Showing posts with label libroj. Show all posts
Showing posts with label libroj. Show all posts

2011-04-19

Litovaj romaoj jam havas lernolibron de sia etna lingvo

Dank' al esperantistino (ekde 1965) Vida Beinortienė el  Panevėžys [paneveĵis'] estas eldonita libro* pri romaa lingvo.

Ĝis nun la romaoj havis nur aboco-libron Romane bukvi,  eldonitan de Kleriga Ministerio en 2003.

La libro prezentas romalingve beletrajn specimenojn. La aŭtorino deziris, ke ili almenaŭ iomete rilatu al romaa temaro. Tamen en litova literaturo mankas tiaj verkoj.  Estis tradukitaj verkoj de klasikuloj de rusa  literaturo (Makar Ĉudra de Maksim Gorkij, poemo Ciganoj de Aleksandr Puŝkin).  El litova poezio estis tradukitaj versoj de Kristijonas Donelaitis, Justinas Marcinkevičius, Paulius Širvys. La libron redaktis doktoriĝanto de Vilna Pedagogia Universitato romaino Rada Bogdanovič.

Vida Beinortienė akiris la profesion de inĝeniero – kemiisto en Kaŭna Politeknika Instituto (nuntempe Kaŭna Teknologia Universitato). En esperantista rondo ŝi estas konata kiel tradukistino, kiu esperantigis dramon Mindaugas de Justinas Marcinkevičius (2005) kaj tajgan taglibron Requem de Antanas Poška (dulingva eldono, 2005). En Litova Stelo oni povas legi versaĵojn de populara litova poeto Paulius Širvys, kiujn tradukis sinjorino Vida.

La libro pri romaa lingvo naskiĝis post ŝia multjara  kunlaborado kun la loka romaa komunumo. "Libertempe mi iras al romaoj", - diras ŝi. "Ili bezonas diversflankan helpon".

Kiam sinjorino Vida iĝis protektanto de romaoj en Panevėžys? Nun ŝi laboras jam duan jaron kiel rajtigito de Romaa Komunumo Nevo Drom, tamen pri ĝiaj interesoj ŝi komencis okupiĝi antaŭ 13 jaroj, kiam la Internacia Societo Kolping el Germanio fondis oficon de sociala helpanto por laboro kun infanoj de cigantendaro.

"La societo financas socialan agadon, do ankaŭ al mi asignis salajron. Bedaŭrinde, post unu jaro la vizitantaj germanoj decidis, ke ne indas elspezi monon por la romaoj kaj mian oficon nuligis, tamen mi restis kun la romaoj ĝis nunaj tagoj", – rakontis sinjorino Vida.

Dum 13 jaroj ŝi ellernis la lingvon kaj kompilis ĉi tiun libron. La romaa lingvo en Eŭropo havas 9 dialektojn. La idiomo de Pollandaj kaj Litvaj romaoj apartenas al Baltia dialekto.

"Oni povas nur bedaŭri, ke ankaŭ hodiaŭ multaj romaoj estas analfabetoj, timas publikecon, sentas sin ne sekuraj. Tamen ili kroĉiĝas al la vivo kaj necesas helpi, ke ili integriĝu en la socion,  ke ili sentu sin plenrajtaj civitanoj de la lando", – parolas sinjorino Vida.

Tautinių bendrijų naujienos (Novaĵoj de etnaj minoritatoj),
Panevėžio balsas
(La voĉo de Panevėžys),

Valdo Banaitis

*Romų kalba = Romany čhib / Vida Beinortienė. – Panevėžys : Panevėžio vaikų dienos užimtumo centras ( Centro  de Infana Tag-okupado en Panevėžys), 2011. – 260 paĝoj, 4 partoj ( gramatiko de romalingvo, tekstoj, vortaretoj romaa-litova kaj litova-romaa (4500 vortoj)). – ISBN 978-609-95266-0-7

2010-07-28

Grandaj libroj. Libro, dediĉita al kastelmonto Salduvė

En Šiauliai [ŝeŭlej] eldonita libro grandegulo Aukuras Salduvei (Altaro al Salduvė). La unika eldonaĵo pezas 113 kg. Ĝiajn  metalajn kovrilojn ornamas kverkaj folioj eltonditaj el metalaj lamenoj.

