Showing posts with label urboj. Show all posts
Showing posts with label urboj. Show all posts

2015-09-03

Birštonas havas sian dalion


La litova kuracloko Birštonas iĝis la unua urbo de Litovio, je  kies nomo estas nomita la nova flora specio.

La novan rason de dalioj, nomitan je nomo de la urbo, donacis selektistino Rita ZALA el Valmiera (Latvio). La fama floristino estas bone konata ne nur en ŝia lando – novaj daliaj specioj, selektitaj de ŝi, gajnis la duan kaj trian lokojn en Pariza konkurso de daliaj kultivistoj. Por la eksterordinara donaco de la latvino, birŝtonanoj devas danki al ĥorestro Rasa GELGOTIENĖ, kiu estas ankaŭ kultivantino kaj kolektantino de dalioj. En tradicia Festo de Dalioj, kiu jam kelkajn jarojn estas organizata septembre en Birštonas, ŝi prelegis pri kultivado de dalioj kaj proponis organizi interŝanĝajn bazaretojn daliajn. Ŝi rimarkis, ke en la najbara lando Latvio kultivistoj de dalioj estas pli "fortaj". Ŝi helpis al la birŝtonaj  amantoj de dalioj kontakti kun R. Zala. Sinjorino R. Zala interrete konatiĝis kun Birštonas kaj ekvidinte la flavan balenidon en la urba blazono decidis unu freŝe selektitan specion de dalioj nomi je la nomo de la urbo.

Ĉi tiuj dalioj longe floras kun flavaj, oranĝe nuancitaj floroj,  ĝis 10 cm en la diametro. La unuaj 3 radikaj tuberoj en aprilo de 2013 estis venigitaj en Birštonas.  Ili estis plantitaj ĉe la skulptaĵo Knabino kun meduzo de Bronius Vyšniauskas, apud la konstruaĵo de Birŝtona municipa administrejo. En 2014  Turisma Informada Centro de Birštonas organizis fotokonkurson dediĉitan al la dalio Birštonas. La konkurson gajnis  Jurgita KLEIZIENĖ el Birštonas (La foton vi vidas).

La daliaj festoj en Birštonas okazas ne hazarde. Ĝiajn fonton loĝantoj de Birštonas rilatigas kun la nomo de verkisto, doktoro pri medicino Stanislav MORAVSKI (Stanislaw Morawski, 1802-1853). Li estis posedanto de grandbieno  Ustronė en la ĉirkaŭaĵo de Birštonas. Nome li  proksimume en la jaro 1835 venigis daliojn en sian bienon el Sankt-Peterburgo kaj komencis ilin kultivi. En la daŭro ĉi tiuj floroj disvastiĝis en litovaj bienoj kaj fariĝis la necesa ornamo de floraj ĝardenetoj .

Partoprenantoj de  la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj verŝajne ankoraŭ ne vidos  la florantajn daliojn Birštonas, ĉar en Litovio daliojn oni nomas Telegramo aŭtuna (cetere, nuntempe eble jam ne ĉiuj scias, kio estas telegramo; eble ni diru: La dalio estas la unua SMS-mesaĝo aŭtuna?), tamen kiu scias? Ja la unua burĝono de la dalio Birštonas en la jaro 2013  malfermiĝis interalie en la unuaj tagoj de junio.


2010-07-12

En Palanga – fosto de urĝa helpo

Se en ĉemara urbo Palanga vin atakos malfeliĉo, vi povos alvoki policon aŭ medicinistojn  ankaŭ sentelefone.

En placo de la urbo kompanio Apsaugos centras (Protektada centro) al urba socio solene prezentis specialan instalaĵon por  peti senprokrastan helpon en ekstremaj situacioj.

Preminte butonon sur la alvoka instalaĵo, estas  efektivigata reciproka voĉa ligo kun operatoroj ĉe observada regilo de la kompanio. La operatoroj laboras tutan tagnokton. Ili laŭbezone taksas la situacion kaj transdonas helpopeton al urba polica komisarejo.

