Showing posts with label E-eldonaĵoj. Show all posts
Showing posts with label E-eldonaĵoj. Show all posts

2009-08-09

Konatiĝo kun LA GAZETO


Eble la konatiĝoj hazardaj kaj neatenditaj estas la plej interesaj. Por mi estis tia konatiĝo kun revuo La Gazeto, kiun eldonadas Esperanto-Klubo de Metz (redaktoro Eugene de ZILAH). En intererreto mi eksciis, ke en la revuo (n-ro 118, la 30a de aprilo 2005) estis publikigita artikolo de Trevor STEELE pri litovdevena aŭstralia poetino Lidija ŠIMKUTĖ. Mi petis, ke la redakcio sendu al mi la artikolon. Sinjorino Madeleine de ZILAH sendis al mi la numeron kaj poste ankoraŭ kelkajn. Mi eksciis pri ankoraŭ unu interesa perioda eldonaĵo en Esperantujo. Mi mencios temojn, pri kiuj La Gazeto skribas en n-ro 143.
Patro nia, nia dio!
Cia regno estas en ni.

Antaŭ ni cia sankta nomo.
Leĝo estas cia volo.
Vi ne pensu, ke mi proponas mian varianton de la konata preĝo. Tio estas komenco de pra-hungara Patronia, kiu estis deĉifrita el turaniaj runoj, poste hungarigita kaj ĉi tie estas prezentata laŭvorta Esperanta traduko. La preĝon diversaspekte analizas redaktoro E. Zilah (p. 3). Vere interesa artikolo.
Tri kolumnoj estas dediĉitaj al veterano de Japana E-movado Kurisu Kei (1910 07 18-2009 04 18). Pri li rakontas Shi Chengtai. Cetere, en la kvara kovrilpaĝo estas foto de s-no Kurisu Kei kaj al li dediĉitaj bonkoraj vortoj de la aŭtoro.
Pri muro triumfanta, timema nacio, Esperanto kaj la muro kaj aliaj aferoj meditas Petro Braŭn en eseo La hontomuro.
Kion vi scias pri rumana urbo Kluĵo (Cluj)? Verŝajne nenion. Almenaŭ mi nenion sciis. La artikolo de Sen Rodin (p. 12) rakontas multan intereson ne nur pri la urbo, sed ankaŭ pri la lando.
Bedaŭrinde, en la sama urbo Kluĵo okacis skandala evento de maltoleremo, pri kiu rakontas Julia 'Sigmond (p. 15).
La revuo rakontas ankaŭ pri aktivulino de Esperanto Ewa Bondar (p. 34), publikigas rakonton de Mao Zifu, kaj recenzas librojn . Oni povas rimarki, ke la recenzado okupas gravan (kaj kompare ne malgrandan) lokon en la revuo. Ekzemple, en ĉi tiu numero La Gazeto recenzas , se mi bone kalkulis, 5 librojn kaj unu interretan publikaĵon. Estas prezentataj ankaŭ novaj libroj.
Do, konatiĝu kun La Gazeto pli proksimen!

2009-07-15

El skatolo senfunda...


Konatiĝinte kun libro El mia Esperanta skatolo de Petras ČELIAUSKAS (eldonis Litova Esperanto-Asocio, 2009) mi tuj kaptis PIV'on dezirante ekscii, kiel granda povas esti skatolo? Mi imagis, ke la skatolo estas malgranda kesteto. PIV tion klare ne konfirmis, tamen ankaŭ ne kontestis. Kial mi ekinteresiĝis pri dimensioj de la skatolo? La tubero estas en tio, ke mi tenas en la manoj la dikan, enhave riĉan libron. La plej grandan ĝian parton konsistigas tradukita poezio - 212 paĝoj. Vere granda kontribuo al Esperanta literaturo. Ni sciu, kea libro ne inkludas poemaron Homo de E. Mieželaitis. En la libron estas kolektita diversĝenra materialo: tradukoj, diverstemaj artikoloj. Ĉapitraj titoloj mem parolas pri enhavo de la libro: Litovaj poetoj, Kantoj, Prozaĵoj, Esperantologio, Historio de Esperanto, Historio de Litovio, Litova kulturo. La libro miaopinie estas valorega por tiuj, kiuj deziras konatiĝi kun litova beletro, kulturo, historio. Ĝi estas utila ankaŭ por tiuj, kiuj studas Esperanton, ĉar ĉapitro Esperantologio donas konsilojn pri multaj lingvaj problemoj.
Do kiom granda skatolo estas de Petras? Mi suspektas, ĝi estas senfunda!