La plej granda libro de Šiauliai estas eldonita okaze de miljara datreveno de unua mencio de Litovia nomo. Ĝi estas dediĉita al kastelmonto Salduvė  [salduve'] (ĝi troviĝas en teritorio de la urbo) kaj historio de baltoj. Tio estas kolekto de artikoloj, ilustrita per fotoj kaj pentraĵoj. Tekstoj de la artikoloj estas estas skribitaj en lingvoj litova, latva kaj eĉ prusa.

Temon al la libro proponis arĥitekto, historiisto de la kulturo, eksa ĉefa pentristo de la urbo Vilius Puronas. Li estas ankaŭ dezajnisto de la libro.

La libron presis bindejo – presejo de Šiauliai. Oni certigas, ke uzita presfarbo ne paliĝos eĉ post 300 jaroj. La kovrilojn faris akcia kompanio Elga. Gvidantoj de ĉi tiuj kompanioj Stanislovas Dikšas kaj Ramūnas Volbekas estas mecenatoj de la libro, tial ĝi kostis nenion por la urbo.

La libro estis prezentita en tradicia librofoiro en Vilnius. Ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė subskribis sur speciale enbindita malplena paĝo de la libro.

La libro pretendas al la plej peza kaj granda libro de Litovio. Ĝin pesis kaj eldonis oficialan dokumenton ŝtata entrepreno Šiaulių Metrologijos Centras (Metrologia centro de Šiauliai). Estas konstatite, ke maso de la libro estas 113,6690 kg.  Aliaj donitaĵoj: alto de la libro – 1,25 m, larĝo – 0,9 m kaj diko – 0,25 m. Agentejo Factum decidos, ĉu registriĉi tiun rekordon.

Do, ne mirige, ke la libron  povas levi nur 4 viroj. Ili devas surmeti gantojn, por ke la kovriloj ne vundu la manojn. Miaopinie, tiu fakto montras, ke arta solvo de la kovriloj, kiuj  apenaŭ aludas tiujn de tradicia libro, ne estas sukcesa.

Se oni deziras ekscii pri kio rakontas la libro grandegulo, sufiĉas tralegi eldonitan tradician paperan libreton, en kiu estas publikigataj la samaj tekstoj.

2010-05-31

Grandaj libroj. La plej dika libro en Litovio

En biblioteko de Pravieniškės (distrikto Kaišiadorys) sur du tabloj kuŝas la libro, kiun  enportis ĉi tien du viroj.

La libron skribis infanoj aĝaj de 7 ĝis 10 jaroj el 9 lernejoj. La plej grandan parton de la libro verkis lernantoj de baza lernejo de Stasys Tijūnaitis el Pravieniškės. En čiu paĝo de la libro estas po unu kvarversa strofo. En la libro estas eĉ 1037 tiaj paĝoj. Iuj lernantoj verkis po kelkdek strofoj. Jen Gabrielė Tarutytė kaj Rasa Miliukaitė el Pravieniškės verkis po 86 strofoj, Milda Auželytė - 76.

La versoj estas surskribitaj sur dikaj paperfolioj. La poeziaĵojn redaktis kaj preparis por la libro instruistino de elementaj klasoj Jonesa Drumstienė (gvidantino de la projekto) kaj Birutė Preikšaitienė. Ceramikajn kovrilojn por la libro faris lernantoj sub gvidado de famaj ceramikistoj Audronė Skarbaliūtė kaj Leonas Vytautas Glinskis. La libro havas titolon Varpelių skambesys (Sonorado de tintiloj).

