Showing posts with label scienco. Show all posts
Showing posts with label scienco. Show all posts

2011-12-13

Pinavia - novtipa stratkruciĝo


Stanislovas BUTELIAUSKAS, lektoro pri trafika administrado en Litova Milit-Akademio de Generalo Jonas Žemaitis, kreis kaj patentigis novtipan stratkruciĝon. La aŭtoro sian inventaĵon baptis Pinavia. En litova lingvo ĝi asociiĝas kun popola nomo de floro peonio (litove pinavija).

De kutimaj trafikcirklaj stratkruciĝoj Pinavia diferencas je tio, ke torentoj de sur ĝi veturantaj aŭtoj ne kruciĝas. Ĝi estas dunivela kaj garantias la saman trafikan kvaliton,  kiel en kvarnivela multetaĝa stratkruciĝo.

Kutiman stratkruciĝon post dudekoj da jaroj ekde la konstruado oni devas rekonstrui, ĉar kiam en iu loko pliboniĝas kondiĉoj de veturado, intensiĝas ankaŭ la trfiko.

Nian stratkruciĝon ne timigas grandaj trafiktorentoj, ĉar  forminte ĉiudirekte po 2 trafikzonojn, "Pinavia" iĝas preskaŭ duoble pli tralasiva ol vojo. Kutima stratkruciĝo estas 3-4-oble malpli tralasiva ol vojo, – eksplikas s-ro Buteliauskas.

Matematikistoj de Vilna Universitato kalkulas, ĉu indas konstrui Pinavia'n en certa loko. Docento Rimvydas KRASAUSKAS kreis algoritmon, kiu helpas apliki la stratkruciĝon al konkretaj kondiĉoj, prikalkuli probablan prezon.

Avantaĝoj de Pinavia:
  • Granda ĉiudirekta tralaso;
  • Sekureco: trafiktorentoj ne kruciĝas, oni nebezonas ŝanĝi trafikzonojn, oni povas veturi je konstanta rapideco;
  • Ĝi konservas la medion, ĉar ne formiĝas trafikŝtopiĝoj, konstanta rapideco certigas rapidan traveturon kaj plejmalgrandan konsumadon de fuelo kaj plejmalgrandan poluadon de la medio. Laŭ arkitektura vidpunkto, la stratkruciĝo ne frapas la okulojn, ĉar la viaduktoj povas esti en sama nivelo kun la vojo;
  • Ĝi estas universala, ĉar oni povas ĝin apliki al 3-, 4- kaj eĉ 5-vojaj kruciĝoj; al vojoj samkategoriaj kaj diverskategoriaj; al la dekstra kaj maldekstra trafiko;
  • Ĝi estas plej malmultekosta en sia klaso. Ĝi plenumas la samajn funkciojn kiel ankaŭ kvarnivela trafiknodo, tamen la konstruado estas duoble malmultekosta.
Malavantaĝo
  • Estas necesa grandarea tereno. Ekstera diametro (D) dependas de projektata rapideco (v). Ekzemple, kiam v = 40 km/h, tiam D = 153 m; kiam v = 105 km/h, tiam D = 915 m.

Ĉi tiu malavantaĝo povas esti utila, ĉar bonega enveturo en mezon de la trafiknodo povas grave pligrandigi valoron de la interna tereno.

2011-03-23

Prestiĝa premio al kreintoj de lasero

 En prestiĝa premiado Prism Awards for Photonics Innovation, okazinta en San Francisko (Usono) al litova kompanio Ekspla estis enmanigita premio por la plej bona lasero de la jaro. Lasero NT200    estis agnoskita kiel la plej progresema produktaĵo en la mondo, kreita en la jaro 2010 en kategorio de laseroj, dediĉitaj por sciencaj esploroj. Ĉi tiun internacian premion Litovio ricevis unuafoje.

Por la premioj, kiuj estas kvazaŭ Oskar-premioj en ĉi tiu kampo, ni devis konkuri kun la plej grandaj laser-produktantoj de la mondo kaj kun internaciaj kompanioj famaj tiel, kiel General Electric. Ĝenerale, en kelk-jara historio de ĉi tiuj premiadoj nia kompanio estas la unua entrepreno el Orienta kaj Meza Eŭropo, kiu eniris en nombron de kandidatoj al la premiado. Do, ĉi tiu premio estas alta apreco de nia kolektivo kaj bonega reklamo de Litovio, kiel lando de superaj teknologioj, – asertas ĝenerala direktoro de kompanio Ekspla Kęstutis Jasiūnas.

Ĉi-jare  premio Prism Awards for Photonics Innovation estis enmanigata por atingoj en naŭ kategorioj. Kompanio General Electric estas aprecita por la lasera sistemo, kiu samtempe povas plenumi eĉ ok malsamajn kvalit-testojn de la akvo.

