Showing posts with label premioj. Show all posts
Showing posts with label premioj. Show all posts

2015-04-27

Surprizo al Rimas Tuminas

Reĝisoro Rimas TUMINAS preskaŭ svenis sur scenejo de Moskva Teatro de Jevgenij Vaĥtangov ĉe la plena ĉambrego, kiam li kaptis, ke aktoroj de la rusa teatro, kiun li gvidas, ekkantis litovlingve. Gratulante lin pro enmanigita al li premio La Homo de la Teatro, ili neatendite ekkantis arion La ĉielo donacis al vi alton el muzikalo Legendo pri Žygimantas Augustas kaj Barbora Radvilaitė [pr. Ĵigi‘mantas Aŭgustas, Barbora Radvilajte].

Ĉi tiun surprizon pripensis kaj kaŝe realigis Anželika CHOLINA [Anĵelika Ĥolina] laboranta kiel reĝisoro en ĉi tiu teatro. A. Cholina konservis la sekreton ĝis la lasta minuto. R. Tuminas mem havis nenian komprenon, kio atendas lin dum la ceremonio. Ankaŭ la aktoroj enkapigante la tekston ne sciis por kio kaj kial ili devos ĝin kanti.

"Estas malfacile surprizi la talentan homon, ĉar li mem kutimas surprizi la aliajn. Tamen ĉi-foje mi sukcesis – R. Tuminas estis ŝokita laŭ bona senco de ĉi tiu vorto. La spektantoj en la ĉambrego komence ankaŭ ne orientiĝis kio okazas", – rakontis A. Cholina. Necesis kvin seriozaj provludoj por ke la artistoj ellernu la verkon. Litovan tekston ili lernis unuan fojon en la vivo. Ili interparoladis, ke la litova lingvo probable similas la sanskriton.

"Estis la plej malfacile poluri la prononcon. Mi elparoladis la vortojn kaj frazojn multeg-foje, ili notadis akcentojn, silabajn ondojn kaj provis ripeti kiel eble plej precize", – rakontis A. Cholina.
Ŝi tradukis la vortojn en la rusan, por ke la aktoroj komprenu pri kio estas la verko. Ili lernis kanti laŭ la aŭdado – el origina registraĵo.

A. Cholina, kiu famas kiel perfektistino, instruis la prononcon tiom diligente, ke finfine ŝi mem ektimis, ke  restos nenia akcento. "Tiam la plenumado perdus ravitecon", – decidis ŝi.

La premion La homo de la Teatro kolektivo de la teatro estabblis laŭ iniciato de artgvidanto Rimas Tuminas. La premio estos enmanigata dum la Teatra Tago (la 27an de marto). 

La unuaj laŭreatoj de la premio iĝis 10 laborantoj de la teatro. La premio estas atribuata ne nur al homoj de la arto, sed ankaŭ laborantoj de metiejoj, administrantoj, laboruloj de la sekureca servo. Laŭ la regularo, en elektado de la plej bonaj el la plej bonaj partoprenis la tuta kolektivo krom la arta gvidanto kaj direktoro.

Rimas Tuminas (1952) estis reĝisoro de Litova Ŝtata Akademia Teatro (1979-1990), estas fondinto de Vilna Malgranda Teatro (1990) kaj ĝia gvidanto. En Teatro de Vaĥtangov  li laboras ekde 2007.


2011-03-23

Prestiĝa premio al kreintoj de lasero

 En prestiĝa premiado Prism Awards for Photonics Innovation, okazinta en San Francisko (Usono) al litova kompanio Ekspla estis enmanigita premio por la plej bona lasero de la jaro. Lasero NT200    estis agnoskita kiel la plej progresema produktaĵo en la mondo, kreita en la jaro 2010 en kategorio de laseroj, dediĉitaj por sciencaj esploroj. Ĉi tiun internacian premion Litovio ricevis unuafoje.

