Kriston perfidis ĉiuj. Judaso vendis Dion por tridek arĝentaj moneroj, Petro Lin malkonfesis. Tamen kiel diferencas iliaj sortoj. Judaso provis propraforte korekti la faritan krimon, sed la orgojlo ne permesis pentofari. Petro tamen ploris kaj pentofaradis. Kaj ni? Ĉu ni sekvos Judason kaj ne vidos releviĝintan Kriston, ne petegos la senpekigon kaj ne ĝojos je la honoro esti infanoj de Dio? Ĉu ni estos kun Petro kaj apostoloj, ĉu ni pentofaros pro niaj pekoj kaj ĝojos, ke releviĝinta Sinjoro senpekigas nin, forviŝas ĉiujn malpuraĵojn de niaj animoj kaj nutras nin per la Vorto, Karno kaj Sango?
La 6an de septembro 2015 unuafoje eksonoris Vilna kariljono, instalita en turo de Vilna dominikana preĝejo de Sanktaj Apostoloj Filipo kaj Jakobo. Ĝi malfermis la 5an Festivalon de Sankta Jakobo.
En ĝia unua koncerto ludis la plej famaj litovaj kariljonistoj Giedrius KUPREVIČIUS kaj Julius VILNONIS.
Vilna kariljono estas la plej granda en Baltiaj landoj kaj unu el la plej modernaj en la mondo. La unika instrumento havas 61 diverspezajn sonorilojn. La plej malgranda pezas 8 kg kaj la plej granda – 3360 kg.
Per ĉi tiu instrumento oni povas ludi ne nur sakralajn muzikaĵojn. La kariljono ebligas la muzikadon ekde komponaĵoj ĵazaj ĝis tiuj de klasika muziko. Oni pensas kariljoni dum festoj religiaj, ŝtataj, historiaj kaj ĉefurbaj.
La sonoriloj estis venigitaj en la ĉefurbon junie. Ilin muldis la mondfama Reĝa Sonorilmuldejo Royal Eijlsbouts en Nederlanda urbo Asten.
En Litovio estas ankoraŭ du kariljonoj: la 32-sonorila en Kaunas (instalita en 1937 en turo de Milita Muzeo de Vytautas la Granda) kaj la 48-sonorila en Klaipėda (instalita en 2006 en turo de la ĉefpoŝtejo).
Reĝisoro Rimas TUMINAS preskaŭ svenis sur scenejo de Moskva Teatro de Jevgenij Vaĥtangov ĉe la plena ĉambrego, kiam li kaptis, ke aktoroj de la rusa teatro, kiun li gvidas, ekkantis litovlingve. Gratulante lin pro enmanigita al li premio La Homo de la Teatro, ili neatendite ekkantis arion La ĉielo donacis al vi alton el muzikalo Legendo pri Žygimantas Augustas kaj Barbora Radvilaitė [pr. Ĵigi‘mantas Aŭgustas, Barbora Radvilajte].
Ĉi tiun surprizon pripensis kaj kaŝe realigis Anželika CHOLINA [Anĵelika Ĥolina] laboranta kiel reĝisoro en ĉi tiu teatro. A. Cholina konservis la sekreton ĝis la lasta minuto. R. Tuminas mem havis nenian komprenon, kio atendas lin dum la ceremonio. Ankaŭ la aktoroj enkapigante la tekston ne sciis por kio kaj kial ili devos ĝin kanti.
"Estas malfacile surprizi la talentan homon, ĉar li mem kutimas surprizi la aliajn. Tamen ĉi-foje mi sukcesis – R. Tuminas estis ŝokita laŭ bona senco de ĉi tiu vorto. La spektantoj en la ĉambrego komence ankaŭ ne orientiĝis kio okazas", – rakontis A. Cholina. Necesis kvin seriozaj provludoj por ke la artistoj ellernu la verkon. Litovan tekston ili lernis unuan fojon en la vivo. Ili interparoladis, ke la litova lingvo probable similas la sanskriton.
"Estis la plej malfacile poluri la prononcon. Mi elparoladis la vortojn kaj frazojn multeg-foje, ili notadis akcentojn, silabajn ondojn kaj provis ripeti kiel eble plej precize", – rakontis A. Cholina.
Ŝi tradukis la vortojn en la rusan, por ke la aktoroj komprenu pri kio estas la verko. Ili lernis kanti laŭ la aŭdado – el origina registraĵo.
