Showing posts with label kongreso. Show all posts
Showing posts with label kongreso. Show all posts

2015-11-17

La 12-13an de Decembro – la Kongreso de LEA kaj Zamenhofaj Tagoj

Kaunas (fotis Gintaras Česonis)

La 12an de decembro en Kaunas okazos la 51a kongreso de Litova Esperanto-Asocio. Post la kongreso komenciĝos tradicia ĉiujara aranĝo de litovaj esperantistoj Zamenhof-Tagoj' 2015, dediĉita al la 156a vica datreveno ekde naskiĝo de L. L. ZAMENHOF.

Konciza informo

Dato kaj loko: La 51a Kongreso de Litova E-Asocio kaj la Zamenhof-Tagoj okazos la 12–13an de decembro 2015 en Kaunas, en salono de la Instrua Centro pri Nutraĵindustrio kaj Komerco en Kaunas (str. Vilniaus 42). La loko estas en malnova urboparto de Kaunas nur je 300 metroj for de la Esperan­to-Do­mo.

Komenco de la kongreso – la 12an de decembro je la 12a h.

Registrado ĉe la enirejo en la salonon:
1. De la delegitoj kaj gastoj de la 51a kongreso de LEA – inter 9.00 kaj 11.45 h sabate.
2. Nur de la partoprenantoj de ZT-2015 – inter 15.00 kaj 16.00 h sabate.

Tagordo de la kongreso:
1. Raporto de prezidanto Povilas JEGOROVAS pri agado de Litova E-Asocio dum la jaro 2015;
2. Elpaŝoj, paroladoj, diskutoj.

Post la kongreso, t.e. la 12an kaj la 13an de decembro, okazos tradicia renkontiĝo de Litoviaj esperantistoj Zamenhof-Tagoj, dediĉita al la 156a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof.

Malfermo de ZT-2015 – je la 16a horo sabate.
Fermo – je la 12a horo kaj 30 minutoj dimanĉe.

En la programo de  ZT-2015:
1. Solena malfermo;
2. Prelegoj pri diversaj temoj;
3. Impresoj pri la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo;
4. Impresoj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj;
5. Junulara forumo;
6. Fakaj kunvenoj;
7. Kunveno de instruistoj;
8. Libera tribuno, diskutoj, paroloj;
9. Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero;
10. Abonado de Esperanto-revuoj;
11. Riĉa butiko de esperantaĵoj;
12. Aliĝo al la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, (Slovakio), al la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas kaj al aliaj internaciaj Esperanto-aranĝoj en 2016;
13. Videofilmoj, lumbildoj;
14. Solena fermo;
15. Eventuale aliaj programeroj.

Kotizo ne ekzistas.
Noktado – en kutima komunloĝejo de la Edukcentro por Surduloj (str. Uosio 7) kaj/aŭ en hoteloj.
Manĝado – en kafejo de la Instrua Centro kaj eventuale en aliaj apudaj kafejoj kaj restoracioj. La partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate (la 12-an de decembro) en kafejo de la Instrua Centro.
Pago pro la noktado kaj manĝado – surloke. La noktadon en la komunloĝejo por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.

Gastoj el aliaj urboj kaj landoj povos veni jam vendrede vespere (la 11an de decembro) kaj ekloĝi en hoteloj kaj komunloĝejoj. Vendrede de la 17a ĝis la 22a horo en la kongresejo oni deĵoros kaj direktos venintojn por noktado, informos pri ĉiuj aktualaĵoj. Venintaj sabate matene iru rekte al la salono de la aranĝo.

Laŭ informiloj  kongresa kaj Zamenhof-Taga
de Litova Esperanto-Asocio

2013-12-02

La 49a Kongreso de Litova E-Asocio kaj la Zamenhof-Tagoj en Kaunas

La 14an de decembro en Kaunas  okazos  la 49a kongreso de Litova Esperanto-Asocio. Estraro de la Asocio en la informilo ne substrekis la punkton de la tagordo pri elektado de la Estraro kaj de Prezidanto. Do, la kongreso estos grava. Litoviaj esperantistoj povos taksi laboron de la malnova Estraro kaj aktive partopreni en elektado de la novaj Estraro kaj Prezidanto, ĉar ĉiuj partoprenantoj havos balotrajton.
Post la kongreso okazos Zamenhofaj Tagoj‘ 2013.

Konciza informo
Dato kaj loko: La 49a Kongreso de Litova E-Asocio kaj la Zamenhof-Tagoj okazos la 14–15an de decembro 2013 en Kaunas, en la Malgranda salono de la Universitato Vytautas la Granda (str. S. Daukanto 28). La loko estas en la centra urboparto de Kaunas. Ĝi estas facile atingebla de diversaj flankoj.