Portebla lasera aparato de alia Usona kompanio estis agnoskita kiel la plej moderna produktaĵo en kategorio Defendo kaj Sekureco. Ĉi tiu aparato povas distance trovi diversajn materialojn, inter ili ankaŭ eksplodaĵojn.

Litova lasero NT200 estas unua en la mondo kiloherca lasero havanta akordigeblan ondolongon. La aparato, prezentita en la monda merkato, tuj altiris grandan interesiĝon inter eksterlandaj sciencistoj. Ĝin jam akiris eksplor-centroj en Usono, Japanio, Svislando, Sud-Koreio.

Pro titolo La plej progresema produktaĵo litova kompanio Ekspla konkuris kun unu el la plej grandaj produktantoj de laseroj usona kompanio Coherent, Kanada kompanio kaj  Eŭropa Sud-Observatorio (ESO).

Kompanio Ekspla estas unu el plej grandaj laseraj teknologiaj entreprenoj de Litovio. Ĝi eksportas 94 % da produktaĵoj, ilin vendas en 40 landoj de la mondo. Ekspla okupas pli ol duonon de  la monda merkato inter pikosekundaj laseroj.

2010-10-14

Litovio startas al kosmo

La 7an de oktobro la registaro kaj Eŭropa Kosma Agentejo (EKA) subskribis kontrakton pro pacocela kunlaborado en kosma kampo. Povas esti, jam post kelkaj jaroj Litovio partoprenos en agado de EUA kreante, ekzemple, proksim- aŭ mezdistancajn raketojn.  La kontrakton subskribis ministro pri ekonomio Dainius Kreivys  kaj direktoro de EKA por juraj aferoj kaj internaciaj rilatoj Peter Hulsroj

Aspiri membrecon en EKA Litovio decidis en somero 2008. Estis preparita studaĵo, en kiu oni konstatis, ke Litovio kun sia scienca kaj negoca potencialo povas partopreni en kosmaj programoj kun aliaj Eŭropaj landoj. Tamen en aŭgusto 2009 la Ministerio pri Edukado kaj Scienco ne nur montris  nenian iniciaton, ke estu konfirmitaj direktivoj de Litova kosma politiko, sed eĉ  prokrastis, kaj finfine haltigis en decembro 2008 komencitan traktadon kun EKA pri kreado de la kontrakto. Nuntempe ĉi tiujn taskojn transprenis Ministerio pri Ekonomio.

Nun Litovio ellaboros programon de aliĝo al EKA. En la studaĵo devos esti indikite, kiel Litovio povas kontribui al evoluo de novaj kosmaj teknologioj per siaj sciencaj esploroj, scipovaj eblecoj, teknologioj, industrio.

Reprezentanto de EKA  P. Hulsroj parolis, ke EKA estas mirinde interesa klubo, kie ĉiuj laboroj estas plenumataj en la spaco. "Tamen ĝi estas interesa klubo nur tiam, se vi estas preta profiti el tio. En Eŭropo kaj en la mondo estas multaj ludantoj. Via industrio, scienca komunumo devas esti preta konkuri en ĉi tiu medio", – diris P. Hulsroj. Laŭ lia opinio, kiam Litovio iĝos efektiva membro de EKA, Litovio mem devos decidi – la lando devas senti estanta preta al tio, devas posedi sufiĉajn resursojn por partopreni en la programoj.

Ministro D. Kreivys esperas, ke laŭ optimisma scenaro Litovio iĝos efektiva membro de la organizo dum 5 jaroj. Li asertis, ke por unuaj etapoj de la kunlaborado, monrimedo  ne estos bezonata, ĉar Litovio sen ajnaj sindevigoj ricevos sciencan, teknikan kaj organizan helpon de ekspertoj de EKA. Kaj post kvin, aŭ post pli multe da jaroj, en Litovio estos alia situacio. Aliĝinte al EKA, Litovio devos pagi jaran membrokotizon je 10 milionoj da lidoj (2,9 milionoj da EUR).

"Tiuj monrimedoj, kiujn ni pagas, ĉiam revenas per mendoj. Unu el kondiĉoj de EKA estas, ke la lando paganta impostojn, povu per mendoj repreni la monon",  klarigis D. Kreivys.

En 1975 fondita Eŭropa Kosma Agentejo nuntempe unuiĝas 18 ŝtatojn membrojn. Ĝia celo estas unuigi financajn kaj intelektajn resursojn de la membroj kaj kunordigi penojn en realigado de programoj en kosma kampo. EKA kreadas sputnikajn teknologiojn kaj kun ili kunligitajn servojn, iniciatas disvolvadon de industrio de superaj teknologioj en Eŭropo

Latvio subskribis kontrakton de kunlaborado kun EKA en 2009. Estonio en 2010 transiris al pli aktiva etapo de kunlaborado kun EKA – al la provetapo, dum kiu oni jam komencas plenumadon de mendoj de EKA.