A. Cholina, kiu famas kiel perfektistino, instruis la prononcon tiom diligente, ke finfine ŝi mem ektimis, ke restos nenia akcento. "Tiam la plenumado perdus ravitecon", – decidis ŝi.
La premion La homo de la Teatro kolektivo de la teatro estabblis laŭ iniciato de artgvidanto Rimas Tuminas. La premio estos enmanigata dum la Teatra Tago (la 27an de marto).
La unuaj laŭreatoj de la premio iĝis 10 laborantoj de la teatro. La premio estas atribuata ne nur al homoj de la arto, sed ankaŭ laborantoj de metiejoj, administrantoj, laboruloj de la sekureca servo. Laŭ la regularo, en elektado de la plej bonaj el la plej bonaj partoprenis la tuta kolektivo krom la arta gvidanto kaj direktoro.
Rimas Tuminas (1952) estis reĝisoro de Litova Ŝtata Akademia Teatro (1979-1990), estas fondinto de Vilna Malgranda Teatro (1990) kaj ĝia gvidanto. En Teatro de Vaĥtangov li laboras ekde 2007.
Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li; sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio. Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.
Unu el plej bonaj orkestroj de la mondo Kremerata Baltica (artgvidanto Gidon KREMER) venas en Litovion kun tre interesaj muzikistoj kaj programoj. La 11an de marto en salono de Universitato de Vytautas la Granda (Kaunas), kaj la 12an de marto en Nacia Filharmonio (Vilnius) la kolektivo prezentos fenomenan rusan pianiston 28-jaraĝan Andrej KOROBEINIKOV
A. Korobeinikov estas laŭreato de pli ol 20 naciaj internaciaj konkursoj. Al li aplaŭdegis la publiko en famaj koncertejoj de Parizo, Londono, Berlino, Amsterdamo, Vaŝingtono, Tokio, Sankt Peterburgo kaj Moskvo. Monda gazetaro gloras lin por liaj eksterordinaraj muzikeco, intelekto kaj kapabloj.
Andrej naskiĝis la 10an de julio 1986 kaj kreskis en komuna loĝejo de prestiĝa supera lernejo Fizteĥ (Moskva Fizika - Teknika Instituto), kie studis lia patrino Liubovj Nikolajevna Korobeinikova.
Komence ĉiuj pensoj kaj planoj estis nur pri fiziko, kaj pri tio, kiel trovi ion por manĝi dum tiama perestrojka tempo. Kiam Andrej estis trijarulo, oni rimarkis, ke la "estonta fizikisto" ne povas elparoli duonon da konsonantoj de la gepatra lingvo. Oni decidis konduki lin en koruson de najbara Junpionira Domo. Andrej tie, kiel ekzamenpruvon, kantis senakompane kanton de Sergej NIKITIN Переведи меня через майдан... (Konduku min tra la majdano). Pedagogo Jelena Jevgenjevna Kokoreva decidis, ke la knabo devas okupiĝi je fortepiano. Andrej komencis ludi je ĉi tiu muzikilo ekde 5-jara aĝo.
Dum 1992-97 Andrej lernis en Centra Meza Speciala Muzika Lernejo ĉe Moskva Ŝtata Konservatorio (en klaso de pedagogo Nikolaj A. Toropov) kaj en Muzika Infan-lernejo je nomo Dunaevskij (klaso de Natalja J. Sanoviĉ).
En 2001 finis Moskvan Regionan Superan Artlernejon.
En 2006 Andrej Korobeinikov 19-jaraĝa (kiel ankaŭ Sergej Raĥmaninov), finis Moskvan Ŝtatan Ĉajkovskij-Konservatorion kun ora medalo.
En 2006 li eniris Londonan Reĝan Superan Muzikan Lernejon (Royal College of Music) kaj en 2008 perfektrezulte finis tie doktoriĝajn studojn.
Paralele en 1998 A. Korobeinikov eniris Juran fakutaton en Eŭropa Universitato de Justico (Moskvo), kiun li finis perfektrezulte en 2003.
Rektoro de la universitato Gennadij Miĥajloviĉ ŜILO tiel memoras la unuan renkontiĝon kun Andrej.
