Showing posts with label fotografio. Show all posts
Showing posts with label fotografio. Show all posts

2011-01-28

Izis el Litovio

La 17a de januaro memorigis 100-jaran datrevenon ekde naskiĝo de mondfama fotografa artisto Izis Bidermanas (1911-1980).

Pasintjare ĉe  urbodomo de Parizo oni povis vidi serpentumantan homan vicon. Ĉi tie estis eksponataj laboroj de Izis Bidermanas.

La 17an de januaro 1911 en litova urbo Marijampolė [marijam'pole] (tiam Litovio apartenis al cara Rusio) al  Uziel (Iser) kaj Zisle (Miriam) Biderman naskiĝis filo Izrael. La patro de la estonta fotografa artisto estis malriĉa butikisto de porcelanaĵoj. La familio vivis mizere, ĉar komerco iris malbone, la familio ne kapablis pagi impostojn kaj devis fermi la butikon. En pasporto, eldonita en la jaro 1925 al Iser Biderman estas enskribitaj 5 personoj: lia edzino kaj filoj Naftal, David kaj Izrael (la filino ankoraŭ ne estis naskiĝinta). Ĝis 1926 la familio loĝis en Vytauto-strato (la 14a domo), poste translokiĝis en la 7an domon de Dailidės-strato.
 
Fininte elementan lernejon, estonta fotisto eniris judan gimnazion. Li ekinteresiĝis pri pentrado, lernis maldiligente kaj devis adiaŭi la gimnazion. La patro proponis iĝi meblisto, tamen li elektis fotografion, kaj 13-jaraĝa komencis lerni en unu el 4 fotometiejoj, funkciintaj en tiama Marijampolė. Lia unua instruisto verŝajne estis Movŝe (Mojsej) Buchalteris  (1868-1941), la plej sperta profesia  fotisto en la regiono.

En sendependa Litovio Izrael Biderman ŝanĝis sian nomon al Izraelis Bidermanas, kaj poste dum la tuta vivo ĝin ne mallongigis. Famiĝinte, li en diversaj landoj klarigadis, ke lia persona kaj familia nomoj havas litovajn finaĵojn.

Iomete lerninte fotistan metion, en 1927  li  vojaĝis kun amikoj tra litovaj urboj kaj urbetoj, kaj li fotis homojn, diversajn festojn kaj lokojn.

Grava ŝanĝo de la vivo okazis en 1930. La junulo, apenaŭ 19-jara, sola, sen mono, sen dokumentoj, scipovanta neniun francan vorton, forveturis al Parizo. Kio instigis lin al tia, mi diru, riska  vojaĝo, ne estas klare. Oni diras, ke li elmigris pro konstante persekutanta mizero kaj Parizon elektis pro ĝia rava imago, kreita danke al tralegitaj francaj romanoj.  Iuj opinias, ke Parizo logis lin pro raviĝo je  verkado de fama pentristo Marc Chagall. Ankaŭ oni povas trovi asertojn, ke Izraelis fuĝis de minacantaj pogromoj. Tamen oni devus scii, ke pogromoj NENIAM okazis en Litovio.

Izraelis neniam revenis al Litovio, al Marijampolė. Tamen forlasinte la patrolandon,  li restis viva,  li ne pereis dum la Holokaŭsto. En la jaro 1941 en Marijampolė estis murditaj liaj gepatroj kaj post 3 jaroj en Kaŭna geto pereis  familio de lia frato David. Li restis viva, konkeris Parizon, faris mirindan karieron kaj realigis siajn revojn.

"Konkeron" de Parizo Bidermanas komencis sur la plej malsupra ŝtupo – en azilo por judaj enmigrantoj, kie vagabondoj kaj enmigrintaj mizeruloj serĉis la tegmenton por sia kapo. Unaj impresoj, spertitaj en Francio, kaj komplika adaptiĝo disigis la kreitajn iluziojn. "Al Parizo mi venis kun 25 frankoj, tamen el  tiuj la doganistoj  redonis nur sep, do mi venis al Parizo kun sep frankoj en la poŝo. En malserenaj kaj malvarmaj tagoj la norda stacio ŝajnis kota, tuta Parizo dronis en nubo kaj pluvo. Pro grandeco de la urbo mi  povis freneziĝi, precipe dum tiu periodo. Mi komprenis, ke mi havas nenion, nur tiujn sep frankojn, por kiuj mi povis tranokti en motelo".