Multaj presejoj rifuzis bindi la libron kun ceramikaj kovriloj. Nur la Printėja el Kaišiadorys ne ektimis la malfacilan taskon kaj bindis la libron forte kaj bele.

La libro pezas 85,4 kg. Aliaj ĝiaj karakterizaĵoj: longo – 175 cm, larĝo –36 cm, alto – 25 cm. La libro estas ilustrita per pentraĵoj. Ĝi enhavas poeziaĵojn de 134 lernantoj el elementaj klasoj. Estas preparataj dokumentoj al agentejo Factum ĉe Litova Kultura Fonduso por registri rekordon La plej granda permane skribita libro.

2010-05-19

Grandaj libroj. La Eterna Libro de Monto Rambynas

La Eterna Libro de Monto Rambynas (1) al patriarko de Litovio Minora Martynas Jankus estis donacita en 1928 okaze de 10-jariĝo de Litovia sendependeco kaj 70-jara jubileo de M. Jankus. Tio estis donaco de Litovia socio por meritoj de M. Jankus en aligo de regiono Klaipėda al la Granda Litovio.

La Eterna Libro de Monto Rambynas iĝis gastlibro de M. Jankus kaj tiu de Litovio Minora. En ĝi subskribis plej eminentaj homoj de tiutempa Litovio. Honoro subskibi kiel unua en la libro estis prezentita al Vydūnas.

Eksterlandaj ambasadoroj, enmanigintaj siajn distingsignojn al la Litovia ŝtatprezidento, nepre venadis por sinprezenti ankaŭ al  M. Jankus, tiutempe titolata la malgranda aŭ la dua Litovia ŝtatprezidento kaj por subskribi en la libron. Dum 11 jaroj estis uzitaj 90 paĝoj de ĉi tiu libro. Ili estis plenaj je subskriboj  kaj bondeziroj  en lingvoj latva, estona, sveda, finna, germana, rusa, norvega, angla, hinda kaj eĉ la japana.

En 1939, kiam la regionon de Klaipėda okupis hitleranoj, M. Jankus estis devigita retiriĝi al Kaunas. Li kunprenis nur la Eternan Libron kaj prenis neniun alian personan aĵon.

Kiam M. Jankus sukcese atingis la provizoran ĉefurbon de Litovio, Kaŭna Radiofono donis interkonsentitan signon, ludante melodion Tykiai, tykiai Nemunėlis teka...(Kviete, kviete Nemunas fluas...). Dum la milita tempo kaj iom poste la libron gardis familio de kolonelo, ĉefa skolto Juozas Šarakauskas.

En 1963 la libro estis transdonita al fako de raraj presaĵoj de Nacia  Biblioteko de Martynas Mažvydas, kie ĝi estas konservata ankaŭ nun. Nur la 15an de januaro, kiam estas solenata la dato de aligo de Klaipėda-regiono al Litovio, la libro estas alportata en la parlamentejon.

La lasta enskribo en la libro atestas, ke M. Jankus deziris, ke ĝi revenu hejmen. Entreprenisto el Pagėgiai (distrikto Šilutė) Ričardas Savickas eksciinte historion de la libro klopodis, ke la lasta deziro de M. Jankus estu plenumita. Tamen la biblioteko rifuzis la libron redoni, ĉar hodiaŭ ĝi estas konsiderata kiel valorega historia relikvo de Litovio.

Tiam naskiĝis ideo krei kopiaĵon de la libro. La laboro estis komisiita al pentristino Dalia Marija Šaulauskaitė. En la novan libron silkografie estis transportitaj enskribo de Vydūnas, enkonduka vorto de M. Jankus, kopio de Akto de Tilžė (2). En la libron estis enbinditaj precipe altkvalitaj1000 paperfolioj.
Laŭpeze la libroj diferencas. La originala pezas 18,5 kg. La kopio estas pli peza – 22,5 kg (kun kverka ingo – 23,5 kg).

