Showing posts with label teatro. Show all posts
Showing posts with label teatro. Show all posts

2015-04-27

Surprizo al Rimas Tuminas

Reĝisoro Rimas TUMINAS preskaŭ svenis sur scenejo de Moskva Teatro de Jevgenij Vaĥtangov ĉe la plena ĉambrego, kiam li kaptis, ke aktoroj de la rusa teatro, kiun li gvidas, ekkantis litovlingve. Gratulante lin pro enmanigita al li premio La Homo de la Teatro, ili neatendite ekkantis arion La ĉielo donacis al vi alton el muzikalo Legendo pri Žygimantas Augustas kaj Barbora Radvilaitė [pr. Ĵigi‘mantas Aŭgustas, Barbora Radvilajte].

Ĉi tiun surprizon pripensis kaj kaŝe realigis Anželika CHOLINA [Anĵelika Ĥolina] laboranta kiel reĝisoro en ĉi tiu teatro. A. Cholina konservis la sekreton ĝis la lasta minuto. R. Tuminas mem havis nenian komprenon, kio atendas lin dum la ceremonio. Ankaŭ la aktoroj enkapigante la tekston ne sciis por kio kaj kial ili devos ĝin kanti.

"Estas malfacile surprizi la talentan homon, ĉar li mem kutimas surprizi la aliajn. Tamen ĉi-foje mi sukcesis – R. Tuminas estis ŝokita laŭ bona senco de ĉi tiu vorto. La spektantoj en la ĉambrego komence ankaŭ ne orientiĝis kio okazas", – rakontis A. Cholina. Necesis kvin seriozaj provludoj por ke la artistoj ellernu la verkon. Litovan tekston ili lernis unuan fojon en la vivo. Ili interparoladis, ke la litova lingvo probable similas la sanskriton.

"Estis la plej malfacile poluri la prononcon. Mi elparoladis la vortojn kaj frazojn multeg-foje, ili notadis akcentojn, silabajn ondojn kaj provis ripeti kiel eble plej precize", – rakontis A. Cholina.
Ŝi tradukis la vortojn en la rusan, por ke la aktoroj komprenu pri kio estas la verko. Ili lernis kanti laŭ la aŭdado – el origina registraĵo.

A. Cholina, kiu famas kiel perfektistino, instruis la prononcon tiom diligente, ke finfine ŝi mem ektimis, ke  restos nenia akcento. "Tiam la plenumado perdus ravitecon", – decidis ŝi.

La premion La homo de la Teatro kolektivo de la teatro estabblis laŭ iniciato de artgvidanto Rimas Tuminas. La premio estos enmanigata dum la Teatra Tago (la 27an de marto). 

La unuaj laŭreatoj de la premio iĝis 10 laborantoj de la teatro. La premio estas atribuata ne nur al homoj de la arto, sed ankaŭ laborantoj de metiejoj, administrantoj, laboruloj de la sekureca servo. Laŭ la regularo, en elektado de la plej bonaj el la plej bonaj partoprenis la tuta kolektivo krom la arta gvidanto kaj direktoro.

Rimas Tuminas (1952) estis reĝisoro de Litova Ŝtata Akademia Teatro (1979-1990), estas fondinto de Vilna Malgranda Teatro (1990) kaj ĝia gvidanto. En Teatro de Vaĥtangov  li laboras ekde 2007.


2010-06-23

Striko en spektaklo de Eimuntas Nekrošius

"Mi venis al La Scala , sed forkuris mia bona humoro", – ekĝemis reĝisoro Eimuntas Nekrošius.

Premieron de spektaklo, surscenigitan en la legenda itala teatro fare de E. Nekrošius, perturbis striko.

La 18an de junio teatra salono estis plenplena. Al spektaklo Faŭsto de (Charles Gounod), kiun surscenigis E. Nekrošius, estis nevenditaj nur kelkaj biletoj po 140 EUR. Ĉi tiu opero estas verkita laŭ Faŭsto de Wolfgang Goethe.

Kiam malrapide leviĝis ruĝa velura kurteno, la operoamantojn atendis surprizo. Sur la scenejo aperis grupo da homoj vestiĝintaj per T-ĉemizoj, frotitaj ĝinzoj kaj trivitaj sportŝuoj. La kantisto antaŭenirinta eĉ ne intencis kanti.

