Showing posts with label konkursoj. Show all posts
Showing posts with label konkursoj. Show all posts

2016-07-02

En Birštonas – la festo de aeronaŭtoj


La 4-10an de julio en Birštonas okazos unu el plej gravaj sportaj aranĝoj de la jaro por la monda komunumo de aeronaŭtoj. Tio estos Internacia Monda Konkurso de Varmeg-aeraj Balonoj por Virinoj. Ĉi tie 7 sinsekvajn  tagojn  suprenflugos al la ĉielo eĉ 60 varmeg-aeraj balonoj, kiujn pilotos la plej bonaj aeronaŭtinoj de la mondo.

Honoro organizi ĉi tiun aranĝon estas donita al Birŝtona Aeronaŭta Klubo Audenis, Litova Aeroklubo kaj Litova Aeronaŭta Societo. La ĉefa celo de la aranĝo estas  aliĝi al famigo de la nomo Litovio, popularigo de sporto de varmeg-aeraj balonoj  en Litovio kaj en la mondo.

La balonoj suprenflugos frumatene kaj antaŭvespere. Se la vetero estos ideala, la balonoj antaŭvespere suprenflugos el  la centro de la urbo.

En la konkurso partoprenos  la plej bonaj sportistinoj el  Usono, Japanio, Brazilo, el multaj landoj de Eŭropa Unio, el  Ukrainio, Rusio kaj aliaj landoj.
La litovaj sportistoj havos realajn ŝancojn konkuri por la plej altgradaj medaloj. Dum  lastaj 20 jaroj Litovio por 1000 loĝantoj iĝis la lando havanta plej multe da aerbalonoj kaj profesiaj aeronaŭtoj.
Laŭ informo de birstonas.lt
 

2015-09-21

La arĝento de Eŭropo – al litovaj basketbalistoj



Litova basketbala teamo (la ĉefa trejnisto Jonas KAZLAUSKAS)   en la 39a Eŭropa Basketbala Konkurso gajnis arĝentajn medalojn. En la finalo ĝi cedis al la hispanaj basketbalistoj,  kiuj venkis kun rezulto 63:80 (19:8, 22:25, 19:10, 20:20) kaj post 4-jara paŭzo denove iĝis la ĉampionoj.

La litovoj komencis la ludon malsukcese kaj jam en la 5a minuto la rivaloj ekhavis la duciferan superecon (15:4).  La plimalpli-grandan favoran poent-diferencon  la hispana teamo subtenis dum la tuta ludo.

Du litovaj basketbalistoj ricevis premiojn, fonditajn al la simbola kvinopo de la plej bonaj ludantoj de la konkurso. En ĝin estas elektitaj Jonas MAČIULIS kaj Jonas VALANČIŪNAS. Aliaj kvinopanoj: hispanoj Pau GASOL kaj Sergio RODRIGUEZ kaj franco Nando de COLO. Pau GASOL estas titolita ankaŭ la Plej Utila Ludanto.

La Litoviaj basketbalistoj ricevis rajton ludi en sekvontjaraj Olimpiaj ludoj en Rio-de-Ĵanejro.

Atingoj de la litova teamo en Eūropaj  basketbalkonkursoj:  la ĉampionoj en 1937, 1939 kaj 2003; la arĝentaj medaloj en  1995, 2013, 2015;  la bronzaj medaloj  en 2007.

2015-04-15

La finalo de la nacia diktaĵo

Brigita Narmontaitė (fotis D. Umbrasas)
Eble oni povas diri, ke la 11an de aprilo en studion  de Litova Radio kaj Televido kunvenis la plej skribipovaj homoj. Ĉi tie okazis finalo de konkurso de litova nacia diktaĵo. En la unua etapo  108 konkursantoj faris ne pli ol 3 erarojn. Ili konkuris en la finalo  pro titoloj La plej skribipova  lernanto, La plej skribipova plenkreskulo kaj La plej skribipova eksterlanda litovo.

Blindulino Brigita NARMONTAITĖ,  la lernantino de la 10a klaso de Litova Edukada  Centro de Blinduloj kaj Malfortevidantoj diferencis de la partoprenantoj. La diktaĵon ŝi  rapide klaktajpis  per brajla skribmaŝino.

„Mi sentas, ke mi faris erarojn. Mi certe faris la interpunkcian, mi mem eksentis, sed estis  tro  malfrue korekti. Kio estas la diktaĵo por mi? Ĝi estas elprovo de miaj fortoj“, – diris la lernantino.

Skribante brajle, teknike oni ne povas korekti  la faritajn erarojn. 

En la konkursoj de  nacia diktaĵo ŝi partoprenis  trian fojon.  La finalon ŝi eniris farinte du erarojn – unu ortografian kaj unu interpunkcian.  Kiajn sperton  kaj kapablon oni devas havi  por tajpi brajle? Spektante al rapide tajpanta Brigita, okulfrapas tio, ke  ŝi devis ripeti ne nur la ortografion kaj la interpunkcion de la lingvo, sed  ŝi devis ankaū  trejniĝi  en la rapida tajpado.

„Speciale mi ne trejniĝis, sed kiam mi emociiĝas, la rapideco  per si mem aperas“, – ŝercis la junulino. La tajpilo laŭte klakanta povis ĝeni  la apude sidantajn konkursanon, tamen Brigita  esperis, ke ŝi ĝenis neniun.

La finalon direkte  elsendis televidkanaloj Kultūra kaj Lituanica de la Litova Televido (LRT).

Ĉi-jare en la diktaĵa konkurso konkuris pli ol 7300 homoj el Litovio kaj eksterlandoj.

La venkintoj estos deklaritaj  la  7an de majo  –  en la Tago de la Lingvo kaj Libro kaj  de Rericevo de la Skribo kaj  estos honoritaj en la Prezidentejo.
Laŭ artikolo de Evelina Valiuškevičiūtė (Lrytas.lt)

2012-04-24

Lumradio de Švėkšna




Kun la nova libro
La 17an de aprilo 2012 en Ŝtata Muzika Teatro de Kaunas okazis solena ceremonio por honori laŭreatojn de la konkurso Vilaĝa Lumradio de Litovio 2011. La konkurso, kiun organizas Ministerio pri Agrikulturo, okazis jam 6an fojon. Al la konkurso estis proponitaj  380 kandidatoj. Do, al la komisiono ne estis facile elekti  13 laŭreatojn.

La solena ceremonio daŭris 2 horojn. Pri ĉiu nomumito estis preparita kaj montrita video-rakonto, al ĉiu estis enmanigita simbolo de la konkurso La Blanka Printempa  Anĝelo, kiun kreis kaj skulptis el ligno popolartisto el urbo Vilkaviškis Zenonas Skinkys.
La Printempa Anĝelo

Litovaj esperantistoj ĝojas kaj fieras, ke per La  Printempa Anĝelo en la konkursa branĉo Vilaĝa libroportisto   estis honorita ankaŭ  Petras Čeliauskas – la fama esperantisto, tradukisto de poezio, eksa redaktoro de Litova Stelo. Al la konkurso lin proponis preskaŭ tuta loĝantaro de urbeto Švėkšna.  Oni povas diri, lia vivo estas kunligita kun Švėkšna. "Mi ĉi tie naskiĝis, finis la gimnazion, 40 jarojn laboris kiel instruisto pri matematiko, do, ne eblas, ke la urbeto estu nekara al mi", – li respondis al demando, kial li la tutan vivon famigas nomon de Švėkšna.

Estas simbole, ke ĉi-jare, la 16an de marto, en la Tago de Libroportisto,  estis prezentita lia granda 543-paĝa enciklopedia libro Švėkšna: žmonės, kraštas, įvykiai (Švėkšna: homoj, regiono, eventoj).  La libro estas rezulto de multjara laboro de Petras Čeliauskas. "La libron mi verkis 40 jarojn. Mi komprenis –  ne eblas elĉerpi maron per kulero, kaj se mi ne finos ĝin nune, mi finos ĝin neniam", – diris la aŭtoro dum la prezentado de la libro.  Pri la nova libro  kaj multflanka agado de Petras Čeliauskas  oni povas legi en socia reto Facebook (litovlingve). Cetere, Švėkšna havas TTT-ejon, kiu nomiĝas same, kiel la libro de P. Čeliauskas – Švėkšna: žmonės, kraštas, įvykiai… .

En la ceremonio partoprenis kaj parolis  ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė. La solenaĵo estis filmata, kaj je la 12a horo de la 1a de majo ĝin elsendos Litova Televido. 
Ĉe la dekstra mano
de la Ŝtatprezidento
Atendante la Anĝelon...

2012-01-18

La Eŭrovido-Kantokonkurso kaj sako da terpomoj



Modelino el Rusio Adelina Ŝaripova furiozas kontraŭ Audrius Giržadas, la organizanto de nacia elimina konkurso por partopreni en ĉi-jara Eŭrovido-Kantokonkurso. Li ne permesis al la junulino konkuri en la elimina konkurso  por reprezenti Litovion en la 57a internacia kanto-konkurso, kiu okazos en Azerbajĝana ĉefurbo Bakuo.