Por la premioj, kiuj estas kvazaŭ Oskar-premioj en ĉi tiu kampo, ni devis konkuri kun la plej grandaj laser-produktantoj de la mondo kaj kun internaciaj kompanioj famaj tiel, kiel General Electric. Ĝenerale, en kelk-jara historio de ĉi tiuj premiadoj nia kompanio estas la unua entrepreno el Orienta kaj Meza Eŭropo, kiu eniris en nombron de kandidatoj al la premiado. Do, ĉi tiu premio estas alta apreco de nia kolektivo kaj bonega reklamo de Litovio, kiel lando de superaj teknologioj, – asertas ĝenerala direktoro de kompanio Ekspla Kęstutis Jasiūnas.

Ĉi-jare  premio Prism Awards for Photonics Innovation estis enmanigata por atingoj en naŭ kategorioj. Kompanio General Electric estas aprecita por la lasera sistemo, kiu samtempe povas plenumi eĉ ok malsamajn kvalit-testojn de la akvo.

Portebla lasera aparato de alia Usona kompanio estis agnoskita kiel la plej moderna produktaĵo en kategorio Defendo kaj Sekureco. Ĉi tiu aparato povas distance trovi diversajn materialojn, inter ili ankaŭ eksplodaĵojn.

Litova lasero NT200 estas unua en la mondo kiloherca lasero havanta akordigeblan ondolongon. La aparato, prezentita en la monda merkato, tuj altiris grandan interesiĝon inter eksterlandaj sciencistoj. Ĝin jam akiris eksplor-centroj en Usono, Japanio, Svislando, Sud-Koreio.

Pro titolo La plej progresema produktaĵo litova kompanio Ekspla konkuris kun unu el la plej grandaj produktantoj de laseroj usona kompanio Coherent, Kanada kompanio kaj  Eŭropa Sud-Observatorio (ESO).

Kompanio Ekspla estas unu el plej grandaj laseraj teknologiaj entreprenoj de Litovio. Ĝi eksportas 94 % da produktaĵoj, ilin vendas en 40 landoj de la mondo. Ekspla okupas pli ol duonon de  la monda merkato inter pikosekundaj laseroj.

2011-03-02

En la prezidentejo estis enmanigitaj Naciaj Premioj

La 16an de februaro ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė enmanigis al 7 kulturaj kaj artaj verkantoj diplomojn kaj signoj de laŭreatoj de Naciaj Premioj de Kulturo kaj Arto.

En 2010 Naciaj Premioj estis atribuitaj  al geedzoj - teatra reĝisoro Povilas Mataitis kaj teatra pentristino Dalia Mataitienė (pro malkovro de profundo de litova folkloro al Litovio kaj la mondo), verkisto Icchokas Meras (pro malkovro de la tragikaj homaj travivaĵoj, okazintaj dum la 20a jarcento, en litova moderna prozo), kantisto Vigilijus Kęstutis Noreika (pro supera kantada majstreco kaj ne estingiĝanta talento), komponisto kaj dirigento Vaclovas Augustinas (pro disvastigo de povoj de korusa arto kaj moderneco de sakrala muziko), verkisto Rolandas Rastauskas (pro esea verkado, ludema kaj ironia), pentristo Jonas Gasiūnas (pro renovigo de ebloj en pentrada arto, pro disvastigado de ideoj de moderna pensiga arto).

Nur I. Meras ne povis partopreni en la ceremonio de honorigo de la laŭreatoj. Ĉefministro Andrius Kubilius enmanigis la premion al la verkisto decembre dum oficiala vizito en Israelo. Dankleteron de I. Meras tralegis prezidanto de Komisiono pri Atribuo de Naciaj Premioj historiisto profesoro Alfredas Bumblauskas.
La premia monsumo estas 104000 Lt (30120 EUR).

Laŭreatoj de la Naciaj Premioj

Vaclovas Augustinas (naskiĝis en1959) estas dirigento, komponisto, artgvidanto de koruso Jauna muzika (juna muziko), en Litova Akademio de Muziko kaj Teatro (LAMT) finis studojn pri korusa direktado kaj pri komponado. Dum 1980-1992 li laboris en muzika lernejo de knaba kaj junula koruso Ąžuoliukas (kverketo). Ekde 1992 V. Augustinas estas artgvidanto kaj estro de  koruso Jauna Muzika.
V. Augustinas instruas en LAMT, en Vilna Pedagogia Universitato, estas invitata lektori en Fakultato de Artoj en Klaipėda-universitato. Li estas membro de grupo Antis, ludas per klavaj muzikiloj, komponadas por la voĉo kaj por muzikinstrumentoj.