Premiera opero Faŭsto iĝis protesta kampanjo organizita de ĥoro kaj orkestro de operejo La Scala.

"Ni protestas kontraŭ la registaro, kiu reduktas financadon de teatroj", – eksplikis la kantisto, sin prezentinta kiel reprezentanto de la ĥoro.

La ĥoristoj tamen kantis, la orkestro ludis. Nur sen kostumoj, kiujn speciale al Faŭsto kreis edzino de la reĝisoro Nadežda Gultiajeva.

"Mi petegis, ke ili vestiĝu almenaŭ nigrajn vestojn. Tamen la ĥoristoj ne nur malakceptis mian proponon, sed ankaŭ estis statikaj, dum la spektaklo ili ne ekmoviĝis de sia loko", – bedaŭris E. Nekrošius.

La spektantoj estis forte mirigitaj. Iun tempon en la salono regis neimagebla ĥaoso.
"Buuu! Hontinde!" – kriadis la spektantoj. "Vi hontu!" – rebatis la ĥoristoj.
Ardajn pasiojn sur la scenejo finfine bridis ordonema taktobastona movo de franca dirigento Stéphane Denève.

Kvankam la striko, incitita de italaj sindikatoj, malordigis la premieron, tamen muzikaj melodioj  kaj impresa scenografio de Marius Nekrošius estis pli fortaj ol la politika kampanjo. La publiko per aplaŭdoj dankis al rolantoj kaj verkantoj de la opero.

Ke la ĥoristoj kaj orkestraj muzikistoj protestos, E. Nekrošius eksciis, kiam ĝis la spektaklo restis 5 minutoj.

Dum 15 jaroj la reĝisoro kun siaj spektakloj sin prezentis en multaj italaj teatroj, kaj tiajn malagrablaĵojn de Milana La Scala li ne atendis.

"Tio estis frapo al la dorso. Ja du ĝeneralaj provludoj ĉio okazis laŭ mia reĝisorado, la koruso bonege kantis, – parolis E. Nekrošius. – Mi opinias, ke tia sabotado estas malhonesta ne nur rilate nin, kreantojn de la spektaklo, sed ankaŭ rilate la solistojn."

Scenovidaĵon por Faŭsto kreinta Marius Nekrošius penis ne montri ekscitiĝon: "Nian laboron ni plenumis. La striko estas problemo itala, sed ne nia."

Pro la striko malaperis parto de laboro de N. Gultiajeva. Por amas-scenoj kreitaj de ŝi vestoj restis en la vestĉambro.

La teatro informas , ke la hodiaŭa spektaklo Faŭsto pro la striko ne okazos.

2010-04-28

Malsukcesa arbaristo

Eble unu el plej strangaj eventoj en mia vivo estis tio, ke mi, komencinte studi arbarkulturon, iĝis teatra reĝisoro.

Verŝajne tion ne atendis ankaŭ miaj samkursanoj en Arbarkultura Fakultato de Agrikultura Akademio. En 1954 mi finis mezlernejon de J. Jablonskis en Marijampolė. En la lernejo mi interesiĝis ne nur pri  sociaj disciplinoj, sed ankaŭ pri sporto. Mi estis akceptita en junulan basketbalan teamon de Litovio. Ni ricevis proponon eniri in corpore en Agrikuluran Akademion sen konkurso kaj ekzamenoj. Sen longdaŭra diskutado nia teamo el ĉapo tiris loton en kiun fakultaton ni eniru. Estis elekitita la arbarkultura.

En nia teamo ludis centra avantulo de Sovetia teamo studento de pli alta kurso Algirdas Lauritėnas,  kiu tamen ne longe frotis la stud-benkon. En mia kurso kaj teamo estis Petras Buzelis, kiu fininte la sportan karieron, ĝis la morto laboris sporta komentisto, Edmundas Paulauskas – la pli aĝa frato de olimpika kaj monda ĉampiono Modestas Paulauskas, nuntempe advokato  Sevinijus Katkauskas, eksa ĝenerala direktoro de konstruaj kombinatoj en Jonava kaj Alytus Bronius Janonis kaj aliaj majstroj de junula teamo de Panevėžys. Kun Bronius Janonis, la  plej amika dum studjaroj, mi ĝis nun havas amikajn kontaktojn. Eble pro tio, ke li tre interesiĝis pri mia surpriza kaj al neniu atendita  turniĝo al ondanta teatra kariero.