La profesio, akirita en Litovio, helpis al  Bidermanas fiksiĝi en la nova vivo. Antaŭ la Dua mondmilito li laboris en fama fotoportreta studio Arnal, poste en studio de la bopatro, kaj finfine en la propra en Nationale-strato.

Grava turno en kariero de la artisto okazis dum la milita tempo, kiam li kaŝadis sin de nazioj, partoprenis en kontraŭfaŝisma rezistado kaj fotadis la kunbatalantojn.

Jen epizodo pri unu el tiaj fotoseancoj.  La kunbatalantoj venis al la fotado puraj, kun freŝe razitaj vizaĝoj. Tamen Izis ne fotis ilin. Li petis ilin veni post tri tagoj nerazitaj, vestitaj per la sama ĉemizo. La fotisto deziris verki bildojn de la homoj, kiuj  venis kvazaŭ rekte el la batala kampo. En la fotoj oni povas vidi malĝojon de la herooj, laciĝon en la okuloj, sopirantaj al pli bonaj tempoj.

La unua ekspozicio de la estonta famulo estis aranĝita en Pariza galerio La Boétie en 1946. En 1950 aperis la unua fotolibro Parizo de revoj (Paris des rêves), subskribita je nomo Izis. Ĝi atestis pri naskiĝo de la talento tre interesa kaj novidea. La antaŭparolon verkis la fama poeto, dramisto kaj aktoro Jean Cocteau.

Fotoj de Izis bildigas Parizajn stratetojn kaj homojn, vendistinon de konvaloj, festajn momentojn, cirkajn spektaklojn, stratbalaistojn kaj geamantojn. En nekoloraj fotografaĵoj radias ia lumo, kiu ensorĉadas la homojn admirantaj sian Parizon ankaŭ post 60 jaroj. La detaloj estas tre interesaj kaj elokventaj: la krudaj manoj, la laciĝinta vizaĝo kaj malĝojo, pasantoj  hastantaj tra  neĝa blovaĵo al la laborejo. Tiutempe Izis pli kaj pli aprecis neantaŭaranĝitan etoson en la fotoj kaj decidis ne fotadi en la studio.

En 1949 Izis estis invitita foti por la unua numero de fama magazino Paris-Match. La fotisto dum 20 jaroj preparis por la magazino multajn raportaĵojn pri mondfamaj artistoj Marc Chagall, Collette, Albert Camus, Paul Eluard, Louis Aragon, Édith Piaf   kaj aliaj.

Tre grava por I. Bidermanas estis interkonatiĝo kun fama franca poeto kaj scenaristo Jacques Prevert. Rezulto de ilia amikeco kaj kunlaborado estas fotoalbumoj La granda balo printempa (Le grand Bal du printemps), Ĉarmo de Londono (Charmes de Londres).

Izis kune kun la plej fortaj artfotistoj Willy Ronis, Henri Cartier-Bresson, Robert Doisneau kaj Brassaï partoprenis en ekspozicio Kvin francaj fotistoj (Five French Photographers) en Novjorka Muzeo de Moderna Arto (MoMa). La ekspozicio funkciis ekde 1952 12 19 ĝis 1953 02 24. Liaj laboroj ĝisatendas grandegan interesiĝon. Izis estas komparata kun Henri Cartier-Bresson, Brassai kaj aliaj famaj fotistoj.

Izis konsideris humanisman ideologion de fotografio. Eble nekonscie, tamen li trafe uzas koncepton de H. Cartier-Bresson pri "decida momento".