La 13an de julio 2002 rekreita Eterna Libro de Rambynas estis alveturigita en domon de M. Jankus en Bitėnai . En la libron unuaj subskribis membroj de Vydūnas-Societo.

--
(1) Kelkaj rimarkoj pri vorto 'monto' (litove kalnas). En Litovio la plej alta punkto estas Aukštasis kalnas (Monto Aukštasis [aŭkŝtasis] aŭ La Alta monto – 293,84 m super la mara nivelo).  Se kompari ĝin kun Everesto, ĝi estas nur eta monteto. Litovaj esperantistoj litovan vorton 'kalnas' ofte tradukas 'monteto' (lit. kalva, kalnelis). Tamen en kunteksto de Litovio la vorto 'monto' (kalnas) estas uzata, kaj tradukante ĝin kiel  'monteto', miaopinie ne estas plene transdonata vera senco, kiun ĉi tiu vorto enhavas en la konkreta kunteksto. Tial en la titolo de la libro mi uzas Monto Rambynas, sed ne Monteto Rambynas, kvankam alto de la monto estas nur 46 m.
 
(2) Akto de Tilžė –  la deklaracio, akceptita de Nacia Konsilio de Litovio Minora la 30an de novembro 1918 en urbo Tilžė (germ. Tilsit, nuntempe Sovetsk) pri rajto aligi Litovion Minoran al Litovia ŝtato.

2010-04-03

Libro pri Stasys Paliulis

Nur nun en miajn manojn trafis la libro Sutartinių ir skudučių keliais. Stasys Paliulis (Sur vojoj de sutarines kaj skudučej. Stasys Paliulis), dediĉita al centjara naskiĝa datreveno de longjara pedagogo kaj fama kolektanto de folkloro, esploranto kaj populariganto de popolkantoj sutartines kaj instrumenta muziko, doktoro de historiaj sciencoj, esperantisto Stasys PALIULIS (1902-1996). En la libro estas revuata vivo kaj agado de S. Paliulis, publikigataj rememoroj pri li, liaj artikoloj el etnografia temaro, fragmentoj de lia taglibro.

Mi memoras lin, kiam li estis verĵajne preskaŭ 90-jara. Tamen li aspektis rimarkeble pli juna. Tiam mi pensis, ke S. Paliulis estas el generacio de malnovaj esperantistoj. Nur el la libro mi eksciis, ke li serioze ekinteresiĝis pri Esperanto estante  jam preskaŭ 80-jaraĝa. Mi prezentas fragmenton de rememoroj de Gražvydas Mykolas Paliulis pri Esperanteco de la patro.

Estante jam 80-jaraĝa, la patro ekinteresiĝis, oni povas diri, fanatike, je Esperanto. Ĉiu-marde li partoprenis en kunvenoj de Vilna E-klubo, kiuj okazis sur monteto Tauras, en eksa Sindikata Domo. Ĉar al la grandaĝa patro estis malfacile surgrimpi Tauras-monteton, tial preskaŭ ĉiam mi veturigis lin. Post la kunveno li malsupreniris de la monteto memstare.

Pri Esperanto, kiel ankaŭ pri ludado per skuduĉej, mi ne interesiĝis kaj mi diradis, ke ne indas lerni ĉi tiun artefaritan lingvon. Per tio mi tre malmildigadis la patron. Al ĉiu nia gasto aŭ renkontita homo li rakontadis pri avantaĝoj de Esperanto, diversmaniere popularigis la internacian lingvon. Hejme estis multaj libroj, revuoj, gazetoj en Esperanto. La patro konstante legis
ilin, aŭskultis radioelsendojn en Esperanto. Eĉ dum lastaj tagoj de sia vivo en kirurgia fako de malsanulejo "Ruĝa Kruco" li ne disiĝis kun nova numero de Litova Stelo.

