Pasinta semajnfino por vilnanoj elstariĝis kiel tagoj de demonstracioj. Sabate (la 8an de majo) okazis geja manifestacio. Dimanĉe veteranoj de la dua mondmilito aranĝis demonstracion okaze de la 65-a datreveno ekde fino de la Dua mondmilito. Ambaŭ aranĝojoj renkontis pli-malpli grandajn protestojn.
En Vilnius –geja parado
Sabate unuafoje en historio de Litovio okazis manifestacio de homoseksualoj “Por egaleco”. Vilna magistrato eldonis permeson manifestacii en strato iranta laŭ rivero Neris. La strato estis gardata per bariloj. Fakte, dezirantoj spekti la manifestacion, tion fari ne povis, ĉar unuflanke la demonstrantoj kaj spektantojn dividis rivero Neris, aliflanke – sufiĉe longa distanco.
Mi observas la manifestacion, tamen en ĝi partoprenas tre malmulte da homoj kaj estas tro multe da policanoj. Ĉi tiu tago, ŝajnas, ne estas populara, – eldiris sian opinion gasto el Brazilo Sedl, spektante la aranĝon okazanta trans la rivero.
La ordon certigis ĉ. 800 policanoj, rajda polico, kinologaj taĉmentoj. La polico estis preta ekuzi gason, elektroŝokon. En la aero "pendis" helikoptero. Ĉe la zono de la demonstracio estis establitaj kontrolpostenoj, en kiuj estis kontrolataj aĵoj de dezirintoj eniri. Estis malpermesate enporti ne nur bastonojn, brulivajn likvaĵojn, ŝtonojn, diversajn pezajn aĵojn, sed ankaŭ ovojn kaj tomatojn. Listo de la partoprenantoj estis anticipe kompilita. La manifestantoj estis veturigitaj per aŭtobusoj al/el loko de la demonstracio. En la urbo estis haltigataj junuloj, kiuj provis kaŝi la vizaĝojn en kapuĉoj.
Ĉi tiuj rimedoj permesis atingi, ke la aranĝo okazu sen pli grandaj incidentoj. Tamen estis kaptitaj 18 protestintoj kontraŭ la manifestacio, kiuj deliktis publikan ordon. El la aranĝo estis elkondukitaj parlamentanoj
Kazimieras Uoka kaj
Petras Gražulis.
En la manifestacio partoprenis ĉirkaŭ 300 manifestantoj. Kontraŭ ili sian malkontenton esprimadis ĉirkaŭ 1000 protestantoj.
Kelkdekoj da homoj kolektiĝis ĉe la Arkikatedralo kaj protestante kontraŭ geja manifestacio preĝis, kiel diris monsinjoro
Alfonsas Svarinskas , "
por savado de Litovio".
Laŭ sociologiaj esploroj la manifestacion malaprobas tri kvaronoj de Litovia loĝantaro. Pli ol 50 parlamentanoj eldiris sian opinion kontraŭ ĉi tiu aranĝo.
Gvidanto de
Litova Geja Ligo Vladimir Simonko okazintan manifestacion taksis bonege.
Fotoj kaj video pri la aranĝo.
Demonstracio de militveteranoj
Demonstracio de veteranoj de la Dua mondmilito dimanĉe estis tre modesta. La magistrato ne donis permeson aranĝi la demonstracion sur la ĉefstrato de Vilnius Gediminas-avenuo. Estas permesate iri sur Vrublevskio-strato, kiu longas 233 metroj. Tamen ankaŭ en ĉi tiu mallonga itinero la demonstrantojn akompanis voĉoj de protestantoj, kiuj konsideras, ke fino de la Dua mondmilito alportis al Litovio la duan okupacion.
La festo kulminis en Tombejo de Antakalnis ĉe memorejo por sovetaj soldatoj. Ĉi tie brulas la Eterna Fajro. En la tombejon kolektiĝis multaj homoj kun floroj, sonis rusa muziko gloranta venkon kontraŭ nazia Germanio, memoriganta la venkbatalojn de Sovetio, tiujn kiel batalo de Stalingrad, kiu estis grava en la milito kontraŭ la Tria Germana Regno.
Lunde parlamentano socialdemokrato (kaj esperantisto)
Vytenis Andriukaitis parolis en gazetara konferenco:
– Homoj de Litovio scias, kiom da ŝtatestroj estis en Moskvo – kaj tiuj de Baltaj ŝtatoj, kaj de aliaj ŝtatoj, ankaŭ vidis paradon de la aliancanoj. En Moskvo kune kun Rusia militistaro paradis niaj strategiaj partneroj: Pollando, Francio kaj aliaj landoj. Kun la poloj kaj francoj ni eĉ havas traktaton pri strategia partnereco. Do, en ĉi tiu internacia kunteksto sufiĉe strange aspektis tiuj limigitaj rajtoj, kiuj por distingi finon de la Dua mondmilito estis donitaj al partoprenintoj de ĉi tiu milito.
Fotoj.
P.S.
Reeĥoj pri la semajnfinaj aranĝoj ankoraŭ estas aŭdataj. Plimulto da ĝenerala kunveno (pli ol 100 partoprenantoj) de partio Unio de Patrio – Kristanoj Demokratoj de Litovio en ĉefurba filio Lazdynai akceptis decidon postulanta eksiĝon de sampartiano urbestro Vilius Navickas por eldonitaj permesoj al manifestacio de samseksemuloj kaj al la demonstracio de veteranoj de la Dua mondmilito.