La premia monsumo estas 104000 Lt (30120 EUR).

Laŭreatoj de la Naciaj Premioj

Vaclovas Augustinas (naskiĝis en1959) estas dirigento, komponisto, artgvidanto de koruso Jauna muzika (juna muziko), en Litova Akademio de Muziko kaj Teatro (LAMT) finis studojn pri korusa direktado kaj pri komponado. Dum 1980-1992 li laboris en muzika lernejo de knaba kaj junula koruso Ąžuoliukas (kverketo). Ekde 1992 V. Augustinas estas artgvidanto kaj estro de  koruso Jauna Muzika.
V. Augustinas instruas en LAMT, en Vilna Pedagogia Universitato, estas invitata lektori en Fakultato de Artoj en Klaipėda-universitato. Li estas membro de grupo Antis, ludas per klavaj muzikiloj, komponadas por la voĉo kaj por muzikinstrumentoj.

Jonas Gasiūnas (1954) estas pentrartisto, en 1984 finis Vilnan Artan Akademion. Liajn verkojn akiris  Nacia Arta Galerio (Vilnius), Nacia Artmuzeo de M. K. Čiurlionis (Kaunas), Tretjakova Galerio (Moskvo).

Virgilijus Kęstutis Noreika (1935) estas opera solisto, profesoro de Litova Akademio de Muziko kaj Teatro. Dum  1953-1958 li studis en Litova Ŝtata Konservatorio en studkurso de Kipras Petrauskas, dum 1957-1975 li estis opera solisto en la litova operejo. Dum 1975-1991 estis direktoro, arta gvidanto de Litova  Teatro de Opero kaj Baleto. Sur la opera scenejo la kantisto verkis pli ol 50 rolojn, prezentis pli ol 700 siajn solajn koncertojn.
Cetere,  V. Noreika enrekordigis tri litovajn popolkantojn por la unua Esperanta gramafondisko, eldonita en Litovio en 1962.

Icchokas Meras estas litova verkisto. Li naskiĝis en 1934 en Kelmė. En somero 1941 gepatroj de I. Meras pereis kun aliaj multaj judoj. Lin kreskigis kamparana familio. En 1958 li finis Kaŭnan Politeknikan Instituton. En 1956 li unuafoje sin prezentis al la leganto kiel verkisto, en 1972 elmigris al Israelo.
Loĝante eksterlande I. Meras asertis, ke li neniam intencis verki en alia lingvo krom la litova.
"Mi plenkreskis kun litova lingvo kaj ĝi estas mia denaska lingvo. Se judo verkas litovlingve, li estas litova verkisto, ankaŭ se litovo verkus jide, li estus juda verkisto. Tion vi neniel evitos. Ĉi tie ne ekzistas problemo pri la elekto", – parolis I. Meras.
Liaj verkoj estas tradukitaj al lingvoj estona, jida, rusa, hispana, germana, franca, latva, hungara, norvega, kartvela, pola, bulgara, ĉeĥa, hebrea, taĝika, angla, dana, nederlanda,  turka.

Rolandas Rastauskas (1954) estas poeto, dramisto, tradukisto, en Vilna Universitato finis studojn de angla filologio.  Li estas aŭtoro de kelkaj versaĵaj kolektoj, eseaj libroj. R. Rastauskas verkis teatrajn scenarojn, tradukadis, kunlaboradas en gazetaro. Nuntempe li loĝas en Palanga, estas docento de Klaipėda-universitato.

Geedzoj Dalia Lidija Mataitienė kaj Povilas Mataitis.
Povilas Mataitis (1933) estas korusa dirigento, folkloristo, reĝisoro. En 1967 li fondis Litovan Etnografian Ensemblon, kiu poste ricevis statuson de Litova Folklora Teatro. Bone sciante historion de litova nacio, folkloron kaj mitologion, esplorinte fontojn de folklora historio kaj arton de moderna teatro, P. Mataitis kreis originalan ĝenron de folklora teatro.

