Showing posts with label naturo. Show all posts
Showing posts with label naturo. Show all posts

2015-10-11

En aŭtuna Birštonas




Unu vesperon, sur aŭtostarejo ĉe mia domo mi renkotis mian najbarinon. Ŝi ĵus elaŭtiĝis kun kelkaj sakoj plenaj da aŭtunaj bonaĵoj. Ŝi donis unu saketon al mi: "Prenu la pomojn! Ili estas bongustaj, el Birštonas!"

Birštonas estas ŝia naskiĝurbo. Tie loĝas ŝia patrino. Ŝi interesiĝis, ĉu mi iam gastis en Birštonas? Mi maljesis. La najbarino invitis: "Nepre vizitu ĝin! Estas tre bele en Birštonas!"

Tiam mi eĉ ne imagis, ke mi baldaŭ konatiĝos kun la urbo de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Post kelkaj tagoj mia edzino diris, ke dum sia naskiĝtago ŝi dezirus forveturi el Vilnius. Mi ankoraŭ ne forgesis la inviton de la najbarino kaj proponis veturi al Kaunas, kaj poste al Birštonas (mi pensis: dum 2-3 horoj ni trairos la banlokon trae kaj ĉirkaŭe!). Tamen mia edzino ne entuziasmis pri Kaunas kaj ni decidiĝis vojaĝi al Birštonas kaj poste – ankaŭ al la eksa provizora ĉefurbo. Se ni havos la tempon.

Ni ne havos! Tion ni komprenis ĵus alveninte. Mi trovis, ke la urbo estas pli granda, ol mi supozis. Por konatiĝi kun ĝi dum tri horoj, ni devus galopi antilope!

Nia ekskurso komenciĝis en la busa stacio. Baldaŭ mi ekvidis la unuajn „konatojn“ – la daliojn Birštonas, kiuj ankoraŭ floris. Ilian historion oni povas legi en Barelo.

La dalioj ne estas unusolaj floroj en la urbo. Ankaŭ multaj aliaj ankoraŭ konkuras per la koloroj kontraŭ pentristo Aŭtuno, kiu jam kolorigis arbajn foliarojn.

La unua celo estis la rivero Nemunas. Ĝis nun mi vidis ĝin nur tra busa fenestro. La bordo estas ideale ordigita: estas bona pado por piedirantoj kaj biciklantoj. Se vi laciĝis, eksidu su benkon kaj ripozigu la okulojn rigardante al kvieta fluado de akvo aŭ al floroj sur la bordo. En la flanko de la Centra parko ankaŭ oni povas trovi ion interesan. Ni atentis la pinon, kies larĝeco okulfrapis. Okazas, nome per ĝi la arbo famas. La alto de la pino estas 9 metroj kaj la larĝo de ĝia branĉaro preskaŭ duoblas. La arbo estas registrita en la listo de protektataj monumentoj de la naturo.

Apud sanatorio Eglė ni rimarkis rotondon. La elpendaĵa surskribo biuvetė (ruse бювет, de la franca buvette) nenion diris al ni pri destino de la rotondo. Traleginte la klarigon, ni eksciis, ke tiel nomiĝas konstruaĵo, konstruita sur mineralakva fonto. Mi ne trovis esperantlingvan analogaĵon de la termino (eble mineralakva kiosko?). Ĉi tie oni povas gustumi mineralakvon, kiel ankaŭ en la flava dometo en la parko de Vytautas. 

Apude ni ekvidis ankoraŭ unu rondan konstruaĵon, sentegmentan. Ĝia cilindra muro estas farita el kunplektitaj maldikaj branĉoj. Tio estas mineralakva vaporigilo. Ĝi estigas efikon de mara aero. La vaporigilo estas lanĉita ĉi-jare en majo. 

Nia itinero direktiĝis al la Centra parko. Ĝi estas la arbaro, transformita al la parko. Sportamantoj  povas elekti la padon kun diversaj instalaĵoj por ekzerciĝi kaj ludi sportludojn, apudestas placetoj por infanaj ludoj. Por tiuj, kiuj preferas malpli aktivan ripozon, povas promeni sur la pado de skulptaĵoj kaj pririgardi artaĵojn de famaj litovaj skulptistoj. La ideo krei el la arbaro la parkon, naskiĝis en 2008. Dum la jaroj 2007-2013 la parko estis kreita. Ĝi okupas areon de 25 ha. Eŭropa Unio al ĉi tiu projekto asignis ĉ. 1 600 000 €. La parko estas plu renovigata. En 2014 skulptisto Stasys ŽIRGULIS en la parko malfermis ekspozicion el 10 skulptaĵoj.

En la parko troviĝas malgranda malnova tombejo. Ĝi jam ne funkcias pli ol 50 jarojn. En ĝi min atentigis modesta tomba monumento, kiu prezentas la krucon ŝose elkreskitan el la stumpo de forsegita arbo. Estas kelkaj tiaj monumentoj en la tombejo. La monumentoj estas faritaj el feraj tuboj.