Somere 1998 venis al mi kun la infano, dekjara miaopinie, la virino, laŭaspekte subpremita kaj nekomunikema. Ŝi diris: – Gennadij Miĥajloviĉ, mia filo tre volas iĝi juristo. Mi sola edukas lin. Mi laboras kiel kortistino. Mi ne povus pagi por la studoj. Ĉu vi ne povus iel helpi? – Ni estas en komplika materiala situo, – mi respondas. – Tamen distingindajn gejunulojn ni instruas senpage. Ĉu vi havas ordinaran infanon? – Jes, tamen li ion kapablas. Eble vi povus interparoli kun li. – Bone. Alkonduku lin, ni interparolos. – Jen, li staras ĉi tie. – Kion? Vi mokas min! Li ja estas ankoraŭ infano. Ĉi tie estas la universitato, sed ne mezlernejo. – Vi scias, li jam trapasis mezlernejan programon. – Via nomo? Kia estas via aĝo? – mi turnas min al la knabo, kiu estis malgranda eta, maldika. – Andrej, dekunujara. – Altvoĉe respondas la etulo.
Korobeinikov ravis la rektoron. Li akceptis lin en la universitaton kaj asignis al la talenta knabo750-rublan stipendion.
Dum 2003-2004 A. Korobeinikov instruis en ĉi tiu universitato, publikigis kelkajn sciencajn artikolojn pri rajtaj problemoj de artistoj-plenumantoj. En 2005 li komencis doktoriĝajn studojn en Jura fakultato de Moskva Štata Lomonosov-Universitato, tamen aktiva koncerta agado ne permesis fini doktoran disertacion.
Andrej estas ankaŭ esperantisto, eĉ tiu "ĝisosta", kiel estas skribite en unu retejo. En multaj intervjuoj, parolante pri sia muzika agado, li ne forgesas mencii, ke li estas esperantisto. En du Universalaj Kongresoj de Esperanto (Göteborg, 2003 kaj Beijing, 2004) A. Korobeinikov iĝis laŭreato de dua premio de Oratora Konkurso. Dum siaj koncertaj vojaĝoj Andrej Korobeinikov ekuzas okazon
por renkontiĝi kun lokaj esperantistoj.
Gajan Kristnaskon kaj Feliĉan Novjaron al Vi ĉiuj! Trankvilon en Viaj hejmoj, progreson en Viaj labor- kaj studlokoj, sukceson en Via esperantista agado!
Modelino el Rusio Adelina Ŝaripova furiozas kontraŭ Audrius Giržadas, la organizanto de nacia elimina konkurso por partopreni en ĉi-jara Eŭrovido-Kantokonkurso. Li ne permesis al la junulino konkuri en la elimina konkurso por reprezenti Litovion en la 57a internacia kanto-konkurso, kiu okazos en Azerbajĝana ĉefurbo Bakuo.
Eksciinte, ke A. Giržadas proponis al ŝi elterigi terpomojn, anstataŭ partopreni en la konkurso, Adeina decidis venĝi por ĉi tiuj vortoj: ŝi alsendis donace al la organizanto sakon da terpomoj kaj sian kompaktdiskon. La organizanto ne ekĝojis pro la donaco kaj senkomentarie rifuzis ĝin.
Dezirego de A. Ŝaripova partopreni en la elimina konkurso aspektas strange. Laŭ regularo de la elimina konkurso, en ĝi povas partopreni nur civitanoj de Litovio aŭ konstante ĉi tie loĝantaj personoj. Do, la modelino el Rusio ne povas partopreni.
Tamen la rusino ne kapitulacis. Sur la Ruĝa Placo de Moskvo ŝi filmis sian alparolon al A. Giržadas kaj instigas lin klarigi: "Al ni oni sendis nenian oficialan ateston. Tio aspektas tre nebele. Sijoro Giržadas, mi havas kelkajn demandojn. Kial vi ne respondas al niaj oficialaj leteroj? Kial vi ne indikas la paragrafon malpermesantan partoprenon de Rusiaj civitanoj? Eble tia estas via politiko?"
En la video-registraĵo A. Ŝaripova demonstras sian politikan "klerecon" kaj nomas Litovion membro de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ), kvankam Litovio ne apartenas kaj neniam apartenis al ĝi. Ekaŭdinte pri parolataj sensencaĵoj, A. Giržadas ridante transdonis al A. Ŝaripova bondezirojn: "Ĉi tiu fraŭlino povus veni en Litovion por elfosi terpomojn aŭ por instrui kantadon al infanoj. Neniu malhelpas. La Eŭrovido vere ne estas tiu ununura vojo".