En 1957 Henri Cartier-Bresson  diris al The Washington Post : "Fotado ne similas pentradon., Kiam vi fotas,  vi verkas nur dum sekundero. Via okulo devas vidi la komponadon aŭ esprimon, kiun la vivo mem prezentas al vi, kaj vi devas intuicii, kiam butonpremi  la kameraon. Tio estas la momento, kiam la fotisto verkas. Oop! La momento! Se vi preterlasis ĝin, ĝi malaperis poreterne".

La artisto multe vojaĝas. Li vizitas Londonon, ankaŭ Israelon kaj eldonas fotoalbumon pri ĉi tiu lando. La antaŭparolon al la albumo skribis verkisto Andre Malraux, la kovrilon verkis la fama M. Chagall. En 1964 M. Chagall invitis foti nur unusolan Izis, kiam li pentris plafonon de Pariza Operejo. Poste la raportaĵon el 20 fotoj publikigis Paris-Match.

Post 20-jara laboro en la magazino, Izis decidis ĝin forlasi kaj en 1969 li dediĉis sin nur al la verkada laboro. Li eldonis albumon La mondo de Chagall (Le Monde de Chagall), kaj  en la jaro 1977 aperis lasta libro de I. Bidermanas Parizo de poetoj (Paris des poètes). Izis forpasis en 1980, enterigita en suburba tombejo de Parizo.

Kritikistoj asertas, ke tuta verkado de Izis estas tuŝita de malĝojo. Por la junulo, forlasinta sian landon, Parizo estis ne lulilo, sed azilo. Organizantoj de la pasintjara ekspozicio en Parizo atentigas, ke kordoloro de la artisto estas kunligita kaj kun malfacila decido elmigri, kaj kun sento de kulpeco, ke li sukcesis eviti la masakron, kie pereis lia tuta familio.

En Litovio Izis longe estis preskaŭ nekonata, pri li aŭdis nur ne multaj. Kiam antaŭ kvin jaroj pli aktive komencis kunlabori Litova Arta Muzeo kaj Franca Kultura Centro, naskiĝis ideo aranĝi ekspozicion de laboroj de Izis en lia naskiĝlando. Lia filo kaj protektanto de lia heredaĵo, ankaŭ fotisto, Manuel Bidermanas konsentis prepari la ekspozicion, kvankam li diris, ke la patro ne estus konsentinta, ĉar damaĝo pro la murditaj proksimuloj estis tro granda.

En Marijampolė konserviĝis Dailidės-strato [dajlides], kie staris domo de Bidermanas-familio, tamen la domo mem jam ne estas.  La urba estraro intencas  unu el  stratoj nomi je nomo de la fama samurbano, tamen Manuel Bidermanas dezirus, ke la strato havu nomon de familio Bidermanas.

En 2006 Izis finfine revenis en Litovion. Ekde la 14a de novembro 2006 ĝis 14a de januaro 2007 en Vilna Bildgalerio funkciis lia granda ekspozicio, estis eldonita katalogo. Poste la ekspozicio translokiĝis en Marijampolė, la naskiĝurbo de Izis. Liaj laboroj estis prezentitaj en Kultura Centro de Marijampolė (Arta Galerio de M. B. Stankūnienė).

Post finiĝo de la ekspozicio, oficistoj de Franca Kultura Centro plenumis volon de M. Bidermanas kaj du laborojn de Izis donacis al lia naskiĝurbo. Nuntempe ĉi tiuj fotoj estas konservataj en Kultura Centro de Marijampolė.

Pri arto de Izis oni povas konatiĝi en Fejsbuko ,  kaj en multaj aliaj TTT-ejoj.



2010-08-23

Unika subakva ekspozicio en lago Plateliai

La 14an de aŭgusto en lago Plateliai [pla'telej] (distrikto Plungė) dum somera tendaro de subnaĝantoj estis lanĉita unika subakva galerio. Ĝin povos viziti en la lago subnaĝantaj homoj. La tendaro deziras kunvoki artistojn famajn kaj komencantajn por eksponi subakve siajn laborojn. En la netradicia spaco oni provas transdoni belecon de fotografio, pentrado, vitraloj, skulpturoj, teatro kaj aliaj branĉoj de la arto.

