Showing posts with label naturprotektado. Show all posts
Showing posts with label naturprotektado. Show all posts

2010-10-19

Litovojn maltrankviligas poluado de la Balta Maro, tamen ili ne emas aliĝi al ĝia protektado

Litova loĝantaro maltrankvilas pro poluado de la Balta Maro, tamen la plimulto ne emas persone pli multe kontribui al protektado de la maro. Tiun konkludon oni povas fari post nova pridemandado.

En internacia esploro duono da Litova loĝantaro (48 %) diris, ke ili maltrankvilas pro mediprotekta situacio en la Balta Maro. La 58 % konsentas kun aserto, ke la situacio nuntempe estas pli malbona ol antaŭ 10 jaroj.

Aliflanke, laŭ la esploro  BalticSurvey  ses el dek loĝantoj diris, ke ili ne povas ludi gravan rolon por plibonigi la situacion. Kompare en Pollando kaj Svedio pli ol duono de la pridemanditoj opinias, ke ili mem havas eblecojn ŝanĝi la ekzistantan situacion al la plibona.

Eĉ 79 % da Litova loĝantaro ne konsentus aldone aliĝi al iniciatoj de financa subtenado por plibonigo de medipratekta situacio.

En Litovio ankaŭ estas relative pli multe da tiuj, kiuj asertas, ke al ili  estas neakceptebla  plialtigo de impostoj cele al plibonigo de la ekologia situacio. Tiel opinias 85 % da pridemanditoj. Laŭ la esploro, la skandinavoj (danoj, finnoj kaj svedoj) malpleje rezistus al altigo de la impostoj.

Plimulto da pridemanditoj en Litovio konsentas, ke plej multe da problemoj por la Balta Maro fontas rubo, ebla disverŝiĝo de naftaj produktoj, neeksploditaj minoj kaj enmarigita ĥemia armilaro, manko de oksigeno, tamen ne emas konsenti, ke tro granda fiŝkaptado estas danĝera  por la maro.

Pli ol duono de la estonoj, litovoj, poloj kaj rusoj ankaŭ indikis, ke por la maro danĝeras gasduktoj sur la fundo. En aliaj landoj tiel opiniis malpli ol duono de la pridemnaditoj.

Dum ĉi-jaraj monatoj aprilo – junio en naŭ ŝtatoj estis pridemanditaj 9 miloj da loĝantoj.

Ekspertoj opinias, ke al la Balta Maro estas danĝeraj tro intenca fiŝkaptado, poluado per materialoj uzataj en agrikulturo. Organizo Greenpeace asertas, ke gravedaj virinoj ne devus manĝi en la maro kaptitajn fiŝojn.

2010-07-24

Ĉu lupoj vere tromultas en Litovio?

Vilaĝanojn de Norda Litovio timigas lupoj. Jam dum pasintjara somero al amaskomunikiloj venadis sciigoj, ke lupoj ŝteliras al centroj de urbetoj kaj sieĝadas brutojn sinpaŝtantaj ĉe preĝejoj aŭ  sub fenestroj de loĝantaj domoj. Estis okazoj, ke matene homoj trovadis la kapojn de alĉenigitaj hundoj. Oni ne dubis, ke pro kruelaĵoj kun la korthundoj estas kulpaj lupoj. Sole nur en vilaĝoj de municipo Vabalininkai (distrikto Biržai) la kruelaj bestoj pasintsomere  travoris 20 brutojn.

Tamen natursciencistoj ne kredis, ke tion povas fari lupoj. Ili diras, ke la lupo estas tre singardema besto kaj evitadas homojn.

Sciencistoj el du landoj  post duonjara esplorado konstatis, ke en Norda Litovio furiozantaj bestoj estas hibridoj de lupoj kaj hundoj. Pasintjare mortpafitajn lupojn esploradis litovaj kaj svedaj sciencistoj.

Genetikaj esploroj de 20 lupoj montris, ke en nia lando estas trovataj lupoj kun kvar haplotipoj (haplotipo – nedisigebla unuo de genetika materialo, transdonata al la posteuloj). Plej vaste disvastiĝintaj tri el ĉi tiuj haplotipoj estas karakteraj al pursangaj lupoj. Inter lupoj de Norda, Meza kaj Orienta Litovio estas disvastiĝintaj ankaŭ du haplotipoj, atribuataj al raso de drathara ĉashundo. Ĉi tiuj hundaj haplotipoj estis trovitaj en 8  esploritaj rabobestoj el la 20 pasintjare mortpafitaj, t.e. ili estis miksrasuloj – havantaj ecojn  lupajn kaj hundajn.

La sciencistoj diras, ke tiaj bestoj, malkiel pursangaj lupoj, ne timas homojn, iras al hejmoj, atakas brutojn.