Beatričė Jurevičiūtė (lrytas.lt)
fotis T. Bauras, A.Ufartas
En ĉi-jara Eŭrovido-Kantokonkurso Litovion reprezentos Evelina Sašenko kun kanto C‘est Ma Vie (Tio estas mia vivo).
Evelina naskiĝis la 26an de julio 1987. Ŝi estas ĵaza kantistino, mecosopranulo, duan jaron studas en magistra fako de Litova Akedamio de la Muziko kaj Teatro. Evelina estis 6-foja laŭreato de populara en Litovio kanto-konkurso por infanoj Dainų dainelė (Kanto de kantoj). En 2009 E. Sašenko partoprenis en la dua muzika projekto de Litova Televido Triumfo arka (Triumfa Arko). En 2010 ŝi konkuris en nacia konkurso de pretendantoj al la Eŭrovido-Kantokonkurso kaj kun kanto For This I'll Pray okupis la 3an lokon.
Evelina famiĝis per kantoj el repertuaro de Edith Piaf. La solistino gajnis premion La Ora Sondisko en Internacia Festivalo de Aŭtoroj kaj Komponistoj de la Pola Kanto Wrzesnia 2008, okupis la duan lokon en internacia konkurso de la franca kanto Chantons a Vroclav ' 2008.
Malsupre estas prezentitaj kelkaj fragmentoj de la intervjuo, publikigita en semajnrevuo Savaitė (Semajno). La kantistinon paroligis Laimius Stražnickas.
Vi ofte plenumas kantojn de Edith Piaf. Ĉu ĉi tiu kantistino inspiras vin pleje?
Se mi kantas ŝian kantojn, tio ankoraŭ ne signifas, ke mi volas ŝin simili. Mi amas verkadon, stilon de E. Piaf, tamen mi deziras prezenti ŝiajn kantojn alimaniere, pli junece, ke ili estu muziko de nuntempo.
Pasintjare en televida konkurso Kantoj de Familioj ni vidis vian tutan familion...
Nia familio jam delonge muzikas. Ni loĝas en Rūdiškės (distrikto Trakai). Mi havas du fratinojn – Aneta'n kaj Monika'n. La pli juna Monika estas lernantino, la pli aĝa Aneta finis ekonomikajn studojn kaj laboras. Mia paĉjo estas instruisto de muziko. Li ludas per diversaj muzikaj instrumentoj, kaj panjo estas matematikisto kaj estas organizanto de niaj koncertoj. Ekde la juna aĝo nin ĉiujn unuigas la muziko. Kvankam la patrino diras, ke ŝi ne havas la voĉon, tamen nome dank' al ŝi ni komencis kanti. La saĝaj patrinoj scias ĉion! Mi kantas ekde tri jaroj. Paĉjo veturigadis nin al Vilnius al instruisto de kantado. Poste li mem hejme instruis kantadon.
Jam estante lernantino de elementa lernejo vi sciis, ke vi kunligos la vivon kun muziko, ĉu ne?
En la lernejo mi lernis bone. La patrino zorgis, ke mi ne neglektu la lernadon kaj poste mi povu elekti estontan profesion. Kiam mi abiturientiĝis, mi devis plenumi aliĝilon, kie mi dezirus studi. Mi enlistigis diversajn specialecojn, tamen inter ili estis neniu kunligita kun muziko. Kiam mi veturigis la dokumentojn al Vilnius, tiun aliĝilon mi forĵetis kaj prezentis petskribon al Akademio de la Teatro kaj Muziko kaj al Muzika Kolegio. Mi ekpensis: kial mi afektas, ja mi ne eskapos de mi mem. Nuntempe mi magistriĝas ĵazan kantadon.
Kion vi faras en la televido, ni vidas. Pri kia agado vi okupiĝas, kiun la okulo de la televida spektanto ne vidas?
Mi preparis tri muzikajn projektojn – Historioj de la amolaŭ Edith Piaf,Chopin en la ĵazo kaj All that Cabaret, kaj mi plenumadas ilin. Mi eldonis kompaktan sondiskon Chopin en la ĵazo.
Ĉu vi povus antaŭdiri vian sorton por 10 jaroj, kion vi dezirus?
Mi eĉ ne scias... Kion mi povus atendi de la sorto? Mi ĉion havas. Mi estas feliĉa. Mi multe laboras, tamen ankaŭ multe mi ricevas de la sorto – mi renkontas homojn, kiuj amas min kaj deziras helpi al mi. Mi iras laŭ tiu mia vojeto kaj aliĝas al mi iu de flanko dekstra , iu de la maldekstra. Mi faras nenion kontraŭ miaj deziroj kaj kontraŭ volo de aliaj.