Unu tombo troviĝas ekster la tombejo, apud la barilo. La surtomba surskribo anoncas, ke ĉi tie estas enterigita Antonio Ŝimanski (Schymanski), kiu naskiĝis en 1856 kaj mortis en 1911. Oni rakontas, ke li estis pia, bonkora homo. Li ne estis katoliko. Lia morto estas fiksita en neniaj arkivaj dokumentoj. Pri la tombo estas konataj kelkaj historioj. La plej konvinka estas tiu de Evelina MAČIULIONYTĖ, kiu defendis bakalaŭran laboron pri la malnova tombejo de Birštonas. Laŭ ŝi, en 1911 en Birštonas ripozis poldevena germana oficiro A. Ŝimanski. Li komencis amrilatojn kun juna litovino Marytė [Marite]. Ŝi laboris en la ripozdomo (kurhaŭzo) de Birštonas. Ĉe la fino de la libertempo, li svatiĝis al sia amatino, sed ŝi ne deziris edziniĝi al li. Eĉ pli multe - ŝi trovis alian viron kaj perfidis la oficiron. La enamiĝinta Antonio sin mortpafis sur la ŝtuparo de la ripozdomo. La fraŭlino, volante elaĉeti sian kulpon, enterigis la oficiron kiel sinmortiginton ekster la tombejo kaj starigis al li la monumenton. Kaj en Birštonas ŝi neniam plu aperis.

Post mallonga tagmanĝa paŭzo sur parka benko, ni ekskursis pluen. Ni deziris trovi la sanatorion Versmė, en kiu estos la sidejo de BET-52 en junio 2016. Dumvoje ni preteriris la monumentan ŝtonon de Birštonas. Sur ĝi estas elĉizitaj tri datoj: la jaro 1382, kiam en analoj de krucistoj estas unuafoje menciita la nomo Birštonas; la jaro 1846, kiam estis fiksita fakto pri resanigo de homoj per mineralakvo, tial ĉi tiu jaro estas akceptita kiel la jaro de fondo de la kuracloko; la jaro 1966, kiam al Birŝtonas estis donitaj rajtoj de la respublika urbo. Do, en 2016 la urbo festos la 50-jaran jubileon!

Kaj jen la sanatorio Versmė. Vere, la konstruaĵo mem kaj ĝia ĉirkaŭaĵo impresas.

En la parko de Vytautas precipe klare estas sentata aŭtuno. Pri ĝi signalas la aleoj kovritaj de folioj, buntkoloraj arbaj foliaroj. 

La parko de Vytautas estas la malnova teritorio de la kuracloko. Grandbienulo Ignacijus KVINTA el Jieznas en 1874 aĉetis la kuraclokon kaj komencis fondi la parkon. En la inter-mondmilito la parkon prizorgis profesiaj ĝardenistoj el Dotnuva. En 1926 estis instalita fontano en la parko. La aleojn kunigis florbedoj. Ĉiu-tage en la speciala parka pavilono koncertis orkestro. Apud la flava mineralakva kiosko floradis eksterordinara florejo Kalendaro. En ĝi ĉiu-tage estis plantataj floroj, kiuj formis diverskoloran daton de tiu tago. 

Hodiaŭ la parko jam ne povas memlaŭdi pri sia iama beleco. Postrestis nur restaĵoj de la aleoj. Tamen mi vidis, ke estas konstruataj domoj. Eble iam la parko estos renovigita kaj rericevos la estintan famon?

Ni suriris la kastelmonton de Birštonas (la monton de Vytautas). De sur ĝi ni admiris pitoreskan pejzaĝon kun Nemunas.

La kastelmonto de Birštonas estas unu el plej altaj (la dekliva alto atingas 40 m) kaj plej famaj kastelmontoj de Litovio. En fino de la 14a jc. sur la kastelmonto staris ligna kastelo de Birštonas (en historiaj fontoj ĝi estas unuafoje menciita en 1382), kiu estis parto de defenda limo de duklando de Trakai kaj unu el ĉasadaj grandbienoj de Vytautas la Granda. Krucistoj multfoje sturmis la kastelon, sed neniam ĝin venkoprenis.

Nia ekskurso proksimiĝis al la fino. Ni bonege ripozis. Ni rimarkis, ke ĉiu objekto kvazaŭ haltigas nin, ne permesas rapidi. La urbo, ĝia beleco, flirtanta kvieteco tre plaĉas al ni. Plej trafe pri Birštonas komplimentis mia edzino: "Mi deziras ĉi tie loĝi!"

Ni ne ĉion ekvidis.  Ni esperas daŭrigi la ekskurson. Eble dum BET-52 en somero 2016?

Al Vinius ni revenis per la lasta buso.

Fotojn pri Birštonas aŭtuna oni povas vidi ĉi tie.

2015-09-03

Birštonas havas sian dalion


La litova kuracloko Birštonas iĝis la unua urbo de Litovio, je  kies nomo estas nomita la nova flora specio.