Aplikado de la instalaĵo en publikaj lokoj de la urbo estas parto de projekto Regado de alvoko de helpo al personoj en ekstremaj situacioj, kiun financas Fondaĵo por Regiona Disvolvado en Eŭropo.

Palanga estas elektita unua litova urbo, en kiu estas lanĉita tia tipa instalaĵo por alvoki la helpon.
Post esploroj de rezultoj, oni planas aligi al la projekto ankaŭ aliajn urbojn de Litovio.

2010-07-09

Al abeloj ekplaĉis lanterno de Kaŭna malnova urbo

Svarmo de kelkmil abeloj alteriĝis sur strata lanterno en Valančiaus-strato de Kaŭna malnova urbo. Ekvidinte super la kapoj la rondfugantan zumantan pilkon, laboruloj de apudaj vendejoj ektimiĝis. Virinoj, laborantaj apud la abelsvarmo, telefonis al unu Kaŭna abelisto.

La viro baldaŭ alvenis kun aĵoj por la sav-operacio: longa eskalo, speciala kesto kaj fumigilo uzata de abelistoj.

Surgrimpinte ĝis la abelsvarmo, la viro kelkajn minutojn lasis fumon, provis kunŝoveli la abelojn en la keston, tamen ili denove tuj revenadis sur la supron de la lanterno.

Kvankam tiutempe ĉirkaŭ la savanto ekzumis centoj da insektoj, la viro ilin ne atentis. La abelisto asertis, ke en tiuj kazoj gravas ne fari subitajn rapidajn movojn kaj oni devas peni ne dispremi la abelojn.

Baldaŭ evidentiĝis, ke la abelreĝino eniris sub vitran kovrilon de la lanterno.
"Dum ĝi mem ne eliros eksteren, ĝin gardantaj laborabeloj retiriĝos nenien", – klarigis la viro.

La abelsvarmo ekinteresigis ne nur preterpasantajn kaŭnanojn, sed ankaŭ turistojn. Dek kelkaj japanaj turistoj longe per fotiloj kaj filmiloj fiksadis desurprenigan operacion de la abelsvarmo.

"Ni vojaĝis tra multaj landaj urboj, tamen tian miraklon ni ankoraŭ neniam vidis", – rakontis unu japanino.

Oni atendis, ke la abeloj forflugos, kiam vespere estos enŝaltitaj lumoj. Tamen ankaŭ vespere la abeloj ripozis plu sur la kovrilo de la lanterno.

Nur sekvantan tagon la abelreĝino eliris el la lanterno kaj forflugis kun  la zumanta gardistaro.
--
Abelojn fotis M. Patašius

2010-02-18

Visaginas gastigos esperantistojn

Urbo Visaginas al multaj Litoviaj loĝantoj ordinare asociiĝas kun amaskomunikila kliŝo Urbo de atomistoj, ofte uzata por karakterizi la urbon konstruitan por laboruloj de atom-energia centralo en Ignalina. Daton de fondiĝo de la urbo oni konsideras la 10an de aŭgusto 1975, kiam en lokon de la estonta urbo konstruistoj de la centralo alhaŭlis grandegan ŝtonegon, kies konturo al multoj similis tiun de Litovio. Baldaŭ estis konstruitaj la unuaj domoj por laboruloj de la atom-energia centalo (ĝi troviĝas 6 km for de la urbo). Cetere, tiam la setlejo nomiĝis Sniečkus –  honore al  sekretario de Litova komunista partio Antanas Sniečkus (1903 – 1974). En 1977 Sniečkus ricevis urbetajn rajtojn. En 1992 ĝi estis renomita al Visaginas.  Tiel nomiĝis unu el ĉi tie estintaj vilaĝoj. En 1995 Visaginas ricevis urbajn rajtojn. En 2009 en Visaginas loĝis 28160 loĝantoj. Naciece loĝantaro de Visaginas estas diversnacia. En la urbo loĝas rusoj, ukrainanoj, belorusoj k.a. Litovoj konsistigas nur parton iomete pli grandan ol 16 %.