En mia kurso studis studentoj, kiuj pli multe distingiĝis ne en basketbalo. La plimulto fariĝis bonaj estroj de arbarkulturaj institucioj. Jen Antanas Baranauskas iĝis ĉefa arbaristo de arbaroj en distrikto Kretinga. Algirdas Brukas, kiam mi revenis en Litovion post deviga elmigrado, estis  ministro kaj estro de ĉiuj litovaj arbarkulturistoj.

Miaj studoj en Agrikultura Akademio, kiu tiutempe estis en Kęstutis-strato (Kaunas), limiĝis nur je epizodaj frekventadoj de lekcioj,  testiĝo pri studobjektoj (cetere, kun helpo de "scienc-ronĝuloj"), enkapigado de latinlingvaj nomoj de diversaj herbetoj kaj arboj kaj trejnadoj, sportaj tendaroj kaj partoprenado en basketbalaj konkursoj. Tio daŭris jarojn unu kaj duono, ĝis kiam en lekcio de iu profesoro pri arbarkulturo mi ekaŭdis fatalajn por mi vortojn, ke dezirante iĝi bona fakulo en ĉi tiu kampo, unuavice oni devas tre ami arbarojn. Demandinte sin, ĉu mi vere povas ami arbarojn pleje, mi decidis serĉi veran alvokiĝon de mia vivo.

Iun semajnfinon mi veturis trajne el Kaunas al mia naskiĝurbo Marijampolė. En la sama vagono vojaĝis ankaŭ finstudintoj de aktora kurso en Vilna Konservatorio, kiuj estis nomumitaj labori en ĝus rekreita dramteatro.

Kun estontaj aktoroj veturanta lektoro de la konservatorio ekinteresiĝis pri libro en miaj manoj kaj demandis, kion mi studas. Mi respondis, ke mi ne trovas la propran vojon kaj intencas ĉesigi komencitajn arbarkuturajn studojn. Li proponis al mi provi ŝancon eniri en aktoran fakultaton de la konservatorio. Alian aŭtunon mi sukcesis trairi grandan konkurson kaj tiamaniere komenci la novan vivon.  Post unu jaro, eksentinte seriozan allogon al teatra arto, mi forveturis studi en Moskvon. Ĉi tie mi finis reĝisorajn studojn en Teatra Instituto GITIS. Kaj tiel la malsukcesa arbarkulturisto komencis pli malpli  konatan karieron de teatro-amanto en Litovio, Usono, Kanado, Germanio, Belgio, Japanio.

Tamen mi ne povas aserti, ke la mallongaj studoj de arbarkulturo kaj amikeco kun eksaj samkursanoj arbarkulturistoj havis nenian signifon. Post multjara vagabondeco tra la mondo mi havis la feliĉon loki mian hejmon ĉe belega kunfluejo de riveroj Merkys kaj Nemunas, en plej bela anguleto de Litovio kaj eble eĉ en tia de la mondo. Ofte promenante en pinaroj  altiĝantaj al la ĉielo, kaj kvazaŭ per orgeno ludantaj himnon de la eterna beleco, mi denove eksentas amon al la arbo kaj arbaro kaj al dzukoj pagane adorantaj la arbaron.
Jonas JURAŠAS bernardinai.lt
--
Pri reĝisoro J. Jurašas legu en blogero Laŭreatoj de Naciaj Premioj.
Sur la foto (Dmitrij Matvejev): Jonas Jurašas ĉe dekoracio al Aida de G. Verdi.

2010-04-16

La ĉefurbo honoris artistojn


Pro gravaj meritoj al kulturo de Vilnius la 15an de aprilo urbestro Vilius Navickas pridonacis elstarajn artistojn de la ĉefurbo.

Medalo de Barbora Radvilaitė estis enmanigita al verkistino, literaturologo, profesoro Viktorija Daujotytė-Pakerienė kaj medalo de Žygimantas Augustas – al unu el la plej famaj litovaj reĝisoroj Eimuntas Nekrošius.