Eksciinte, ke A. Giržadas proponis al ŝi elterigi terpomojn, anstataŭ partopreni en la konkurso, Adeina decidis venĝi por ĉi tiuj vortoj: ŝi alsendis donace al la organizanto sakon da terpomoj kaj sian kompaktdiskon. La organizanto ne ekĝojis pro la donaco kaj senkomentarie rifuzis ĝin.

Dezirego de A. Ŝaripova partopreni en la elimina konkurso aspektas strange. Laŭ regularo de la elimina konkurso, en ĝi povas partopreni nur civitanoj de Litovio aŭ konstante ĉi tie loĝantaj personoj. Do, la modelino el Rusio ne povas partopreni.

Tamen la rusino ne kapitulacis. Sur la Ruĝa Placo de Moskvo ŝi filmis sian alparolon  al A. Giržadas kaj instigas lin klarigi: "Al ni oni sendis nenian oficialan ateston. Tio aspektas tre nebele. Sijoro Giržadas, mi havas kelkajn demandojn. Kial vi ne respondas al niaj oficialaj leteroj? Kial vi ne indikas la paragrafon malpermesantan partoprenon de Rusiaj civitanoj? Eble tia estas via politiko?"

En la video-registraĵo A. Ŝaripova  demonstras sian politikan "klerecon" kaj nomas Litovion membro de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ),  kvankam Litovio ne apartenas kaj neniam apartenis al ĝi. Ekaŭdinte pri parolataj sensencaĵoj,  A. Giržadas ridante transdonis al A. Ŝaripova bondezirojn: "Ĉi tiu fraŭlino povus veni en Litovion por elfosi terpomojn aŭ por instrui kantadon al infanoj. Neniu malhelpas. La Eŭrovido  vere ne estas tiu ununura vojo".
Beatričė Jurevičiūtė (lrytas.lt)
fotis T. Bauras, A.Ufartas

2012-01-11

Elstaruloj de la jaro 2011

Ŝtatprezidento Dalia GRYBAUSKAITĖ estas nomita   Homo de la Jaro 2011. Ĉi tiun titolon  ŝi ricevis jam  la trian fojon (ekde la jaro 2009).

Laŭ esploroj,  32,3 % da respondantoj opinias, ke nome ŝi meritis la titolon.  La pridemandadon plenumis Litovia kaj Grandbritia kompanio por esploro de merkato kaj publika opinio Baltijos Tyrimai. En ĉi tiu projekto partoprenas ankaŭ gazeto Lietuvos Rytas.

La titolo Homo de la Jaro dum 19 jaroj estis atribuita nur al ŝtatestroj de Litovio. La rekordulo estas Prezidento Valdas Adamkus, kiu sep jarojn estis elektata la Homo de la Jaro (1998, 2002, 2004-2008). Prezidento Algirdas Brazauskas (1932-2010) estis titolita sesfoje (1993-1995, 1997, 2000-2001). Homo de la Jaro ankaŭ estis Prezidento Rolandas Paksas (1999, 2003)  kaj Prezidanto de la Sejmo Vytautas Landsbergis (1996).

Litova Radio kiel Homon de la Jaro 2011 elektis docenton de Vilna Teknika Universitato de Gediminas Vigilijus SADAUSKAS. Li estas ankaŭ direktoro de Centro pri Sekura Trafiko kaj ĉefa konsilisto en Transporta Ministerio. Li konstante zorgas, ke oni stiru pli respondece, ke reduktiĝu nombro de transportaj akcidentoj sur Litoviaj vojoj. V. Sadauskas estas konstanta kunparolanto en elsendoj de Litova Radio kaj Televido.  Kaj stirantoj siamaniere reagas al liaj ideoj. Ekzemple, en Litovio validas la trafikregulo postulanta ankaŭ tage veturi kun  ŝaltitaj duonlumoj  aŭ kun lampetoj de Sadauskas, kiel iuj ŝercas.

Je titolo Sportisto de la Jaro 2011 estis honorita reprezantino de moderna pentatlono Laura ASADAUSKAITĖ. Kiel atestilo de la titolo, al ŝi estis enmanigita skulptaĵo Sagitario.

La 27-jara sportistino post la patrineca ferio meteore revenis en la grandan sporton kaj en 2011 plukis gravajn venkojn.

En komenco de julio en Londono ŝi gajnis arĝentan medalon en finala konkurso de la Monda Pokalo.
Post 3 semajnoj en la Eŭropa Konkurso (Medway, Grand-Britio) ŝi estis la kvina kaj elbatalis rajton partopreni en Londona Olimpiko.
Septembre en la Monda Konkurso (Moskvo) L. Asadauskaitė sin ornamis per la bronza medalo.
La sportan sezonon la sportistino finis kun arĝenta medalo de finala negoca konkurso de moderna pentatlono en Italio.

En baloto, kiun organizis Litova Nacia Olimpika Komitato, loteria kompanio Olifėja kaj gazeto Lietuvos Rytas, partoprenis preskaŭ 11000 homoj. L. Asadauskaitė superis 22 kandidatojn.

Cetere, armea sporta klubo deklaris ŝin la plej bona sportisto de Litova armeo (senrangulo L. Asadauskaitė servas en Landodefendaj Volontulaj Fortoj).

Amantoj de la basketbalo ekde 2008 elektadas la plej bonajn basketbalistojn. Jonas VALANČIŪNAS, la centrulo de Vilna basketbala klubo Lietuvos Rytas kolektis plej multe da voĉoj de la basketbalaj amantoj. La 19-jara sportiso bone sin prezentis en Eŭropa Basketbala Konkurso EuroBasket 2011. En 2011 li partoprenis en novula borso de  NBA kaj estante la 5a invitito, li ricevis proponon ludi en la Toronta klubo Raptors.

Titolo Basketbalistino de la Jaro 2011  estis atribuita al defendantino de la klubo VIČI-Aisčiai Rima VALENTIENĖ. La 33-jara basketbalistino estas la ĉefa ludantino de la klubo. 

R. Valentienė ĝojas pri la titolo, tamen  la jaron 2011 konsideras nesukcesa, ĉar litovaj basketbalistinoj malvenkis en konkurado  por partopreni en Londona Olimpiko.

2011-12-07

La oron alblovis Uragano


Dancistoj de Žuvėdra revenigis al si titolon de mondaj ĉampionoj. La kolektivo de sportaj dancoj de Klaipėda-Universitato triumfis en  Monda Konkurso por Dancensembloj de Latinamerikaj Dancoj, kiu la 3an de decembro okazis en Vilnius.

Uragano de la Klajpedaj dancistoj ravis ne nur 5500 spektantojn sed ankaŭ ĵurion de la konkurso. Kvar ĵurianoj el sep donis la unuan lokon kaj la 3 – la duan. La ĉampionoj plenumis programon Uragano laŭ melodiaj motivoj de germana muzikgrupo Scorpions.
La arĝenton ricevis Vera el Tjumen (Rusio), pasintjaraj ĉampionoj de la mondo. Germanaj dancistoj TSZ Aachen-TSC Duesseldorf Rot-Weiss gajnis la bronzajn medalojn. Cetere, la dua teamo de Žuvėdra okupis la 5an lokon.

Žuvėdra jam venkis en 7 Eŭropaj kaj 7 mondaj konkursoj. Gvidanto de Žuvėdra Romaldas IDZELEVIČIUS pleje aprecas la venkojn atingitajn eksterlande, precipe tiujn du en Germanio: "Hejme elbatalita venko ne estas tiel granda. Kompreneble, la venko ĉiam estas venko, sed estas pli afable gajni sur la tero de konkurantoj".

"Lastatempe venkas teamo de tiu lando, kie okazas la konkurso. Tial nun en Litovio ni deziris danci tiel, ke la rezulto ne estu "ĉelima", ke neniu diru, ke helpis la hejmaj muroj", – konsentis kun la edzo Skaistutė IDZELEVIČIENĖ.

Žuvėdra trejnata de Romaldas Idzelevičius kaj Skaistutė Idzelevičienė jam partoprenis en 22 mondaj konkursoj. Ekde 1994 la Klajpedanoj eĉ 18-foje gajnis la medalojn.

En Litovio la monda konkurso  estis aranĝita kvaran fojon. Antaŭe la konkursoj de la mondo okazis en Litovio en la jaroj 1996, 1999 kaj 2002.

2011-09-20

Finiĝis Eŭropa Basketbala Konkurso

Dimanĉe (la 18an de septembro) en Kaŭna Sporta Areno finiĝis la 37a Eŭropa Konkurso de Vira Basketbalo. La orajn medalojn gajnis hispana teamo, en la finala  ludo venkinta Franciajn basketbalistojn. En matĉo por bronzaj medaloj Rusiaj basketbalistoj malfacile (kun rezulto 72:68) venkis makedonianojn.