En la 35-a vivojaro de la urbo okazis grava evento por Visaginas (cetere, ankaŭ por Litovio): la 31an de decembro 2009 estis haltigita la lasta reaktoro de atom-energia centralo en Ignalina. Ĉu nuntempaj visaginanoj laboros ankaŭ en la nova konstruota atom-energia centralo, hodiaŭ verŝajne neniu povas centpercente certigi. 

La urbo estas tre aktiva en kultura vivo de Litovio. Ĉi tie estas kulturaj fenomenoj, al kiuj taŭgas epiteto unusola en Litovio.
Ekzemple, en Visaginas estas la unusola en Litovio sporta lernejo de akrobata sporto. La lernejo estas bazo por litova nacia teamo de akrobata sporto. Edukatoj de la lernejo pli ol 30 jarojn reprezentadas Litovion. En mondaj kaj Eŭropaj konkursoj ili gajnis 36 medalojn. Pli ol 2000 medalojn ili gajnis en aliaj oficialaj turniroj kaj konkursoj.

Nur en Visaginas okazas internacia festivalo de kontrea muzikoVisagino Country. Pasintjare ĝi okazis jam 16an fojon. Ĝi estas la plej granda en Eŭropo inter tiastilaj festivaloj.

Ekde 1974 en Litovio ĉiun duan jaron estas organizataj popularaj kantkonkursoj por infanoj Dainų Dainelė (Kanto de kantoj). Kaj jam longan tempon inter laŭreatoj estas ankaŭ lernantoj el Visagina muzika lernejo de Č. Sasnauskas. Pasintjare en prestĝa televida konkurso Triumfo Arka (Triumfa Arko) titolon Ora Voĉo gajnis eksa visaginanino Ona Kolobovaitė. Ŝi kelkfoje estis laŭreatino de konkurso Dainų Dainelė. Por la konkursoj ŝin preparis Vita Pimpienė, la instruistino de menciita lernejo.

Visaginas estas naskiĝurbo de kantistino kaj komponistino Alina Orlova, kies kantoj estas  popularaj ne nur en Litovio.

Kaj ĉi-jare al internaciaj aranĝoj de Visaginas oni povas alkalkuli ankaŭ internacian Esperanto-renkontiĝon Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET), kiu okazos la 26-an de junio – la 4-an de julio, 2010. Ĝi okazos jam 46an fojon. La programo, ŝajnas, estos riĉenhava, altnivela kaj interesa.

Al la 46-aj Baltiaj Esperanto-agoj en Visaginas venos kaj aktive partoprenos en la aranĝo multaj gravaj personecoj de la tutmonda Esperanto-movado. Inter ili:
Aleksander KORĴENKOV – konata verkisto, ĵurnalisto, redaktoro, zamenhofologo, eldonisto, Esperantisto de la Jaro 2009;
Halina GORECKA – ĵurnalistino, redaktoro, eldonisto, movadano, gvidanto de Esperantista societo en Kaliningrado;
Aleksandro MELNIKOV –  interlingvisto, profesoro, verkisto, tre konata Esperanto-pedagogo, esperantologo;
Stano MARČEK –  redaktoro de la revuo de UEA Esperanto, aŭtoro de multaj Esperanto-lernolibroj, tre fama Esperanto-instruisto, eldonisto;
Mikaelo BRONŜTEJN – elstara kantisto, tradukisto, verkisto, literaturisto, movada historiisto;
Alejandro COSSAVELLA  – ŝatata kaj fama Esperanto-kantisto, aŭtoro de kantoj, komponisto.

Dum la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos neformala jarkunveno de Tutmonda Esperantista- Ĵurnalista Asocio (TEĴA), belarta konkurso MUZO-10.
Pli multe da informo pri BET-46 serĉu en TTT-ejo de Litova E-Asocio.