Pentristino Dalia Lidija Mataitienė (1936) kreis scenografion por multaj spektakloj. Ekde 1968 ŝia agado estis kunligita kun Litova Folklora Teatro. Ŝi aranĝis scenografion,  kreis kostumojn por spektakloj de la teatro.
---
Fotoj de Redas Vilimas, Džoja Barysaitė, N.Jankauskas



Virgilijus Noreika, Ario de Cavaradossi (Tosca de G. Puccini)

2011-01-19

La unuaj en Litovio dum 2010

Jam duan fojon ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė estas nomita   Homo de la Jaro.  Laŭ esploroj de publika opinio, 40 % da loĝantoj, aĝantaj inter 15 kaj 74 jaroj, opinias, ke  ŝi meritis titolon Homo de la Jaro 2010.  Antaŭ unu jaro tiel opiniis ĉiu dua loĝanto. La pridemandadon plenumis Litovia kaj Grandbritia kompanio por esploro de merkato kaj publika opinio Baltijos Tyrimai.

Dume legantoj de TTT-ejo Delfi kaj revuo Valstybė kiel Homon de la Jaro 2010 elektis trejniston de Litovia basketbala teamo Kęstutis Kemzūra. En 2010 li kun litovaj basketbalistoj donacis al Litovio bronzajn medalojn de la Monda Konkurso.
Sporto-ĵurnalistoj elektis lin kiel la plej bonan trejniston de la jaro.

Litova Radio kiel Homon de la Jaro 2010 elektis kronikistinon de Rekonstrua Movado Sąjūdis Angonita Rupšytė. Nuntempe ši estras  fakon de Sejma kancelario por eternigo de historio kaj memoro pri parlamentarismo.

A. Rupšytė estas honorita  pro senĉesa servado al Litovio ekde unuaj tagoj de Sąjūdis ĝis nuntempo, pro honesta kaj neparada laboro.

A. Rupšytė (1959),  fizikisto laŭprofesie, estis unu el unuaj ĉefaj organizantoj de Sąjūdis. Filozofo Arvydas Juozaitis nomas ŝin “donaco de la sorto”, “Alaŭdo kaj strigo de Sąjūdis”. 

Droma reĝino Simona Krupeckaitė ne cedis la tronon. Jam duan jaron laŭvice al ŝi estis enmanigita skulptaĵo Sagitario, kiu estas atribuata al la Sportisto de la Jaro. Ekde 1994 ( kiam oni decidis enmanigadi  la skulptaĵon) nur diskoĵetanto Virgilijus Alekna sukcesis ricevi pli ol unu trofeon.

En baloto, kiun organizis Litova Nacia Olimpika Komitato, loteria kompanio Olifėja kaj gazeto Lietuvos Rytas, partoprenis pli ol  14000 amikoj de la sporto.

En marto 2010 S. Krupeckaitė revenis el la monda ĉampion-konkurso (Danio) kun 4 medaloj (la ora - en kejrina  konkuro, la arĝenta - en individua konkuro, la bronzaj - en individua kaj teama sprintkonkuroj).

Maje en Moskvo (la 2a konkursa etapo por Eŭropa Pokalo) Simona  superis 17-jaraĝan mondan rekordon en 200-metra sprinta konkuro.

En novembro ŝi gajnis arĝentan kaj bronzan medalojn (kejrino kaj sprinto) en Eŭropa konkurso (Pollando). Por ĉi tiuj atingoj litovaj sporto-ĵurnalistoj titolis ŝin la plej bona sportistino de la jaro 2010.

Kiel la plej bonan sportiston inter viroj, ĵurnalistoj deklaris basketbaliston Linas Kleiza. Li helpis al la landa basketbala teamo gajni bronzajn medalojn en la monda konkurso en Turkio. La 25-jara reprezentinto de basketbala klubo Olympiacos (Grekio), pasintjare iĝis vic-ĉampiono de Eŭropa Ligo de viraj basketbalaj kluboj. Li estis la plej poentodona ludanto de la ligo.

Cetere, portalo Delfi kaj Litova Basketbala Federacio elektis lin la plej bona basketbalisto de la jaro 2010.

Titolo Basketbalistino de la Jaro  estis atribuita al membro de la landa teamo Sandra Linkevičienė (ŝi ludas en Kurska klubo Dinamo, Rusio).
---

