Showing posts with label eventoj. Show all posts
Showing posts with label eventoj. Show all posts

2014-12-08

La Baltiaj Esperanto-Tagoj revenos al Birštonas

Blazono de Birštonas
La tradiciaj 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj  (BET) okazos en Birštonas la 2-10an de julio, 2016. 

Litova Esperanto-Asocio (LEA) anoncis pri la aranĝo  unuafoje  tiel frue (antaŭ unu jaro kaj 9 monatoj).

Birštonas al eksterlandaj  esperantistoj ne estas Terra incognita, ĉar ĉi tie en 2004 okazis  BET-40. Tiam LEA jam  plenforte sin preparis al Vilna Universala Kongreso (2005), tial estis maksimume  uzataj  ĉiuj eblecoj propagandi  Esperanton.

Emblemo de BET-40
En la aranĝo partoprenis 257 samideanoj el 17 landoj. La kunvenon skribe salutis prezidanto de UEA  Renato CORSETTI, provizora prezidento de Litova Respubliko Artūras PAULAUSKAS. La kunveno havis riĉan programon.  Halina GORECKA en La Ondo de Esperanto   citas  ĝeneralan direktoron de UEA Osmo BULLER, ke la 40aj BET por litovaj esperantistoj iĝis "kvazaŭ malgranda ĝenerala provo de UK".  Pri ĉi tiu jam historia evento  oni povas legi ankaŭ en Litova Stelo, n-ro 4, 2004, en retejo de LEA esperanto.lt .

Okaze de ĉi tiu aranĝo estis eldonita gvidlibro Birštonas. Perlo ĉe Nemunas.  La libreto estos aktuala kaj utila ankaŭ por BET-anoj de la jaro 2016.

Do, en 2016 ĉi tiu belega urbeto denove gastigos esperantistojn.  La aranĝo okazos la 2-10-an de  julio.
Venu kaj aktive partoprenu en la BET! Birštonas akceptos vin bondezire kaj ankoraŭ pli bela ol en 2004.

Pri BET-52 oni povas legi pli detale en Barelo kaj en
esperano.lt

Koncize pri blazono de Birštonas.

Ĝis la jaro 1959 malgranda skulptaĵo de balenido, el kies buŝo fluis minerala akvo, markis fonton de minerala akvo Vytautas. Post konstruigo de Kaŭna akvo-energia centralo, rivero Nemunas subakvigis la skulptaĵon, tiutempan simbolon de la kuracloko. La legenda baleno renaskiĝis en la blazono. Fantasta fiŝo, el kies dorso ŝprucas akvo, estas kvazaŭ baleno, sur kiu sin bazas  pasinteco kaj estonteco de la kuracloko.
Aŭtoro de la blazono – pentristo Arvydas KAŽDAILIS


Ĉi tiu video partoprenas en projekto Prezentu urbon Birštonas al Eŭropo

2013-07-20

BET-49 sukcesis!

Komuna foto post inaŭguro de BET-49
(
Fotis Taesok Choe)
Finiĝis la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.  Oni povas konstati, ke la tradicia esperantista aranĝo sukcesis. En la BET'on venis 216 efektivaj partoprenantoj el dudeko da landoj.  Al ili BET-49 proponis riĉan kaj interesan programon: prelegojn, kursojn, koncertojn, ekskursojn ktp.  Eĉ la vetero estis agrabla – nek tro malvarma, nek varmega, kvankam  en Litovio  somere ofte  oni ŝatas citi versojn de poeto Eduardas MIEŽELAITISĈi tie estas Litovi‘, ĉi tie pluvoj falas (Čia – Lietuva, čia lietūs lyja...). 
Halina GORECKA en novaĵretejo La Balta Ondo pri BET-49 skribas:  Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes! Dankon al Halina por la laŭdaj vortoj!  Siajn impresojn  pri BET-49 Halina  detale  rakontis en La Balta Ondo.  