Jonas Gasiūnas (1954) estas pentrartisto, en 1984 finis Vilnan Artan Akademion. Liajn verkojn akiris  Nacia Arta Galerio (Vilnius), Nacia Artmuzeo de M. K. Čiurlionis (Kaunas), Tretjakova Galerio (Moskvo).

Virgilijus Kęstutis Noreika (1935) estas opera solisto, profesoro de Litova Akademio de Muziko kaj Teatro. Dum  1953-1958 li studis en Litova Ŝtata Konservatorio en studkurso de Kipras Petrauskas, dum 1957-1975 li estis opera solisto en la litova operejo. Dum 1975-1991 estis direktoro, arta gvidanto de Litova  Teatro de Opero kaj Baleto. Sur la opera scenejo la kantisto verkis pli ol 50 rolojn, prezentis pli ol 700 siajn solajn koncertojn.
Cetere,  V. Noreika enrekordigis tri litovajn popolkantojn por la unua Esperanta gramafondisko, eldonita en Litovio en 1962.

Icchokas Meras estas litova verkisto. Li naskiĝis en 1934 en Kelmė. En somero 1941 gepatroj de I. Meras pereis kun aliaj multaj judoj. Lin kreskigis kamparana familio. En 1958 li finis Kaŭnan Politeknikan Instituton. En 1956 li unuafoje sin prezentis al la leganto kiel verkisto, en 1972 elmigris al Israelo.
Loĝante eksterlande I. Meras asertis, ke li neniam intencis verki en alia lingvo krom la litova.
"Mi plenkreskis kun litova lingvo kaj ĝi estas mia denaska lingvo. Se judo verkas litovlingve, li estas litova verkisto, ankaŭ se litovo verkus jide, li estus juda verkisto. Tion vi neniel evitos. Ĉi tie ne ekzistas problemo pri la elekto", – parolis I. Meras.
Liaj verkoj estas tradukitaj al lingvoj estona, jida, rusa, hispana, germana, franca, latva, hungara, norvega, kartvela, pola, bulgara, ĉeĥa, hebrea, taĝika, angla, dana, nederlanda,  turka.

Rolandas Rastauskas (1954) estas poeto, dramisto, tradukisto, en Vilna Universitato finis studojn de angla filologio.  Li estas aŭtoro de kelkaj versaĵaj kolektoj, eseaj libroj. R. Rastauskas verkis teatrajn scenarojn, tradukadis, kunlaboradas en gazetaro. Nuntempe li loĝas en Palanga, estas docento de Klaipėda-universitato.

Geedzoj Dalia Lidija Mataitienė kaj Povilas Mataitis.
Povilas Mataitis (1933) estas korusa dirigento, folkloristo, reĝisoro. En 1967 li fondis Litovan Etnografian Ensemblon, kiu poste ricevis statuson de Litova Folklora Teatro. Bone sciante historion de litova nacio, folkloron kaj mitologion, esplorinte fontojn de folklora historio kaj arton de moderna teatro, P. Mataitis kreis originalan ĝenron de folklora teatro.

Pentristino Dalia Lidija Mataitienė (1936) kreis scenografion por multaj spektakloj. Ekde 1968 ŝia agado estis kunligita kun Litova Folklora Teatro. Ŝi aranĝis scenografion,  kreis kostumojn por spektakloj de la teatro.
---
Fotoj de Redas Vilimas, Džoja Barysaitė, N.Jankauskas



Virgilijus Noreika, Ario de Cavaradossi (Tosca de G. Puccini)

2010-04-16

La ĉefurbo honoris artistojn


Pro gravaj meritoj al kulturo de Vilnius la 15an de aprilo urbestro Vilius Navickas pridonacis elstarajn artistojn de la ĉefurbo.

Medalo de Barbora Radvilaitė estis enmanigita al verkistino, literaturologo, profesoro Viktorija Daujotytė-Pakerienė kaj medalo de Žygimantas Augustas – al unu el la plej famaj litovaj reĝisoroj Eimuntas Nekrošius.