Partoprenado de Litovio en la Eŭrovido-Kantokonkursoj
Dublino, 1994. Litovio sin prezentis unuafoje. En la konkurso partoprenis Ovidijus Vyšniauskas kun kanto Lopšinė mylimai(Lulkanto al la amatino). Litovio okupis la 25an lokon.
Jerusalemo, 1999.Aistė Smilgevičiūtė kun kanto Strazdas (turdo) estis la 20a.
Kopenhago, 2001. Grupo Skamp (kanto You Got Style) kaj la 13a loko.
Talino, 2002. Kantisto Aivaras plenumis kanton Happy You kaj okupis la antaŭlastan, 23an lokon.
Stambulo, 2004. Unuafoje estis ŝanĝita regularo de la konkurso. Aperis antaŭfinala kaj finala konkuroj. Dueto Linas kaj Simona partoprenis kun la kanto What Happened To Your Love . La finalan konkuron ili ne atingis.
Kievo, 2005. Kantistino Laura (kanto The Lovers) en la antaŭfinala konkuro okupis lastan lokon.
Ateno, 2006. Kanto We Are The Winnersde grupoLT Unitedokupis 6an lokon, la rekordan por Litovio.
Helsinko, 2007. Grupo 4Fun kun lirika baladoLove or leave restis la 21aj.
Belgrado, 2008. Jeronimas Milius kun balado Nomads in the Night ne atingis la finalon.
Moskvo, 2009. Sasha Son (kanto Love ) estis la 23a inter 25 konkurantoj.
Oslo, 2010. Grupo Inculto (kanto Eastern european funk ) finis sian sinprezenton en la antaŭfinala konkuro.
La 16an de februaro ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė enmanigis al 7 kulturaj kaj artaj verkantoj diplomojn kaj signoj de laŭreatoj de Naciaj Premioj de Kulturo kaj Arto.
En 2010 Naciaj Premioj estis atribuitaj al geedzoj - teatra reĝisoro Povilas Mataitis kaj teatra pentristino Dalia Mataitienė (pro malkovro de profundo de litova folkloro al Litovio kaj la mondo), verkisto Icchokas Meras (pro malkovro de la tragikaj homaj travivaĵoj, okazintaj dum la 20a jarcento, en litova moderna prozo), kantisto Vigilijus Kęstutis Noreika (pro supera kantada majstreco kaj ne estingiĝanta talento), komponisto kaj dirigento Vaclovas Augustinas (pro disvastigo de povoj de korusa arto kaj moderneco de sakrala muziko), verkisto Rolandas Rastauskas (pro esea verkado, ludema kaj ironia), pentristo Jonas Gasiūnas (pro renovigo de ebloj en pentrada arto, pro disvastigado de ideoj de moderna pensiga arto).
Nur I. Meras ne povis partopreni en la ceremonio de honorigo de la laŭreatoj. Ĉefministro Andrius Kubilius enmanigis la premion al la verkisto decembre dum oficiala vizito en Israelo. Dankleteron de I. Meras tralegis prezidanto de Komisiono pri Atribuo de Naciaj Premioj historiisto profesoro Alfredas Bumblauskas.
La premia monsumo estas 104000 Lt (30120 EUR).
Laŭreatoj de la Naciaj Premioj
Vaclovas Augustinas (naskiĝis en1959) estas dirigento, komponisto, artgvidanto de koruso Jauna muzika (juna muziko), en Litova Akademio de Muziko kaj Teatro (LAMT) finis studojn pri korusa direktado kaj pri komponado. Dum 1980-1992 li laboris en muzika lernejo de knaba kaj junula koruso Ąžuoliukas (kverketo). Ekde 1992 V. Augustinas estas artgvidanto kaj estro de koruso Jauna Muzika.
V. Augustinas instruas en LAMT, en Vilna Pedagogia Universitato, estas invitata lektori en Fakultato de Artoj en Klaipėda-universitato. Li estas membro de grupo Antis, ludas per klavaj muzikiloj, komponadas por la voĉo kaj por muzikinstrumentoj.
Jonas Gasiūnas (1954) estas pentrartisto, en 1984 finis Vilnan Artan Akademion. Liajn verkojn akiris Nacia Arta Galerio (Vilnius), Nacia Artmuzeo de M. K. Čiurlionis (Kaunas), Tretjakova Galerio (Moskvo).