La libron (528 paĝoj) kompilis profesoro Algirdas Vyžintas, eldonis Litova Muzika Akademio (2002).
--
Skuduĉej – litove skudučiai, estas kompleto de simplaj, primitivaj muzikiloj, aranĝita el pluraj malsamlongaj lignaj blovtubetoj (de 10 ĝis 20 cm), donantaj nur po unu tono.
Sutarines – litove sutartinės, ili estas multvoĉaj litovaj popolkantoj. Estas karaktera sekunda intervalo inter apartaj voĉoj kaj sinkopaj ritmoj.

2010-03-25

"Espero" de L. Zamenhof - en "Liro de Švėkšna"


Regiono de Šilutė estas konata ne nur je siaj akvoj, inundoj, neimitebla naturo. Pli multe famigas ĝin ĉi tie loĝantaj homoj.

Estas malfacile imagi urbeton Švėkšna sen konata kaj estimata instruisto, esperantisto, landesploristo Petras Čeliauskas.

Hodiaŭ oni povas ekĝoji pri frukto de lia lasta laboro. Li kompilis poezian antologion Švėkšnos lyra ("Liro de Švėkšna"), kiu antaŭ la sojlo de ĉi tiu jaro estis eldonita. La aŭtoroj de versoj estas la homoj, kiuj loĝas ĉi tie, aŭ estas kunligitaj per aliaj rilatoj kun ĉi tiu belega urbeto de Ĵemajtio.

La antologion reprezentas versaĵoj de 24 aŭtoroj. En la libro estas publikigataj ankaŭ koncizaj biografiaj donitaĵoj de la aŭtoroj.

La libron ilustris per bildoj de paperaj eltondaĵoj instruistino Martina Zimkienė. En la antologio ŝi debutis ankaŭ kiel poetino.

Okazas, mi estis erare konvinkinta, ke eksredaktoro de Litova Stelo versojn nur esperantigas. Mi sciis, ke li enlitovigis himnon de espeantistoj Espero ("Viltis") de L. L. Zamenhof. En la libro la leganto trovos ĝin kaj originalajn poeziaĵojn de P. Čeliauskas: himnon de Švėkšna Glorkanto al Švėkšna ("Giesmė Švėkšnai"), kaj robajojn.

Ĝojinde, ke Petras tiel grave kontribuis al kultura vivo de la regiono kaj metis ankoraŭ unu valoraĵon en unu el siaj skatoloj. Ĉi-foje - en tiun de litova poezio.

2010-03-15

Biciklista permesilo

Ĉi tiu dokumento aspektas nuntempe eble iomete ekzotike.  Ĝi estas permesilo bicikli, eldonita al instruisto kaj esperantisto Antanas Prapuolenis (1894-1962), kiu estis direktoro de elementa lernejo en Pasiekai (municipo Liubavas, regiono Marijampolė) kaj loĝis en vilaĝo Salaperaugis [salaperaŭgis]. La dokumento atestas, ke Al civitano Antanas Prapuolenis, loĝanto de vilaĝo Salaperaugis, municipo Liubavas, regiono Marijampolė, estas permesate bicikladi. La permesilo validas ĝis la 31a de decembro 1922, fiska imposto estas pagita.

Salaperaugis estis apud ŝtatlimo kun Pollando. La ŝtatlimo tiutempe estis tre "breĉa". Ofte en la vilaĝon venadis diversaj rabistoj, ili forprenadis kokojn, porkojn, foje elportis eĉ tinon kun pana pasto. Vintre 1923-1923 okazis pli serioza incidento. El Pollando venis armitaj viroj, ili atakis magistratan kancelarion en Liubavas kaj deziris mortpafi magistrat-estron. Li eskapis nur ĉemizvestita, kuris al Marijampolė kaj atingis, ke en municipon Liubavas estu sendita polico por gardado de Litovia ŝtatlimo.

Interese oni eksplikas originon de nomo de la vilaĝo.
En antikva tempo ĉi tie estis unu grandega lago kaj meze leviĝis la insulo, kiu superkreskis la lagon. La insulo dividis la lagon al du malpligrandaj  kaj tra la insulo homoj faris vojon. Do, el vortoj sala (insulo) kaj peraugti (superkreski) aperis la nomo Salaperaugis. Tiujn du lagojn lokaj loĝantoj nomas Didysis (granda) Salaperaugis  kaj Mažiukas (malgranda) Salaperaugis.