La novaĵretejo estis kvazaŭ ambasadoro de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.  Multaj artikoloj pri la programo, proceso de preparaj  organizaj laboroj gardis  la partoprenontojn kontraŭ  risko aĉeti  katon en la sako
Laboro finita, ripozo merita
(
Fotis Anna Striganova)
Bona rezulto  ne eblas sen granda laboro. Ĉeforganizanto de BET-49 prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas JEGOROVAS minimume  duonjaron aktive okupiĝis pri aferoj de la okazontaj Baltiaj Esperanto-Tagoj.  BET-49 estis la 12a, kiun organizis Povilas.  Kiel oni povoas kompreni el intervjuo en informilo de BET-49 Heroldo de Utena, la prezidanto esperis pli grandan nombron de la partoprenantoj.  Lin mirigis, ke el  najbara Polando aliĝis nur du personoj.  Tamen kiel li diris,  gravas ne nombro, sed kvalito.  Halina Gorecka rimarkis, ke laŭ programo BET-49 similis al Universala Kongreso.  Tamen Aleksander KORĴENKOV dubas, ĉu tia tendenco estas bona: Litoviaj BET‘oj fariĝas ne forumoj de baltaj esperantistoj, sed internaciaj Esperanto-kongresoj en Litovio. Tio ne estas malbona, sed laŭ la origina intenco BET estas komuna aranĝo de la tri baltaj landoj [...]
Sekvontjare okazos jubilea BET.  Al ĝi invitis   samideaninoj el Latvio Biruta kaj Margarita:
Ni esperas, ke sekvontjare ni ankaŭ sukcesos organizi enhavriĉan kaj interesan la BET-50 (2014 06 28-07 04), kaj invitas vin ĉiujn al Jelgava (Latvio) .


2013-01-28

La plej bona urbestro estos alta protektanto de BET-49

En taks-indeksa tabelo de la plej bonaj urbestroj de Litovio, kiun kompilis semajna revuo Veidas (Vizaĝo), la plej altan lokon okupas urbestro de Utena socialdemokrato Alvydas KATINAS. En la triopon ankaŭ eniras urbestro de Akmenė sampartiano Vitalijus MITROFANOVAS kaj urbestro de Palanga konservativulo Šarūnas VAITKUS.

Rimarkinde, ke urbestro de Utena Alvydas Katinas akceptis la proponon esti alta protektanto de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49). Distingo de la urbestro permesas esperi, ke BET-49 ĝuos ĉiu-flankan helpon kaj kunlaboron de la urba gvidantaro.


La urbestro, kiel li mem diris, ŝatas ludi per sia familinomo (ka'tinas – litove kato). Li ofte donacas poŝtkarton, el kiu rigardas serioza oficialulo kun granda bruna kato apude. La konciza subskribo komentas: La urbestro estas la unua maldekstre.


Alvydas Katinas laŭ  profesio estas  instruisto de litova lingvo. Li estas aŭtoro de kelkaj poeziaj libroj, membro de Litova Verkista Unio. 

Artistoj ankaŭ  ne ignoras ĉi tiun temon. Ekzemple, Agnė Pečaitė Stankevičienė tiel ŝerce imagas la urbestron.



2013-01-23

Tabelo de BET-oj


Dum sovetia periodo BET-oj por niaj esperantistoj anstataŭis Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn partopreni por sovetianoj estis tre malfacile kaj foje tute neeble. 

Unue la aranĝo nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj finfine fariĝis Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). 

Necesas mencii, ke el BET-oj evoluis ankaŭ SEJT-oj (Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj). Estas interese, ke SEJT-oj komencis sian vivon en Litovio kaj ne de la unua, sed ekde komenco de la 9-a, ĉar en 1967 BET-9 okazis en ĉefurbo de Litovio Vilnius kaj samtempe junuloj aranĝis la unuan junularan tendaron en Kaltanėnai (Litovio), kiu ricevis titolon SEJT-9. 

Dum la jaroj BET-oj kreskis al tutsovetia aranĝo kaj post sendependiĝo de Baltiaj landoj ĝi jam fariĝis vere internacia kaj kreskis al preskaŭ tuteŭropa esperantista aranĝo. BET-oj ankaŭ anstataŭis Baltiajn Esperanto-asociojn, kiujn oni ne eblis fondi en sovetia periodo, do, BET-oj servis kiel ia konstanta organiza kaj kunlabora formo por esperantistoj de tiutempaj Baltiaj respublikoj de Sovetunio. BET-oj komencis organizitan Esperanto-movadon en baltiaj landoj dum sovetia periodo.  

(El komento de Povilas JEGOROVAS)

La diagramo  montras varion de nombro de partoprenantoj (NP) en BET-oj (musklakinte sur la diagramo, vi ekvidos pligrandan bildon). La diagramo estas kompilita laŭ donitaĵoj de la malsupra tabelo.

Verŝajne oni ne povas fari iajn profundajn konkludojn, tamen certan dinamikon oni povas rimarki.