Fotis: Darius Janutis, ELTA, L. Kulbis

2010-01-31

Tomas Venclova – Homo de Toleremo

Publika organizo Fondaĵo de Sugihara – Diplomatoj por la Vivo informas, ke titolo Homo de Toleremo de la Jaro 2009 atribuita al poeto, publicisto, tradukisto kaj literatura esploristo, profesoro de Jejla universitato Tomas VENCLOVA. Li estas la naŭa, ricevinta tiun titolon.
Ĉi tiun honornomon oni atribuas al la persono, kiu per siaj agoj, publika ekzemplo aŭ la publika vorto kontraŭstaris kontraŭ fenomenoj de ksenofobio, antisemitismo, persekutadoj de aliuloj pro ilia opinio, religio, nacieco, kontraŭdiris kontraŭ fenomenoj de perforto, perfortego kaj radikalismo en socia vivo de Litovio.
En intervjuo al ĵurnalistoj de amaskomunikiloj T. Venclova menciis, ke li estas alergiema al iuj fenomenoj.
Mi estas alergiema al ŝovinismo, inklude ankaŭ antisemitismon, tamen tute ne nur al ĝi. Mi estas ankaŭ alergiema al ŝovinismaj kontraŭpolaj kaj kontraŭrusaj elpaŝoj. Kaj se estus kontraŭanglaj aŭ kontraŭgermanaj elpaŝoj, kiuj nuntempe malestas en Litovio, mi estus alergiema ankaŭ al ili. – parolis la poeto.
T. Venclova petita klarigi, kia devas esti la tolerema homo, menciis, ke plej gravas scipovo starigi sin en pozicion de alia homo.
Kiel devas senti sin la judo, kiam ĉirkaŭe sonas antisemitaj frazoj? Kiel devas senti sin la ruso, kiam ĉirkaŭe oni parolas: "Rusoj estas okupantoj", "Rusoj estas drinkuloj kaj sentaŭguloj"? Kiel devas senti sin la ruso, se lia avo aŭ patro pereis en la Dua mondmilito, kaj li mem faris nenion malbonon al Litovio.
Kaj de tiuj rusoj, farintaj nenion malbonan, estas la granda plimulto.
Kiel devas senti sin la polo, kiam komenciĝas sensensaj, anakronismaj pruvadoj, ke Vilnius estas nia, ĉiam estis kaj estos nia. Sendube, estas ridinde, kiam homoj sidas en Vilnius kaj krias "Mi sen Vilnius ne trankviliĝos".
Kiel devas senti sin la samseksamulo, kiam oni rikanas al li? Kiam vi povas, kiam vi ellernas starigi vin en pozicion de alia homo kaj senti vin tiel, kiel li povas senti sin, tiam vi eksentas kompaton kaj certan komprenemon kaj vi povas nomi vin tolerema homo. Kaj nuntempe en Litovio mankas homoj, kiuj kapablu kompreni alian pozicion. Ne nur la sian, tiun de samnaciano, de samideano, sed ankaŭ pozicion de alia homo, – diris T. Venclova.
--
Sur la foto (Algimantas Aleksandravičius) Tomas Venclova en 1998.

