Showing posts with label poezio. Show all posts
Showing posts with label poezio. Show all posts

2015-01-28

Al la juda foririnto


Li fermis la kofron, manpremis - adiaŭ!
Sen ia protesto li iris... Hodiaŭ
mi tion komprenas: li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Kun kapo klinita la kofron li portis.
Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis
sen la protesto... Li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Kaj iam la filo kun filo parolos,
kaj tiu demandos, la veron li volos.
La mia silentos... kaj povos nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Ni sentis kompaton kaj monon kolektis,
dum kelkaj el ni la infanojn protektis.
Sed Auschwitz ekzistis! Nu, kion plu diri?
Ke mi kaj ke vi... ni lin lasis foriri.

Lodewijk Cornelis DEIJ

2010-03-26

Popolo amas Litovion de Justinas Marcinkevičius

Poeto Justinas Marcinkevičius, neoficiale titolata patriarko de la landa poezio kaj eĉ de la tuta kulturo la 10an de marto ĝisatendis la 80-jaran jubileon. La jubileaj aranĝoj en Litovio daŭris pli ol unu semajnon.

Se demandi, kun kio asociiĝas nomo Justinas Marcinkevičius, verŝajne multoj respondus: kun liaj dramoj Mindaugas, Mažvydas, Katedralo. Ĉi tiuj dramoj ne nur plenumis gravan historian rolon dum kelkaj jaroj antaŭ rekreo de sendependeco de Litovio, sed ankaŭ iĝis simbolo de spirita  renaskiĝo de litova nacio. Justinas Marcinkevičius kvazaŭ blanka kronikisto fiksas en siaj verkoj ankaŭ aktualaĵojn de Litovio: la renaskiĝa periodo kun Sąjūdis, la Baltia Vojo, deklaro de a Sendependeco kaj maltrankvilaj tagoj, kiam libero de Litovio pendis kvazaŭ sur la haro...

La poeton gratulis, dankis kaj bondeziris al li ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė, prezidanto de Sejmo Irena Degutienė.

Vilnanoj renkontiĝis kun la poeto en Klubo de Verkistoj. Ĉi tie funkciis granda fotoekspozicio dediĉita al J. Marcinkevičius. Fotistino Ona Pajėdaitė en la fotoj fiksis preskaŭ tutan vivon de la poeto. Tamen neniu povis tiujn fotojn ekvidi. En la salono estis tiel multe da homoj, ke eĉ J. Marcinkevčius mem apenaŭ povis penetri en la salonon… Homoj sidis triope sur du seĝoj, ili sidis sur fenestrobretoj,  sur la planko, ili plenŝtopis la koridoron. Kvazaŭ dum la plej grandaj religiaj festoj, aŭ dum tiuj tagoj en la Katedrala placo, kiam la popolo skandis la vorton Lie-tu-va… (Litovio) el dramo Mažvydas.

La poeto konfesis en la vespero: Dum la tuta mia verkista vivo mi ne havis alian temon. Mia temo estas Litovio.

Homoj kaptadis ĉiun lian vorton. Ŝajnas, la popolo amas Litovion de versoj de la poeto pli ol tiun, en kiu ni vivas insultante la regpotencon… Ŝajnas, al homoj  necesas konfirmo de la espero, ke Litovio de J. Marcinkevičius ankoraŭ ekzistas…

2010-03-25

"Espero" de L. Zamenhof - en "Liro de Švėkšna"


Regiono de Šilutė estas konata ne nur je siaj akvoj, inundoj, neimitebla naturo. Pli multe famigas ĝin ĉi tie loĝantaj homoj.

Estas malfacile imagi urbeton Švėkšna sen konata kaj estimata instruisto, esperantisto, landesploristo Petras Čeliauskas.

Hodiaŭ oni povas ekĝoji pri frukto de lia lasta laboro. Li kompilis poezian antologion Švėkšnos lyra ("Liro de Švėkšna"), kiu antaŭ la sojlo de ĉi tiu jaro estis eldonita. La aŭtoroj de versoj estas la homoj, kiuj loĝas ĉi tie, aŭ estas kunligitaj per aliaj rilatoj kun ĉi tiu belega urbeto de Ĵemajtio.

La antologion reprezentas versaĵoj de 24 aŭtoroj. En la libro estas publikigataj ankaŭ koncizaj biografiaj donitaĵoj de la aŭtoroj.

La libron ilustris per bildoj de paperaj eltondaĵoj instruistino Martina Zimkienė. En la antologio ŝi debutis ankaŭ kiel poetino.

Okazas, mi estis erare konvinkinta, ke eksredaktoro de Litova Stelo versojn nur esperantigas. Mi sciis, ke li enlitovigis himnon de espeantistoj Espero ("Viltis") de L. L. Zamenhof. En la libro la leganto trovos ĝin kaj originalajn poeziaĵojn de P. Čeliauskas: himnon de Švėkšna Glorkanto al Švėkšna ("Giesmė Švėkšnai"), kaj robajojn.

Ĝojinde, ke Petras tiel grave kontribuis al kultura vivo de la regiono kaj metis ankoraŭ unu valoraĵon en unu el siaj skatoloj. Ĉi-foje - en tiun de litova poezio.

2009-11-01

Memortago de la mortintoj

 
En mia koro lumas kandeloj,
kviete aromas abia branĉeto;
per pia paŝo pasas silento
tra la animo.

En mia koro silentan tombon
lanuga neĝo kovras karese.
Kviete aromas abia branĉeto,
lumas kandeloj.

2009-08-06

Trioleta rekordo


Aldona MANKUTĖ-KURSEVIČIENĖ el Kaunas, kiu verkis 55 trioletojn, pretendas trafi en la Libron de Litovaj Rekordoj. Por versaĵa libro Kasdienybės trapumas (Fragila ĉiutageco) agentejo Factum enmanigis al ŝi tion konfirmantan atestilon. Tamen la rezulto estos enskribita en la Libro Rekordoj nur tiam, se neniu plibonigos la rekordon ĝis nova eldono de libro de trioletoj de la aŭtorino.
La trioleto estas okversa poemeto, kie la kvara kaj sepa versoj ripetigas la unuan kaj la oka – la duan.
Jen trioleto de la aŭtorino pri la amo:
Vis ieškau mėlynų akių,

Dar tikinčių, kad meilė – turtai,
Vilnijančių linais laukų.

Vis ieškau mėlynų akių,

Kurios dar tiki meilės burtais.
Dėkoju širdžiai, kad tikies.

Vis ieškau mėlynų akių,

Dar tikinčių, kad meilė – turtai.
(Mi ankoraŭ serĉas la bluajn okulojn, / kiuj ankoraŭ kredas, ke la amo estas riĉaĵo/ kaj ondantajn kampojn linajn./ Mi ankoraŭ serĉas la bluajn okulojn,/ kiuj ankoraŭ kredas je sorĉoj de la amo./ Koro, mi dankas ke vi esperas. / Mi ankoraŭ serĉas la bluajn okulojn,/ kiuj ankoraŭ kredas, ke la amo estas riĉaĵo.)
Eble iu provu ĝin esperantigi? Aŭ iu scias trioletojn en Esperanto?
En interreto mi trovis nur trioleon de belorusa poeto M. Bogdanoviĉ (tradukis Valentin Melnikov).