Subakvigitaj fotoj por la ekspozicio estis presitaj kaj preparitaj  per speciala teknologio. La subakva galerio prezentas  du ekspoziciojn: tiun de profesia fotisto Saulius Kirvela kaj ekspozicion de amatoraj fotoj de Andrius Albrikas. En la galerio estas eksponataj pli ol 20 fotoj.

Iniciatinto de la galerio Andrius Albrikas diras, ke la ideo fondi galerion sub akvo estas malnova.  Estontece oni planas establi moveblajn galeriojn, kiujn oni povos transporti tra lagoj, organizi internaciajn tendarojn, establi subakvan fotostudion.

La subakva galerio funkcios ĝis mezo de septembro.

2010-08-08

Paulius Normantas estis amiko de la reĝo

Jen Bermuda Triangulo, kie estas konstante malaperinta  Paulius Normantas: Hungario, Litovio, Himalajoj. Kiam eterna pilgrimulo aperas en Vilnius, tuj ni ekscias pri tio el liaj fotoekspozicioj, prezentadoj de libroj, gazetaro, radiaj kaj televidaj elsendoj.

En ĉi tiu intervjuo fotoartiston Paulius Normantas paroligas gazetaj ĵurnalistinoj Audronė Jablonskienė (Respublika) kaj Rasa Pakalkienė (Lietuvos Žinios).
Audronė Jablonskienė: Telefoninte al Respublika, vi insiste  proponis vin rakonti pri eksterordinaraj aventuroj, spertitajn dum lastaj 5 monatoj en Hindio, Nepalo kaj Tajlando. Do, eble je tiuj kruelaj okazaĵoj ni komencu, ke la leganto "englutu la hokon".
– Mi ne povas. Se mi komencos laŭdi min, kiel mi pli ol unufojon evitis mortominacajn danĝerojn, aliafoje mi denove trafos en la saman kaptilon. Kaj plu mi ne liberiĝos. Ĉu mi estas Dio, reganta mian destinon? Vi ne povas sin ŝajnigi superulo, ĉar vi estos punita.

A. J.: Ŝajnas, ankaŭ min vi kaptis per la hoko…
– Mi plenumas mian vorton, tamen mi povas rakonti nur pri tio, kio rekte ne estas kunligita kun mi. Du kaj duonon de monatoj mi vojaĝis tra Hindio. En urbo Darĝiling (Okcidenta Bengalio, hejmlando de Tagore) mi lanĉis fotoekspozicion. Tie tiam okazis striko. En la urba placo bruis homoj, bolis politikaj debatoj. Subite el homamaso elsaltis  teroristo kaj dehakis per la sabro la kapon de gvidanto de opozicia partio. Tiu subfalis en la ĉirkaŭbrako de la edzino. En Bankoko (Tajlando), kie mi estis pro eldonadaj aferoj de mia libro, en korto de la eldonejo oni komencis pafadi al homoj. Maoistoj, okupintaj regpotencon en Nepalo, mortpafis la 29. Nuntempe jam estas ne Nepala Reĝlando, sed socialisma respubliko. La sesa en la mondo – post Ĉinio, Kubo, Nord-Koreio, Vjetnamio kaj Laoso.

A. J.: Kio nun estos kun alpinismo, kun Katmanduo – la ĉefurbo de monda alpinismo?
– La alpinistojn oni enlasos, nur ĉio kostos pli: vizoj, permeso grimpi sur montoj.

A. J.: Ĉu vi ĉi-foje grimpis?
– Mi grimpis. Ĝis baza tendaro de Everesto en alto de 5,2 km. Tie mi festis mian 60-jariĝon.

A. J.: Ĉu unusola? En montaro?
– Kun portisto. Ĉirkaŭe nur rokoj kaj musona pluego torente falanta. Ĝuste tiel mi festis miajn 50an kaj 55an naskiĝtagojn.