Komenco de la kongreso – la 14an de decembro je la 12a h.

Registrado ĉe la enirejo en la salonon:
1. De la delegitoj kaj gastoj de la 49a kongreso de LEA inter 9.00  kaj 11.45 h  sabate.
2. Nur de la partoprenantoj de ZT-2013 inter 15.00  kaj 16.00 h sabate.

Tagordo de la kongreso:
1. Raporto de prezidanto Povilas JEGOROVAS pri agado de Litova E-Asocio dum la jaro 2013. 
2. Elpaŝoj, paroladoj, diskutoj.
3. Elektado de Estraro kaj de Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio.

Post la kongreso, t.e. la 14an kaj la 15an de decembro, okazos tradicia renkontiĝo de Litoviaj esperantistoj Zamenhof-Tagoj, dediĉita al la 154a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof.

Malfermo de ZT-2013 – je la 16a horo sabate.
Fermo – je la 12a horo kaj 30 minutoj dimanĉe.

En la programo de de ZT-2013:
1. Solena malfermo;
2. Proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2013;
3. Prelego de Aleksander Korĵenkov Antaŭ cent jaroj: Zamenhof en la 1913a jaro.;
4. Prelego de Halina Gorecka pri la romano La legisto de Bernhard Schlink;
5. Impresoj pri la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko;
6. Impresoj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj;
7. Junulara forumo;
8. Fakaj kunvenoj;
9. Kunveno de instruistoj;
10. Libera tribuno, diskutoj, paroloj;
11. Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero;
12. Abonado de Esperanto-revuoj;
13. Riĉa butiko de esperantaĵoj;
14. Aliĝo al la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero (Argentino), al la 50aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Jelgava (Latvio), al la 10a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Rijeka (Kroatio) kaj al aliaj internaciaj Esperanto-aranĝoj en 2014;
15. Videofilmoj, lumbildoj;
16. Solena fermo;
17. Eventuale aliaj programeroj.

Kotizo ne ekzistas.

Noktado – en la kutima komunloĝejo de la universitato Aleksandras Stulginskis (str. Gustaičio 6) kaj/aŭ en hoteloj.

Manĝado – en la kafejo de la universitato kaj eventuale en aliaj apudaj kafejoj kaj restoracioj. La partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate (la 14an de decembro ) en la kafejo de la universitato Vero Cafe.

Pago pro la noktado kaj manĝado – surloke. La noktadon en la komunloĝejo por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.

Gastoj el aliaj urboj kaj landoj povos veni jam vendrede vespere (la 13an de decembro) kaj ekloĝi en hoteloj kaj komunloĝejoj. Vendrede de la 17a ĝis la 22a horo en la kongresejo oni deĵoros kaj direktos la venintojn por noktado, informos pri ĉiuj aktualaĵoj. Venintaj sabate matene iru rekte al la salono de la aranĝo.

Oficialan informon pri la 49a kongreso de Litova Esperanto-Asocio oni povas trovi ĉi tie.
Oficialan informon pri Zamenhof-Tagoj oni povas trovi ĉi tie.
Pri Zamenhof-Tagoj legu ankaŭ en La Balta Ondo.

2011-12-19

Revenante al la Kongreso de LitEA


Mi dezirus ĝustigi kelkajn faktojn pri la 47a Kongreso De Litova E-Asocio.

Oni nepovas diri, ke la E-Domo en Kaunas ne funkcias. S-anino Irena Jagminaitė tie akceptas diversajn taskojn kaj faras ĉiujn necesajn laborojn, kvankam ŝi en la Domo ĉiam ne sidas. Tamen Esperanto-turisma firmao Bonvoje laboras konstante kaj plenumas ankaŭ funkciojn de la deĵoranto. Ĝia estro Antanas Visockas kaj Irena Jagminaitė estas aktivaj esperantistoj, bone scipovas la internacian lingvon.

En la kongreso vere partoprenis ne malpli ol 100 esperantistoj, ĉar laŭ la enketiloj al la kongreso registriĝis 98 homoj kaj, mi mem rimarkis, ke kelkaj prenis enketilojn, tamen forgesis ilin plenigi kaj redoni. Latvion reprezentis ne nur Biruta, sed  ankaŭ Janis KALNINŠ. Li venis postagmeze kaj do, ne partoprenis en litovlingva parto de la aranĝo.

Mi ne eraros dirinte, ke hodiaŭ al multaj esperantistoj, precipe al tiuj de juna generacio, nomo Biruta Kondrate estas nekonata. Nur malmultaj memoras, ke oni temas pri la fama latva E-aktivulino, kiu en Esperanto-rondo jam de antaŭlonge estas pli bone konata laŭ sia geedza familinomo ROZENFELDE.