Multaj favoruloj  de litovaj basketbalistoj esperis ekvidi  sur la honora podio ankaŭ la litovan teamon. Iuj eĉ revis pri ripetiĝo de eventoj, okazintaj en la jaro 1939, kiam Litovio estis organizantoj de la 3a Eŭropa Konkurso de Vira Basketbalo. Tiucele en Kaunas estis konstruita sporta halo, la plej bona por basketbalaj ludoj en tiama Eŭropo. La konkurso estis sukcesa por Litovio:  mastroj de la konkurso iĝis ĉampionoj.

Do, ĉiuj deziregis, ke ankaŭ historio de la nova Sporta Areno komenciĝu per memorindaj venkoj. Tamen merkrede (la 14an de septembro) la esperoj transformiĝis al tragedio. Litovoj je rezulto 65: 67 malvenkis al Makedonia teamo  kaj restis ekster la kvaropo batalonta por la medaloj.

Oni povas konsenti kun Rimvydas Valatka, ĉefa redaktoro de TTT-ejo lrytas.lt, kiu trafe priskribis etoson domininta en Litovio post la fatala matĉo:

Litovio, elektrigita de la basketbalo, la merkredan nokton aspektis kiel la arbo, kiun antaŭ ĉies okuloj trafendis la fulmo. Kiel fianĉino kun blanka robo, kiun jam ĉe la altaro forlasis la fianĉo. Kiel cikonio, kiu estis forflugonta al varma lando, kaj  ebria doganisto trapafis ĝian flugilon. Kiel infano, al kiu oni donis revitan bombonon kaj li per la tremantaj fingretoj ĝin elvolvis, singardeme metas en la buŝon, sed alkuras korta bubaĉo, kaptas ĝin, kaj la revo malaperas.
 La 18a de septembro, tiu planita horo de nia triumfo, kiu eble ne estis ora, tamen estis almenaŭ bronza, forfluis dum 15 sekukundoj.  La dimanĉo ne iĝis horo de plenumiĝo de ĉiuj niaj revoj kaj esperoj. En la Kaŭna balo leviĝis fremdaj flagoj.

Litovaj basketbalistoj en la Eūropa Basketbala Konkurso okupis la 5an lokon kaj en  julio  de 2012 batalos por rajto ludi en Londona Olimpiko.

2011-05-19

Viktorija Čmilytė – Eŭropa ĉampionino

En Tbilisi (Kartvelio) finiĝis Eŭropa Virina Ŝaka Konkurso.  Ĝin venkis litova ŝakistino el urbo Šiauliai [ŝeŭlej’] Viktorija Čmilytė.

La ora medalo  estis preskaŭ en la mano en la jaroj 2003, 2008 kaj 2010, tamen Fortuno ne favoris al Viktorija. Precipe  mankis sukceso pasintjare, kiam dum la tuta konkurso ŝi superis, tamen en la lasta partio  Pia Cramling (Svedio) forprenis de Viktorija necesan duonpoenton.

Preskaŭ la sama scenaro ripetiĝis ankaŭ en la ĉi-jara konkurso.  Inter 130 partoprenantoj de la konkurso V. Čmilytė estis la 9a laŭ Elo-koeficieno. La konkurson ŝi komencis per kvin venkoj, sed poste malvenkis al bulgarino Antoaneta Stefanova.  En la oka konkurs-etapo Viktorija perdis duonpoenton, ĉar en la ludo kontraŭ kartvelino Bela Khotenashvili estis atingita sendecida rezulto. Tamen poste sekvis venkoj kontraŭ P. Cramling kaj Ketevan Arakhamia-Grant.

Antaŭ la lasta, decida 11a partio, la titolon de la ĉampiono al V. Čmilytė garantiis sendecida rezulto kun Svetlana Matveeva  (Rusio).  Viktorija ludis per la blankaj pecoj kaj igis la konkursantinon riski. Post la deka movo la rusa sportistino mem proponis fini la partion pace.

La arĝentan medalon elbatalis A. Stefanova (Bulgario), la bronzan – Elina Danielian  (Armenio).
Al demando de ĵurnalistoj, ĉu la oran medalon oni povas nomi la plej granda atingo en ŝia kariero, Viktorija Čmilytė respondis:
– Mi opinias, ĝin oni povas taksi kiel la plej grandan atingon. Certe la venko ne estas pli malgrava ol la bronza medalo en la Monda Konkurso (2006), ĉar en  ĉi tiu Eŭropa Konkurso ludis tre fortaj ŝakistinoj.

Kiujn ŝansojn havas Viktorija Čmilytė iĝi la monda ĉampionino? Ŝia patro ŝaka trejnisto Viktoras Čmilis nur ekĝemis:
– En Litovio homoj aprecas la ŝakojn, tamen funkciuloj de la sporto strabas. Viktorija jam antaŭlonge povis venki en la monda konkurso, tamen  estas nek subteno, nek kondiĉoj. En la konkurso en Kartvelio ŝi denove partoprenis unusola, sen trejnisto. Tio estas absurdaĵo. Dume  ĉi tiu vidpunkto ne ŝanĝiĝos, estas malfacile paroli pri la monda ĉampioneco.

Por la venko en la Eŭropa Konkurso V. Čmilyte "perlaboris" ankaŭ 20000 EUR.

2011-03-23

Prestiĝa premio al kreintoj de lasero

 En prestiĝa premiado Prism Awards for Photonics Innovation, okazinta en San Francisko (Usono) al litova kompanio Ekspla estis enmanigita premio por la plej bona lasero de la jaro. Lasero NT200    estis agnoskita kiel la plej progresema produktaĵo en la mondo, kreita en la jaro 2010 en kategorio de laseroj, dediĉitaj por sciencaj esploroj. Ĉi tiun internacian premion Litovio ricevis unuafoje.

Por la premioj, kiuj estas kvazaŭ Oskar-premioj en ĉi tiu kampo, ni devis konkuri kun la plej grandaj laser-produktantoj de la mondo kaj kun internaciaj kompanioj famaj tiel, kiel General Electric. Ĝenerale, en kelk-jara historio de ĉi tiuj premiadoj nia kompanio estas la unua entrepreno el Orienta kaj Meza Eŭropo, kiu eniris en nombron de kandidatoj al la premiado. Do, ĉi tiu premio estas alta apreco de nia kolektivo kaj bonega reklamo de Litovio, kiel lando de superaj teknologioj, – asertas ĝenerala direktoro de kompanio Ekspla Kęstutis Jasiūnas.

Ĉi-jare  premio Prism Awards for Photonics Innovation estis enmanigata por atingoj en naŭ kategorioj. Kompanio General Electric estas aprecita por la lasera sistemo, kiu samtempe povas plenumi eĉ ok malsamajn kvalit-testojn de la akvo.

Portebla lasera aparato de alia Usona kompanio estis agnoskita kiel la plej moderna produktaĵo en kategorio Defendo kaj Sekureco. Ĉi tiu aparato povas distance trovi diversajn materialojn, inter ili ankaŭ eksplodaĵojn.

Litova lasero NT200 estas unua en la mondo kiloherca lasero havanta akordigeblan ondolongon. La aparato, prezentita en la monda merkato, tuj altiris grandan interesiĝon inter eksterlandaj sciencistoj. Ĝin jam akiris eksplor-centroj en Usono, Japanio, Svislando, Sud-Koreio.

Pro titolo La plej progresema produktaĵo litova kompanio Ekspla konkuris kun unu el la plej grandaj produktantoj de laseroj usona kompanio Coherent, Kanada kompanio kaj  Eŭropa Sud-Observatorio (ESO).

Kompanio Ekspla estas unu el plej grandaj laseraj teknologiaj entreprenoj de Litovio. Ĝi eksportas 94 % da produktaĵoj, ilin vendas en 40 landoj de la mondo. Ekspla okupas pli ol duonon de  la monda merkato inter pikosekundaj laseroj.

2011-03-10

En la Eŭrovido-Kantokonkurso Litovion reprezentos Evelina Sašenko

En ĉi-jara Eŭrovido-Kantokonkurso  Litovion reprezentos Evelina Sašenko kun kanto C‘est Ma Vie (Tio estas mia vivo).

Evelina naskiĝis la 26an de julio 1987. Ŝi estas ĵaza kantistino, mecosopranulo, duan jaron studas en magistra fako de Litova Akedamio de la Muziko kaj Teatro. Evelina estis 6-foja laŭreato de populara en Litovio kanto-konkurso por infanoj Dainų dainelė (Kanto de kantoj). En 2009 E. Sašenko partoprenis en la dua  muzika projekto de Litova Televido Triumfo arka (Triumfa Arko). En 2010 ŝi konkuris en nacia konkurso de pretendantoj al la Eŭrovido-Kantokonkurso kaj kun kanto For This I'll Pray  okupis la 3an lokon.

Evelina famiĝis per kantoj el repertuaro de Edith Piaf. La solistino  gajnis premion La Ora Sondisko en Internacia Festivalo de Aŭtoroj kaj Komponistoj de la Pola Kanto Wrzesnia 2008, okupis la duan lokon en internacia konkurso de la franca kanto Chantons a Vroclav ' 2008.