Dum soveta periodo Litovaj sciencistoj kaj inĝenieroj aktive partoprenis en kosmaj kaj militindustriaj programoj.

Litovaj astronomoj renovigis agadon de astronomia observatorio en Vilna Universitato kaj aktive partoprenis en programo de observado de sputnikoj (1957 – 1964). En 1969 estis fondita astronomia observatorio en Molėtai (la ĉefa instalaĵo estas 165-centimetra reflektoro). La ĉefa kampo de astrofizikaj esploroj en Litovio estas esploroj de galaksioj, plenumataj aplikante multkoloran fotometran sistemon de steloj. Baziĝante sur akumulita sperto estis kreita datumbazo de astrometraj kaj fotometraj datumoj por orientiĝaj sistemoj de Sovetiaj spacŝipoj.

Botanika Instituto esploradis fiziologion de plantoj en sengraviteca medio. Litovaj sciencistoj kreis mikroforcejon kaj instalaĵojn de regata gravito, kiuj estis uzataj en sovetaj orbit-stacioj Saliut kaj Mir kaj en senpilotaj sputnikoj.

En Fizika Instituto estis kreita por kosmaj bezonoj kvanta bildiga detektilo. Instituto pri Fiziko de Duonkondukantoj kreis por kosma telekomunikado sensorojn dediĉitajn por mezurado de grandpotencaj mikro-ondoj. Fizika fakultato de Vilna Universitato kreis por kosmaj bezonoj detektilojn de ultraviolaj kaj infraruĝaj radioj, komplektoj de fotodetektiloj estis uzataj en testado de telesistemoj de robotoj de sovetaj lunoveturiloj Lunoĥod .

En 1980 litovoj kontribuis al programo de soveta kosmoŝipo de multfoja  uzado Buran. Litova Teksindustria Instituto kreis varm-izolajn platojn por la ŝipo, kosmonaŭtajn vestojn kaj skafandrojn. Kaŭna Teknologia Universitato laŭ programo Energio – Buran kreis ultrasonan fluksan mezurilon.
En 1990 litovaj sciencistoj kaj inĝenieroj perdis rektajn kontaktojn kun Rusiaj kreantoj kaj realigantoj de programoj militaj kaj tiuj de superaj teknologioj.

Multaj litovdevenaj sciencistoj, inĝenieroj kaj aviadistoj partoprenis en kosmaj programoj de Sovetunio. En 1969 la unua litovdevena kosmonaŭto Aleksej Jeliseev (Kuraitis) eliris en la malfermitan kosmon kiel membro de kosma ŝipo Sojuz-5 kaj partoprenis en kelkaj sukcesaj kosmomisioj. Ekde 1970 planedologo Georgij Burba partoprenis en programoj Luna/Lunoĥod, Mars kaj Venera.
Oni planis, ke en 1988 Rimantas Stankevičius iĝos komandanto de kosmoŝipo Buran. Li fariĝis aviadisto testisto kaj aliĝis al sovetaj kosmaj fortoj.

Pli ol cent litovdevenaj sciencistoj kaj inĝenieroj estas entiritaj en kosmajn laborojn kaj kosmomisiojn de  NASA (Usono): Arvydas Kliorė (Mariner, Pioneer, Venus, Galileo kaj Cassini), AntonisDobrovolskis (Pioneer kaj Venus), Vytenis Vasyliūnas (Voyager kaj Galileo), Arvydas Vaišnys (Mars Global Surveyor, Mars Odyssey, Mars Express kaj Mars Reconnaissance Orbiter), Romualdas Kašuba (Saturn IV kaj Lunar Excursion Module), Martynas Kregždė (Apollo kaj programoj de kosmoŝipoj), Julius Jodelė (Ranger kaj Mariner) kaj multaj aliaj.

2010-08-16

Sukcesa partopreno en internaciaj olimpiadoj

 Litovaj lernantoj sukcese partoprenis en ĉi-jaraj internaciaj konkursoj Olimpiadoj.

La 41a Internacia  Olimpiado pri Fiziko (Zagrebo, Kroatio)
El Zagrebo ĉiuj membroj de litova delegacio revenis kun medaloj. Abiturientino de Vilna Liceo Gabija Žemaitytė (instruisto Eugenijus Rudminas) kaj abituriento de gimnazio de J. Balčikonis el Panevėžys Tadas Kartanas (instruisto Kazimieras Lipskis) gajnis arĝentajn medalojn. La bronzajn medalojn ricevis abituriento de gimnazio Romuva el Rokiškis  Rimas Trumpa (instruistino Rasa Pranckūnienė) kaj Vladas Jurkevičius (Vilna Liceo, la 11a klaso, instruistino Danutė Aleksienė).