Ĉi tiuj medaloj, havantaj nomojn de famaj historiaj personecoj, estis fonditaj en 2000.
Ili estas atribuataj al homoj de arto kaj kulturo, kies agado dum lasta jardeko riĉigas Vilnon, donas al ĝi plej multe da eksterordinaraj koloroj.

Dek kelkaj verkistoj estis honoritaj per oraj kaj arĝentaj medaloj kaj aliaj premioj.

Oraj medaloj Por meritoj al kulturo de Vilnius estis enmanigitaj al:
arkitektoj fratoj Algimantas kaj Vytautas Nasvytis; poeto kaj tradukisto Algimantas Baltakis; aktoro Antanas Šurna; korusa dirigento Lionginas Abarius; reĝisoro de pupteatro Lėlė (Pupo) Vitalijus Mazūras; pentristo Aloyzas Stasiulevičius; artfotisto Stanislovas Žvirgždas.

Arĝentaj medaloj Por meritoj al kulturo de Vilnius estis enmanigitaj al:
direktorino de muzeo Domo de geedzoj Marija kaj Jurgis Šlapelis Alma Gudjonytė; estro de informada fako de Vilna Centra Biblioteko Zita Bielinienė.

Memorinsigno Por meritoj al Vilna komunumo estis enmanigita al arta gvidanto de la magistrata koruso Jauna muzika Vaclovas Augustinas.

Artpremioj estis enmanigitaj al pentristo Mindaugas Skudutis (por eternigo de Vilnius en artaj verkaĵoj) kaj al komponisto Algirdas Martinaitis (por muzikaj projektoj).

2010-03-18

Premio al reĝo de la zimbalono

Honoran pridonacon de Ignalina-regiono  – Premion de Mikas kaj Kipras Petrauskas ĉi-jare ricevis  popolmuzikisto Jonas LECHOVICKAS [leĥovickas]. Li estas titolata reĝo de la zimbalono. En la adolesko J. Lechovickas ludis gitaron, balalajkon kaj mandolinon, tamen dum la plej granda parto de la vivo li estas fidela  nur al zimbalono – la antikva frapa kordmuzikilo.

La muzikisto el vilaĝo Gilūtai, kiu somere festos sian 90-jariĝon,  senpaŭze kaj senlace povas ludi laŭ la aŭdo dekojn da valsoj, polkoj kaj aliaj muzikaĵoj. Plejofte  Jonas Lechovickas ludas sole, tamen  iam lin akompanas ankaŭ aliaj popolmuzikistoj. Jen kiel li kaj Evaldas Vyčinas ludas Peterburgskan Polkon (Ignalina, 2006).

Pasintjare Jonas Lechovickas estis titolita Klerulo de Litovio. En 2005 la ministerio pri kulturo atribuis al li premion por konservado de valoraj kulturaj trezoroj kaj ties prezentado al arkivejoj kaj la socio. Registraĵoj de melodioj luditaj de J. Lechovickas, estas konservataj en arkivejoj de Litova Radio kaj Televido, Centro de Litova Popolkulturo, en Etnokultura Arkivejo de Ignalina. Lia muzikado estas registrita en tiel nomata Ora Deponejo de arkivejo de Litova Radio kaj Televido.

Ĉi-jare li iĝis laŭreato de Premio de Mikas kaj Kipras Petrauskas. La premion de fratoj komponisto Mikas Petrauskas  kaj opera kantisto Kipras Petrauskas en la jaro 1999 fondis magistrato de distrikto Ignalina por siaj samregionanoj, kiuj plej  meritis en disvastigado de kulturo en Ignalina-regiono.
Al la laŭreato estas enmanigata ankaŭ monpremio en sumo de 1300 Lt (376 EUR).