Tuj post parolo de Vytautas Šilas, kiu admonis onin dum E-aranĝoj ne korokodili, eldiris sian opinion Zenonas Sabalys. Li atentigis, ke ĉiuj oficialaj (registritaj) organizoj laŭ la Konstitucio de Litova Respubliko uzas la ŝtatan lingvon. Tial la oficiala kongreso, raportadoj kaj paroladoj laŭ temaro de la organizo okazas en litova lingvo. Tamen la dua parto de la aranĝo (Zamenhofaj Tagoj-2011) estis nur en Esperanto.

La ideon estontece eldoni revuon Litova Stelo nur en Interreta formo proponis Povilas Jegorovas en sia jara raporto. Audrys Antanaitis subtenis ĉi tiun ideon.

Fino de oficiala parto de la kongreso estis gaja, impresa kaj bonetosa, ĉar Litova E-Asocio honoris (gratulis kaj donacis rozojn)  ne preskaŭ dek, sed 12 jubileulojn.

Posttagmeze, dum Zamenhof-tagoj-2011 Aida Čižikaitė rakontis ankaŭ pri Hanojo, prezentis Vjetnamion – la landon de la sekvontjara Universala Kongreso.

Kiel dum la antaŭaj Zamenhof Tagoj, ankaŭ ĉi-jare junularo vespere organizis sian aranĝon, kiu okazis en alia loko. 

Sekvont-tage, dimanĉe, negranda rondeto de Kaŭnaj esperantistoj kun la latvaj gastoj finis la feston en kafejo ĉe la taso de teo.

Irena Alijošiūtė, respondeca sekretario de Litova EA

2011-12-15

La 47-a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio

Solena gratulo al V. Šidlauskas okaze de lia Jubileo

La 10-11-an de decembro, 2011 en la centra litova urbo Kaŭno okazis la tradicia, ĉar ĉiujara, la 47-a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio. La kongreso pasis en  la salono de la urba Kolegio pri Komerco kaj Entreprenado.  Estis la loko en malnova urboparto  nur je 300 metrojn for de Esperanto-Domo (ve, ne plu funkcianta!). Kolektiĝis ĉirkaŭ 80 esperantistoj el Litovio kaj unu el Latvio (Biruta Kondrate).

La ĉefparton de la kongreso faris litovlingva raporta parolado de la Prezidanto Povilas JEGOROVAS. Laŭ lia prava konstato, la dumjara Esperanto-agado tra Litovio estis minimuma, ĉar ankaŭ la Asocion tušis la malboniĝinta ekonimia ŝtata stato. Tamen la Asocio ĵus sukcesis eldoni tri lastajn numerojn de la revuo Litova Stelo (de la jaro 2010). La Prezidanto esprimis kontentiĝon pri partopreno de litovaj esperantistoj en Kopenhaga UK, en latva BET, en Kieva Junulara kongreso kaj atentigis, ke jam nun estas organizata veno de litovoj en la 9-an Kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio, en la duan laŭgrande urbon de Irlando Galivo (Galway). Li rimarkis, ke krom la kurso de Gediminas Degėsys en Vilna Universitato, en Litovio okazis neniu instruado de Esperanto. Tamen, eblas ĝoji almenaŭ pri kelkaj priesperantaj publikaĵoj en litova gazetaro. P. Jegorovas samokaze atentigis ĉiujn pri sekvojara 125-a jubileo de Esperanto kaj esprimis esperon pri multaj enlandaj gazet-artikoloj. Estis esprimita aparta danko al redaktoro de intereta tribuno Barelo A. Grincevičius, ankaŭ pro liaj kontribuoj al Vikipedio. Krome, la Prezidanto enmanigis gratulatestojn al preskaŭ dek jubileuloj de la jaro 2011.

Demandoj pri la raporto al P. Jegorovas forestis. Tamen elpaŝis kelkaj postparolantoj.

A. Antanaitis
La unua Vicprezidanto Audrys ANTANAITIS rakontis pri aktivecoj de litovaj esperantistoj ĵurnalistoj kaj proponis, ke la revuo Litova Stelo en 2012 aperu elektronforme en la retejo de Litova Ĵurnalista Asocio.

Algimantas PILIPONIS certigis, ke Esperanton oni devas prezenti nur kiel Lingvo Internacia.

Biruta KONDRATE invitis ĉiujn veni sekvajare al BET, okazonta en estona urbo Tartu.

Vytautas ŠILAS admonis onin dum E-aranĝoj ne korokodili, sed praktiki Esperanton.

Zenonas SABALYS kontraŭis al intenco, ke  Litova Stelo estu komuna eldono de LEA kaj Litova Ĵurnalista Asocio.

Valdas BANAITIS kaptis la okazon atentigi, ke Esperanton necesas instrui ne laŭ gramatika maniero, sed laŭ infanluda stilo.