2010-01-27

Anastasija Ĉumakova - la Baletistino de la Jaro 2009

Duan jaron dancanta en Litova Nacia Teatro de Opero kaj Baleto (LNTOB) 29-jara rusino Anastasija ĈUMAKOVA jam kreis ĉefajn rolojn preskaŭ en ĉiuj baletaj spektakloj. Ŝi fariĝis vera savantino de la teatro, kiam tuj el la salono de spektantoj alkuris savi traŭmitan ĉefrolulinon Eglė Špokaitė. Anastasija ricevis titolon La Baletistino de la Jaro 2009.
A. Ĉumakova naskiĝis en urbo Ĉeljabinsk (Rusio). Baletajn subtilaĵojn ŝi komencis lerni de kvin kaj duon-jara aĝo. Poste ŝi lernis en artlernejo, 8 jarojn en Koregrafia Lernejo en Permj. Studi estis tre malfacile. Mi ne havis ĉiujn fizikajn donitaĵojn, necesajn por baletistinoj. Mi estis meznivela artistino, tial mi devis multe labori, ke mi atingu tion, kion mi volas, – rememoras Anastasija. Fininte studojn en supera lernejo en Permj, ŝi komencis labori en teatro de la naskiĝurbo Ĉeljabinsk. Ĉi tie pasis 3 jaroj. Ili estis la plej gravaj en kariero de la artistino. Ĉi tie ŝi maturiĝis kiel artistino, tuj prenis al si ĉefajn rolojn. Poste Anastasija decidis provi feliĉon en ekstrlandoj. Ŝi komencis danci en Kaira teatro (Egiptio). La teatro estas bela, granda, tamen la laboro en ĝi iris sufiĉe pigre. Post 8 monatoj Anastasija komprenis, ke ĉi tie ŝi plu ne perfektiĝas kaj revenis al Ĉeljabinsk. Fama koregrafo el Moskvo rimarkis ĉi tie dancantajn ŝin kun sia partnero kaj estonta edzo kaj invitis ilin labori en Krasnojarska teatro. Ĉi tie la paro dancis preskaŭ 4 jarojn, multe gastkoncertis en Eŭropo, poste translokiĝis en Moskvon. Tamen iliaj interrilatoj ne daŭris longe. Ili divorcis antaŭ 4 jaroj.
En Moskvo mi laboris en tia trupo, kiu plej multajn spektaklojn organizadis en eksterlandoj: en Eŭropo, en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Tamen baldaŭ mi laciĝis pro tia vivo. Ni forveturadis ien por tri monatoj, tie ĉiu-vespere – po du spektakloj, poste – dusemajna ripozo en Rusio kaj denove turnevojaĝoj. Tia laboro estas grandega ŝarĝo por la organismo, mi elĉerpiĝis. Mi decidis trovi la teatron, kie mi povu trankvile labori, – rakontas Anastasija.
La artistinon paroligis Lina Mustafinaitė el gazeto Lietuvos Rytas. Mi prezentas nur fragmentojn de la intervjuo.
– Kaj tiel vi venis en Vilnon?
– Jes, edzo de unu el miaj amikinoj estas litovo. Ili  translokiĝis el Ĉeljabinsk en Litovion. Mi venis en Vilnon  por viziti ilin kaj samokaze iris al LNTOB. Mi montris, kion mi kapablas, al ĉiuj tio plaĉis, tial postjare mi venis al Vilnius.
– Kial grandegan, multe da eblecoj donantan Moskvon vi ŝanĝis al malgranda Litovio?
– Moskvo ne estas la urbo por mi. Tie okazintaj homoj trafas en certajn kadrojn. Grandega konkurenco, tial konstante vi devas batali por vi, pruvadi, kion vi kapablas. Vi fariĝas kruda. Mi komprenis, ke tio ne por mi. Mi deziris ien ajn eskapi, tial aperis ĉi tie. En septembro 2008 mi venis en Vilnon labori.
– Kiel impresis vin Vilnius?
– Vilnius estas Eŭropa urbo. Tio gravas por mi. Mi multe turnevojaĝis tra Eŭropo, kutimiĝis al Eŭropaj tradicioj, tial reveninte en Rusion mi fartis splene. Al mi tre plaĉas Vilna Malnova Urbo. Ĉiu-tage mi povus promenadi sur ĝiaj stratetoj, admiri la arkitekturon. En Vilnius mi fartas tre bone, nun ĉi tie estas mia hejmo.
– En LNTOB vi ricevas pli kaj pli da ĉefaj roloj, vi estas elektita la Baleta Solistino de La Jaro 2009. Ĉu vi jam pensas, ke nun estas via stelulina horo?
– Mi pensas, ke nuntempe estas nur tia tempo. Eglė spertis traŭmon, alia baletistino tre amata de la spektantaro Miki Hamanaka atendas la bebon. Tial multajn ĉefajn rolojn dancas mi. Mi esperas, la spektantoj ne laciĝos pro mi. Tamen mi neniam kapablos anstataŭi Eglė. Ŝi vere estas la stelo, kiu neniam estingiĝos.
--
Sur la foto (LNTOB): Anastasija Ĉumakova en LA BAYADÈRE