Reprezentantoj de Litovio en la internacia fizika  olimpiado partoprenas ekde 1989. Ĝis nun estis gajnita nur arĝenta medalo.

La delegacion gvidis profesoro de Instituto pri Teoria Fiziko kaj Astronomio habil. d-ro Pavelas Bogdanovičius kaj profesoro de Fizika fakultato de Vilna Universitato habil. d-ro Edmundas Kuokštis.


La 21a Internacia Olimpiado pri Biologio (Changwon, Sud-Koreio)
Ĉiuj litovaj lernantoj ricevis medalojn. La oran medalon gajnis abituriento Julius Juodakis (gimnazio de Mykolas Biržiška  el Vilnius, instruistino Jurga Ališauskienė). Kun la bronzaj medaloj revenis abituriento de mezlernejo de Bazilionai (distrikto Šiauliai) Mantvydas Lopeta (instruistino Edita Lopetienė), abituriento de gimnazio de Rygiškių Jonas el Marijampolė Eglė Povilaitytė  (instruisto Vilhelmas Petkevičius) kaj Emilija Emma (gimnazio de Kaŭna Teknologia Universitato, la 11a kl., instruistino Aldona Matiukienė).

Litovaj lernantoj en ĉi tiu konkurso partoprenis jam kvaran fojon.
Gvidantoj de la teamo: docento de Vilna Universitato d-ro Jurga Turčinavičienė, doktoranto Raimondas Šiukšta kaj organizanto el Litova Centro de Lernantoj pri Informado kaj Teknika Kreado Paulius L. Tamošiūnas.

La 42a Internacia Olimpiado pri Ĥemio en Tokio (Japanio)
La oran medalon gajnis abituriento de gimnazio ĉe Kaŭna Teknologia Universitato Vladimir Oleinikov (instruistino Birutė Maciulevičienė), la arĝentajn – abituriento de Vilna gimnazio Gabija Vidmantas Bieliūnas (instruistino Valda Žiedienė) kaj Dominykas Sedleckas (gimnazio de Kaŭna Teknologia Universitato, la 11a kl., instruistino Birutė Maciulevičienė). La bronza estis atribuita al Emilis Bružas (gimnazio Ąžuolynas el Klaipėda, la 11a kl., instruistino Rima Grabauskienė).

En la olimpiado konkuris reprezentantoj el 68 ŝtatoj. En la olimpiadoj junaj litovaj ĥemiistoj gajnas medalojn ekde 2002.

Gvidantoj de ĉi-jara delegacio estis docento d-ro Rimantas Raudonis kaj magistranto Marius Jurgelėnas el Vilna Universitato.

La 8a Monda Olimpiado pri Geografio (Tajpeo, Tajvano)
Litovaj junaj geografoj gajnis unu oran kaj unu arĝentan medalojn. La litova teamo okupis la kvaran lokon.

Per  ora medalo estis distingita lernanto de Vilna Liceo Adomas Pilinkus (instruistino Jolita Milaknienė). La arĝentan medalon gajnis lernanto de gimnazio Aušra el Vilkaviškis Rokas Danilevičius (instruistino Regina Jašinskienė).  Mantas Kasnauskas (gimnazio de Vydūnas el Šilutė) kaj Monika Ulytė (Vilna Liceo) kolektis multajn poentojn, montris bonajn rezultojn kaj nur ero mankis por atingi limon de la bronza medalo.

Ĉi tiu monda olimpiado estas la kvara, en kiu partoprenis lernantoj de Litovio. En la olimpiado partoprenis teamoj de 27 ŝtatoj.

La 51a Internacia Olimpiado pri Matematiko (Astana, Kazaĥio)
Litova teamo revenis el la olimpiado kun 4 medaloj.

La arĝenta medalo estis enmanigita al Linas Klimavičius (Vilna Liceo, la 10a klaso, instruisto Benas Budvytis). Per la bronzaj medaloj estis distingitaj Greta Kuprijanovaitė (Vilna Liceo, la 12a kl., instruisto Antanas Skūpas), Elena Dulskytė (Vilna Liceo, la 11a kl., instruisto Benas Budvytis) kaj Paulius Kantautas (gimnazio de Kaŭna Teknologia Universitato, la 12a kl., instruisto Leonas Narkevičius). Al Lukas Melninkas (gimnazio de Kaŭna Teknologia Universitato, la 12a kl., instruisto Leonas Narkevičius) kaj Benas Bačanskas (mezlernejo de Skapiškis, la 11a kl., instruistino Bronė Balčiūnienė)  estis enmaginitaj Honoratestoj.

Gvidantoj de la teamo – profesoro, habil. dr-o Artūras Dubickas kaj  docento, d-ro. Romualdas Kašuba el Vilna Universitato.