Ĉi tiuj medaloj, havantaj nomojn de famaj historiaj personecoj, estis fonditaj en 2000.
Ili estas atribuataj al homoj de arto kaj kulturo, kies agado dum lasta jardeko riĉigas Vilnon, donas al ĝi plej multe da eksterordinaraj koloroj.

Dek kelkaj verkistoj estis honoritaj per oraj kaj arĝentaj medaloj kaj aliaj premioj.

Oraj medaloj Por meritoj al kulturo de Vilnius estis enmanigitaj al:
arkitektoj fratoj Algimantas kaj Vytautas Nasvytis; poeto kaj tradukisto Algimantas Baltakis; aktoro Antanas Šurna; korusa dirigento Lionginas Abarius; reĝisoro de pupteatro Lėlė (Pupo) Vitalijus Mazūras; pentristo Aloyzas Stasiulevičius; artfotisto Stanislovas Žvirgždas.

Arĝentaj medaloj Por meritoj al kulturo de Vilnius estis enmanigitaj al:
direktorino de muzeo Domo de geedzoj Marija kaj Jurgis Šlapelis Alma Gudjonytė; estro de informada fako de Vilna Centra Biblioteko Zita Bielinienė.

Memorinsigno Por meritoj al Vilna komunumo estis enmanigita al arta gvidanto de la magistrata koruso Jauna muzika Vaclovas Augustinas.

Artpremioj estis enmanigitaj al pentristo Mindaugas Skudutis (por eternigo de Vilnius en artaj verkaĵoj) kaj al komponisto Algirdas Martinaitis (por muzikaj projektoj).

2010-02-25

En drama spektaklo sonas Esperanta kanto

La 21an de februaro en Litova Nacia Drama Teatro okazis premiera spektaklo Planedo de Jevgenij Griŝkovec.
Estas interesa fakto: en la spektaklo sonas Esperanta kanto. La reĝisoro deziris por finalo de la spektaklo la kanton en la lingvo, kiu ne tuj estu identigita. Komponisto Jonas Jurkūnas  jam antaŭ longe pensis pri uzado de Esperanto-tekstoj kaj proponis, ke tiu lingvo estu Esperanto.  Li verkis la kanton laŭ vortoj de W. Auld Vi estas maro. Ĝin enkantis Jurga Šeduikytė. Kiel diris la komponisto, pri la kanto oni ekinteresiĝis – post la spektaklo li ricevis demandojn, kiu kaj en kiu lingvo kantis. Cetere, pasintjare en Bjalistoko la kongresanoj povis aŭkulti la kanton de Maksim Fedorov  al la sama versaĵo de W. Auld. La kanton plenumis Koruso kaj Orkestro de Podlaĥia Filharmonio kaj Operejo.

La dramon  Planedo de moderna rusa dramisto Jevgenij Griŝkovec tradukis kaj surscenigis aktoro Algirdas Dainavičius. En la spektaklo kune kun A. Dainavičius ludas aktorino Vitalija Mackevičiūtė. Pentristino de la spektaklo – Marta Vosyliūtė, komponisto - Jonas Jurkūnas.
Jevgenij Griŝkovec (n. 1967) estas filologo laŭ klereco, en 1990 fondis sendependan teatron Loĝio. En 1998 li translokiĝis el Kemerovo en Kaliningradon. Samjare li prezentis al Moskvaj spektantoj sian unuan solspektaklon  Kiel mi formanĝis hundon. Post iu tempo estis verkitaj aliaj teatraĵoj: "Vintro", "Notoj de rusa vojaĝanto", "Planedo" k.a. Kun muzika grupo Bigudi li eldonis kelkajn muzikalbumojn.
En Rusio J. Griŝkovec estas tre populara: oni momente aĉetas ĉiujn biletojn al spektakloj de ĉi tiu dramisto, muzikisto kaj aktoro. Dum kelkaj jaroj li, al neniu konata provincano kaj diletanto loĝanta en Kaliningrado, iĝis kulta figuro de Rusia teatro.