Post la unua BET-o en 1959 (48 partoprenantoj) sekvis 4 BET-oj (ĝis BET-5 en 1963 kun 288 partoprenantoj), dum kiuj NP kreskis. Tio estis plej longa "pozitiva" periodo, poste NP variis "supren-malsupren" preskaŭ alterne. Nur post BET-11 (1969) sekvis kvar-BET-a falo ĝis 102 partoprenantoj en BET-15 (1974).

Plej granda NP (608) estis atingita en BET-26 (1989). Tamen post 4  jaroj (en BET-29, 1993) ĝi falis al nivelo de la unua BET-o (50 partoprenantoj).  La fenomeno ripetiĝis pasintjare: en BET-48 partoprenis  44 samideanoj. Tio estas malrekordo de BET-oj.

En la diagramo ni vidas  pintojn kaj  malpintojn (aŭ laŭ matematika terminaro – lokajn maksimumojn kaj minimumojn).

Absoluta plimulto de la pintaj nombroj karakterizas partoprenon en la BET-oj, kiuj okazis en Litovio. Nur unu litova BET-o (BET-6, 1964)  havas  malpintan  NP.

Ĉi-jare Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos en Utena. Statistiko de BET-oj  kun  probableco de 87% permesas atendi, ke la diagramo pafiĝos supren!


Tabelo de BET-oj
(Aranĝo, Tempo, Loko, Nombro de partoprenantoj)

ĈET-1
1959 08 01–10
Baltezers, Latvio
48
ĈET-2
1960 08 01–10
Kääriku, Estonio
107
ĈET-3
1961 08 01–10
Molėtai, Litovio
204
ĈET-4
1962 08 01–10
Drabeši, Latvio
238
BET-5
1963 08 04–11
Värska, Estonio
288
BET-6
1964 08 01–10
Veisiejai, Litovio
153
BET-7
1965 07 30–08 08
Saulaine, Latvio
171
BET-8
1966 07 05–15
Pärnu, Estonio
117
BET-9
1967 08 01–10
Vilnius, Litovio
337
BET-10
1968 07 27–08 05
Ruba, Latvio
194
BET-11
1969 08 10–16
Viljandi, Estonio
400
BET-12
1970 08 01–10
Kretinga, Litovio
316
BET-13
1971 08 06–15
Smiltene, Latvio
189
BET-14
1972 08 01–10
Häädemeeste, Estonio
170
BET-15
1974 08 02–04
Rīga, Latvio
102
BET-16
1975 07 25–08 03
Helme, Estonio
222
BET-17
1976 07 30–08 10
Viekšniai, Litovio
241
BET-18
1977 07 23–31
Rēzekne, Latvio
223
BET-19
1978 07 15–23
Kehra, Estonio
174
BET-20
1983 07 01–10
Noreikiškės, Litovio
358
BET-21
1984 07 06–15
Kuldīga, Latvio
299
BET-22
1985 07 03–10
Kose, Estonio
450
BET-23
1986 07 10–19
Smalininkai, Litovio
472
BET-24
1987 07 12–19
Saulaine, Latvio
406
BET-25
1988 07 24–31
Tallinn, Estonio
350
BET-26
1989 08 12–20
Noreikiškės, Litovio
608
BEK-27
1990 07 10–19
Jelgava, Latvio
435
BET-28
1991 07 08–15
Tartu, Estonio
422
SAT-65
1992 08 05–15
Noreikiškės, Litovio
452
BET-29
1993 07 09–17
Priekuli, Latvio
50
BET-30
1994 07 23–30
Pärnu, Estonio
100
BET-31
1995 07 08–16
Girionys, Litovio
203
BET-32
1996 08 02–10
Jūrmala, Latvio
208
BET-33
1997 08 03–09
Haapsalu, Estonio
162
BET-34
1998 07 17–24
Veisiejai, Litovio
253
BET-35
1999 07 18–24
Liepāja, Latvio
163
BET-36
2000 07 03–09
Tallinn, Estonio
201
BET-37
2001 07 07–15
Noreikiškės, Litovio
303
BET-38
2002 07 07–14
Rīga, Latvio
182
BET-39
2003 08 10–14
Tartu, Estonio
76
BET-40
2004 07 11–17
Birštonas, Litovio
257
BET-41
2005 07 15–21
Rīga, Latvio
150
BET-42
2006 07 04–08
Kuresaare, Estonio
137
BET-43
2007 07 14-22
 Šiauliai, Litovio
322
BET-44
2008 07 05–12
Ventspils, Latvio
151
BET-45
2009 07 08–12
Paikuse, Estonio
121
BET-46
2010 06 26-07 04
Visaginas, Litovio
185
BET-47
2011 07 09–16
Mālpils, Latvio
116
BET-48
2012 07 04–08
Pala, Estonio
44