Aliaj homoj opinias, ke la nomo estas poldevena. Ili asertas, ke tiutempe, kiam la vilaĝo apartenis al grandbieno Reketija, homoj loĝis bonstate, ili manĝis nur lardon kaj kukojn. Tial ili tiel eknomis la vilaĝon: sala (lardo) + pirogi (kukoj).

Algis Prapuolenis, kiu alsendis al mi bildon de la permesilo donita al lia patro, supozis, ke ĝi necesis pro tio, ĉar apude estis la ŝtatlimo. Tamen okazas, ĉi tiu dokumento estis necesa por ĉiu posedanto de biciklo. Bicikloj tiutempe estis multekostaj. La biciklo kostis proksimume 300 Lt.  Por ĉi tiu sumo oni povis aĉeti 2-3 bovinojn.

La artikolo pri Antanas Prapuolenis aperos en ĉi-jara unua numero de Litova Stelo.  Cetere, lia filo Algis antaŭ nelonge eldonis 44-paĝan libreton Prisiminimai ir pasakojimai (Rememoroj kaj rakontoj) pri siaj gepatroj kaj parencaro. Kompreneble, en la libreto la aŭtoro rakontas ankaŭ pri amo de sia patro al Esperanto. 

En la patrolando ni parolu en lingvo de la gepatroj, en la vasta mondo – en helpa lingvo Esperanto, asertas Antanas Prapuolenis en sia lernolibro. Tiujn vortojn li amis ripeti ankaŭ al siaj familianoj.

2010-02-01

Prezentado de libro pri kleruloj


Oni povas rimarki ĝoigan fenomenon en Litovio: aperas multaj libroj, en kiuj la aŭtoroj priskribas historiojn de siaj naskiĝvilaĝoj, urbetoj, regionoj. Tiuj libroj estas interesaj unuavice al tiuj, kiuj ankaŭ devenis el tiuj aŭ najbaraj lokoj. Tamen samtempe ili poiomete, kvazaŭ mozaiko, pliriĉigas bildon de nia lando.
Unu el tiuj aŭtoroj estas vilnanino kuracistino kaj esperantistino Alma ŠLAMAITĖ. La 28an de januaro en Vilna Domo de Instruistoj ŝi prezentis sian libron Molėtų krašto šviesuoliai (Kleruloj de Molėtai-regiono). Tamen ŝia libro diferencas de la supre menciitaj, ĉar ĝi estas interesa ne nur por devenintoj el tiu regiono. Sinjorino Alma konigas la leganton kun homoj, kiuj  estas konataj ne nur en Molėtai, sed ankaŭ kies nomoj estas gravaj en kunteksto de Litovio. Ekzemple, beatulo Mykolas Giedraitis (1425-1485), diplomato Kazimieras Graužinis (1898-1962), artisto Antanas Jaroševičius (1970-1956), litraturologo doktoro de filologiaj sciencoj Kazys Umbrasas (1916-1970), katolika pastro profesoro Petras Kraujalis (1882-1933) estas veraj kleruloj de Litovio. Tial la libro estas tre utila por tiuj, kiuj deziras ekscii iomete pli multe ol estas skribite en enciklopedioj.
En prezentadon de la libro kolektiĝis plena salono. Opinion pri la libro eldiris kaj rememorojn dividis direktorino de regiona muzeo en Molėtai Viktorija Kazlienė, "elmigrintoj el Molėtai al litovaj urboj" (tiel sin prezentis iu preleginto) profesoro literaturologo Petras Bražėnas, doktoro pri fizikaj sciencoj Rimantas Kraujalis, vicministro pri landa defendo Vytautas Umbrasas kaj aliaj. Ĉiuj ĝojis pri la libro kaj bondeziris al la aŭtorino verki la duan kaj eble eĉ la trian volumojn. Kompreneble, pri la libro, pri verkada proceso rakontis ankaŭ Alma Šlamaitė mem. La aranĝon kronis kantoj de bardo Kazimieras Jakutis.