Plej multaj surscenigoj de J. Griŝkovec estas unuaktoraj dramoj, kiujn li mem reĝisoras, verkas por ili dekoraciojn, kaj ludas en ili. Tamen iam li decidiĝas paroli ankaŭ je la nomo de kelkaj herooj.
La enhavo en Planedo ne estas konsekvenca. Herooj de la spektaklo estas Li kaj Ŝi – grandurbaj loĝantoj, kaj  probableco, ke ili renkontiĝos – estas ege malgranda. Tamen la spektaklo estas pri la amo, kiu estas tre proksime kaj tre malproksime – kvazaŭ en la malhela ĉielo fluganta planedo, kiun observas ĉefa heroo de la spektaklo.

Jen fragmento el intervjuo kun Algirdas Dainavičius, publikigita en semajngazeto Literatura ir Menas (Literaturo kaj Arto). La aktoron kaj reĝisoron de la spektaklo antaŭ la premjero paroligis Daiva Šabasevičienė.
Kial vi elektis teatraĵon de Jevgenij Griŝkovec?
Unuafoje pri Griŝkovec mi eksciis en 2005, kiam mi kun Saulius Mykolaitis (1966-2006) surscenigis spektaklon Urbo. Ni ambaŭ admiris  la aŭtoron kaj miris, kiel li kapablas skribi tiel, kvazaŭ eldirante niajn pensojn. Ĉiuj situacioj, sentoj estas rekoneblaj. Dum iu gastrolo en Moskvo mi aĉetis teatraĵon Planedo. Mi tralegis. Ni estas la sama generacio, plenkreskinta en sovetepokaj stratoj, tial en liaj teatraĵoj multas rekoneblaj signoj. Ni estas malsamaj homoj, tamen ni havas multajn similecojn, temojn nin unuiĝantaj.
Li estas la aŭtoro, kiu en novaj dramoj ne nur daŭrigas temojn de antaŭaj verkoj, sed ankaŭ mem tiujn verkojn plenumas.
Kion vi sentas legante Griŝkovec'on? Kio gravas al vi en lia verkaro?
Mi konscie ne spektis spektaklon Planedo de Griŝkovec. Mi volas rakonti fabelon por plenkreskuloj, ĉar jam antaŭlonge neniu rakontas al ni fabelojn. Gravas, ke oni rakontu kaj ne gravas, ke ironie, per primitivaj teatraj rimedoj.
Griŝkovec havas bonegan senton de ironio. Li ne estas sentimentala. En Planedo  abundas temoj, malgrandaj noveletoj. La homo deziras rakonti unu historion, sed ĝin rakontante li ekmemoras multajn flankajn rakontojn, sen kiuj ne eblas tuta bildo de la historio. Griŝkovec ĉion rakontas sincere, kun leĝera rideto. Tio ne simpligas la historion, ĝi iĝas pli interesa. Ekzemple: Vi iras tia malgaja, lireca, vin bedaŭranta, tamen subite en la homamaso vi ekvidas vizaĝon... Tian vizaĝon.... ke vere iĝas honte al vi  pro viaj travivaĵoj.  Ekzemple, vi vidas la vizaĝon de virino, kiu ĉe metroo vendadas gazetojn, kaj vi pensas: kio devis okazi, ke ŝia vizaĝo fariĝis tia?
En la teatraĵo la mondoj de la viro kaj virino transformiĝas al mondoj de la tuta planedo de la homoj. Per kiuj rimedoj vi intecas tion enkorpigi?
Mi deziras rakonti la fabelon, kiu iĝu realeco, en ĝi la herooj vivu realan vivon tiom longe, ĝis mi diros stop!. Kaj tiam komenciĝu la nova fabelo.
Vi iras vespere sur strato kaj vidas multajn fenestrojn. En ili estas apartaj mondoj, multaj bildoj el diversaj planedoj. Kaj en ĉiu el ili estas malsimilaj eventoj. Kaj ĉiu homo estas unika mondo. Ni konstruas urbon kun multegaj fenestroj. Tiuj fenestroj estas steloj, apartaj mondoj.
Do pri kio estos via spektaklo?
La spektaklo estos pri planedoj, kiuj preterflugas unu la alian kaj ne renkontiĝas, pri la homoj preterirantaj unu la alian. Povas esti preteriradoj tempaj, geografiaj. Ekzempe, mi volis esti gitaristo, sed mi rompis al mi la fingron. Se estus ĉio alie, mi ĉi tie se sidus. La vivo estas stranga aventuro. Kiel diras Griŝkovec, Vi staras, rigardas kaj pensas, kial la vivo estas tia? Kaj tiumomente, elstariĝinta super la tuta strato, preterveturas grandega turista aŭtobuso. Tra ĝiaj fenestroj gapas al vi turistoj. Iuj eksterlandanoj. Kaj vi tiumomente komprenas, ke vi al ili estas ne pli ol parto de la urba pejzaĝo, ege malpli grava, ol modlaĵoj sur fasadoj. Tamen renkontinte rigardon de la turisto vin pririgardanta, vi ial ekridetas kaj eksvingas la manon, kvazaŭ dezirante diri: ni ĉi tie nemalbone vivas, venu ankoraŭfoje, ni tre ĝojos.
Ĉiuj homoj vivas en siaj mondoj. Ili tie vivas, kaj mi veturas pretere. La tuta vivo estas kunmetado de mandalo: vi metadas, metadas, sed la vento alflugas kaj ĝin forblovas.