A. J.: Almenaŭ kun glaso da vino…
– Ĉu mi haŭlu la botelon en alton de 5 km! Cetere, al la portisto mi aĉetis botelon da biero (mi mem ĝin ne trinkas). Tamen descendinte mi eltrinkis en bona restoracio glason da bona vino.

A. J.: Ĉu unusola?
– Unusola.

A. J.: Antaŭ 15 jaroj mi vidis vian fotoekspozicion en galerio Arka. Ĝin prezentis vi kune kun via kunvojaĝantino virino. Ĉu vi prenadis en viajn vojaĝojn la amikinon? Kiu ŝi estas?
– Tiu virino nuntempe estas jam ne amikino, sed malamikino. Ni interkonsentis ne paroli malbone pri unu la alia. Mi konsideras la vorton.

Rasa Pakalkienė: Ĉu vi ne pensas iam pri la familio, almenaŭ pri proksima virino, kun kiu vi povus dividi zorgojn kaj ĝojojn?
– Dum lastaj kelkaj jaroj mi ne havas amikinon de la vivo. Mi opinias, ke tio estas la egzameno, sendita de Dio, kaj kiun mi devas honore elteni. Vintre kaj en Litovio, kaj en Himalajo estas malvarme por la unusolulo. Tamen ne estas sombre, ĉar ĉion en la vivo povas anstataŭi preĝo. Tial mi preĝas kaj matene, kaj vespere.

R. P.: Ĉu la preĝo povas anstataŭi la virinon?
– Povas, ĉar estas de la sama genro (ridetas). La preĝo helpas al mi rifuzi strangajn, misajn pensojn, helpas koncentriĝi. Se Dio, ekvidinte, ke la ekzamenon mi sukcese trapasis, kaj alsendos al mi litovinon, hungarinon aŭ nepalaninon, eble mi pensos pri la vivo kun la dua edzino.

R. P.:Ĉu vi interrilatas kun viaj infanoj – filo Pranas kaj filino Andreja, loĝantaj en Hungario?
– Niaj interrilatoj dum la tuta vivo ne estis bonaj, ĉar eksa edzino kaj ŝia parencaro ne permesis  al mi vidi la infanojn.
Mi pensas, ke mia filino estas la plej bela en la mondo. Tamen Andrea ne deziras kun mi renkontiĝi. Kun la filo mi renkontiĝas, mi helpas al li iomete.

R. P.: Ebe via stilo de la vivo estas  tiu de la vagabondo, kaj pro tio estas malfacile trovi la proksiman amikinon?
– Mi konsentas. Kia virino povas atendi la edzon, kiu forveturas por 6 aŭ 10 monatoj? Ĉirkaŭ duonon de la jaro mi estas en Oriento, po du aŭ tri monatoj – en Hungario kaj Litovio.

A. J.: Kio mankas al vi pleje dum viaj unusolulaj vojaĝoj?
– La gepatra lingvo.

A. J.: Ĉu vi havas amikojn en tiuj landoj, kie vi vojaĝas?
– Kompreneble. En mezo de Nepalo estis malgranda reĝlando Mustango – la mallarĝa 100-kilometra zono, ĉirkaŭ 7000 loĝantoj. Ni estis amikiĝintaj kun la reĝo, mi lokiĝadis en lia grandega hotelo en Katmanduo. Nuntempe tiu reĝo estas nur ordinara raĝo, kaj la reĝlando – distrikto de Nepalo. Ĉar la reĝo, dezirante esti demokrato, legitimis  plurpartian sistemon. La maoistoj ekaktivis, kaj ĉinaj instruktoroj provokis la civitan militon.

A. J.:  Konata skemo.
– Jes. Nun la reĝo rapidas disvendi siajn riĉaĵon, por ke ĝin ne naciigu. Kaj tiun hotelon li jam ne havas.