2013-01-15

La 48-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio kaj Zamenhof-Tagoj 2012

La 15-16-an de Decembro, 2012 en Kaunas okazis vica la 48-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio kaj tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2012, dediĉitaj al la 153-a datreveno ekde naskiĝo de Ludoviko Lazaro ZAMENHOF.  En ambaŭ aranĝoj partoprenis 86 esperantistoj el 17 litovaj urboj kaj tri gastoj el Latvio.

Dum la kongreso prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas JEGOROVAS raportis pri la agado de litovaj esperantistoj dum pasinta jaro – speciale li akcentis informan laboron lige kun 125-jariĝo de Esperanto (artikoloj en litova gazetaro, ekspozicioj pri Esperanto, raportoj en sciencaj konferencoj k.s.), ankaŭ litovaj esperantistoj pasintjare partoprenis multajn internaciajn esperantistajn aranĝojn en diversaj landoj (Universala kongreso en Vjetnamio, Europa kongreso en Irlando, BET en Estonio, Itala kongreso k.a.).

Malpli aktiva estis instrua laboro - Esperanto estis instruata en Vilna Universitato, en Šiauliai, Panevėžys, Mažeikiai k.a. Apud Vilnius okazis tendareto de esperantistoj-ĵurnalistoj. Vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio profesoro Aloyzas GUDAVIČIUS estis elektita honora civitano de Šiauliai. Esperanto estis ĉu kurte, ĉu pli longe menciita en multaj litovlingvaj libroj. En Panevėžys dum jaro aperis tri libroj, el kiuj du estas represitaj lernolibroj. Danke al Antanas GRINCEVIČIUS plu aperis reta gazeto Barelo. Plu funkcias retejo de Litova Esperanto-Asocio  kaj retlisto de litovaj esperantistoj.

Fine de sia parolado Povilas JEGOROVAS enmanigis gratulfoliojn al pli ol 20 esperantistoj, kiuj en 2012 fariĝis diversaj jubileuloj - ekde 50-jaraj ĝis 95-jara Antanas MEKYS.

En diskutoj pri esperantista agado parolis prezidanto de Vilna esperantista societo Algimantas PILIPONIS, estrarano de LEA Zenonas SABALYS el Šiauliai, prezidanto de Esperanto-klubo Horizonto en Jurbarkas Stasys RAULYNAITIS, prezidanto de Esperanto-klubo Juneco en Vilnius Marijus DILBA.

Estis pridiskutita organizo de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14-an de Julio, 2013 en orientlitovia urbo UTENA. BET-49 estas ĉefa zorgo de litovaj esperantistoj en 2013. Litova Esperanto-Asocio faros ĉion eblan, ke tiu-ĉi tradicia aranĝo estu sukcesa kvante kaj kvalite.

Post la kongreso okazis tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2012. Prelegon de Aleksander KORĴENKOV, kiu ne povis veni pro malsano, pri patro de Ludoviko ZAMENHOF Marko ZAMENHOF, kies 175-jariĝon oni festis en 2012, tralegis kaj ilustraĵojn montris Vytautas ŠILAS.

Povilas JEGOROVAS komisiite de La Ondo de Esperanto proklamis Esperantiston de la Jaro 2012, kiu estas Peter BALASZ el Slovakio.

Gražina OPULSKIENĖ kaj Zenonas SABALYS rakontis kaj demonstris fotojn pri Universala Kongreso en Vjetnamio kaj pri BET-48 en Estonio.

Vilius NORMANTAS, kiu nun provizore loĝas en Taĝikio, rakontis pri tiu ekzotika lando.

La tago finiĝis per koncerto de flutistino Lidija GOMOLICKAITĖ-GRUDZINSKAITĖ kaj ŝiaj lernantoj.

Dum la aranĝo funkciis riĉa libroservo. Oni povis aboni diversajn Esperanto-gazetojn kaj revuojn. Dek personoj aliĝis al UK en Rejkjaviko kaj 20 al BET-49 en UTENA.

Povilas JEGOROVAS