2010-01-27

Anastasija Ĉumakova - la Baletistino de la Jaro 2009

Duan jaron dancanta en Litova Nacia Teatro de Opero kaj Baleto (LNTOB) 29-jara rusino Anastasija ĈUMAKOVA jam kreis ĉefajn rolojn preskaŭ en ĉiuj baletaj spektakloj. Ŝi fariĝis vera savantino de la teatro, kiam tuj el la salono de spektantoj alkuris savi traŭmitan ĉefrolulinon Eglė Špokaitė. Anastasija ricevis titolon La Baletistino de la Jaro 2009.
A. Ĉumakova naskiĝis en urbo Ĉeljabinsk (Rusio). Baletajn subtilaĵojn ŝi komencis lerni de kvin kaj duon-jara aĝo. Poste ŝi lernis en artlernejo, 8 jarojn en Koregrafia Lernejo en Permj. Studi estis tre malfacile. Mi ne havis ĉiujn fizikajn donitaĵojn, necesajn por baletistinoj. Mi estis meznivela artistino, tial mi devis multe labori, ke mi atingu tion, kion mi volas, – rememoras Anastasija. Fininte studojn en supera lernejo en Permj, ŝi komencis labori en teatro de la naskiĝurbo Ĉeljabinsk. Ĉi tie pasis 3 jaroj. Ili estis la plej gravaj en kariero de la artistino. Ĉi tie ŝi maturiĝis kiel artistino, tuj prenis al si ĉefajn rolojn. Poste Anastasija decidis provi feliĉon en ekstrlandoj. Ŝi komencis danci en Kaira teatro (Egiptio). La teatro estas bela, granda, tamen la laboro en ĝi iris sufiĉe pigre. Post 8 monatoj Anastasija komprenis, ke ĉi tie ŝi plu ne perfektiĝas kaj revenis al Ĉeljabinsk. Fama koregrafo el Moskvo rimarkis ĉi tie dancantajn ŝin kun sia partnero kaj estonta edzo kaj invitis ilin labori en Krasnojarska teatro. Ĉi tie la paro dancis preskaŭ 4 jarojn, multe gastkoncertis en Eŭropo, poste translokiĝis en Moskvon. Tamen iliaj interrilatoj ne daŭris longe. Ili divorcis antaŭ 4 jaroj.
En Moskvo mi laboris en tia trupo, kiu plej multajn spektaklojn organizadis en eksterlandoj: en Eŭropo, en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Tamen baldaŭ mi laciĝis pro tia vivo. Ni forveturadis ien por tri monatoj, tie ĉiu-vespere – po du spektakloj, poste – dusemajna ripozo en Rusio kaj denove turnevojaĝoj. Tia laboro estas grandega ŝarĝo por la organismo, mi elĉerpiĝis. Mi decidis trovi la teatron, kie mi povu trankvile labori, – rakontas Anastasija.
La artistinon paroligis Lina Mustafinaitė el gazeto Lietuvos Rytas. Mi prezentas nur fragmentojn de la intervjuo.
– Kaj tiel vi venis en Vilnon?
– Jes, edzo de unu el miaj amikinoj estas litovo. Ili  translokiĝis el Ĉeljabinsk en Litovion. Mi venis en Vilnon  por viziti ilin kaj samokaze iris al LNTOB. Mi montris, kion mi kapablas, al ĉiuj tio plaĉis, tial postjare mi venis al Vilnius.
– Kial grandegan, multe da eblecoj donantan Moskvon vi ŝanĝis al malgranda Litovio?
– Moskvo ne estas la urbo por mi. Tie okazintaj homoj trafas en certajn kadrojn. Grandega konkurenco, tial konstante vi devas batali por vi, pruvadi, kion vi kapablas. Vi fariĝas kruda. Mi komprenis, ke tio ne por mi. Mi deziris ien ajn eskapi, tial aperis ĉi tie. En septembro 2008 mi venis en Vilnon labori.
– Kiel impresis vin Vilnius?
– Vilnius estas Eŭropa urbo. Tio gravas por mi. Mi multe turnevojaĝis tra Eŭropo, kutimiĝis al Eŭropaj tradicioj, tial reveninte en Rusion mi fartis splene. Al mi tre plaĉas Vilna Malnova Urbo. Ĉiu-tage mi povus promenadi sur ĝiaj stratetoj, admiri la arkitekturon. En Vilnius mi fartas tre bone, nun ĉi tie estas mia hejmo.
– En LNTOB vi ricevas pli kaj pli da ĉefaj roloj, vi estas elektita la Baleta Solistino de La Jaro 2009. Ĉu vi jam pensas, ke nun estas via stelulina horo?
– Mi pensas, ke nuntempe estas nur tia tempo. Eglė spertis traŭmon, alia baletistino tre amata de la spektantaro Miki Hamanaka atendas la bebon. Tial multajn ĉefajn rolojn dancas mi. Mi esperas, la spektantoj ne laciĝos pro mi. Tamen mi neniam kapablos anstataŭi Eglė. Ŝi vere estas la stelo, kiu neniam estingiĝos.
--
Sur la foto (LNTOB): Anastasija Ĉumakova en LA BAYADÈRE