A. J.:  Jam 15 jarojn vi estas en "nigra listo" de Ĉinio. Vi ne povas vojaĝi al ekamita Tibeto. Kia celo de viaj vojaĝoj estas nun?
– Mi vizitas restajn budhismajn ŝtatojn. Entute tiuj estas 18. En la 14 mi jam estis. Restis Koreio, Tajvano, Japanio kaj Ĉinio. Mia celo estas eldoni enciklopedion pri plej gravaj budhismaj temploj. Mi havas 100 000 fotojn, kolektis tri kvaronon de la materialo. Mi deziras restigi malantaŭ mi la serioze fositan sulkon. Tial mi ne povas ĵetadi min. Mi multe legas, profundiĝas. Min enlasas ĉiuj budhismaj monaĥejoj. Tie mi multe da tempo pasigas meditante, konversaciante kun la monaĥoj, aŭskultante ilian preĝkantadon.

A. J.: Ĉu tio helpas pli bone kompreni tiujn objektojn, kiujn vi fotadas? Homojn, naturon, templojn?
– Sendube.  Kaj nepre skribu, ke mi laboras nur kun kontakta kamerao. La cifereca neniam transdonos eksterordinaran aŭron de la loko.

A. J.: Kaj kion vi spertas meditante unusola en la montaro?
– Trankvilon. Apartiĝon de ĥaoso. Mi povus respondi per improvizita hajko: en ĉielo du flugiloj aglaj desegnis silenton.

***
Fotoartisto Paulius Normantas naskiĝis la 8an de junio 1948 en Kalniškės (distrikto Akmenė). En 1974 finis Vilnan Universitaton.

En 1982 li edziĝis en Vilnius kun hungarino. En 1983 naskiĝis filo Pranas, en 1986 – filino Andreja. KGB post multaj provokoj permesis al li elmigri al Hungario. Bedaŭrinde, la geedza vivo daŭris nur 3 jarojn.

P. Normantas iniciatis pli ol 23 ekspediciojn al Malproksima Oriento, eldonis 11 fotoalbumojn, en 16 landoj de la mondo estis organizitaj liaj 190 fotoekspozicioj.

P. Normantas verkas ankaŭ hajkojn. En 2005 estas eldonita lia libro de hajkoj kaj fotoj Baltas. La libro estas la plej longa (10,40 m). Laŭ antikva ĉina tradicio ĝi estis produktita faldebla.

En 1992 P. Hungario honoris la fotiston per medalo Pro Cultura Hungarica pro meritoj en kultura kampo.

P. Normantas ankaŭ estas kavaliro de Ordeno de Litova Grandduko Gediminas kaj de Kavalira Kruco de Hungara Respubliko.

--
Aŭtoroj de la fotoj: Paulius Normantas kaj Gediminas Kajėnas.

2009-09-14

Forpasis Majstro de fotografio


La lasta el la plej grandaj. Tiel estis nomata franca artfotisto Willy Ronis, kiu sabate mortis 99-aĝa. Li estis fama per nekoloraj fotoj pri ĉiutaga vivo en Parizo kaj Provenco, precipe en distriktoj Belleville kaj Montmartre.
Gvidanto de fotoagentejo Eyedea Stephane Ledoux diris: Ni perdis la lastan el la plej grandaj. La plej grandaj estis tri: W. Ronis kun Robert Doisneau kaj Henri Cartier Bresson. Ili estas konsiderataj la plej bonaj artfotistoj de Francio, elstariĝintaj post la Dua mondmilito. Laŭ fakuloj, nome je laboroj de ĉi tiu triopo komenciĝis tiel nomata kulturo de humanisma fotografio. Ĉi tiujn fotistojn kaj ankoraŭ du artistojn aprecis prestiĝa Novjorka Muzeo de Moderna Arto en la jaro en 1953.
W. Ronis estis kronikisto de aspiradoj de nia postmilita nacio, poeto de ordinara kaj ĝoja vivo de Francio, – diris Francia ŝtatprezidento Nicolas Sarkozy.
Willy Ronis naskiĝis en 1910 en Parizo. Lia patro devenis el Odesa (Ukrainio), patrino devenis el Litovio. En la infanaĝo li lernis violonludon, tamen heredinte el patro fotostudion, en 1946 kune kun R.Doisneau transiris labori al agentejo Rapho. Temoj de postmilitaj fotoreportaĵoj, kiujn verkis W. Ronis, estis tre diversaj – de moda mondo ĝis industriaj bildoj. Liajn faritajn fotojn publikigis plej bonaj tiutempaj revuoj, inter ili Life kaj Vogue. Tamen plej grandan atenton li dediĉis al ĉiutaga vivo, al strata vivo kaj al ordinaraj homoj. Jen lia plej fama foto estas Le Nu Provencal ( Nudaĵo en Provenco) , nudaĵo de lia edzino Marie-Anne Lansiaux, kliniĝinta super lavujo en vilaĝa banĉambro.
Mi proponas rigardi laborojn de la Majstro kaj spekti videon pri li (en la angla).