La Kongreso finiĝis per invito de la kunvenintoj iri al la Kolegia manĝejo kaj ĝui la senpagan tagmanĝon.

Kongresanoj (I)
Post la tagmanĝa paŭzo solene malfermiĝis la aranĝo Zamenhof-tagoj - 2011. En ties programo okazis prelego de Vilius ŠIDLAUSKAS pri temo L. Zamenhof  kaj Litovio.

Somerajn impresojn prezentis: Gražina OPULSKIENĖ – pri SAT kongreso, Vida KULIKAUSKIENĖ – pri Somera E-Studado en Slovakio.

Kongresanoj (II)
Aida ČIŽIKAITĖ prezentis la sekvontjaran 79-an Italan E-Kongreson.

La festan koncerton faris flutistino Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė kun siaj lernantinoj.

Fine, la tradiciaj Kongreso kaj Zamenhof-tagoj pasis tradicie!


Vytautas Šilas (fotoj de la aŭtoro)

2009-08-11

Kongresaj fotaroj


Mi iomete parolos pri fotado. Mi mem ŝatas foti kaj pli-malpli interesiĝas pri fotografio. Tial estis interese, kiel fotantaj esperantistoj prezentos ĉi-jaran Universalan Kongreson. Kaj jen en yahoo-grupo esperanto-lt estis lokigitaj du ligoj al albumoj de Aleks Kadar. En unu albumo estis 378 fotoj, en la dua - 337 fotoj. Do, entute 715 fotoj. Post kelkaj tagoj ankaŭ Kalle Kniivilä proponas rigardi pli ol 500 fotojn. La kvanto impresa kaj ĝi certe kreskos plu. Iu diros: ni ĝoju, ja tio estas trezoro! Ĉu vere? Mi persone ne povas "digesti" tiomgrandajn fotarojn. Mi galopas tra bilda indekso kaj haltas, se rimarkas ion atentindan.
Cifereca fotografio kutimigis fotantojn rapide kaj senpripense premadi fotilan butonon. Plej ofte ili jam ne rompas la kapon kiel kapti pli bonan momenton, ne pensas pri kompozicio aŭ kadrado. Ja en la fotilo estas ne 36-filmera fotobendo, sed kelka-gigabajta memorkarto. Tio koncernas ne nur fotistojn amatorajn, sed ankaŭ la pli spertajn. La spertulo selektadas siajn laborojn, se estas bezonate, multe kaj pacience laboras kun fotoŝopo aŭ alia foto-redaktilo, tamen al la amatoro plej ofte tio estas enua okupo. Estas bone, se li almenaŭ likvidas efekton de ruĝaj okuloj.
Malsupre mi prezentos kelkajn ekzemplojn. Indas malfermi la fotojn per apartaj kartetoj sur taska breto de via foliumilo (angle Open link in new tab). Tiam vi povos rapide trarigardi la fotojn kaj reven en ĉi tiun tekston.
Se ni trarigardos menciitajn albumojn de Aleks, ni ekvidos fotojn, kiuj estas kvazaŭ haltigitaj sceneroj de kinofilmo: a) jen fraŭlino ; b) ŝi iomete sin turnis; c) ŝi ekturniĝis ankoraŭ je kelkaj gradoj, k.t.p. Alia ekzemplo: ĉu multe diferencas ĉi tiu foto de ĉi tiu? Trarigardante la fotojn, oni povas rimarki dominadon de la sama vizaĝo. Eble iu nova stelulo de E-movado? Mi ne rekonis lin. Tiam mi hipotezis, ke la posedanto de la albumoj tiamaniere sinprezentas. Kelkaj “gugladoj” tion konfirmis.
Ankaŭ en fotoalbumo de Kalle Kniivilä oni povas trovi vizaĝojn kelkekzemplere. Kvankam mi trarigardis supraĵe, tamen mi ekĝojis, ekvidinte konatajn vizaĝojn el Vilna E-klubo. Ja iliaj T-ĉemizoj tre okulfrapas !
Miaopinie, se ni deziras ion rakonti al la publiko, ni penu esprimi la propran vidpunkton al fotata objekto, transdoni la etoson, kiun ni spertis mem. Ni ne kreu galeriojn de kapoj. Ni kritike trarigardu la fotitan materialon kaj selektu fotojn por publikaj albumoj (almenaŭ por tiuj, kiujn ni proponas trarigardi). Prefere estu da fotoj kelkoble malpli, tamen ili estu interesaj por ĉiuj.
Kvankam mi kritikis, tamen vi klaku al ligoj de la albumoj. Eble vi estos pli pacienca kaj vi spertos ĝojon trarigardante la albumojn. Kion ajn ni diru, tamen ajna foto estas haltigita momento de la vivo.