Malsupre estas prezentitaj kelkaj fragmentoj de la intervjuo, publikigita en semajnrevuo Savaitė (Semajno). La kantistinon paroligis Laimius Stražnickas.  

Vi ofte plenumas kantojn de Edith Piaf. Ĉu ĉi tiu kantistino inspiras vin pleje?
Se mi kantas ŝian kantojn, tio ankoraŭ ne signifas, ke mi volas ŝin simili. Mi amas verkadon, stilon de E. Piaf, tamen mi deziras prezenti ŝiajn kantojn  alimaniere, pli junece, ke ili estu muziko de nuntempo.

Pasintjare en televida konkurso Kantoj de Familioj ni vidis vian tutan familion...
Nia familio jam delonge muzikas. Ni loĝas en Rūdiškės (distrikto Trakai). Mi havas du fratinojn – Aneta'n kaj Monika'n. La pli juna Monika estas lernantino, la pli aĝa  Aneta finis ekonomikajn studojn kaj laboras. Mia paĉjo estas instruisto de muziko. Li ludas per diversaj muzikaj instrumentoj, kaj panjo estas matematikisto kaj estas organizanto de niaj koncertoj. Ekde la juna aĝo nin ĉiujn unuigas la muziko. Kvankam la patrino diras, ke ŝi ne havas la voĉon, tamen nome dank' al ŝi ni komencis kanti. La saĝaj patrinoj scias ĉion! Mi kantas ekde tri jaroj. Paĉjo veturigadis nin al Vilnius al  instruisto de kantado. Poste li mem hejme instruis kantadon.  

Jam estante lernantino de elementa lernejo vi sciis, ke  vi kunligos la vivon kun muziko, ĉu ne?
En la lernejo mi lernis bone. La patrino zorgis, ke mi ne neglektu la lernadon kaj poste mi povu elekti  estontan profesion. Kiam mi abiturientiĝis, mi devis plenumi aliĝilon, kie mi dezirus studi. Mi enlistigis diversajn specialecojn, tamen inter ili estis neniu kunligita kun muziko. Kiam mi veturigis la dokumentojn al Vilnius, tiun aliĝilon mi forĵetis kaj prezentis petskribon al Akademio de la Teatro kaj Muziko kaj  al Muzika Kolegio. Mi ekpensis: kial mi afektas, ja mi ne eskapos de mi mem. Nuntempe mi  magistriĝas ĵazan kantadon.  

Kion vi faras en la televido, ni vidas. Pri kia agado vi okupiĝas, kiun  la okulo de la televida spektanto ne vidas?
Mi preparis tri muzikajn projektojn – Historioj de la amo laŭ Edith Piaf, Chopin en la ĵazo kaj All that Cabaret,  kaj  mi plenumadas ilin. Mi eldonis kompaktan sondiskon Chopin en la ĵazo.  

Ĉu vi povus antaŭdiri vian sorton por 10 jaroj, kion vi dezirus?
Mi eĉ ne scias... Kion mi povus atendi de la sorto? Mi ĉion havas. Mi estas feliĉa. Mi multe laboras, tamen ankaŭ multe mi ricevas de la sorto – mi renkontas homojn, kiuj amas min kaj deziras helpi al mi. Mi iras laŭ tiu mia vojeto kaj aliĝas al mi iu de flanko dekstra , iu de la maldekstra. Mi faras nenion kontraŭ miaj deziroj kaj kontraŭ volo de aliaj.

Partoprenado de Litovio en la Eŭrovido-Kantokonkursoj
Dublino, 1994. Litovio sin prezentis unuafoje. En la konkurso partoprenis Ovidijus Vyšniauskas kun kanto Lopšinė mylimai (Lulkanto al la amatino). Litovio okupis la 25an lokon.  

Jerusalemo, 1999. Aistė Smilgevičiūtė kun kanto Strazdas (turdo) estis la 20a.  

Kopenhago, 2001. Grupo Skamp (kanto You Got Style) kaj la 13a loko.  

Talino, 2002. Kantisto Aivaras plenumis kanton Happy You kaj okupis la antaŭlastan, 23an lokon.  

Stambulo, 2004. Unuafoje estis ŝanĝita regularo de la konkurso. Aperis antaŭfinala kaj finala konkuroj. Dueto  Linas kaj Simona partoprenis kun la kanto What Happened To Your Love . La finalan konkuron ili ne atingis.  

Kievo, 2005.  Kantistino Laura (kanto The Lovers) en la antaŭfinala konkuro okupis lastan lokon.  

Ateno, 2006. Kanto We Are The Winners de grupo LT United okupis  6an lokon, la rekordan por Litovio.  

Helsinko, 2007. Grupo 4Fun kun lirika balado Love or leave  restis la 21aj.  

Belgrado, 2008. Jeronimas Milius kun balado Nomads in the Night  ne atingis la finalon.  

Moskvo, 2009.  Sasha Son (kanto Love ) estis la 23a inter 25 konkurantoj.  

Oslo, 2010. Grupo Inculto (kanto Eastern european funk ) finis sian sinprezenton en la antaŭfinala konkuro.


Evelina Sašenko, C‘est Ma Vie 

2011-01-19

La unuaj en Litovio dum 2010

Jam duan fojon ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė estas nomita   Homo de la Jaro.  Laŭ esploroj de publika opinio, 40 % da loĝantoj, aĝantaj inter 15 kaj 74 jaroj, opinias, ke  ŝi meritis titolon Homo de la Jaro 2010.  Antaŭ unu jaro tiel opiniis ĉiu dua loĝanto. La pridemandadon plenumis Litovia kaj Grandbritia kompanio por esploro de merkato kaj publika opinio Baltijos Tyrimai.

Dume legantoj de TTT-ejo Delfi kaj revuo Valstybė kiel Homon de la Jaro 2010 elektis trejniston de Litovia basketbala teamo Kęstutis Kemzūra. En 2010 li kun litovaj basketbalistoj donacis al Litovio bronzajn medalojn de la Monda Konkurso.
Sporto-ĵurnalistoj elektis lin kiel la plej bonan trejniston de la jaro.

Litova Radio kiel Homon de la Jaro 2010 elektis kronikistinon de Rekonstrua Movado Sąjūdis Angonita Rupšytė. Nuntempe ši estras  fakon de Sejma kancelario por eternigo de historio kaj memoro pri parlamentarismo.

A. Rupšytė estas honorita  pro senĉesa servado al Litovio ekde unuaj tagoj de Sąjūdis ĝis nuntempo, pro honesta kaj neparada laboro.

A. Rupšytė (1959),  fizikisto laŭprofesie, estis unu el unuaj ĉefaj organizantoj de Sąjūdis. Filozofo Arvydas Juozaitis nomas ŝin “donaco de la sorto”, “Alaŭdo kaj strigo de Sąjūdis”. 

Droma reĝino Simona Krupeckaitė ne cedis la tronon. Jam duan jaron laŭvice al ŝi estis enmanigita skulptaĵo Sagitario, kiu estas atribuata al la Sportisto de la Jaro. Ekde 1994 ( kiam oni decidis enmanigadi  la skulptaĵon) nur diskoĵetanto Virgilijus Alekna sukcesis ricevi pli ol unu trofeon.

En baloto, kiun organizis Litova Nacia Olimpika Komitato, loteria kompanio Olifėja kaj gazeto Lietuvos Rytas, partoprenis pli ol  14000 amikoj de la sporto.

En marto 2010 S. Krupeckaitė revenis el la monda ĉampion-konkurso (Danio) kun 4 medaloj (la ora - en kejrina  konkuro, la arĝenta - en individua konkuro, la bronzaj - en individua kaj teama sprintkonkuroj).

Maje en Moskvo (la 2a konkursa etapo por Eŭropa Pokalo) Simona  superis 17-jaraĝan mondan rekordon en 200-metra sprinta konkuro.

En novembro ŝi gajnis arĝentan kaj bronzan medalojn (kejrino kaj sprinto) en Eŭropa konkurso (Pollando). Por ĉi tiuj atingoj litovaj sporto-ĵurnalistoj titolis ŝin la plej bona sportistino de la jaro 2010.

Kiel la plej bonan sportiston inter viroj, ĵurnalistoj deklaris basketbaliston Linas Kleiza. Li helpis al la landa basketbala teamo gajni bronzajn medalojn en la monda konkurso en Turkio. La 25-jara reprezentinto de basketbala klubo Olympiacos (Grekio), pasintjare iĝis vic-ĉampiono de Eŭropa Ligo de viraj basketbalaj kluboj. Li estis la plej poentodona ludanto de la ligo.

Cetere, portalo Delfi kaj Litova Basketbala Federacio elektis lin la plej bona basketbalisto de la jaro 2010.

Titolo Basketbalistino de la Jaro  estis atribuita al membro de la landa teamo Sandra Linkevičienė (ŝi ludas en Kurska klubo Dinamo, Rusio).
---

Fotis: Darius Janutis, ELTA, L. Kulbis

2011-01-09

Lilija Gubaidulina – la venkintino de ĉi-jara konkurso Triumfa Arko

La 26an de decembro en Litova Televido okazis finalo de  kantista konkurso Triumfa Arko (Triumfo Arka). En rekta elsendo kantistoj konkuris por la titolo Orvoĉo-2010.