En skribaj fontoj de Litovio zimbalono estas menciata ekde komenco de la 17a jc. (la unua litova vortaro, kompilita de Konstantinas Sirvydas). En Litovio zimbalono estis precipe populara en la 19a jc.
Adam Mickiewicz en Sinjoro Tadeo pitoreske priskribis, kiel ludas zimbalonisto (Antoni Grabowski ĉi tiun muzikilon nomas cimbalo):

Majstro kuras al primoj, ŝiras taktmezure,
Forlasas primojn, kuras stangetoj al basoj:
Aŭdiĝas mil da ĉiam pli laŭtaj frakasoj,
Marŝtakt', milit', atako, sturm' ! pafado! – Sonis
Infanojĝem', patrinojplor'... Li tiel donis
Perfekte sturmteruron, ke virinoj tremis,
Al si kun larm' dolora, rememorigante
Prago-masakron,  – ploris ĝin rakontoj kante
Kontentaj, ke li fine per per kordoj ekĝemis,
Voĉojn sufokis, kvazaŭ en teron batpremis.

La zimbalono estis uzata en superaj sociaj tavoloj, pri tio restis eĉ popola kanto, kie simpla vilaĝa knabino rifuzas la inviton al dancvespero de nobela kompanio:

Mi ne havas tian robon
Robon kun galono,
Mi ne povas tiel danci
laŭ la zimbalono…

Per zimbalono en akompano de blovmuzikiloj estis ludataj diversaj dancoj: polko, valso, kozako. Muzikis per ĝi pleje ne litovoj, sed belorusoj, ciganoj, judoj. (Stasys Paliulis (1902-1996), N-ro 1, 1993, Litova Stelo, p.  19).

2009-12-22

Honortitolo al Violeta Urmana


La 15an de decembro al opera solistino Violeta Urmana en Viena operejo Staatsoper (Aŭstrio) estis atribuita honortitolo de Aŭstria Kantistino (Österreichische Kammersängerin). En operejo Staatsoper ŝi debutis en la jaro1996 kiel Eboli (Don Carlos de G. Verdi). Sur scenejo de la operejo Violeta Urmana plenumis 13 diversajn muzikaĵojn en 90 operaj spektakloj. Ŝi partoprenis en plenumado de Requiem de G. Verdi en 2001 kaj en festkoncerto dediĉita al 50-jara datreveno de renovigo de la Viena operejo en 2005. La 14an de decembro V. Urmana debutis kiel Izolda en Tristano kaj Izolda (Tristan und Isolde de R. Wagner).
V. Urmana, kantanta sur scenejoj de la plej bonaj teatroj de la mondo, ricevis multajn honorpremiojn. Inter ili estas pridonaco de Societo de Reĝa Filharmonio en Londono (2002).
Violeta Urmanavičiūtė Urmana (1961) ekde 1981 studis pianludon en Vilna Muzika Akademio, ekde 1986 daurigis studojn de ĉambra kantado (instruantino Giedrė Kaukaitė). Post la studoj ŝi forveturis en Germanion.

2009-12-14

Laŭreatoj de Naciaj Premioj


Komisiono pri Naciaj Premioj de Kulturo kaj Arto el 33 kandidatoj rekomenditaj de diversaj organizoj selektis 14 kulturajn kaj artajn verkantojn, el kiuj elektis 6 artistojn.
La 11an de decembro estis deklaritaj laŭreatoj.
La prestiĝaj Naciaj Premioj de Kulturo kaj Arto estas atribuita al reĝisoroj Almantas Grikevičius (pro komenco kaj ensencigo de tradicio de la litova poeta kino) kaj Jonas Rimgaudas Jurašas (pro kreado de la moderna teatra lingvaĵo, revenigo de la legendo en nuntempan Litovion), fotisto Romualdas Rakauskas (pro poeta sugestio en fotografia arto), arkitektino Marija Matušakaitė (pro aŭtentikaj malkaŝaĵoj de antikva Litovia belarto), verkistino Ramutė Skučaitė (pro unueco de la infana kaj plenkreskula mondo, pro diafaneco de la vorto) kaj aktoro Rolandas Kazlas (pro tragikaj kaj komikaj teatraj rikoltaĵoj, pro principeco en la verkado).
La prermioj al la laŭreatoj estos enmanigitaj en la Prezidentejo sekvontjare dum solenaĵo de la 16a de Februaro (La Tago de Rekreo de Litovia Ŝtato).
Monsumo de la Nacia Premio estas 104000 Lt (30120 EUR).
La Naciaj Premioj estas atribuataj ekde 1989. Per ili jam estis honoritaj pli ol 150 artistoj.
Koncize pri la ĉi-jaraj premiitoj