2009-11-17

Ni konatiĝu kun la granda Majstro de beletro


Post  unufoja apero de  libro de argentina verkisto Jorge Luis Borges (1899–1986) en Litovio, unu libroamanto tiel ĝojis  en sia blogo: Nun ni klinas la kapojn al la granda generalo de beletro de 20a jarcento.
De nun ankaŭ en Esperanto oni povas ekrigardi al verkaro de la granda majstro. Eldonejo Sezonoj en 2008 aperigis beletran kolekton La sekreta miraklo (kompilis kaj redaktis István Ertl).  La 200-paĝa libro enhavas 31 rakontojn kaj 14 versaĵojn. Ilin tradukis Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua, Francisco Veuthey.
J. L. Borges verŝajne  estas unu el la plej citataj mondaj verkistoj. Tre ofte lian nomon oni ekaŭdas en respondo  al la demando:  Kiu plej grave influis por aperigo de interesa stilo aŭ enhavo de iu beletraĵo. Plej bona ekzemplo estas intelektuala detektiva romano Nomo de rozo de Umberto Eco, en kiu estas uzata metaforo de biblioteko (kaj bibliotekisto), kreita de J. L. Borges. Cetere, ĉi tiu romano donis komencon al abunda ĝenro de historiaj streĉromanoj.
La libro estas grava evento kaj valoraĵo en Esperanto-kulturo. Se nia bretaro estas tre malgranda kaj plenŝtopita per libroj, ni reviziu ĝin kaj preparu lokon por vizito de Majstro Borges.
Recenzon pri la libro legu en  La Gazeto (n-ro 6 (144), Antanas Grincevičius, Majstro de mallonga rakonto).

2009-07-17

Literatura premio de Eŭropa Unio al litova verkistino


Hodiaŭ Eŭropa Komisiono, Federacio de Eŭropaj Librovendistoj (EBF), Eŭropa Verkista Konsilio (EWC) kaj Eŭropa Federacio de Eldonistoj (FEP) anoncis 12 Eŭropajn verkistojn al kiuj unuafoje estos enmanigita Literatura Premio de Eŭropa Unio. Unu el laŭreatoj de la premio - litova verkistino Laura Sintija ČERNIAUSKAITĖ. Per ĉi tiu premio oni strebas atentigi riĉan kaj diversflankan literaturan kreadan potencialon de Eŭropo. La premio estos atribuata je 3 etapoj en jaroj 2009, 2010, 2011 ĉiu-jare elektante 11 aŭ 12 laŭreatojn. Do, ĝis 2011 estos honorigitaj 34 laŭreatoj - po unu el la landoj, partoprenantaj en la kultura programo de Eŭropa Unio. Ĉiu laŭreato ricevos po 5000 EUR.
Ĉi-jaraj premioj estos enmanigitaj 28an de septembro en Bruselo. La laŭreatoj kaj iliaj laboroj partoprenos en Frankfurta Librofoiro kaj diversaj ĉi-jaraj kaj sekvontjaraj reklam-kampanjoj.
La premio al L. S. Černiauskaitė estas atribuita por romano Kvėpavimas į marmurą (spirado al marmoro).
Prozistino kaj dramistino Laura Sintija Černiauskaitė naskiĝis la 8an de decembro 1976 en Vinius. La unuan libron - rakontkolekton Trys paros prie mylimosios slenksčio (tri tagnoktoj ĉe sojlo de amatino) ŝi eldonis en 1994, estante mezlerneja lernantino. Ŝian teatraĵon Liučė čiuožia (Liučė glitas) surscenigis Vilna Junulara Teatro (reĝisoro Algirdas Latėnas) kaj Moskva Dramarta kaj Reĝisora Centro de Roŝĉin kaj Kazancev (reĝisoro Vladimir Skvorcov). Ĉi tiu teatraĵo gajnis la unuan lokon en Berlina Teatra Festivalo Theatertreffen (2004).
En la intervjuo la verkistino rakontas (litovlingve) pri sia romano Benedikto slenksčiai (sojloj de Benediktas).