Ĉasistoj, funkciuloj el Ministerio pri Medio opinias, ke por sukcese batali kontraŭ degenerintaj lupoj, oni devas pligrandigi kvoton de ĉasotaj lupoj (nuntempe dum ĉasada sezono – ekde decembro ĝis aprilo – oni permesas mortpafi 30 lupojn).

Tamen amantoj de lupoj – NaturpProtektada Asocio Baltijos Vilkas (Baltia lupo) – ne konsentas kun tiaj asertoj. En sia blogo (litovlingve) ili eksplikas la problemon el sia vidpunkto (cetere, en interreto oni povas spekti ankaŭ litovlingvan televidan elsendon (ekde la 7 minuto) pri ĉi tiu problemo).

Principe, kruciĝo de lupoj kaj hundoj havas nenion komunan kun degenero, tamen amaskomunikiloj ĉiam deziras timigi homojn. La lupo kaj la hundo estas la sama specio, nur ĝia formo estas sovaĝa kaj hejma, tial ili povas libere kruciĝi kaj naski fekundajn posteulojn. Kompreneble, tio ne favoras al lupoj mem, ĉar malprofitas ilia genetika fonduso.

Tamen neniu parolas pri kaŭzoj, kiel tiuj miksrasuloj aperis. La lupoj mem ne "degeneris". Ilia genetika fonduso estis difektita pro nerespondece organizitaj ĉasadoj. Nur ĉasistoj mem, precipe tiuj, kiuj okupas regpotencajn postenojn kaj akceptas decidojn, estas kulpaj pro tia situacio.

La specio povas puriĝi nur per natura selektado. La ĉasistoj  ne povas tion plenumi, ĉar la miksrasuloj laŭaspekte povas ne diferenci de pursangaj lupoj. Kontraŭe, la lupa ĉasado ruinigas stabilan socialan strukturon de lupoj kaj naturajn barierojn kruciĝi kun hundoj.

Al demando kion fari,  Naturprotektada Asocio Baltijos Vilkas havas nur unu, ne tre afablan kopromisan proponon: permesi ĉasadi lupojn  ĉe paŝtejoj ekde la unua de julio ĝis fino de paŝtada sezono, t.e. al bienuloj doni eblecon defendi sian havaĵon. Ĉar se la lupo ne kapablas ĉasi sovaĝan predon kaj vizitas loĝlokojn, tiam oni povas suspekti, ke ĝi kiel individuo ne tre valoras al la naturo, ĝi ne estas vera lupo. Kompreneble, interŝanĝe al tio, lupaj ĉasadoj vintre ne devas okazi.

Bienuloj ankoraŭ tre malvigle aplikas defendrimedojn al hejma brutaro. Ĉi-jare la Asocio al 4 ekologiaj bienoj  alportis idojn de Podhalaj ŝafhundoj. Ĉi tiuj hundoj estas konsiderataj unuj el la plej konfidaj gardistoj de hejma brutaro. Ĉi tiuj bienoj pasintjare suferis de lupoj.

Kiel asertas pola esploristo de lupoj Wojciech Smietana, la plej efektiva defendo de hejma brutaro (kontraŭ ĉiuj rabobestoj) estas speciala elektra paŝtisto kaj ĉi tiuj ŝafhundoj. La elektra paŝtisto estas blanka zoneto, larĝa ĝis 4 cm, en kiu kuras ne nur fortimigantaj elektraj impulsoj (ilin ofte produktas sunbaterioj), tamen nokte ĝi etas bone vidata, estas movata de vento, tial ĝi iĝas bariero ne nur fizika, sed ankaŭ psikologia. En Karpata regiono estas kalkulite, ke probablo, ke rabobestoj atakos hejman brutaron gardatan de la elektra paŝtisto, estas 6 %. Se estas uzataj nur Podhalaj ŝafhundoj, la probablo estas 3 %. Kaj se estas aplikataj ĉi tiuj ambaŭ metodoj kune, la probablo estas 0,05 %. El 40 kazoj, kiam lupoj atakis ŝafojn gardatajn de Podhalaj ŝafhundoj, pereis nur unu hundo, kaj nur pro tio, ke ĝi lasis sian gregon kaj persekutante la lupojn kuris en arbaron.

Kiom minacaj estas konkludoj de la plenumitaj genetikaj esploroj, ankoraŭ ne estas sciate, ĉar la preno estas tre malgranda – nur 20 individuoj (ne ĉiuj ĉasistoj prezentis testajn elprovaĵojn de la lupoj, kiujn ili mortpafis). Baltijos vilkas jam prezentis por esploroj al polaj sciencistoj pli ol 250 genetikajn ekzemplojn el lupaj ekskrementoj, kiuj pli ekzakte montros disvastiĝon de sovaĝaj luphundoj en Litovio. Nur estas klare, se  ne ŝanĝiĝos la politiko de Ministerio pri Medio konsidere de lupoj kaj daŭre ĝi solvos ĉi tiun problemon nur per ĉaspafilo, la bienuloj pro tio suferos ankoraŭ pli multe.