Almantas Grikevičius (1935) estas reĝisoro de multaj kinofilmoj: Jausmai (Sentoj, 1968), Ave, Vita (1969), Sadūto tūto (1974), Sodybų tuštėjimo metas (Kiam senhomiĝis la bienoj, 1976), Faktas (Fakto, 1980), Jo žmonos išpažintis (Konfeso de lia edzino, 1984) k.a. Kinofilmo Jausmai estis distingita per speciala Premio de la Ĵurio en San-Rema Internacia Kinofestivalo (1975). Soveta regpotenco malpermesis demonstri la filmon en tuta Sovetio, escepte de Litovio (estis eldonitaj nur 5 filmokopioj). En 1995, okaze de la 100-jara kinodatreveno, litovaj kinokritikistoj elektis la filmon Jausmai kiel la plej bona litova ludfilmo dum tuta historio de la litova kino.
Jonas Rimgaudas Jurašas (1936) estas teatra reĝisoro. Surscenigis spektaklojn en Rusa Dramteatro de Litovio, Dramteatro de Šiauliai, Nacia Dramteatro. Dum 1967-1972 li estis ĉefreĝisoro de Kaŭna Dramteatro, tamen estis eksigita pro politikaj motivoj. Dum la soveta tempo laŭ ordono de la cenzuro iuj liaj spektakloj estis malpermesitaj, aŭ ŝanĝita ilia surscenigo. Ekzemple, Varšuvos melodija de Leonid Zorin (Melodio de Varsovio, en Litova Ŝtata Akademia Dramteatro, 1967, post la unua sezono estis malpermesita), Grasos namai de Juozas Glinskis (Disciplina domo, en Kaŭna Ŝtata Dramteatro, 1970, ŝanĝita la surscenigo), Makbeto de V. Ŝekspiro (en Moskva teatro Sovremennik, 1971, malpermesita), Barbora Radvilaitė de Juozas Grušas (en Kaŭna Ŝtata Dramteatro, 1972, ŝanĝita la surscenigo). Protestante kontraŭ subpremado de la verkada libero, en 1974 li kun la edzino elmigris el Sovetio. Li loĝis en Aŭstrio, Germanio, Usono, surscenigis spektaklojn en teatroj de Usono, Japanio, Belgio, Germanio, Kanado. Post rekreo de Litovia Sendependeco (1990), J. Jurašas reĝisoris spektaklojn en Kaŭna Dramteatro, en Nacia Teatro de Opero kaj Baleto.
Romualdas Rakauskas  (1941) estas fotisto, membro de Litova Foto-artista Asocio (ekde 1970).
Plej gravaj laboroj: Švelnumas (Tenereco, 1967-1973), Švėkšnos vyrai (Viroj de Švėkšna, 1973), Įkvėpimo žemė (La Tero de la Inspiro, 1983-1993), Pavasario mergaitės (Fraŭlinoj primaveraj, 1989-1994), Mūsų veidai (Niaj vizaĝoj, 1999–2001), Laimingieji (Feliĉuloj, 1999–2001), Fotografijos (Fotoj, 2009).
Distingoj: honornomo Merita Ĵurnalisto (1980); honornomo Foto-artisto de Internacia Fotografarta Federacio (FIAP) (1976); honra membro de Litova Foto-artista Asocio; 5 premioj de Grand Prix; medaloj: 3 oraj, 1 arĝenta, 4 bronzaj; pli ol 70 de aliaj pridonacoj.
Marija Matušakaitė (1924) estas artesploristino, arkitektino, modelistino de vestoj, doktoro de sociaj sciencoj. Ši estas unu el plej famaj kaj aŭtoritataj esplorantoj de arta historio de Litova Grandduklando. Ši publikigis kelkdekojn da sciencaj artikoloj, verkis librojn: La portreto dum 16a-18a jc. en Litovio (1984), Antikvaj portretoj de Litoviaj dukoj (1997), Procesiaj altaretoj en Litovio (1984), La antikva ligna skulpturo kaj dekora ligna skulptado en Litovio (1998), Vestaro dum 16a-18a jc. en Litovio (2003), Reĝino Barbora kaj ŝiaj portretoj (2006).
Ramutė Skučaitė (1931) estas poetino, tradukistino. En 1949 ŝi estis ekzilita al Siberio, studis en Irkutska Instituto de Eksterlandaj Lingvoj, en 1956 revenis en Litovion, dum 1956-1959 studis francan lingvon kaj literaturon en Vilna Pedagogia instituto. Ŝi estas aŭtorino de multaj libroj por infanoj, elfrancigis kelkajn librojn. Ekde 1969 ŝi estas membro de Litova Verkista Asocio. Ŝia libro Laiškas sekmadieniui (Letero al dimanĉo) en Lejpciga Librofoiro (2000) ricevis premion de UNESCO, libron Takelis iš naujo (Padeto denove) Litova Ministerio pri Kulturo agnoskis kiel la plej bela en la jaro 2001.
Rolandas Kazlas (1969) estas teatra, kina kaj televida aktoro. Li estas aktoro de Ŝtata Junulara teatro (ekde 1993), ludis kaj ludas en spektakloj de Litova Nacia Dramteatro, en spektakloj de Meno Fortas (Arta fuorto), en televidaj seriaĵoj, en aŭtoraj cikloj de humuraj elsendoj. Distingoj: La Ora Kruco de la Scenejo de la Litova Teatro (2007, 2008); laureato de festivalo Printempo de Litoviaj Teatroj (2008, 2009).