Virgilijus Kęstutis Noreika (1935) estas opera solisto, profesoro de Litova Akademio de Muziko kaj Teatro. Dum 1953-1958 li studis en Litova Ŝtata Konservatorio en studkurso de Kipras Petrauskas, dum 1957-1975 li estis opera solisto en la litova operejo. Dum 1975-1991 estis direktoro, arta gvidanto de Litova Teatro de Opero kaj Baleto. Sur la opera scenejo la kantisto verkis pli ol 50 rolojn, prezentis pli ol 700 siajn solajn koncertojn.
Cetere, V. Noreika enrekordigis tri litovajn popolkantojn por la unua Esperanta gramafondisko, eldonita en Litovio en 1962.
Icchokas Meras estas litova verkisto. Li naskiĝis en 1934 en Kelmė. En somero 1941 gepatroj de I. Meras pereis kun aliaj multaj judoj. Lin kreskigis kamparana familio. En 1958 li finis Kaŭnan Politeknikan Instituton. En 1956 li unuafoje sin prezentis al la leganto kiel verkisto, en 1972 elmigris al Israelo.
Loĝante eksterlande I. Meras asertis, ke li neniam intencis verki en alia lingvo krom la litova.
"Mi plenkreskis kun litova lingvo kaj ĝi estas mia denaska lingvo. Se judo verkas litovlingve, li estas litova verkisto, ankaŭ se litovo verkus jide, li estus juda verkisto. Tion vi neniel evitos. Ĉi tie ne ekzistas problemo pri la elekto", – parolis I. Meras.
Liaj verkoj estas tradukitaj al lingvoj estona, jida, rusa, hispana, germana, franca, latva, hungara, norvega, kartvela, pola, bulgara, ĉeĥa, hebrea, taĝika, angla, dana, nederlanda, turka.
Rolandas Rastauskas (1954) estas poeto, dramisto, tradukisto, en Vilna Universitato finis studojn de angla filologio. Li estas aŭtoro de kelkaj versaĵaj kolektoj, eseaj libroj. R. Rastauskas verkis teatrajn scenarojn, tradukadis, kunlaboradas en gazetaro. Nuntempe li loĝas en Palanga, estas docento de Klaipėda-universitato.
Geedzoj Dalia Lidija Mataitienė kaj Povilas Mataitis.
Povilas Mataitis (1933) estas korusa dirigento, folkloristo, reĝisoro. En 1967 li fondis Litovan Etnografian Ensemblon, kiu poste ricevis statuson de Litova Folklora Teatro. Bone sciante historion de litova nacio, folkloron kaj mitologion, esplorinte fontojn de folklora historio kaj arton de moderna teatro, P. Mataitis kreis originalan ĝenron de folklora teatro.
Pentristino Dalia Lidija Mataitienė (1936) kreis scenografion por multaj spektakloj. Ekde 1968 ŝia agado estis kunligita kun Litova Folklora Teatro. Ŝi aranĝis scenografion, kreis kostumojn por spektakloj de la teatro.
--- Fotoj de Redas Vilimas, Džoja Barysaitė, N.Jankauskas
Virgilijus Noreika, Ario de Cavaradossi (Tosca de G. Puccini)
La 26an de decembro en Litova Televido okazis finalo de kantista konkurso Triumfa Arko (Triumfo Arka). En rekta elsendo kantistoj konkuris por la titolo Orvoĉo-2010.
Dum 11 elsendoj de Triumfa Arko la ĵurio kaj televida spektantaro elektis kvaropon de la plej bonaj kantistoj. Plu konkuris Gitana Pečkytė (soprano) kaj Mindaugas Zimkus (tenoro) el Kaŭna Muzika Teatro, kantistino el Kazanj Lilija Gubaidulina (soprano) kaj reprezentanto de Muzika Teatro en Panevėžys Algirdas Bagdonavičius (tenoro).
Ĉi-jara konkurso Triumfa Arko estis la tria. Ekde la komenco la superan pozicion sencede okupis 35-jara tatarino Lilija Gubaidulina (sur la foto).