2010-01-09

La unuaj en Litovio dum 2009

Ŝtatprezidento Dalia GRYBAUSKAITĖ estas titolita La Jara Homo. Unuafoje ĉi tiun titolon ricevis virino. En 2005, 2007 kaj 2008 D. Grybauskaitė estis menciata inter 5 plej popularaj homoj de la lando. La pridemandadon jam 17 jarojn plenumas Litovia kaj Grandbritia kompanio por esploro de merkato kaj publika opinio Baltijos Tyrimai.
Litova Radio elektis kaŭnanon Mindaugas MACIULEVIČIUS (28-jara) kiel Homon de la Radio. M. Maciulevičius preskaŭ 10 jarojn laboris en Irlando, estis aktiva membro de loka litova komunumo, nun  kontribuas al iniciato de Agrikultura Domo por organizi bazarojn, en kiuj bienuloj povas komerci sen perantoj per agrikulturaj produktoj.
Linas KLEIZA (25) kaj Gintarė PETRONYTĖ (20) estas la plej bonaj basketbalistoj. Tion decidis 14057 basketbal-amantoj. Ambaŭ basketbalistoj nuntempe ludas en grekaj basketbalaj kluboj. G. Petrotynė reprezentas klubon Athinaikos (Ateno), L. Kleiza ludas en Olympiacos (Pireo).
En baloto, kiun organizis Litova Nacia Olimpika Komitato, loteria kompanio Olifėja kaj gazeto Lietuvos Rytas, 9468 legantoj elektis la plej bonan sportiston de la jaro. La titolon gajnis 27-jara sportistino Simona KRUPECKAITĖ (biciklado sur dromo). En la baloto partoprenis 9468 legantoj. En Pollando okazinta mondkonkurso ŝi venkis personan konkuron en 500-metra distanco kaj plibonigis mondan rekordon, gajnis bronzan medalon en sprinta konkuro. Ŝi estis la unua en multdisciplina konkuro de Eŭropa konkurso.
Cetere, ankaŭ sportaj ĵurnalistoj decidis, ke S. Krupeckaitė estas Sportistino de 2009.
20-jaran naĝiston Giedrius TITENIS sportaj ĵurnalistoj elektis kiel la plej bonan sportiston. Li gajnis bronzan medalon en monda konkurso (200-metra distanco) kaj plibonigis kelkajn malnovajn Litoviajn rekordojn.
Vilna basketbala teamo Lietuvos Rytas estas titolita Teamo de 2009. Vilnaj basketbalistoj gajnis Pokalon de Eŭropo, iĝis ĉampionoj de Litovio kaj Baltaj landoj.
 Fortulo subserĝento Vidas BLEKAITIS (37) estas elektita kiel la plej bona sportisto de litova armeo. En 2009 li gajnis arĝentan medalon en fortula konkurso de Litovio kaj okupis la 4an lokon en Usona fortula konkurso Arnold Strongman.

2009-12-14

Laŭreatoj de Naciaj Premioj


Komisiono pri Naciaj Premioj de Kulturo kaj Arto el 33 kandidatoj rekomenditaj de diversaj organizoj selektis 14 kulturajn kaj artajn verkantojn, el kiuj elektis 6 artistojn.
La 11an de decembro estis deklaritaj laŭreatoj.
La prestiĝaj Naciaj Premioj de Kulturo kaj Arto estas atribuita al reĝisoroj Almantas Grikevičius (pro komenco kaj ensencigo de tradicio de la litova poeta kino) kaj Jonas Rimgaudas Jurašas (pro kreado de la moderna teatra lingvaĵo, revenigo de la legendo en nuntempan Litovion), fotisto Romualdas Rakauskas (pro poeta sugestio en fotografia arto), arkitektino Marija Matušakaitė (pro aŭtentikaj malkaŝaĵoj de antikva Litovia belarto), verkistino Ramutė Skučaitė (pro unueco de la infana kaj plenkreskula mondo, pro diafaneco de la vorto) kaj aktoro Rolandas Kazlas (pro tragikaj kaj komikaj teatraj rikoltaĵoj, pro principeco en la verkado).
La prermioj al la laŭreatoj estos enmanigitaj en la Prezidentejo sekvontjare dum solenaĵo de la 16a de Februaro (La Tago de Rekreo de Litovia Ŝtato).
Monsumo de la Nacia Premio estas 104000 Lt (30120 EUR).
La Naciaj Premioj estas atribuataj ekde 1989. Per ili jam estis honoritaj pli ol 150 artistoj.
Koncize pri la ĉi-jaraj premiitoj