2009-10-24

Premio de Baltia Asembleo - al litova folkloristo

La 16an de oktobro en Latvia parlamento en Riga internacia komisiono deklaris ĉi-jarajn laŭreatojn de Premio de Baltia Asembleo.
La  premio en scienca kampo estis atribuita al akademiano, profesoro, habil. doktoro, laboranto de Instituto pri Litova Literaturo kaj Folkloro Leonardas SAUKA  por fundamenta folklora studo  Pasaka Eglė žalčių karalienė (Fabelo Piceo, la reĝino de kolubroj) (1-4 volumoj, Vilnius: LLTI, 2007-2008). En 4-voluma verko estas prezentataj variantoj de la fabelo el folkloro litova, latva, estona kaj tiu de aliaj landoj kaj sciencaj esploradoj. Ĉi tiu verko sendube havos reeĥon inter folkloraj esplorantoj en la tuta mondo kaj pretendas esti  la plej altnivela ekzemplo de folklor-scienco en baltiaj landoj.
La literatura premio estas atribuita al latva verkistino Inga ABELE  por romano Paisums (Diluvo), la arta premio – al estona artisto Marko MÄETAMM.
La premioj estos enmanigitaj dum sesio de Baltia Asembleo en Vilnius la 26-28an de novembro.

2009-07-17

Prestiĝa premio al fotisto Rimaldas Vikšraitis


La 11an de julio en la plej granda Eŭropa fotofestivalo (Arles, Francio) Rencontres d'Arles laboroj de litova fotoartisto Rimaldas VIKŠRAITIS estis aprecitaj je prestiĝa premio Malkovro de la Jaro . La premio estis atribuita por seriaj laboroj, kreitaj dum 1976-2005: Skerstuvės (buĉo), Pavargusio kaimo grimasos (grimacoj de laca vilaĝo), Vienkiemio godos (zorgoj de solestara hejmo). Fotoj de R. Vikšraitis eksponataj en Arles reprzentas la plej elstaran trajton de lia kreado - publikan dokumentadon de materiala mizero kaj spirita degenero en litova provinco, ne kamuflitan per estetiko de arta fotografio. Tamen en internacia kunteksto estis substrekata alia trajto de kreado de la fotisto: rigardo al fotata sociala realeco de interne, permesanta konservi por estonteco bildojn de la vivo malaperanta, preskaŭ ne tuŝita de konsuma kulturo. Fama fotisto Martin Parr (Britujo) prezentante laborojn de R. Vikšraitis rimarkis, ke la fotoj kvazaŭ prezentas lokon ĉe la tablo en fotataj amuzvesperoj kaj samtempe permesas sperti ĉiujn emociojn kaj senbridecon kaŭzitan de alkoholo.
La honorpremio estas unu el la plej gravaj honorigoj en historio de litova fotografio. R. Vikšraitis estas la tria litova aŭtoro, kies kreado estis prezentita kaj meritis aprecon en Arles fotofestivalo. En 1977 Romualdas Požerskis ĉi tie ricevis Premion de Kritiko, en 1990 estis solide prezentitaj laboroj de Aleksandras Macijauskas.