La belega voĉo, malfacilaj arioj, sincereco kaj la interna varmeco gajnis al la kantistino favoron de la ĵurio kaj simpatiojn de la publiko. "Dum aŭskultado de via kantado obsedas sento de konfidemo kaj stabileco, kio estas aspirinda, kaj tio ne povas nin ne ĉarmi", – pri kantado de L. Gubaidulina parolis membro de la ĵurio, opera solistino, profesoro Sigutė Stonytė. Do, Lilija Gubaidulina gajnis titolon La Ora Voĉo.
"Mi honeste konfesas – mi ne atendis tian turniĝon de la eventoj, tian triumfon. Mi ne pensis, ke la litova publika min tiel varme akceptos kaj tiel malavare voĉdonados por mi", – ĝojis Lilija post la konkurso.
Kiam startis la konkurso, Lilija Gubaidulina estis prezentita kiel gastino el Kazanj, tamen tio estas ne tute vere, ĉar jam trian jaron ŝia hejmo estas en Litovio.
En nian landon la kantistinon alkondukis la amo. En 2006 ŝi gastkoncertis en festo de komunumo de Litoviaj tataroj, ĉi tie ŝi renkontis sian estontan edzon kaj kun la filino el la unua geedziĝo Vasilia translokiĝis al Vilnius. Nuntempe en la familio jam kreskas ankaŭ la dua filino Amina.
Antaŭe ŝi loĝis en Kazanj, kantis en tiea Ŝtata Teatro de Opero kaj Baleto de Musa Ĝalil, instruis kantadon en la konservatorio. L. Gubaidulina opinias, ke la Tatarstana operejo apartenas al kvinopo de la plej fortaj muzikaj teatroj de la lando. Unuajn lokojn ekspertoj sendiskute atribuas al la Granda Teatro (Bolŝoj-teatro) en Moskvo, Maria-Teatro (La Mariinskij-Teatro) en Sankt-Peterburgo, kaj pro aliaj pozicioj konstante inter si konkuras teatroj Novosibirska, Jekaterinburga kaj tiu de Kazanj.
Dum la finala vespero Lilija plenumis sian promeson kanti ankaŭ litove. Ŝi elektis kanton Elegio de la amo (Meilės elegija de Algimantas Raudonikis).
En la granda finalo de Triumfa Arko L. Gubaidulina plenumis komplikan arion de Norma el opero Norma de Vincenzo Bellini. Ŝi ricevis 6273 voĉojn de televidaj spektantoj kaj superis soliston Mindaugas Zimkus (5059 voĉoj).
Mi ricevis belan gratulon. Tiujn bonajn kaj signifoplenajn vortojn mi transadresas ankaŭ al la leganto de BARELO.
Mi bondeziras al vi sekvontjare
* Daŭrigi komencitajn laborojn kaj sukcese venki ĉiujn obstaklojn. Per leporaj saltoj. Rapide. Sen leporeca timo. Eble kun leporeca rido, sed, Dio gardu, sen la elŝovitaj dentoj kaj fendita lipo.
* Iom kreski en la interno.
* Lerni el la malnovaj eraroj.
* Ami.
* Ĝoji.
* Porti ĝojon.
* Vivi ĉi tie kaj nun.
* Ne plendi.
* Ne plorvei.
* Sepfoje terenfali kaj la okan – ree ekstari.
* Lumigi. Ne nur al vi mem, sed ankaŭ al ĉiuj, ĉar anstataŭ plendi je mallumo, ĉiam estas pli bone ekbruligi kandelon.
* Pensi.
* Senti.
* Rigardi kaj ekvidi.
* Aŭskulti kaj ekaŭdi, kompreni kaj kunsenti.
* Miri, ĉar ĉio nova estas ne pli ol malkovrita malnovo.
* Iri. Malrapide, sed cele. Dio gardu, ne kuri, ĉar ankoraŭ antikvaj romianoj diris: Hastu malrapide. Festina Lente.
Bonan Jaron! Tian, kian ni atendis la tutan vivon, kaj eĉ iomete pli bonan (kial nur iomete? Al la bono oni tro rapide alkutimiĝas)!
En la Guinness-libron de Rekordoj estis enskribita nomo de unua litova muzikisto. Dirigento Mindaugas Piečaitis, nuntempe loĝanta en Germanio, en la libron de mondaj rekordoj trafis pro unua pianokonĉerto por kato.
Mindaugas Piečaitis ekfamis pasintjare je sia komponaĵo Catcerto por katino Nora. Somere 2009 en Klaipėda dum edukada projekto Orkestro de petolema muziko Klajpeda Ĉambra Orkestro plenumis komponaĵon Catcerto – la verkon por solistino Nora kaj orkestro.