Dum 11 elsendoj de Triumfa Arko la ĵurio kaj televida spektantaro elektis kvaropon de la plej bonaj kantistoj. Plu konkuris Gitana Pečkytė (soprano) kaj Mindaugas Zimkus (tenoro) el Kaŭna Muzika Teatro, kantistino el Kazanj Lilija Gubaidulina (soprano) kaj reprezentanto de Muzika Teatro en Panevėžys Algirdas Bagdonavičius (tenoro).

Ĉi-jara konkurso Triumfa Arko estis la tria. Ekde la komenco la superan pozicion sencede okupis 35-jara tatarino Lilija Gubaidulina (sur la foto).

La  belega voĉo, malfacilaj arioj, sincereco kaj la interna varmeco gajnis al la kantistino favoron de la ĵurio kaj simpatiojn de la publiko. "Dum aŭskultado de via kantado obsedas  sento de konfidemo kaj stabileco, kio estas aspirinda, kaj tio ne povas nin ne ĉarmi", – pri kantado de L. Gubaidulina parolis membro de la ĵurio, opera solistino, profesoro Sigutė Stonytė. Do, Lilija Gubaidulina gajnis titolon La Ora Voĉo.

"Mi honeste konfesas – mi ne atendis  tian  turniĝon de la eventoj, tian triumfon. Mi ne pensis, ke la litova publika min tiel varme akceptos kaj tiel malavare voĉdonados por mi", – ĝojis Lilija post la konkurso.

Kiam startis la konkurso, Lilija Gubaidulina estis prezentita kiel gastino el Kazanj, tamen tio estas  ne tute vere, ĉar jam trian jaron ŝia hejmo estas en Litovio.

En nian landon la kantistinon alkondukis la amo. En 2006 ŝi gastkoncertis en festo de komunumo de Litoviaj tataroj, ĉi tie ŝi renkontis sian estontan edzon kaj kun la filino el la unua geedziĝo Vasilia translokiĝis al Vilnius. Nuntempe en la familio jam kreskas ankaŭ la dua filino Amina.

Antaŭe ŝi loĝis en Kazanj, kantis en tiea  Ŝtata Teatro de Opero kaj Baleto de Musa Ĝalil, instruis kantadon en la konservatorio. L. Gubaidulina opinias, ke la Tatarstana operejo apartenas al kvinopo de la plej fortaj muzikaj teatroj de la lando. Unuajn lokojn ekspertoj sendiskute atribuas al la Granda Teatro (Bolŝoj-teatro) en Moskvo, Maria-Teatro (La Mariinskij-Teatro) en Sankt-Peterburgo, kaj pro aliaj pozicioj konstante inter si konkuras teatroj Novosibirska, Jekaterinburga kaj tiu de Kazanj.

Dum la finala vespero Lilija plenumis sian promeson kanti ankaŭ litove. Ŝi elektis kanton Elegio de la amo (Meilės elegija de Algimantas Raudonikis).

En la granda finalo de Triumfa Arko L. Gubaidulina plenumis komplikan arion de Norma el opero Norma de Vincenzo Bellini. Ŝi ricevis 6273 voĉojn de televidaj spektantoj kaj  superis soliston Mindaugas Zimkus (5059 voĉoj).

En 2009  en la konkurso venkis sopranulino Ona Kolobovaitė.
La unuan konkurson (2008)  gajnis basulo Liudas Mikalauskas.

2010-08-16

Sukcesa partopreno en internaciaj olimpiadoj

 Litovaj lernantoj sukcese partoprenis en ĉi-jaraj internaciaj konkursoj Olimpiadoj.

La 41a Internacia  Olimpiado pri Fiziko (Zagrebo, Kroatio)
El Zagrebo ĉiuj membroj de litova delegacio revenis kun medaloj. Abiturientino de Vilna Liceo Gabija Žemaitytė (instruisto Eugenijus Rudminas) kaj abituriento de gimnazio de J. Balčikonis el Panevėžys Tadas Kartanas (instruisto Kazimieras Lipskis) gajnis arĝentajn medalojn. La bronzajn medalojn ricevis abituriento de gimnazio Romuva el Rokiškis  Rimas Trumpa (instruistino Rasa Pranckūnienė) kaj Vladas Jurkevičius (Vilna Liceo, la 11a klaso, instruistino Danutė Aleksienė).

Reprezentantoj de Litovio en la internacia fizika  olimpiado partoprenas ekde 1989. Ĝis nun estis gajnita nur arĝenta medalo.

La delegacion gvidis profesoro de Instituto pri Teoria Fiziko kaj Astronomio habil. d-ro Pavelas Bogdanovičius kaj profesoro de Fizika fakultato de Vilna Universitato habil. d-ro Edmundas Kuokštis.


La 21a Internacia Olimpiado pri Biologio (Changwon, Sud-Koreio)
Ĉiuj litovaj lernantoj ricevis medalojn. La oran medalon gajnis abituriento Julius Juodakis (gimnazio de Mykolas Biržiška  el Vilnius, instruistino Jurga Ališauskienė). Kun la bronzaj medaloj revenis abituriento de mezlernejo de Bazilionai (distrikto Šiauliai) Mantvydas Lopeta (instruistino Edita Lopetienė), abituriento de gimnazio de Rygiškių Jonas el Marijampolė Eglė Povilaitytė  (instruisto Vilhelmas Petkevičius) kaj Emilija Emma (gimnazio de Kaŭna Teknologia Universitato, la 11a kl., instruistino Aldona Matiukienė).

Litovaj lernantoj en ĉi tiu konkurso partoprenis jam kvaran fojon.
Gvidantoj de la teamo: docento de Vilna Universitato d-ro Jurga Turčinavičienė, doktoranto Raimondas Šiukšta kaj organizanto el Litova Centro de Lernantoj pri Informado kaj Teknika Kreado Paulius L. Tamošiūnas.

La 42a Internacia Olimpiado pri Ĥemio en Tokio (Japanio)
La oran medalon gajnis abituriento de gimnazio ĉe Kaŭna Teknologia Universitato Vladimir Oleinikov (instruistino Birutė Maciulevičienė), la arĝentajn – abituriento de Vilna gimnazio Gabija Vidmantas Bieliūnas (instruistino Valda Žiedienė) kaj Dominykas Sedleckas (gimnazio de Kaŭna Teknologia Universitato, la 11a kl., instruistino Birutė Maciulevičienė). La bronza estis atribuita al Emilis Bružas (gimnazio Ąžuolynas el Klaipėda, la 11a kl., instruistino Rima Grabauskienė).

En la olimpiado konkuris reprezentantoj el 68 ŝtatoj. En la olimpiadoj junaj litovaj ĥemiistoj gajnas medalojn ekde 2002.

Gvidantoj de ĉi-jara delegacio estis docento d-ro Rimantas Raudonis kaj magistranto Marius Jurgelėnas el Vilna Universitato.

La 8a Monda Olimpiado pri Geografio (Tajpeo, Tajvano)
Litovaj junaj geografoj gajnis unu oran kaj unu arĝentan medalojn. La litova teamo okupis la kvaran lokon.

Per  ora medalo estis distingita lernanto de Vilna Liceo Adomas Pilinkus (instruistino Jolita Milaknienė). La arĝentan medalon gajnis lernanto de gimnazio Aušra el Vilkaviškis Rokas Danilevičius (instruistino Regina Jašinskienė).  Mantas Kasnauskas (gimnazio de Vydūnas el Šilutė) kaj Monika Ulytė (Vilna Liceo) kolektis multajn poentojn, montris bonajn rezultojn kaj nur ero mankis por atingi limon de la bronza medalo.

Ĉi tiu monda olimpiado estas la kvara, en kiu partoprenis lernantoj de Litovio. En la olimpiado partoprenis teamoj de 27 ŝtatoj.

La 51a Internacia Olimpiado pri Matematiko (Astana, Kazaĥio)
Litova teamo revenis el la olimpiado kun 4 medaloj.

La arĝenta medalo estis enmanigita al Linas Klimavičius (Vilna Liceo, la 10a klaso, instruisto Benas Budvytis). Per la bronzaj medaloj estis distingitaj Greta Kuprijanovaitė (Vilna Liceo, la 12a kl., instruisto Antanas Skūpas), Elena Dulskytė (Vilna Liceo, la 11a kl., instruisto Benas Budvytis) kaj Paulius Kantautas (gimnazio de Kaŭna Teknologia Universitato, la 12a kl., instruisto Leonas Narkevičius). Al Lukas Melninkas (gimnazio de Kaŭna Teknologia Universitato, la 12a kl., instruisto Leonas Narkevičius) kaj Benas Bačanskas (mezlernejo de Skapiškis, la 11a kl., instruistino Bronė Balčiūnienė)  estis enmaginitaj Honoratestoj.