Literatura premio de Eŭropa Unio al litova verkistino


Hodiaŭ Eŭropa Komisiono, Federacio de Eŭropaj Librovendistoj (EBF), Eŭropa Verkista Konsilio (EWC) kaj Eŭropa Federacio de Eldonistoj (FEP) anoncis 12 Eŭropajn verkistojn al kiuj unuafoje estos enmanigita Literatura Premio de Eŭropa Unio. Unu el laŭreatoj de la premio - litova verkistino Laura Sintija ČERNIAUSKAITĖ. Per ĉi tiu premio oni strebas atentigi riĉan kaj diversflankan literaturan kreadan potencialon de Eŭropo. La premio estos atribuata je 3 etapoj en jaroj 2009, 2010, 2011 ĉiu-jare elektante 11 aŭ 12 laŭreatojn. Do, ĝis 2011 estos honorigitaj 34 laŭreatoj - po unu el la landoj, partoprenantaj en la kultura programo de Eŭropa Unio. Ĉiu laŭreato ricevos po 5000 EUR.
Ĉi-jaraj premioj estos enmanigitaj 28an de septembro en Bruselo. La laŭreatoj kaj iliaj laboroj partoprenos en Frankfurta Librofoiro kaj diversaj ĉi-jaraj kaj sekvontjaraj reklam-kampanjoj.
La premio al L. S. Černiauskaitė estas atribuita por romano Kvėpavimas į marmurą (spirado al marmoro).
Prozistino kaj dramistino Laura Sintija Černiauskaitė naskiĝis la 8an de decembro 1976 en Vinius. La unuan libron - rakontkolekton Trys paros prie mylimosios slenksčio (tri tagnoktoj ĉe sojlo de amatino) ŝi eldonis en 1994, estante mezlerneja lernantino. Ŝian teatraĵon Liučė čiuožia (Liučė glitas) surscenigis Vilna Junulara Teatro (reĝisoro Algirdas Latėnas) kaj Moskva Dramarta kaj Reĝisora Centro de Roŝĉin kaj Kazancev (reĝisoro Vladimir Skvorcov). Ĉi tiu teatraĵo gajnis la unuan lokon en Berlina Teatra Festivalo Theatertreffen (2004).
En la intervjuo la verkistino rakontas (litovlingve) pri sia romano Benedikto slenksčiai (sojloj de Benediktas).

2009-06-23

Sukceso de juna komponistino


La 8-12 de junio en Parizo okazis 56a Internacia Tribuno de Kompnistoj (International Rostrum of Composers), aŭ mallonge Rostrum. En ĉi tiu monda radio-forumo juna komponistino Justė JANULYTĖ gajnis la unuan lokon (kategorio de junaj komponistoj). Ŝian muzikan verkon por koruso Akvarelo en la konkurso plenumis Ĉambra Koruso de Estona Filharmonio. La radio-forumon de registraĵoj de moderna muziko organizas Internacia Muzika Konsilio (International Music Council) kun helpo de Francia Radio kaj UNESCO. En ĉi-jara forumo partoprenis 29 sociaj radio-stacioj el 4 kontinentoj. Litovion reprezentis Litova Radio. En la konkurso estis prezentitaj 56 muzikaĵoj. Absolute la plej bona estis elektita Koncerto por Fisharmonio kaj Orkestro de Nederlanda komponisto Martijn Padding. Atingo de J. Janulytė estas la unua apreco de litovaj komponistoj en ĉi tiu internacia forumo de moderna muziko.