2010-05-28

Birutė Galdikas renkontiĝis kun la ŝtatprezidento

La 26an de majo ŝtatprezideto Dalia Grybauskaitė akceptis fakulinon pri moderna primatologio, naturprotektado, etologio, profesorinon Birutė Galdikas.

Post la renkontiĝo profesorino B. Galdikas diris, ke ŝi kredas, ke ŝia fonduso helpos al litovaj studentoj veni al insulo Borneo en Indonezio, kie la fama sciencistino laboras kun orangutanoj.  Pasintjare al ŝi kunhelpis  3 junaj volontuloj el Litovio. Fonduso de Birutė Galdikas al unu studento donis stipendion por la vojaĝo. La sciencistino diras, ke la plej granda problemo por litovoj veturi al Borneo estas manko de mono. Tial oni esperas, ke ĉi-jare la fonduso helpos al unu aŭ du studentoj.

La antropologino karakterizis la ŝtatprezidentinon kiel tre sincera kaj bonkora virino. Birutė Galdikas diris, la ŝtatestro esprimis spiritan subtenon al ideoj de la sciencistino.

B. Galdikas asertas, ke ĉefa celo de ŝia laboro estas helpi al homoj, ke ili komprenu, ke orangutanoj estas preskaŭ homoj.

Mi volas, ke homoj komprenu, ke arbaroj en Borneo neniiĝas, ke neniiĝas ne nur orangutanoj, sed ankaŭ  multaj bestoj, multe da faŭno. Mi volas, ke homoj komprenu, ke orangutanoj ne estas nur bestoj. Ili estas preskaŭ homoj. En la mondo estas ĉirkaŭ 50000 orangutanoj. La homoj, kiu laboras kun orangutanoj, revenas hejmen kaj ŝanĝigas. Tio estas spirita vojaĝo, – diris la litovdevena antropologino.

La sciencistino diras, ke ŝi kaj ŝiaj kolegoj sukcesis savi 6000 orangutanojn – la populacion, al kiu pro ĝia grandeco, jam ne minacas danĝero malaperi.

Nuntempe ne minacas danĝero al ŝia vivo en Indonezio, kiel estis antaŭe. B. Galdikas konfesis, ke antaŭ 20 jaroj ŝi estis rabkaptita. Nuntempe la sciencistino ricevas helpon ankaŭ el reprezentantoj de Indonezia regpotenco.

Prezidento D. Grybauskaitė post la renkontiĝo substrekis, ke B. Galdikas precipe grave kontribuas al protektado de natura medio kaj bestaro kaj al aktiva batalo kontraŭ neniigo de viva naturo.

D-ro Birutė Marija Filomena Galdikas naskiĝis en 1946 en Wiesbaden (Germanio) en litova familio. Poste la familio ricevis civitanecon de Kanado kaj ŝi plenkreskis en Toronto. En 1966 universitatoj British Columbia kaj Kalifornia atribuis al ŝi bakalaŭran gradon pri psikologiaj kaj zoologiaj sciencoj.

Kiel primatologia specialisto, kies esplorlaboro estis kunligita kun studoj kaj konservado de orangutanoj, B. Galdikas konatiĝis kun fama paleontologo el Kenjo Louis Leakey kaj esprimis deziron esploradi orangutanojn en ilia natura medio – en Indoneziaj insuloj Borneo kaj Sumatro. Ŝi kaj  aliaj du virinoj –  Dian Fossey esplorinta gorilojn en Ruando kaj poste enigme mortigita,  Jane Goodball esploranta ĉimpanzojn  en Tanzanio, estis adeptinoj de L.Leakey. Ĉi tiu fama triopo estis konata je nomo de Anĝeloj de Leakey. Ĉi tiuj tri sciencistinojn, kiujn inspiris L. Leakey, decidis veni en naturan medion de diversaj primatoj ( tiun de ĉimpanzoj, goriloj, orangutanoj).

B. Galdikas estas unu el fondintoj de Internacia Fonduso por Protektado de Orangutanoj (1986). Ĉi tiu organizo havas siajn filiojn en Aŭstralio, Kanado, Indonezio, Tajvano, kaj Britio. Nuntempe B. Galdikas estas prezidento, Honorprezidento kaj scienca direktoro de ĉi tiu organizo.

En 1997 ŝi estis honorita per Kalpataru. Ĝi estas la plej altranga distingo, kiun atribuas Indonezia registaro por elstara agado en naturprotektada kampo.