2009-08-11

Kongresaj fotaroj


Mi iomete parolos pri fotado. Mi mem ŝatas foti kaj pli-malpli interesiĝas pri fotografio. Tial estis interese, kiel fotantaj esperantistoj prezentos ĉi-jaran Universalan Kongreson. Kaj jen en yahoo-grupo esperanto-lt estis lokigitaj du ligoj al albumoj de Aleks Kadar. En unu albumo estis 378 fotoj, en la dua - 337 fotoj. Do, entute 715 fotoj. Post kelkaj tagoj ankaŭ Kalle Kniivilä proponas rigardi pli ol 500 fotojn. La kvanto impresa kaj ĝi certe kreskos plu. Iu diros: ni ĝoju, ja tio estas trezoro! Ĉu vere? Mi persone ne povas "digesti" tiomgrandajn fotarojn. Mi galopas tra bilda indekso kaj haltas, se rimarkas ion atentindan.
Cifereca fotografio kutimigis fotantojn rapide kaj senpripense premadi fotilan butonon. Plej ofte ili jam ne rompas la kapon kiel kapti pli bonan momenton, ne pensas pri kompozicio aŭ kadrado. Ja en la fotilo estas ne 36-filmera fotobendo, sed kelka-gigabajta memorkarto. Tio koncernas ne nur fotistojn amatorajn, sed ankaŭ la pli spertajn. La spertulo selektadas siajn laborojn, se estas bezonate, multe kaj pacience laboras kun fotoŝopo aŭ alia foto-redaktilo, tamen al la amatoro plej ofte tio estas enua okupo. Estas bone, se li almenaŭ likvidas efekton de ruĝaj okuloj.
Malsupre mi prezentos kelkajn ekzemplojn. Indas malfermi la fotojn per apartaj kartetoj sur taska breto de via foliumilo (angle Open link in new tab). Tiam vi povos rapide trarigardi la fotojn kaj reven en ĉi tiun tekston.
Se ni trarigardos menciitajn albumojn de Aleks, ni ekvidos fotojn, kiuj estas kvazaŭ haltigitaj sceneroj de kinofilmo: a) jen fraŭlino ; b) ŝi iomete sin turnis; c) ŝi ekturniĝis ankoraŭ je kelkaj gradoj, k.t.p. Alia ekzemplo: ĉu multe diferencas ĉi tiu foto de ĉi tiu? Trarigardante la fotojn, oni povas rimarki dominadon de la sama vizaĝo. Eble iu nova stelulo de E-movado? Mi ne rekonis lin. Tiam mi hipotezis, ke la posedanto de la albumoj tiamaniere sinprezentas. Kelkaj “gugladoj” tion konfirmis.
Ankaŭ en fotoalbumo de Kalle Kniivilä oni povas trovi vizaĝojn kelkekzemplere. Kvankam mi trarigardis supraĵe, tamen mi ekĝojis, ekvidinte konatajn vizaĝojn el Vilna E-klubo. Ja iliaj T-ĉemizoj tre okulfrapas !
Miaopinie, se ni deziras ion rakonti al la publiko, ni penu esprimi la propran vidpunkton al fotata objekto, transdoni la etoson, kiun ni spertis mem. Ni ne kreu galeriojn de kapoj. Ni kritike trarigardu la fotitan materialon kaj selektu fotojn por publikaj albumoj (almenaŭ por tiuj, kiujn ni proponas trarigardi). Prefere estu da fotoj kelkoble malpli, tamen ili estu interesaj por ĉiuj.
Kvankam mi kritikis, tamen vi klaku al ligoj de la albumoj. Eble vi estos pli pacienca kaj vi spertos ĝojon trarigardante la albumojn. Kion ajn ni diru, tamen ajna foto estas haltigita momento de la vivo.

