Showing posts with label ekologio. Show all posts
Showing posts with label ekologio. Show all posts

2010-10-19

Litovojn maltrankviligas poluado de la Balta Maro, tamen ili ne emas aliĝi al ĝia protektado

Litova loĝantaro maltrankvilas pro poluado de la Balta Maro, tamen la plimulto ne emas persone pli multe kontribui al protektado de la maro. Tiun konkludon oni povas fari post nova pridemandado.

En internacia esploro duono da Litova loĝantaro (48 %) diris, ke ili maltrankvilas pro mediprotekta situacio en la Balta Maro. La 58 % konsentas kun aserto, ke la situacio nuntempe estas pli malbona ol antaŭ 10 jaroj.

Aliflanke, laŭ la esploro  BalticSurvey  ses el dek loĝantoj diris, ke ili ne povas ludi gravan rolon por plibonigi la situacion. Kompare en Pollando kaj Svedio pli ol duono de la pridemanditoj opinias, ke ili mem havas eblecojn ŝanĝi la ekzistantan situacion al la plibona.

Eĉ 79 % da Litova loĝantaro ne konsentus aldone aliĝi al iniciatoj de financa subtenado por plibonigo de medipratekta situacio.

En Litovio ankaŭ estas relative pli multe da tiuj, kiuj asertas, ke al ili  estas neakceptebla  plialtigo de impostoj cele al plibonigo de la ekologia situacio. Tiel opinias 85 % da pridemanditoj. Laŭ la esploro, la skandinavoj (danoj, finnoj kaj svedoj) malpleje rezistus al altigo de la impostoj.

Plimulto da pridemanditoj en Litovio konsentas, ke plej multe da problemoj por la Balta Maro fontas rubo, ebla disverŝiĝo de naftaj produktoj, neeksploditaj minoj kaj enmarigita ĥemia armilaro, manko de oksigeno, tamen ne emas konsenti, ke tro granda fiŝkaptado estas danĝera  por la maro.

Pli ol duono de la estonoj, litovoj, poloj kaj rusoj ankaŭ indikis, ke por la maro danĝeras gasduktoj sur la fundo. En aliaj landoj tiel opiniis malpli ol duono de la pridemnaditoj.

Dum ĉi-jaraj monatoj aprilo – junio en naŭ ŝtatoj estis pridemanditaj 9 miloj da loĝantoj.

Ekspertoj opinias, ke al la Balta Maro estas danĝeraj tro intenca fiŝkaptado, poluado per materialoj uzataj en agrikulturo. Organizo Greenpeace asertas, ke gravedaj virinoj ne devus manĝi en la maro kaptitajn fiŝojn.

2010-05-17

Viva desegno de marporko

La 12an de majo pli ol 1500 homoj en plaĝo Smiltynė (apud Klaipėda) ekstaris en vivan vicon bildigatan konturon de figuro de Baltmara porko.
Per naturprotektada kampanjo Ni ĉirkaŭprenu Baltmaran porkon Muzeo de la Maro jam okan fojon distingas Internacian Tagon de Baltmara Porko.

La "viva" Baltmara porko estis fotita el alto birdofluga. Oni esperas, ke ĉi tiu foto atentigos la socion al komplika situacio en Balta maro.
La jaron 2010 UNESCO proklamis Jaro de Protektado de Ĉiuj Specioj, precipe emfazante influon de la homa agado al la naturo. Organizo por Protektado de Baltmaraj Porkoj  (ASCOBANS ) ankaŭ aliĝis al ĉi tiuj ideoj. Tial ĉiu homo en la viva desegno de Baltmara porko respegulis simbole diversecon de specioj en Balta maro.

Ĉi tiu aranĝo ekhavis grandan popularecon.  Pri ĝi precipe interesiĝis lernantoj. Al la viva ĉenaro aliĝis organizitaj lernejaj grupoj venintaj el distriktoj Panevėžys, Akmenė, Šiauliai, Mažeikiai, Plungė, Tauragė, Telšiai, Šakiai.

Ne nur infanoj, sed ankaŭ iliaj patrinoj estis surprizitaj, kiam eksciis, ke en Balta Maro loĝas balenoj, – diris instruistino el Akmenė, kiu venis kun grupo de 50 lernantoj de elementa lernejo.

Malgrandaj balenoj troviĝas preskaŭ en ĉiuj maroj de la mondo kaj en iuj riveroj. Reprezentantoj de kelkaj specioj estas oftaj loĝantoj en Norda Maro, Norda Atlantiko, Irlanda Maro. Unusola specio de malgrandaj balenoj nature loĝanta en Balta Maro estas kutima marporko aŭ kutima foceno  (Phocoena phocoena).

Sciencistoj opinias, ke nuntempe en Balta Maro loĝas ĉirkaŭ 500 marporkoj, plej multe en okcidenta parto de la maro. Tamen en pasinteco marporkoj estis kutimaj ankaŭ ĉe niaj bordoj. Dum la intermilita tempo ili nemalofte trafis en fiŝkaptistajn retojn,  ili estis rimarkeblaj  de sur Palanga-ponto.
Bedaŭrinde, poste ĝis la jaro 2001 oni nenion sciis pri ili . Kaj jen la 29an de aprilo 2001 estis ricevita sensacia informo, ke ĉe Melnragė fiŝkaptistoj kaptis negrandan delfeneton. Ĝi estis juna virfoceno, kiu pezis 22 kg. Ĝi nokte trafis en retojn kaj pereis.

La 22an de februaro 2003  en ekonomika zono de Litovio dum trola fiŝado  estis kaptita en profundo de 70 m granda marporkino, kiu pezis eĉ 60 kg.  Do, ni vidas, ke la homa agado ĝenas ĉi tiujn bestojn, forpelas ilin el kutimaj areoj de ilia disvastiĝo. Precipe grandan minacon al kutimaj marporkoj elvokas fiŝkado per skrapretoj, nur pro tio en Norda Maro ĉiu-jare pereas miloj da ĉi tiuj bestoj.