Almantas Grikevičius (1935) estas reĝisoro de multaj kinofilmoj: Jausmai (Sentoj, 1968), Ave, Vita (1969), Sadūto tūto (1974), Sodybų tuštėjimo metas (Kiam senhomiĝis la bienoj, 1976), Faktas (Fakto, 1980), Jo žmonos išpažintis (Konfeso de lia edzino, 1984) k.a. Kinofilmo Jausmai estis distingita per speciala Premio de la Ĵurio en San-Rema Internacia Kinofestivalo (1975). Soveta regpotenco malpermesis demonstri la filmon en tuta Sovetio, escepte de Litovio (estis eldonitaj nur 5 filmokopioj). En 1995, okaze de la 100-jara kinodatreveno, litovaj kinokritikistoj elektis la filmon Jausmai kiel la plej bona litova ludfilmo dum tuta historio de la litova kino.
Jonas Rimgaudas Jurašas (1936) estas teatra reĝisoro. Surscenigis spektaklojn en Rusa Dramteatro de Litovio, Dramteatro de Šiauliai, Nacia Dramteatro. Dum 1967-1972 li estis ĉefreĝisoro de Kaŭna Dramteatro, tamen estis eksigita pro politikaj motivoj. Dum la soveta tempo laŭ ordono de la cenzuro iuj liaj spektakloj estis malpermesitaj, aŭ ŝanĝita ilia surscenigo. Ekzemple, Varšuvos melodija de Leonid Zorin (Melodio de Varsovio, en Litova Ŝtata Akademia Dramteatro, 1967, post la unua sezono estis malpermesita), Grasos namai de Juozas Glinskis (Disciplina domo, en Kaŭna Ŝtata Dramteatro, 1970, ŝanĝita la surscenigo), Makbeto de V. Ŝekspiro (en Moskva teatro Sovremennik, 1971, malpermesita), Barbora Radvilaitė de Juozas Grušas (en Kaŭna Ŝtata Dramteatro, 1972, ŝanĝita la surscenigo). Protestante kontraŭ subpremado de la verkada libero, en 1974 li kun la edzino elmigris el Sovetio. Li loĝis en Aŭstrio, Germanio, Usono, surscenigis spektaklojn en teatroj de Usono, Japanio, Belgio, Germanio, Kanado. Post rekreo de Litovia Sendependeco (1990), J. Jurašas reĝisoris spektaklojn en Kaŭna Dramteatro, en Nacia Teatro de Opero kaj Baleto.
Romualdas Rakauskas  (1941) estas fotisto, membro de Litova Foto-artista Asocio (ekde 1970).
Plej gravaj laboroj: Švelnumas (Tenereco, 1967-1973), Švėkšnos vyrai (Viroj de Švėkšna, 1973), Įkvėpimo žemė (La Tero de la Inspiro, 1983-1993), Pavasario mergaitės (Fraŭlinoj primaveraj, 1989-1994), Mūsų veidai (Niaj vizaĝoj, 1999–2001), Laimingieji (Feliĉuloj, 1999–2001), Fotografijos (Fotoj, 2009).
Distingoj: honornomo Merita Ĵurnalisto (1980); honornomo Foto-artisto de Internacia Fotografarta Federacio (FIAP) (1976); honra membro de Litova Foto-artista Asocio; 5 premioj de Grand Prix; medaloj: 3 oraj, 1 arĝenta, 4 bronzaj; pli ol 70 de aliaj pridonacoj.
Marija Matušakaitė (1924) estas artesploristino, arkitektino, modelistino de vestoj, doktoro de sociaj sciencoj. Ši estas unu el plej famaj kaj aŭtoritataj esplorantoj de arta historio de Litova Grandduklando. Ši publikigis kelkdekojn da sciencaj artikoloj, verkis librojn: La portreto dum 16a-18a jc. en Litovio (1984), Antikvaj portretoj de Litoviaj dukoj (1997), Procesiaj altaretoj en Litovio (1984), La antikva ligna skulpturo kaj dekora ligna skulptado en Litovio (1998), Vestaro dum 16a-18a jc. en Litovio (2003), Reĝino Barbora kaj ŝiaj portretoj (2006).
Ramutė Skučaitė (1931) estas poetino, tradukistino. En 1949 ŝi estis ekzilita al Siberio, studis en Irkutska Instituto de Eksterlandaj Lingvoj, en 1956 revenis en Litovion, dum 1956-1959 studis francan lingvon kaj literaturon en Vilna Pedagogia instituto. Ŝi estas aŭtorino de multaj libroj por infanoj, elfrancigis kelkajn librojn. Ekde 1969 ŝi estas membro de Litova Verkista Asocio. Ŝia libro Laiškas sekmadieniui (Letero al dimanĉo) en Lejpciga Librofoiro (2000) ricevis premion de UNESCO, libron Takelis iš naujo (Padeto denove) Litova Ministerio pri Kulturo agnoskis kiel la plej bela en la jaro 2001.
Rolandas Kazlas (1969) estas teatra, kina kaj televida aktoro. Li estas aktoro de Ŝtata Junulara teatro (ekde 1993), ludis kaj ludas en spektakloj de Litova Nacia Dramteatro, en spektakloj de Meno Fortas (Arta fuorto), en televidaj seriaĵoj, en aŭtoraj cikloj de humuraj elsendoj. Distingoj: La Ora Kruco de la Scenejo de la Litova Teatro (2007, 2008); laureato de festivalo Printempo de Litoviaj Teatroj (2008, 2009).