2009-06-20

Litova Stelo (n-roj 1-2 , 2009)


En miajn manojn trafis unuaj du numeroj de ĉi-jara Litova Stelo. Ili sugestigas, ke la revuo iĝas informa eldonejo Kiu estas kio en Litovio, ĉar dominas materialoj pri personecoj. En n-ro 1: intervjuo kun enciklopediisto Algirdas Matulevičius, jubileaj artikoloj dediĉitaj al s-noj Zenonas Eimutis Sabalys, Laimius Stražnickas, artikolo pri geedzoj Piščikas kaj 4 nekrologoj (pro ĉi tiu fakto unu amiko la numeron titoligis funebra). En n-ro 2: prezento de nova sekretario de LEA, intervjuo kun etnoastronomo Jonas Vaiškūnas, 100-jara datreveno de prof. Ivo Lapenna, artikolo pri eksa redaktoro de Litova Stelo Petras Čeliauskas, jubilea artikolo pri Audrys Antanaitis, artikolo de Vida Kulikauskienė pri 25a Internacia Festivalo en Düsseldorf. Ambaŭ numeroj informas pri movadaj eventoj. Bedaŭrinde, mankas beletraĵoj, sed ne mankas ... eraroj. Tamen ĉi-lastajn jam oni povas konsideri hejmanoj de la revuo... Jen Algirdas Matulevičius en la subtitolo de la artikolo estas prezentata kiel enciklopedisto. En n-ro 1 estas artikolo: Vilno – Eŭropa kultura ĉefurbo. Kion aludas dustile skribita vorto ĉefurbo? La redaktoro agitas pri formo Ŝaŭlo (kial ne Ŝeŭlo?)de urbo Šiauliai (p. 14, 28, nr-o 1), kvankam en tiuj konkretaj frazoj ĉi tiu formo ne estas bezonata. Tamen en la frazo: Li estis la unua dekano de Šiauliai'a universitato (p. 28, n-ro 1) ni vidas pezan formon Šiauliai'a, kvankam ĉi-tie la Esperantigita formo eble estus almenaŭ pravigebla. Estas uzata stranga formo: ge-Šlapelis, ge-Valeika. Estas skribite mallonge, sed tute ne klaras pri kio oni parolas.

2008-10-10

Antaŭ 3 jaroj eldonita kompakta sondisko ankoraŭ ne atingis la aŭskultanton


Ne tre ofte aperas en Litovio sondiskoj / -bendoj de esperant-lingvaj kantoj. Se mi bone memoras, de 1987 estis eldonita nur unu sonbendo. Tial min tre mirigis la fakto, ke 1000 lumdiskoj kun enskribitaj kantoj jam 3 jarojn kuŝas en kestoj. Kongresanoj de UEK Vilno' 2005, povis akiri bonegan kompaktan sondiskon kun litovaj popolkantoj en Esperanto. La kantojn plenumas famaj en Litovio solistoj Romualdas VEŠIOTA kaj Augustas KUBILIUS. Tamen Litova E-Asocio ne trovis en la kontrakto antaŭviditan monsumon. Eldonistoj de la KD esperas, ke la kontrakto ne estos rompita. Oni povas nur bedaŭri, ke jam estas prokrastita bona okazo disvastigi KD-ojn dum la universala kongreso. Tamen estus ankoraŭ pli domaĝe, se ili neniam atingos eventualajn aŭskultantojn.