2009-12-12

Vilna aero estas la plej pura en Eŭropo

Esploro de 30 Eŭropaj ĉefurboj Indekso de Eŭropaj verdaj urboj, kiun plenumis Economist Intelligence Unit kaj Siemens, montris, ke la plej verda urbo estas Kopenhago. Litova ĉefurbo Vilnius en ĉi tiu indekso okupis 13an lokon – la plej altan inter malpli grandaj urboj, partoprenintaj en la esploro. Vilnius devancis, ekzemple, urbojn Varsovio, Dublino, Riga, Talino, Ljubljano.
Litova ĉefurbo estis precipe bone taksita en  kategorioj Aera kvalito kaj Uzado de defalaĵoj kaj de la tero. En la unua Vilnius kolektis 9,37 poentojn el 10 eblaj kaj okupis la unuan lokon. En la dua kategorio ĝi okupis la 9an  kaj signife superis aliajn Eŭropajn urbojn havantaj negrandajn enspezojn. Vilnius ankaŭ devancis ilin en kategorioj  Konstruaĵoj kaj  La akvo kaj en la ambaŭ estas la 13a. En kategorio Transporto nia ĉefurbo estas la 19a kune kun Kievo, Parizo kaj Zagrebo. Plej malbone Vilnius estis taksita en kategorioj Elsendo de karbona dioksido (CO2) kaj Energio: en la unua ĝi okupis la 23an lokon, en la 2a – la 26an. La kialo estas la sama, kiel en ĉiuj landoj de eks-soveta bloko: malnoviĝinta  infrastrukturo kaj neefektive uzata energio en konstruaĵoj. La plej altajn takspoentojn ricevis Skandinaviaj urboj – Kopenhago, Stokholmo, Oslo. En ĉi tiuj urboj jam multjare oni atentegas mediprotektadajn problemojn kaj tio respeguliĝas en ambiciaj celoj de lukto kontraŭ klimata ŝanĝo. Ekzemple, Kopenhago ĝis 2025 celas iĝi la urbo, absolute neelĵetanta karbonan dioksidon al la medio.
Orient-eŭropaj urboj okupis pli malsuprajn poziciojn en la indekso. Tion decidis kompare malgranda malneta enlanda produkto (MEP) kaj precipe manko de atento al mediprotektadaj problemoj dum la komunista erao.
Nia analizo montras, ke Eŭropaj urboj zorgas  pri mediprotektado. Averaĝa kvanto de CO2  elĵetata por ĉiu homo en preskaŭ ĉiuj 30 urboj, en kiuj loĝas sume preskaŭ 75 milionoj da homoj, estas pli malgranda ol la averaĝo en landoj de Eŭropa Unio (EU). Oslo, la plej bone taksita urbo en ĉi tiu kategorio, elĵetas jare en la medion nur 2,5 tunojn da CO2 al la homo. Tio estas rimarkinde malpli ol la averaĝo de Eŭropa Unio (8,5 tunoj). Ĝoige, ke preskaŭ en ĉiuj urboj jam estas komencita realigo de mediprotektadaj strategioj. Tamen malgraŭ tio, ili alfrontas grandegajn defiojn. Ekzemple, renoviĝantaj energiaj fontoj liveras al ĉi tiuj urboj nur ĉirkaŭ 7 % da tuta konsumita energio. Tio estas signife malpli ol  20 % – la deklarita celo por EU, kiun oni esperas atingi ĝis jaro 2020, – diras ĝenerala redaktoro de Economist Intelligence Unit kaj redaktoro de la esplorado James Watson.

2009-09-12

Tribunalo reduktis monpunon al fumanto


Junie laŭ decido de Vilna magistrato, polico komencis ĉasadi la fumantojn, kiuj ĵetadas cigaredstumpojn surteren . La kaptitoj devas pagi po 350 lidoj (101,40 EUR). Do, la monpuno sufiĉe granda. La batalojn kontraŭ fumantoj la magistrato komencis en Eŭropa Placo (Europos aikštė), kie troviĝas ĝia sidejo. Dum du ĉas-monatoj estis punitaj 36 fumantoj. Ili devus pagi preskaŭ 6500 Lt. Ili devus, tamen povas esti, ne ĉiuj pagos. Unu vilnano, kiu estis punita je 350-lida monpuno, gajnis juĝproceson. La ĉefurba tribunalo akceptis favoran por li verdikton. Ĝi konstatis, ke cigaredstumpo estanta sur trotuaro ne valoras 350 lidojn kaj la adekvata monpuno devas esti nur kvinopo, t.e. 70 Lt. Tio estas la unua kazo, kiam la juĝo decidis, ke la magistrato punas la fumantojn tro severe.
Ofte en la ĉasado partoprenas ĉaspelistoj, aŭ estas speciale instalataj diversaj obstakloj por ĉasaĵoj (ekzemple, ŝnuroj kun ruĝaj flagetoj dum lupa ĉasado). Do, tiasence la magistrato estas vera ĉasisto, ĉar rubujoj en la urbo katastrofe mankas. Junie en Vilnius estis ĉirkaŭ 1500 rubujoj. Urba areo estas iomete pli granda ol 400 km2. Do, ĉiu rubujo ricevas averaĝe urban areon de 0,27 km2. Aŭ tio egalas al 10 futbalaj stadionoj Žalgiris. Tia estas statistiko. Iomete pli bona situacio estas en la urba centro. Kvankam eĉ en la malnova urboparto trovi la rubujon ne estas facila tasko….