La 22a  Internacia Olimpiado pri Informatiko (Universitato de Waterloo, Kanado)
Litova teamo el Kanado revenis kun 3 medaloj. Per la arĝenta medalo estis distingita Marijonas Petrauskas (gimnazio de Kaŭna Teknologia Universitato, la 11a kl.). Ĝis la ora medalo mankis 4 poentoj el 820 eblaj. Per la bronzaj medaloj estis honoritaj du lernantoj de Vilna Liceo – abituriento Matas Brazdeikis (instruisto Bronius Skūpas) kaj Kęstutis Vilčinskas (10 kl., instruistoj Benas Budvytis kaj Bronius Skūpas). Litovion reprezentis en la olimpiado ankaŭ abituriento de Vilna Liceo Antanas Uršulis (instruisto Bronius Skūpas).

En la olimpiado partoprenis 81 landoj. Litovio kun 2362 poentoj okupis la 25an lokon.
Gvidantoj de la teamo – Jūratė Skūpienė (Instituto pri Matematiko kaj Informatiko) kaj Vytis Banaitis (Kaŭna Teknologia Universitato).

2010-07-24

Ĉu lupoj vere tromultas en Litovio?

Vilaĝanojn de Norda Litovio timigas lupoj. Jam dum pasintjara somero al amaskomunikiloj venadis sciigoj, ke lupoj ŝteliras al centroj de urbetoj kaj sieĝadas brutojn sinpaŝtantaj ĉe preĝejoj aŭ  sub fenestroj de loĝantaj domoj. Estis okazoj, ke matene homoj trovadis la kapojn de alĉenigitaj hundoj. Oni ne dubis, ke pro kruelaĵoj kun la korthundoj estas kulpaj lupoj. Sole nur en vilaĝoj de municipo Vabalininkai (distrikto Biržai) la kruelaj bestoj pasintsomere  travoris 20 brutojn.

Tamen natursciencistoj ne kredis, ke tion povas fari lupoj. Ili diras, ke la lupo estas tre singardema besto kaj evitadas homojn.

Sciencistoj el du landoj  post duonjara esplorado konstatis, ke en Norda Litovio furiozantaj bestoj estas hibridoj de lupoj kaj hundoj. Pasintjare mortpafitajn lupojn esploradis litovaj kaj svedaj sciencistoj.

Genetikaj esploroj de 20 lupoj montris, ke en nia lando estas trovataj lupoj kun kvar haplotipoj (haplotipo – nedisigebla unuo de genetika materialo, transdonata al la posteuloj). Plej vaste disvastiĝintaj tri el ĉi tiuj haplotipoj estas karakteraj al pursangaj lupoj. Inter lupoj de Norda, Meza kaj Orienta Litovio estas disvastiĝintaj ankaŭ du haplotipoj, atribuataj al raso de drathara ĉashundo. Ĉi tiuj hundaj haplotipoj estis trovitaj en 8  esploritaj rabobestoj el la 20 pasintjare mortpafitaj, t.e. ili estis miksrasuloj – havantaj ecojn  lupajn kaj hundajn.

La sciencistoj diras, ke tiaj bestoj, malkiel pursangaj lupoj, ne timas homojn, iras al hejmoj, atakas brutojn.

Ĉasistoj, funkciuloj el Ministerio pri Medio opinias, ke por sukcese batali kontraŭ degenerintaj lupoj, oni devas pligrandigi kvoton de ĉasotaj lupoj (nuntempe dum ĉasada sezono – ekde decembro ĝis aprilo – oni permesas mortpafi 30 lupojn).

Tamen amantoj de lupoj – NaturpProtektada Asocio Baltijos Vilkas (Baltia lupo) – ne konsentas kun tiaj asertoj. En sia blogo (litovlingve) ili eksplikas la problemon el sia vidpunkto (cetere, en interreto oni povas spekti ankaŭ litovlingvan televidan elsendon (ekde la 7 minuto) pri ĉi tiu problemo).

Principe, kruciĝo de lupoj kaj hundoj havas nenion komunan kun degenero, tamen amaskomunikiloj ĉiam deziras timigi homojn. La lupo kaj la hundo estas la sama specio, nur ĝia formo estas sovaĝa kaj hejma, tial ili povas libere kruciĝi kaj naski fekundajn posteulojn. Kompreneble, tio ne favoras al lupoj mem, ĉar malprofitas ilia genetika fonduso.

Tamen neniu parolas pri kaŭzoj, kiel tiuj miksrasuloj aperis. La lupoj mem ne "degeneris". Ilia genetika fonduso estis difektita pro nerespondece organizitaj ĉasadoj. Nur ĉasistoj mem, precipe tiuj, kiuj okupas regpotencajn postenojn kaj akceptas decidojn, estas kulpaj pro tia situacio.