Gvidantoj de la teamo – profesoro, habil. dr-o Artūras Dubickas kaj  docento, d-ro. Romualdas Kašuba el Vilna Universitato.

La 22a  Internacia Olimpiado pri Informatiko (Universitato de Waterloo, Kanado)
Litova teamo el Kanado revenis kun 3 medaloj. Per la arĝenta medalo estis distingita Marijonas Petrauskas (gimnazio de Kaŭna Teknologia Universitato, la 11a kl.). Ĝis la ora medalo mankis 4 poentoj el 820 eblaj. Per la bronzaj medaloj estis honoritaj du lernantoj de Vilna Liceo – abituriento Matas Brazdeikis (instruisto Bronius Skūpas) kaj Kęstutis Vilčinskas (10 kl., instruistoj Benas Budvytis kaj Bronius Skūpas). Litovion reprezentis en la olimpiado ankaŭ abituriento de Vilna Liceo Antanas Uršulis (instruisto Bronius Skūpas).

En la olimpiado partoprenis 81 landoj. Litovio kun 2362 poentoj okupis la 25an lokon.
Gvidantoj de la teamo – Jūratė Skūpienė (Instituto pri Matematiko kaj Informatiko) kaj Vytis Banaitis (Kaŭna Teknologia Universitato).

2010-08-03

Post 16 jaroj junaj litovaj basketbalistoj denove estas la plej bonaj en Eŭropo


Litova junula teamo gajnis Eŭropan basketbalan konkurson inter junuloj (aĝaj ĝis 18 jaroj), okazinta en Vilnius.

En Eŭropaj junulaj konkursoj litovaj basketbalistoj partoprenis 12-foje. Litovaj 18-jaruloj sukcesis dufoje (en 2008 kaj 2006) gajni la arĝentajn medalojn, kaj en 1994 en Tel-Avivo litova teamo gvidata de trejnisto Jonas Kazlauskas unuafoje iĝis Eŭropa ĉampiono. Post 16 jaroj ĉi tiun triunfon  ripetis en Vilnius la edukatoj de Kazys Maksvytis.

 En la finala ludo litova junula teamo kun rezulto 90:61 venkis samaĝulojn el Rusio  kaj duan fojon en historio de la landa basketbalo iĝis Eŭropa ĉampiono en ĉi tiu aĝa grupo.

 Kapitano de la ĉampiona teamo Jonas Valančiūnas estis elektita la plej bona basketbalisto de ĉi tiu Eŭropa basketbala konkurso. En la finala ludo li profitis eĉ 31 poentojn kaj 18-foje transprenis la pilkon. J. Valančiūnas dum la matĉo averaĝe kolektadis po 19,4 poentojn kaj transprenadis 13,4 pilkojn.

 J. Valančiūnas estis elektita ankaŭ en simbolan kvinopon de la konkurso. En ĝi estis ankaŭ elektita arierulo de la litova teamo Deividas Pukis. En la simbolan teamon, kiun kompilis ĵurnalistoj, estis elektitaj ankaŭ arierulo Dmitrij Kulagin (Rusio), avantulo Davis Bertanis (Latvio) kaj ankoraŭ unu altkreskulo Nikola Siladi (Serbio).

 J. Valančiūnas okupis 6 unuajn lokojn el 14 statistikaj kategorioj: plej bone luktis pro la resaltitaj pilkoj, transprenis plejmultajn pilkojn en la defendo, estis la plej trafkapabla: ludante, dum punĵetoj, en dupoenta zono.

 La novaj Eŭropaj ĉampionoj inter junuloj naskiĝis jam en alia lando ol la plej brilaj basketbalaj steluloj de Litovio, aŭ eĉ ol nuntempa  superinto de vira teamo Linas Kleiza. Tamen sukcesa marŝo de la junaj basketbalistoj denove devigis miri la tutan basketbalan Eŭropon je nova litova miraklo.

 "Spektante ĉi tiujn momentojn mi fieris pri mia lando", – ne kaŝis siajn emociojn  Ramūnas Butautas – eksa ĉefa trejnisto de la landa vira teamo, eksa ĉefa trejnisto de la landa junula teamo en la jaro 2005, triumfinta kun litovaj junuloj (aĝaj ĝis 21 j.) en la monda konkurso en Argentino.

2010-08-02

Oro de Eŭropa Konkurso pri Leĝera Atletiko – al Živilė Balčiūnaitė

En Eŭropa Konkurso pri Leĝera Atletiko (Barcelono, Hispanio) Živilė Balčiūnaitė gajnis oran medalon.

La 31-jara sportistino sabate gajnis maratonan vetkuron inter virinoj kaj iĝis ĉampionino de la Malnova Kontinento. Ž. Balčiūnaitė konkeris la maratonan distancon (42 km 195 m) sur stratoj de Barcelono dum 2 horoj 31 minutoj 14 sekundoj kaj atingis la plej bonan sian personan rezultaton dum ĉi tiu sezono.

La duan lokon okupis Nailja Julamanova (Rusio, la tempo 2:32:15), la bronzan medalon ricevis itala sportistino Anna Incerti (2:32:48).

La venko de Živilė  en Barcelono estis konvinka. En 28a kilometro ŝi  deŝiriĝis de la konkurantoj kaj ĝis fino de la distanco estis mastrino de la situacio. En Barcelono estis la tago de Živilė. 

"La varmego estas mia helpanto. La traceo estis ideala, preskaŭ senkurba, la kovraĵo – supera", – rakontis Živilė.

La sportistinon telefone gratulis eĉ ĉefministro Andrius Kubilius, tamen ŝi ne flugadis super nuboj.

"Mi ne scias, ĉu mi tre festos la venkon. Interne mi ĝojas, ke mi plenumis la plej grandan revon de mia trejnisto. Kiom longe li povis atendi… Mi multfoje lin malesperigis. Jen traŭmatoj, kaj denove traŭmatoj…  La trejnisto pentradas, kaj mi estas lia pentraĵo. Mi nur respegulas  lian laboron. Li plenumadis ĉiujn miajn kapricojn. Mi havis plej diversajn rehabilitajn procedurojn, mi manĝadis tion, kion mi deziris, li saltadis ĉirkaŭ mi. Mi devis plenumi lian revon",  – asertis la Eŭropa ĉampionino.

Prepariĝi al la Eŭropa Konkurso helpis ankaŭ la plej bona latva maraton-kuristino Jelena Prokopĉjuka.

"Ŝiaj konsiloj donis konfidon al mi. Ili estas tre valoraj. Mi opinias, ni provos kune kun ŝi prepariĝi ankaŭ al Londona Olimpiko", – diris Živilė.

Post ceremonio de enmanigo de la medaloj ĵurnalistoj duonhoron paroligis la ĉampioninon. Ĉiujn ridigis vortoj de Živilė, ke kurante ŝi preskaŭ ekdormis: "Ni startis je la deka horo. Kutime je ĉi tiu tagnokta tempo mi ankoraŭ dormas. En komenco de la distanco ni kuris tre malrapide. Mi preskaŭ ekdormis".

Antaŭ 4 jaroj en  Eŭropa Konkurso en Geteborgo (Svedio) Ž. Balčiūnaitė okupis la kvaran lokon.  En la 29a Olimpiko en Pekino (Ĉinio) ŝi estis la 11a.

Živilė Balčiūnaitė (naskiĝis la 3an de aprilo 1979 en Vilnius) estas Litovia longdistanca kaj maratona kuristino. Ŝia alto estas 160 cm, la pezo – 43 kg.

Malsupre estas prezentata intervjuo preparita laŭ konferenco organizita de 15min.lt.

– Kio instigis vin elekti maratonon kaj ĉu vi provis iun alin sportan branĉon?
– En la infaneco ni multon provadas. Estis kaj sporta gimnastiko, kaj manpilko, kaj naĝado kaj divers-stilaj dancoj: popolaj, modernaj.
Maratonon elekti instigis la vivo. Al mi oni diradis, ke longdistancaj kuradoj estas miaj, sed ne la mallongaj. Oni diris, ke mi estos maraton-kuristino, tamen mi ne kredis.

– Kio devigis vin ekkredi?
– Mi mem rimarkis, ke ju pli longe mi kuras, des pli bone mi fartas.

– Kiaj pensoj kirliĝas en la kapo, kiam vi konkeras la 20an kilometron, kaj ankoraŭ tiom atendas antaŭe? Ĉu vi pensas pri io alia, aŭ nur pri tio, kiel konkeri la restan distancon?
– Mi pensas nur pri ĉiu aparta kilometro kaj ne plu.

– Nur pri unu kilometro?
– Jes. Mia horloĝo montras nur tiun konkretan kilometron. La aliaj estas indikataj malklare, por ke mi ne rimarku ilin. Jen, mi trakuris unu kilometron kaj ĝojas – restas je unu kilometro malpli, jen ankoraŭ unu kilometron mi trakuris... Do, tiel mi kuras.