Muzikado de interreta famulino kaj YouTube-stelulino katino Nora en la koncerto estis registrita anticipe kaj video estis montrata sur la ekrano.
Pasintjare Usona Organizo por Protektado de Animaloj (ASPCA) katinon Nora el Filadelfio, kiu ludas pianon, titolis La Kato de la Jaro.
Oni supozas, ke al la katino plaĉas ne nur esti en fokuso de la atento, sed ankaŭ la sonoj, kiujn ĝi eligas premante pianajn klavojn.
La 20a naskiĝtago al Lukas Geniušas estis tre sukcesa. La juna pianisto en Usono iĝis laŭreato de prestiĝa konkurso.
La 1an de junio L. Geniušas venkis en la 15a Internacia Pianista Konkurso de Gina Bachauer aranĝita en Salt Lake City. Tio estas la plej granda kaj plej prestiĝa muzika konkurso en Usono.
Tiutage Lukas festis sian naskiĝtagon kaj ricevitaj ora medalo de G. Bachauer-konkurso kaj monpremio de 30000 USD estis kvazaŭ ĉi-okaza donaco.
Krom tio, organizantoj de la konkurso al li disponigos studion por registrad-sesio, proponos koncertojn kaj recitalojn en Usono.
"Ekaŭdinte la novaĵon ni eksaltis ĝisplafone, – ĝojegis patro de Lukas pianisto Petras Geniušas. – Ni tre atendis ĉi tiun venkon de Lukas. Ĝis nun la filo el konkursoj revenadis plej ofte kun la duaj premioj. Krom tio, ĉiu pianisto scias konkurson de G. Bachauer – kolegoj, oni povas diri, surŝutis nian familion per gratulaj telefonvokoj. Laŭroj de la venkinto en ĉi tiu konkurso signifas agnoskon. Ankoraŭ neniu litova pianisto estis tiel alte leviĝinta. Gajni ĉi tiun konkurson egalas venki en la monda futbala konkurso. Por tio ne sufiĉas bona sinpreparo – estas bezonata ankaŭ sukceso."
Ke L. Geniušas estis bonege sin preparinta al la konkurso, povis konvinkiĝi ankaŭ Vilna publiko. Printempe en Vilna filharmonio li ludis 24 etudojn de Fryderyk Chopin. Nome etudoj de F. Chopin malfermis pordon al finalo de la prestiĝa Usona konkurso.
Lukas estis la plej juna pretendanto al venkintoj de la konkurso. En la finalo li venkis pianistojn el Ĉinio, Japanio kaj Ukrainio, ludinte kun Utaha simfonia orkestro (dirigento Lawrence Leighton Smith) La Tria'n Konĉerto'n de Sergej Raĥmaninov.
En la konkurso konkuris 37 pianistoj el 17 landoj – ili jam estis venkintaj en grandega elektado ankoraŭ antaŭ la konkurso. La ĵurio, esplorinte la biografiojn, elektis ilin post aŭskultadoj en diversaj landoj de la mondo.
L. Geniušas havis kion montri al la komisiono. En lia konto jam estis laŭroj de ses internaciaj konkursoj en Rusio, Usono, Skotlando kaj Italio.
"Min neniu kaj neniam tiris al la instumento perforte, – iam diris L. Geniušas, studanta en majstra klaso de sia avino Vera Gornostajeva. – Alio min ne interesas. Nur muziko. La mondo de la muziko estas pli granda ol iu alia. En ĝi mi sentas libera. Ĉi tie estas multaj horizontoj kaj ne estas sciate, kiam mi alproksimiĝos al ili."
***
L. Geniušas komencis koncerti 6-jaraĝa. 12-jarulo li gajnis la unuan lokon en internacia konkurso en Sankt-Peterburgo. En aĝo de 14 jaroj li okupis la duan lokon inter junaj pianistoj en Konkurso de F. Chopin en Rusio. En 2005 li gajnis arĝentan medalon en Internacia Konkurso de G.Bachauer (Usono) en kategorio de geknaboj. L. Geniušas okupis la duan lokon en Skota Internacia Konkurso de Pianistoj (2007). En 2008 la junulo gajnis la duan lokon kaj arĝentan medalon en Internacia Konkurso de Pianistoj Allegro Vivo en San-Marino. En 2009 Lukas ricevis la unuan lokon en pianista konkurso en Val Tidone (Italio).