2009-07-17

Prestiĝa premio al fotisto Rimaldas Vikšraitis


La 11an de julio en la plej granda Eŭropa fotofestivalo (Arles, Francio) Rencontres d'Arles laboroj de litova fotoartisto Rimaldas VIKŠRAITIS estis aprecitaj je prestiĝa premio Malkovro de la Jaro . La premio estis atribuita por seriaj laboroj, kreitaj dum 1976-2005: Skerstuvės (buĉo), Pavargusio kaimo grimasos (grimacoj de laca vilaĝo), Vienkiemio godos (zorgoj de solestara hejmo). Fotoj de R. Vikšraitis eksponataj en Arles reprzentas la plej elstaran trajton de lia kreado - publikan dokumentadon de materiala mizero kaj spirita degenero en litova provinco, ne kamuflitan per estetiko de arta fotografio. Tamen en internacia kunteksto estis substrekata alia trajto de kreado de la fotisto: rigardo al fotata sociala realeco de interne, permesanta konservi por estonteco bildojn de la vivo malaperanta, preskaŭ ne tuŝita de konsuma kulturo. Fama fotisto Martin Parr (Britujo) prezentante laborojn de R. Vikšraitis rimarkis, ke la fotoj kvazaŭ prezentas lokon ĉe la tablo en fotataj amuzvesperoj kaj samtempe permesas sperti ĉiujn emociojn kaj senbridecon kaŭzitan de alkoholo.
La honorpremio estas unu el la plej gravaj honorigoj en historio de litova fotografio. R. Vikšraitis estas la tria litova aŭtoro, kies kreado estis prezentita kaj meritis aprecon en Arles fotofestivalo. En 1977 Romualdas Požerskis ĉi tie ricevis Premion de Kritiko, en 1990 estis solide prezentitaj laboroj de Aleksandras Macijauskas.

2009-07-01

Fotoj, kiuj ne devis aperi


En artgalerio de Šiauliai oni povas pririgardi foto-ekspozicion Negativoj forgesitaj kaj forĵetitaj, kiun prezentis artfotisto Algirdas Musneckis. Ĉi tiu ekspozicio absolute diferencas de tiuj, kiujn pli frue aranĝis la fotisto. En la ekspozicio estas prezentataj ne liaj, sed fremdaj fotoj. La titolon de la ekspozicio oni devas kompreni laŭvorte: tiuj fotoj vere ne devis esti, ili estis kondamnitaj al neniigo kaj forgeso. A. Musneckis prenis ilin el malnovaj fotiloj, diversvoje vojaĝintaj en Litovion el eksterlandoj, plej ofte el Germanio. A. Musneckis estas konata en Šiauliai ne nur kiel fondinto de dokumenta kaj arta fotografio. Li estas ankaŭ senlaca koektanto. A. Musneckis kolektis fotilojn de ĉiuj modeloj uzitaj en la postmilita Litovio. Dum lastaj dek kelkaj jaroj li malkovris novan okupon, en kiun li sincere absorbiĝis. En bazaroj, brokantejoj la fotisto serĉas kaj aĉetas el eksterlandoj veturigitajn kompaktajn fotilojn - tiel nomatajn sapujojn. Iam en la fotiloj li trovadas fotobendojn. Li ilin rivelis, faris fotojn kaj poste iujn selektis por la ekspozicio, kies herooj - tute ne konataj homoj, iliaj festoj kaj ĉiutageco, ĝojoj kaj malĝojoj. Unuvorte - la vivo. En la ekspozicio estas neniu konkreta nomo aŭ loko. Kaj la vizitanto ne rimarkas ilian foreston.