– Kaj en la kapo estas malplene?
– Jes. Mi tuj forgesas ĉiujn forkuritajn kilometrojn. Ĉar se vi komencos pensi, kiom vi trakuris kaj kiom ankoraŭ restis, tiam konsideru, ke vi jam … „transkuris“!
Kaj kiam restas 2 kilometroj… O, Dio! nur du! Nu, iel ajn!  Tiam vi jam pensas. La lastaj kilometroj estas la plej malfacilaj.

– Estas interese, kia grando estas de viaj ŝuoj, kiom da ŝuparoj vi eluzas kaj ĉu vi portas la altkalkanumajn?
– Grandeco de la ŝuoj?  Grando de mia piedo estas 25 cm. Do, la piedo, kompare kun mia alto, estas sufiĉe granda.
Kaj da ŝuoj mi multe eluzas. Sportŝuoj servas por 600 km.  Ili estas  ankoraŭ bonaj, aspektas bele, sed jam ne protektas la artikojn.

– Kiel longe ili servas laŭtempe?
– Por unu monato. Preskaŭ por unu monato. Maratonŝuoj sufiĉas por unu maratono, maksimume – por du.
Kaj la  altkalkanumoj… Mi malofte piedvestiĝas per ili. Iam  por oficiala parto de aranĝo mi devas vesti per altkalkanumaj ŝuoj, tamen apude estas pretaj pantofloj…

– Kiom plej longan distancon vi konkeris dum unu tago?
– 60 km.

– Ĉu estis malfacile?
– Ne. Multaj el viroj ne eltenas tian rapidan kadencon. Mia trejnada partnero ne eltenis.

– Kiom da tempo semajne vi dediĉas por proceduroj de beleco?
– Depende kion konsideri proceduroj de beleco. Ĉu kuŝi ĉiutage en banujo estas proceduro de beleco? Por iu eble  jes, tamen por mi – parto de mia laboro. Iri al banejo por iu eble ankaŭ estas proceduroj de beleco, tamen por mi – nur parto de la laboro. Mi multe estas en naturo. Ĉe mi beleco iras apude kun sporto: naturo, rehabilitado.

– Kaj se paroli pri tiu beleco, kiun ordinare komprenas ĉiu virino?
 – Mi ŝatas, kiam virinoj zorgas pri si konstante. Jen, kiam venas somero, elkreskas vicoj ĉe pedikuroj – manikuroj. Aspektas ridinde. Se vi  prizorgas vin somere, prizorgu vin ankaŭ dum la tuta jaro, sed ne trompu homojn, ke vi estas akurata. Devas esti sistemo.

2010-07-13

Solida premio okaze de naskiĝtago

La 20a naskiĝtago al Lukas Geniušas estis tre sukcesa. La juna pianisto en Usono iĝis laŭreato de prestiĝa konkurso.

La 1an de junio L. Geniušas venkis en la 15a Internacia Pianista Konkurso de Gina Bachauer aranĝita en Salt Lake City. Tio estas la plej granda kaj plej prestiĝa muzika konkurso en Usono.

Tiutage Lukas festis sian naskiĝtagon kaj ricevitaj  ora medalo de G. Bachauer-konkurso kaj monpremio de 30000 USD estis kvazaŭ ĉi-okaza donaco.

Krom tio, organizantoj de la konkurso al li disponigos  studion por registrad-sesio, proponos koncertojn kaj recitalojn en Usono.

"Ekaŭdinte la novaĵon ni eksaltis ĝisplafone, – ĝojegis patro de Lukas pianisto Petras Geniušas. – Ni tre atendis ĉi tiun venkon de Lukas. Ĝis nun la filo el konkursoj revenadis plej ofte kun la duaj premioj. Krom tio,  ĉiu pianisto scias  konkurson de G. Bachauer – kolegoj, oni povas diri, surŝutis nian familion per gratulaj telefonvokoj. Laŭroj de la venkinto en ĉi tiu konkurso signifas agnoskon. Ankoraŭ neniu litova pianisto estis tiel alte leviĝinta. Gajni ĉi tiun konkurson egalas venki en la monda futbala konkurso. Por tio ne sufiĉas bona sinpreparo – estas bezonata ankaŭ sukceso."

Ke L. Geniušas estis bonege  sin preparinta al la konkurso, povis konvinkiĝi ankaŭ Vilna publiko. Printempe en Vilna filharmonio li ludis 24 etudojn de Fryderyk Chopin. Nome etudoj de F. Chopin malfermis pordon al finalo de la prestiĝa Usona konkurso.

Lukas estis la plej juna pretendanto al venkintoj de la konkurso. En la finalo li venkis pianistojn el Ĉinio, Japanio kaj Ukrainio, ludinte kun Utaha simfonia orkestro (dirigento Lawrence Leighton Smith) La Tria'n Konĉerto'n de Sergej Raĥmaninov.

En la konkurso konkuris 37 pianistoj el 17 landoj – ili jam estis venkintaj en grandega elektado ankoraŭ antaŭ la konkurso. La ĵurio, esplorinte la biografiojn, elektis ilin post aŭskultadoj en diversaj landoj de la mondo.

L. Geniušas havis kion  montri al la komisiono. En lia konto jam estis laŭroj de ses internaciaj konkursoj en Rusio, Usono, Skotlando kaj Italio.

"Min neniu kaj neniam tiris al la instumento perforte, – iam diris L. Geniušas, studanta en majstra klaso de sia avino Vera Gornostajeva. – Alio min ne interesas. Nur muziko. La mondo de la muziko estas pli granda ol iu alia. En ĝi mi sentas libera. Ĉi tie estas multaj horizontoj kaj ne estas sciate, kiam mi alproksimiĝos al ili."
***
L. Geniušas komencis koncerti 6-jaraĝa. 12-jarulo li gajnis la unuan lokon en internacia konkurso en Sankt-Peterburgo. En aĝo de 14 jaroj li  okupis la duan lokon inter junaj pianistoj en Konkurso de F. Chopin en Rusio. En 2005 li gajnis arĝentan medalon en Internacia Konkurso de G.Bachauer (Usono) en kategorio de geknaboj.  L. Geniušas okupis la duan lokon en Skota Internacia Konkurso de Pianistoj (2007). En 2008 la junulo gajnis la duan lokon kaj arĝentan medalon en Internacia Konkurso de Pianistoj Allegro Vivo en San-Marino. En 2009 Lukas ricevis la unuan lokon en pianista konkurso en Val Tidone (Italio).

2010-06-08

La unua diktaĵkonkurso de pola lingvo

La 5an de junio en Vilnius okazis la unua ĝenerala diktaĵa konkurso de pola lingvo por plenkreskuloj. Laborojn de la konkurso taksis komisiono konsistita el profesoroj el Varsovia Universitato de Kardinalo Stefan Wyszyński, Vilna Universitato kaj Vilna pedagogia Universitato.

Małgorzata Kuncewicz, matematikistino laŭ klereco, nun laboranta kiel oficistino, iĝis la unua laŭreato de pollingva diktaĵo kaj gajnis monpremion de 5000 Lt (1448 EUR). La duan lokon okupis kaj premion de 2000 Lt ricevis ĵurnalistino, redaktorino de monata revuo Magazyn Wileński Łucja Brzozowska. La trian lokon kaj premion de 1000 Lt dividis ĵurnalistino Małgorzata Kozicz kaj informadikisto Rajmund Klonowski.

La plej granda parto da partoprenantoj faris tre malmulte da eraroj, tamen neniu laboro ilin evitis.  Małgorzata Kuncewicz faris nur unu skriberaron. Ŝia venko ne estas hazarda, ĉar antaŭ kelkaj jaroj ŝi estis la plej bona en  simila kokurso, kiun organizis radio  Znad Wilii.

Por titolo Majstro de Pola Lingvo inter Poloj de Litovio povas konkuri ĉiuj dezirantoj aĝaj pli ol 20-jaraj, sendepende de klereco kaj profesio. En la unua konkurso partoprenis 59 personoj. Tekston de la diktaĵo verkis d-ro Tomasz Korpysz, vicdekano de Socia Fakultato de Stefan Wyszynski-Universitato en Varsovio.

"La diktaĵo ne estis facila", – asertis sinjorino Elżbieta Janus, profesorino de Universitato de Stefan Wyszynski en Varsovio kaj prezidantino de kontrola komisiono. Ŝi substrekis, ke  iuj partoprenantoj faris erarojn en derivaĵoj, kiel ekzemple pół-Litwin (duonlitovo),  potomek pół Czecha, pół Polaka (posteulo de duonĉeĥo, duonpolo), ankaŭ en vortoj kun prefiksoj  mini- kaj quasi-.

Tamen laŭreato Małgorzata Kuncewicz venkis tiujn malfacilaĵojn. Kie ŝi rakontis al la konkurso ŝi sin preparis du semajnojn. Ŝi iomete studis la vortaron, aŭskultis tekstojn de diktaĵoj okazintaj en Pollando.