2009-07-15

El skatolo senfunda...


Konatiĝinte kun libro El mia Esperanta skatolo de Petras ČELIAUSKAS (eldonis Litova Esperanto-Asocio, 2009) mi tuj kaptis PIV'on dezirante ekscii, kiel granda povas esti skatolo? Mi imagis, ke la skatolo estas malgranda kesteto. PIV tion klare ne konfirmis, tamen ankaŭ ne kontestis. Kial mi ekinteresiĝis pri dimensioj de la skatolo? La tubero estas en tio, ke mi tenas en la manoj la dikan, enhave riĉan libron. La plej grandan ĝian parton konsistigas tradukita poezio - 212 paĝoj. Vere granda kontribuo al Esperanta literaturo. Ni sciu, kea libro ne inkludas poemaron Homo de E. Mieželaitis. En la libron estas kolektita diversĝenra materialo: tradukoj, diverstemaj artikoloj. Ĉapitraj titoloj mem parolas pri enhavo de la libro: Litovaj poetoj, Kantoj, Prozaĵoj, Esperantologio, Historio de Esperanto, Historio de Litovio, Litova kulturo. La libro miaopinie estas valorega por tiuj, kiuj deziras konatiĝi kun litova beletro, kulturo, historio. Ĝi estas utila ankaŭ por tiuj, kiuj studas Esperanton, ĉar ĉapitro Esperantologio donas konsilojn pri multaj lingvaj problemoj.
Do kiom granda skatolo estas de Petras? Mi suspektas, ĝi estas senfunda!

2008-10-16

Vincas Trumpa - esperantisto


Somere mi legis libron Apie žmones ir laiką (Pri homoj kaj la tempo, eld. Baltos Lankos, 2001) de Vincas TRUMPA (1913-2002). La aŭtoro - historiisto kaj ĵurnalisto - dum la Dua Mondmilito elmigris el Litovio. En la patrion li revenis en 1997. En prefaca artikolo Gediminas RUDIS skribas, ke la vivo de V. Trumpa en Usono ne estis facila. Komence li laboris ankaŭ tute ne kvalifan laboron: kiel kelnero en restoracio, gardisto en lernejo. Feliĉe, li havis grandan bagaĝon, kiun multoj povis envii - li scipovis multe da lingvoj – litovan, rusan, polan, germanan, francan, anglan, latinan, Esperanto. Tio helpis al V. Trumpa ricevi laboron en la Biblioteko de Kongreso. Tie V. Trumpa laboris 28 jarojn, ĝis la pensiiĝo.
La libro estas interesa. V. Trumpa konsideris la principon, ke la historiisto devas esti iomete skeptikulo. Pro tio liaj laboroj ofte elvokis kontraŭdirojn, provokis ardajn diskutojn. Reveninte en Litovion, li kritike taksis iujn politikajn fenomenojn. Li avertis, ke ni, forskuiĝintaj sovetan ideologion, ne iĝu servistoj de troigita patriotismo kaj precipe - tiuj de nacionalismo. V. Trumpa skribis: "La historio iam akceptas rolon de la servistino, sed ne de tiu, kiu portas robbaskojn de sia sinjorino, sed de tiu, kiu iras kun lumigilo kaj al ŝi montras la vojon ".
Mi supozas, litovaj esperantistoj ne sciis, ke V. Trumpa junaĝe estis esperantisto. Menciita fakto pri Esperanto en la libro permesas konjekti, ke la internacian lingvon Vincas Trumpa ne forstrekis el sia biografio.