En Klinikoj de Vilna Universitato el la organismo de dujaro knabo estis forigita grandega tumoro, kiu ekkreskis en la abdomena kavo kaj poste tenkreskis en la koron.
La tumoro estis diagnozita al la tute sana kaj komplete evoluinta infano, kiu pro abdomenaj doloroj estis veturigita al Infana Hospitalo. Plenuminta komputila tomografio kaj aliaj esploroj supozigis, ke estas grandega tumoro. La diagnozo estis konfirmita en fako pri Denaskaj Kormalsanoj de la kliniko. La tumoro obstrukcis la tutan suban kavan vejnon kaj enkreskis en la koron. La knabo estis urĝe operaciita. Kardiokirurgo dr-o Virgilijus LEBETKEVIČIUS kaj vaskula kirurgo d-ro Marijus GUTAUSKAS kun teamo de medicinistoj sukcese forigis la tumoron.
En Litovio tio estis unua kazo, kiam tumoro lezas tiel multe da organoj. Tiatipa tumoro maloftas ankaŭ en monda praktiko. Estas priskribitaj apenaŭ kelkaj kazoj", – rakontis d-ro V. Lebetkevičius.
La knabo estas plue kuracata en Infana Hospitalo.
--
Foto: A. Balkūnas
Showing posts with label medicino. Show all posts
Showing posts with label medicino. Show all posts
2011-12-05
2011-06-17
Artefarita koro - la ponto al la vivo
La 30an de majo kor-kirurgoj de Kaŭnaj Klinikoj unuafoje en Litovia medicina historio enplantis artefaritan koron.
Sano de la 42-jara virino plimalboniĝis ne ĉiutage, sed ĉiuhore. La operacio savis la virinon de la morto.
La komplikan operacion plenumis teamo de medicinistoj, gvidata de profesoro Rimantas Benetis kune kun kirurgoj el Germanio.
La kirurgoj devis forigi la malsanan koron de la virino.
La enplantita artefarita koro laboras en la korpo de la homo kaj totale anstataŭas funkciadon de la homa koro. En Usono produktata aparato Cardiowest, kiu kostas ĉirkaŭ 320000 Lt (92678 EUR), estas uzata en ekstreme komplikaj situacioj.
R. Benetis asertas, ke ĉi tiu artefarita koro teknike estas nova paŝo en la kortransplantado. Ĝi estas pli perfekta ol ordinaraj asistantaj astriaj sistemoj, kiuj al ĉi tiu malsanulino ne taŭgis.
La medicinistoj diras, ke la artefarita koro stabiligos sanstaton de la malsanulino kaj poste oni povos transplanti al ŝi la koron de donacanto.
Ĉi tiu operacio estas la unua en Baltiaj landoj. En la mondo estas plenumitaj ĉirkaŭ 950 operacioj.

Ŝlosilaj vortoj:
medicino
2009-11-10
Al paciento estis transplantitaj la koro kaj pulmoj
En klinikoj de Kaŭna Medicina Universitato (KKMU) estis transplantitaj la koro kaj pulmoj al grava malsanulo. La operacion plenumis estro de kliniko de kora, toraka kaj angia kirurgio, kardiokirurgo, profesoro Rimantas Benetis kaj brigado da medicinistoj. La transplantado estis plenumita al 48-jara viro, kiu malsanis je idiopatia pulma hipertensio kaj kora insuficienco. Pro ĉi tiu kaŭzo estis necese transplanti ne nur la koron, sed ankaŭ la pulmojn. Post la operacio stato de de la pcienco estas stabila, li estas dekonektita de aparataro de artefarita spirado kaj estas translokigita el malsanula ĉambro de intensa terapio en Kardiokirurgian fakon por daŭra kuracado. Ĉi tiu transplantada operacio estas la dua ne nur en KKMU, sed ankaŭ en Litovio. En julio 2007 en KKMU unuafoje estis transplantitaj la koro kaj pulmoj. Tamen la operacio malsukcesis: la paciento 28-jara kaŭnano mortis.
Ŝlosilaj vortoj:
medicino
Subscribe to:
Posts (Atom)