"Estas grave legi en la infaneco, ĉar poste la homo ne havas tempon, nesufiĉe atentas  la skribadon. Nome en la infaneco formiĝas certa sento de la lingvo, kiu poste povas helpi gajni en diktaĵa konkurso", – diris Małgorzata Kuncewicz.
--
Koran dankon al s-anoj Krzysztof  Kolanowski kaj Stanislava Sobanska pro helpo kompreni  pollingvan tekston!

2010-06-02

En historio de Eŭrovido-Kantokonkurso – ankoraŭ unu litova nomo

Post venko de Lena Meyer-Landrut en la 55a Eŭrovido-Kantokonkurso (EKK), germanoj rememoris ŝian samnomulinon Lena Valaitis, kiu en 1981 reprezentis Germanion en EKK kaj okupis la duan lokon.

L. Valaitis estas litovdevena kantistino, plenuminto de ŝlagroj, nuntempe loĝanta en Munkeno. La 67-jara kantistino surscenejan karieron jam finis, tamen albumoj kun ŝiaj plej bonaj kantoj ankoraŭ estas eldonataj.

En la jaro 1981 L. Valaitis reprezentis Germanion en EKK en Dublino (Irlando) kaj gajnis la duan lokon. 

Lena Valaitis (Anelė Valaitytė) naskiĝis en 1943 en Klaipėda. Ŝia patro estis vermaĥta soldato kaj pereis en Orienta fronto.

Fuĝante de soveta armeo, Anelė, ŝiaj patrino kaj frato atingis Okcidentan Germanion. L. Valaitis lernis en Litova Gimnazio de la 16a Februaro en Hüttenfeld.

Jam estante lernantino, ŝi studis kantadon, partoprenis en distraj sinprezentoj de talentuloj. En la sesa jardeko de pasinta jarcento ŝi komencis koncerti kun la grupo Federic Brothers, tamen baldaŭ ŝi komencis kanti kiel solistino.

Ekde apero de ŝia unua singlo Halt das Glück für uns fest en 1970 komenciĝis kariero de plenumantino de ŝlagroj, daŭrinta pli ol tri dekoj da jaroj.

Unuafoje en nacia pretendanta konkurso al EKK L. Valaitis partoprenis en 1976. Kun kanto Du machst Karriere ŝi okupis la sepan lokon. Post kvin jaroj, en 1981, ŝi finfine ricevis la bileton al EKK kaj en Dublino reprezentis Germanion kun la kanto Johnny Blue.

Balado pri soleca blinda knabo, kiu ellernis perfekte ludi gitaron, kaj liaj kantoj donis esperon al ofendatoj, ĉarmis la publikon.

La venko estis atingata permane: L. Valaitis ricevis 132 poentojn kaj nur je 4 poetoj cedis al la venkintoj – brita grupo Bucks Fizz.

Britoj mem malavare komplimentis al la germana kantistino, en brita gazetaro scintilis titoloj We love Johnny (Ni amas Johnny).

Germanoj havis grandan ĉagrenon  kaj riproĉis al svisoj, kiuj eĉ unu poenton ne donis al Germanio.

Okupi la duan lokon, ĉu en la olimpiko, ĉu en la kanta konkurso estas la plej domaĝe. Tamen mi ne ploris.  Devis plori komponisto Ralph Siegel kaj aŭtoro de la vortoj Bernd Meinunger,  – tiam sin konsolis L. Valaitis.

Poste gramofondisko kun kanto Johnny Blue estis eldonita en 14 Eŭropaj landoj.
L. Valaitis provis ankoraŭfoje atingi EKK en 1992, tamen nesukcesis. En tiu-jara nacia konkurso de la pretendantoj ŝi estis la tria.

Tamen en Germanio ŝi estis populara. Ŝi partopenadis en multaj distraj televidaj elsendoj, solenaj koncertoj,  ricevis titolon de reĝino de hit-paradoj.

Kantoj Gloria, Sag noch mal ich liebe dich (duope kun Rex Gildo), Wenn der Regen auf uns fällt (kun Costa Cordalis) kaj aliaj ankaŭ hodiaŭ ravas milojn da respektantoj de la kantistino kun la melankolia voĉo.

Pasintjare estas eldonita ŝia kant-albumo Ein schöner Tag – The Best of 2009.
(Lietuvos Rytas)

2010-05-07

En poŝon de studento ŝutiĝis milionoj

Vilnano, 22-jara studento Dominykas Karmazinas dum unu nokto fariĝis milionulo. En granda finalo de Eŭropa turo pri pokero, okazinta en Montekarlo (Monte Carlo, Monako) okupis trian lokon kaj gajnis 700000 EUR (aŭ 2,415 milionojn da lidoj). La studento de 3a kurso de ISM Universitato pri Administrado kaj Ekonomiko komercan pokeron ludas jam 4 jarojn. Ĝis nun li evitis publike paroli pri monsumoj gajnitaj ĉe ludkarta tablo aŭ en interreto.
En la finalo rivalis 848 ludantoj el la tuta mondo. Por gajni la ĉefan premion, krom la vilnano, ĉe la tablo eksidis ankaŭ 3 francoj, kanadano, aŭstro, beloruso kaj libanano. Dominykas okupis la trian lokon.
"En Montekarlo mi ludis unu el la plej maturaj turniroj, ĉar mi ne faris eĉ  unu eraron. Antaŭe mi iam bedaŭris pro miaj decidoj, tamen ĉi-foje tio ne estis. Mi ĝojas, ke pro mi flirtis Litovia flago kaj estis multaj homoj el la tuta mondo min subtenantaj", – rakontis D. Karmazinas.

– Dominykas, kia estas sento esti milionulo?
– Monon mi havis ankaŭ antaŭe, tial ĉi tiu gajno ŝanĝas nenion – la amikoj restis la samaj. Tamen antaŭe eĉ la amikoj ne suspektis, kiom mi gajnas, kvankam ili sciis je kio mi okupiĝas.
Ĉi tiu gajno estas publika, tial ili ĉion ekscios. Estas ĝoje, ke mi gajnis tiom da mono, kiu, se mi investos ĝin prudente, povas forte ŝanĝi mian vivon.

Aliflanke, mi ne sentas sekura en Litovio. Mi intencas dum unu semajno decidi, ĉu mi daŭrigos studojn ĉi tie, aŭ venos studi en eksterlandon, kie min neniu konas kaj kie mi sentos neniun premon.

– Ĉu vi jam sentis iun premon?
– La premon far’ de junaj homoj, kiuj interesiĝas pri pokero, mi sentis jam antaŭe. Tamen mi evitadis publikecon. Mi ĝin ne bezonas, ĉar sufiĉas, ke mi jam du jarojn batalas kontraŭ Imposta Kontrolo.
Profesiaj pokerludantoj (ankaŭ mi tia estas) grandajn monsumojn pagas ne nur al organizantoj de la turniroj, sed ankaŭ al eksterlandaj kazinoj.

Se vi ludas en interreto, ne gravas, ke vi unu monaton malgajnas, tamen vi devas pagi ne malpli ol 5000 USD (ĉirkaŭ 13000 LTT).

Tiuj kompanioj estas registritaj en Eŭropo, plej ofte en Malto. Do Eŭropa Unio (EU) ricevadas monon el niaj pagitaj impostoj. Tial en plimultaj landoj de EU pokerludantoj ne devas pagi impostojn.
Tamen en Litovio interreta pokero estas kvazaŭ ne laŭleĝa, tamen oni postulas, ke mi pagu impostojn.
Tial fiksu monpunon, sed ne postulu la impostojn por tio, kio estas ne laŭleĝa!

Mi ne scias, ĉu por la gajno en Montekarlo oni postulos pagi impostojn al Litovio. Mi deziras substreki unu fakton – mi estas sociale respondeca, mi atribuas monon al bonfarado, al socialaj projektoj.
En Litovion mia mono certe venos, tamen alimaniere, ne kiel impostoj.

– Do, de kio dependos via decido ĉu resti en Litovio?
– Sekvontsemajne mi veturos al turniro en Francio. Tie, verŝajne, mi decidiĝos. Mi estas ordinara homo kaj ne deziras promeni kun gardistaro aŭ elekti por mi nur tiujn lokojn, kie vere estas sekure. Ĉu tio estas la vivo? Mi devos ĉion bone pesi. Mi estas litovo, miaj amikoj estas litovoj, mia familio estas ĉi tie, tial mi tre dezirus resti en Litovio.

Tamen mi ne scias, ĉu mi sentos la plenvaloran vivon konstante akompanata de korpogardistoj. Mono tute ne estas la unusola celo de mia vivo. Mi ankoraŭ deziras studi, ĉar tio estas pli ol lernado. Tio estas ankaŭ plilarĝigo de spirita horizonto.
Jes, mi kreis al mi materialan bonstaton, tamen ĉion mi faris mem, komencinte de nulo. Mia familio ne estas riĉa.

Nun mi havas laboron, kiu plaĉas al mi, mi serĉas investadajn projektojn. Se mi ne estus gajnina en Montekarlo, mi tamen iam estus ĝin perlaborinta, ĉar mi havas la manojn kaj la kapon.
Eglė ŠILINSKAITĖ (Lietuvos Rytas)