La specio povas puriĝi nur per natura selektado. La ĉasistoj  ne povas tion plenumi, ĉar la miksrasuloj laŭaspekte povas ne diferenci de pursangaj lupoj. Kontraŭe, la lupa ĉasado ruinigas stabilan socialan strukturon de lupoj kaj naturajn barierojn kruciĝi kun hundoj.

Al demando kion fari,  Naturprotektada Asocio Baltijos Vilkas havas nur unu, ne tre afablan kopromisan proponon: permesi ĉasadi lupojn  ĉe paŝtejoj ekde la unua de julio ĝis fino de paŝtada sezono, t.e. al bienuloj doni eblecon defendi sian havaĵon. Ĉar se la lupo ne kapablas ĉasi sovaĝan predon kaj vizitas loĝlokojn, tiam oni povas suspekti, ke ĝi kiel individuo ne tre valoras al la naturo, ĝi ne estas vera lupo. Kompreneble, interŝanĝe al tio, lupaj ĉasadoj vintre ne devas okazi.

Bienuloj ankoraŭ tre malvigle aplikas defendrimedojn al hejma brutaro. Ĉi-jare la Asocio al 4 ekologiaj bienoj  alportis idojn de Podhalaj ŝafhundoj. Ĉi tiuj hundoj estas konsiderataj unuj el la plej konfidaj gardistoj de hejma brutaro. Ĉi tiuj bienoj pasintjare suferis de lupoj.

Kiel asertas pola esploristo de lupoj Wojciech Smietana, la plej efektiva defendo de hejma brutaro (kontraŭ ĉiuj rabobestoj) estas speciala elektra paŝtisto kaj ĉi tiuj ŝafhundoj. La elektra paŝtisto estas blanka zoneto, larĝa ĝis 4 cm, en kiu kuras ne nur fortimigantaj elektraj impulsoj (ilin ofte produktas sunbaterioj), tamen nokte ĝi etas bone vidata, estas movata de vento, tial ĝi iĝas bariero ne nur fizika, sed ankaŭ psikologia. En Karpata regiono estas kalkulite, ke probablo, ke rabobestoj atakos hejman brutaron gardatan de la elektra paŝtisto, estas 6 %. Se estas uzataj nur Podhalaj ŝafhundoj, la probablo estas 3 %. Kaj se estas aplikataj ĉi tiuj ambaŭ metodoj kune, la probablo estas 0,05 %. El 40 kazoj, kiam lupoj atakis ŝafojn gardatajn de Podhalaj ŝafhundoj, pereis nur unu hundo, kaj nur pro tio, ke ĝi lasis sian gregon kaj persekutante la lupojn kuris en arbaron.

Kiom minacaj estas konkludoj de la plenumitaj genetikaj esploroj, ankoraŭ ne estas sciate, ĉar la preno estas tre malgranda – nur 20 individuoj (ne ĉiuj ĉasistoj prezentis testajn elprovaĵojn de la lupoj, kiujn ili mortpafis). Baltijos vilkas jam prezentis por esploroj al polaj sciencistoj pli ol 250 genetikajn ekzemplojn el lupaj ekskrementoj, kiuj pli ekzakte montros disvastiĝon de sovaĝaj luphundoj en Litovio. Nur estas klare, se  ne ŝanĝiĝos la politiko de Ministerio pri Medio konsidere de lupoj kaj daŭre ĝi solvos ĉi tiun problemon nur per ĉaspafilo, la bienuloj pro tio suferos ankoraŭ pli multe.

2010-05-28

Birutė Galdikas renkontiĝis kun la ŝtatprezidento

La 26an de majo ŝtatprezideto Dalia Grybauskaitė akceptis fakulinon pri moderna primatologio, naturprotektado, etologio, profesorinon Birutė Galdikas.

Post la renkontiĝo profesorino B. Galdikas diris, ke ŝi kredas, ke ŝia fonduso helpos al litovaj studentoj veni al insulo Borneo en Indonezio, kie la fama sciencistino laboras kun orangutanoj.  Pasintjare al ŝi kunhelpis  3 junaj volontuloj el Litovio. Fonduso de Birutė Galdikas al unu studento donis stipendion por la vojaĝo. La sciencistino diras, ke la plej granda problemo por litovoj veturi al Borneo estas manko de mono. Tial oni esperas, ke ĉi-jare la fonduso helpos al unu aŭ du studentoj.

La antropologino karakterizis la ŝtatprezidentinon kiel tre sincera kaj bonkora virino. Birutė Galdikas diris, la ŝtatestro esprimis spiritan subtenon al ideoj de la sciencistino.

B. Galdikas asertas, ke ĉefa celo de ŝia laboro estas helpi al homoj, ke ili komprenu, ke orangutanoj estas preskaŭ homoj.