2009-11-26

Savita "Karmen"


La 5an de novembro mi rakontis, kiel  baleta artistino el Moskvo Anastasija Ĉumakova neatendite debutis en ĉefa rolo de baleto Ĵizel (Giselle de A. Adam) en Litova Nacia Teatro de Opero kaj Baleto. Oni povas ŝerci, ke la ekzemplo kontaĝas.
La 22an de novembro opera solistino el Riga Kristine Zadovska  savis premieran operan spektaklon Karmen (Carmen de Georges Bizet).  Kristine Zadovska paŝis sur la scenejon ne el la teatra spektejo, kiel tion faris baletistino Anastasija Ĉumakova, sed  preskaŭ rekte el la aŭto.
Jam dum la unua premiera spektaklo ĉefrolulino Ieva Prudnikovaitė ne fartis bone. Tamen post ŝia sukcesa sinprezento la gekolegoj ne supozis, ke ŝi ne povos kanti en la sekvonta spektaklo. Tamen dimanĉe evidentiĝis, ke Ieva ne povos kanti: ŝi ekmalsanis je gripo, leviĝis temperaturo.
Tial oni decidis inviti solistinon de Latvia Nacia Operejo Kristine Zadovska. Kristine ricevis proponon partopreni en la opero kelkaj horoj antaŭ la spektaklo. Tiam ŝi ripozis en eksterurba vilao en Latvio.La Vilnan operejon ŝi enpaŝis  unu horo antaŭ la spektaklo.  Dum tiu horo ŝi povis nur iomete priparoli la rolon kun Gediminas Šeduikis – la asistanto de reĝisoro franco Arnaud Bernard. La asistanto helpis al ŝi ankaŭ dum la spektaklo. Li mem ludis epizodajn rolojn en amasaj scenoj. Li penis dum kritikaj momentoj esti apude por flustri al la kantistino ŝiajn agojn.
La spektaklo sukcesis. Post la spektaklo la publiko longe dankis al Kristine Zadovska per aplaŭdoj. En la kuliso ŝin sincere gratulis artistoj, ĝenerala direktoro de Litova Teatro de Opero kaj Baleto Gintautas Kėvišas.