Mi volas, ke homoj komprenu, ke arbaroj en Borneo neniiĝas, ke neniiĝas ne nur orangutanoj, sed ankaŭ  multaj bestoj, multe da faŭno. Mi volas, ke homoj komprenu, ke orangutanoj ne estas nur bestoj. Ili estas preskaŭ homoj. En la mondo estas ĉirkaŭ 50000 orangutanoj. La homoj, kiu laboras kun orangutanoj, revenas hejmen kaj ŝanĝigas. Tio estas spirita vojaĝo, – diris la litovdevena antropologino.

La sciencistino diras, ke ŝi kaj ŝiaj kolegoj sukcesis savi 6000 orangutanojn – la populacion, al kiu pro ĝia grandeco, jam ne minacas danĝero malaperi.

Nuntempe ne minacas danĝero al ŝia vivo en Indonezio, kiel estis antaŭe. B. Galdikas konfesis, ke antaŭ 20 jaroj ŝi estis rabkaptita. Nuntempe la sciencistino ricevas helpon ankaŭ el reprezentantoj de Indonezia regpotenco.

Prezidento D. Grybauskaitė post la renkontiĝo substrekis, ke B. Galdikas precipe grave kontribuas al protektado de natura medio kaj bestaro kaj al aktiva batalo kontraŭ neniigo de viva naturo.

D-ro Birutė Marija Filomena Galdikas naskiĝis en 1946 en Wiesbaden (Germanio) en litova familio. Poste la familio ricevis civitanecon de Kanado kaj ŝi plenkreskis en Toronto. En 1966 universitatoj British Columbia kaj Kalifornia atribuis al ŝi bakalaŭran gradon pri psikologiaj kaj zoologiaj sciencoj.

Kiel primatologia specialisto, kies esplorlaboro estis kunligita kun studoj kaj konservado de orangutanoj, B. Galdikas konatiĝis kun fama paleontologo el Kenjo Louis Leakey kaj esprimis deziron esploradi orangutanojn en ilia natura medio – en Indoneziaj insuloj Borneo kaj Sumatro. Ŝi kaj  aliaj du virinoj –  Dian Fossey esplorinta gorilojn en Ruando kaj poste enigme mortigita,  Jane Goodball esploranta ĉimpanzojn  en Tanzanio, estis adeptinoj de L.Leakey. Ĉi tiu fama triopo estis konata je nomo de Anĝeloj de Leakey. Ĉi tiuj tri sciencistinojn, kiujn inspiris L. Leakey, decidis veni en naturan medion de diversaj primatoj ( tiun de ĉimpanzoj, goriloj, orangutanoj).

B. Galdikas estas unu el fondintoj de Internacia Fonduso por Protektado de Orangutanoj (1986). Ĉi tiu organizo havas siajn filiojn en Aŭstralio, Kanado, Indonezio, Tajvano, kaj Britio. Nuntempe B. Galdikas estas prezidento, Honorprezidento kaj scienca direktoro de ĉi tiu organizo.

En 1997 ŝi estis honorita per Kalpataru. Ĝi estas la plej altranga distingo, kiun atribuas Indonezia registaro por elstara agado en naturprotektada kampo.

2010-05-04

Sumoistoj el Litovio venkis en monda konkurso

Kompreneble, estas nenia sensacio, ĉar temas ne pri litovaj sportistoj, ŝatantaj ĉi tiun ekzotikan japanan lukton, sed pri robotoj.

Litovaj iĝenieroj de robotoj gajnis la unuan oran medalon en monda konkurso de robotoj Robogames en San Francisko (Usono). Ĝi famas kiel la plej granda en la mondo Olimpiko de Robotoj, en kiu ĉi-jare partoprenis reprezentantoj de 37 landoj. Por Litovio ĉi tiu jaro estis debuta.

Dum 23-25 de aprilo 2010 pli ol 500 robotoj konkuris en 53 diversaj kategorioj.

Nuntempe la robotoj ludas globludon , futbalon,diskan glacihokeon, batalas en sumoaj luktoj, partoprenas en diversaj ludoj formantaj spertojn, ankaŭ konkuras en konkursoj de rapideco, forteco, ludas je muzikiloj k.a.

Al iuj spektantoj povas esti utila konkurso de robotoj – barmenoj, tamen kiel kutime, la publikon pleje ekscitas robotaj bataloj "preskaŭ ekster-regulaj", kiuj okazas en fermita ringa areno.
Por la konkurso kreis la robotojn preskaŭ 700 inĝenieroj el la tuta mondo. Litovion reprezentis inĝeniero Vitalij Rodnov el Klaipėda.

Lia roboto Master of Disaster gajnis oran medalon en sumoa konkuro en kategorio de 3-kilogramaj robotoj. Alia roboto 309 en ĉi tiu kategorio okupis la trian lokon.
En pezkategorio de 0,5 kg litova roboto – sumoluktisto Sprinter okupis trian lokon.

2009-10-11

Ĉi-jara laŭreato de ScanBalt-Premio



La 5-6an de oktobro en en Stokholmo (Svedio) okazis 11a Forumo Disvolvado de Ĉebaltaj Landoj. Dum la forumo estis enmanigita pridonaco ScanBalt por atingoj en sciencaj esploradoj en kampoj de sano kaj vivo al profesoro de Bioteknologia Instituto, la gvidanto de instituta laboratorio pri Biotermodinamiko kaj Esplorado de Medikamentoj Daumantas MATULIS .
La premio (25000 EUR) estas atribuata ĉiuduan jaron. Ĝin fondis organizo Akademio ScanBalt, kiu unuigas bioteknologiajn sciencistojn de la regiono, Reĝa Societo de Fiziografio en Lund (Svedio) kaj universitatoj de Lund kaj Greifswald (Germanio).
Dum la forumo estis enmanigita ĉiujara internacia pridonaco Swedbank Baltic Sea Award 2009 al Arminta SALADŽIENĖ, estrara prezidantino kaj prezidento de Borso pri Valorpaperoj NASDAQ OMX Vilnius. Ŝi estas ankaŭ prezidanto de plenuma komitato ĉe Instituto pri Administrado de Kompanioj en Ĉebaltaj Landoj. La pridonaco estas atribuata al organizo aŭ persono pro eksterordinara kontribuo en disvolvado de Ĉebalta regiono.
La forumo, kiu ankoraŭ estas nomata Davoso de Ĉebaltaj landoj, estis fondita en 1999. Ĉi tiu sendependa organizo unuigas kelkajn milojn da reprezentantoj de grandaj kompanioj, urboj, entreprenaj asocioj en Ĉe-Baltmara regiono. La forumo kunlaboradas kun registaroj de la regiono, entreprenaj kaj regionaj organizoj kaj sciencesploraj institucioj.
Daumantas Matulis naskiĝis en Vilnius (1970), studis en Vilna Universitato kaj akiris bakalaŭran sciencan gradon pri bioĥemio. En 1998 li defendis doktoran disertacion pri bioĥemio kaj biologio en Minesota universitato (Usono), estis ties scienca laborulo, laboris en Oslo (Norvegio) en kampo de energetika planado kaj medioprotektado. En 2005 li revenis en Litovion.
Arminta Saladžienė (1974) estas financistino, fakulino pri valorpaperoj, en Vilna Borso de Valprpaperoj laboras ekde 1995. Ekde 2007 ŝi estas estrara prezidanto kaj prezidento de Vilna Borso de Valprpaperoj.

2009-08-28

Litovio lanĉis raketon


Sciencistoj de Kaŭna Teknologia Universitato (KTU) sukcese elprovis kreitan eksperimentan raketan startigan sistemon kaj lanĉis raketon KTU GTI-1.
Unuafoje en Litovio estas kreataj tiaspecaj sistemoj. Laŭ iuj parametroj ili superas la analogajn sistemojn kreitajn en grandaj landoj. Aparataro de registrado de telemetraj balistikaj parametroj fiksis supersonan rapidecon de flugado (426 m/s, aŭ pli ol po 1500 km en ĥoro), ĉ. 5-kilometran trajektorian alton. Distanco de la flugo superis 10 km. La raketo estis lanĉita la 3an de julio.
Kiel asertis direktoro de Instituto de Defendaj Teknologioj ĉe KTU prof. Algimantas Fedaravičius, estis absolute plenumita la programo, kies celo estis ekposedi teorion, bazajn konstruadajn sciojn kaj krei eksperimentan raketan komplekson kun solida brulaĵo.
Litovaj sciencistoj asertas, ke ili estas pretaj krei batalraketojn, tamen por tio estas bezonata politika decido.
En pludaŭraj planoj estas esploroj por trovi netradiciajn metodojn por stabiligi flugojn de la raketo. Estos plibonigataj laboraj temperaturaj reĝimoj de motoroj kaj altiraj karakterizaĵoj. Oni planas serĉi aplikadon de ricevitaj donitaĵoj en sistemo de la landa defendo, en meteorologia servo kaj en aliaj kampoj.
Sciencistoj de la instituto jam frue kreis kaj enradikigis en praktikon diversajn laserajn pafad-trejnilojn. Laboruloj de la instituto gajnis 3 orajn medalojn Jara produktaĵo, grupo de la sciencistoj en 2005 estis distingitaj per Premio de Scienco.
Oni povas laŭdi la sciencistojn pro ilia laboro, tamen ĉu ĝi estas racia? Ja la mondo estas plenŝtopita je diversaj raketoj, Litovio estas membro de NATO. Ĉu Litovio povas mirigi la mondon en ĉi tiu kampo aŭ havi iun profiton? Ĉu la sciencistoj ne reinventadas la biciklon? Ja malsukcesis provoj produktadi litovajn armilojn...