La novan rason de dalioj, nomitan je nomo de la urbo, donacis selektistino Rita ZALA el Valmiera (Latvio). La fama floristino estas bone konata ne nur en ŝia lando – novaj daliaj specioj, selektitaj de ŝi, gajnis la duan kaj trian lokojn en Pariza konkurso de daliaj kultivistoj. Por la eksterordinara donaco de la latvino, birŝtonanoj devas danki al ĥorestro Rasa GELGOTIENĖ, kiu estas ankaŭ kultivantino kaj kolektantino de dalioj. En tradicia Festo de Dalioj, kiu jam kelkajn jarojn estas organizata septembre en Birštonas, ŝi prelegis pri kultivado de dalioj kaj proponis organizi interŝanĝajn bazaretojn daliajn. Ŝi rimarkis, ke en la najbara lando Latvio kultivistoj de dalioj estas pli "fortaj". Ŝi helpis al la birŝtonaj  amantoj de dalioj kontakti kun R. Zala. Sinjorino R. Zala interrete konatiĝis kun Birštonas kaj ekvidinte la flavan balenidon en la urba blazono decidis unu freŝe selektitan specion de dalioj nomi je la nomo de la urbo.

Ĉi tiuj dalioj longe floras kun flavaj, oranĝe nuancitaj floroj,  ĝis 10 cm en la diametro. La unuaj 3 radikaj tuberoj en aprilo de 2013 estis venigitaj en Birštonas.  Ili estis plantitaj ĉe la skulptaĵo Knabino kun meduzo de Bronius Vyšniauskas, apud la konstruaĵo de Birŝtona municipa administrejo. En 2014  Turisma Informada Centro de Birštonas organizis fotokonkurson dediĉitan al la dalio Birštonas. La konkurson gajnis  Jurgita KLEIZIENĖ el Birštonas (La foton vi vidas).

La daliaj festoj en Birštonas okazas ne hazarde. Ĝiajn fonton loĝantoj de Birštonas rilatigas kun la nomo de verkisto, doktoro pri medicino Stanislav MORAVSKI (Stanislaw Morawski, 1802-1853). Li estis posedanto de grandbieno  Ustronė en la ĉirkaŭaĵo de Birštonas. Nome li  proksimume en la jaro 1835 venigis daliojn en sian bienon el Sankt-Peterburgo kaj komencis ilin kultivi. En la daŭro ĉi tiuj floroj disvastiĝis en litovaj bienoj kaj fariĝis la necesa ornamo de floraj ĝardenetoj .

Partoprenantoj de  la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj verŝajne ankoraŭ ne vidos  la florantajn daliojn Birštonas, ĉar en Litovio daliojn oni nomas Telegramo aŭtuna (cetere, nuntempe eble jam ne ĉiuj scias, kio estas telegramo; eble ni diru: La dalio estas la unua SMS-mesaĝo aŭtuna?), tamen kiu scias? Ja la unua burĝono de la dalio Birštonas en la jaro 2013  malfermiĝis interalie en la unuaj tagoj de junio.


2011-12-22

Kastoroj kaptis kontrabandaĵon


Al litovaj limgardistoj en ilia batalo kontraŭ kontrabandistoj senpage helpas kastoroj. Arboj, faligitaj de kastoroj, iĝas kaptiloj por kontraŭleĝe transportataj cigaredoj.

En riversupro de Nemunas (vilaĝo Varviškė, distrikto Lazdijai) limgardistoj trovis grandan ŝarĝon de kontrabandaj cigaredoj. 31 kestoj da cigaredoj estis enpakitaj en gumtolon de kanoto.

Oni ne dubas, ke la ŝarĝo estis flosigita en Belorusia teritorio, sed en Litovio kontrabandistoj ne sukcesis preni ĝin.

La ŝarĝo enkaptiĝis inter branĉoj de la tremolo, renversita de kastoroj. La landlimo kun Belorusio en ĉi tiu loko iras laŭ la rivermezo.

Pro kruta deklivo estis malfacile preni la alkroĉiĝintan ŝarĝon. Evidentiĝis, ke kontrabandistoj envolvis en la gumtolo 31 kestojn  – pli ol 15000 paketojn da diversaspecaj cigaredoj kun Belorusiaj banderoloj.

Laŭ kalkulada metodaro, validanta en Litovio, la kontrabandaĵo valoras pli ol 112000 LTL aŭ 32437 EUR.

http://www.lrytas.lt/daily.asp/

2010-11-17

Ekzota plumhava gasto

La plej brilkolora loĝanto de Vilna urba distrikto Žvėrynas [ĵveri'nas] en urbo Vilnius ĉiu-matene komencas per kutima fanfaronado kontraŭ aliaj birdoj.

Lokaj loĝantoj de ĉi tiu urboparto jam antaŭlonge en lageto apud Rusia Ambasado vidas naĝantan mandarenan anason (Aix galericulata) – la birdon raran en Litovio.

La varma novembro permesas al ĉi tiu ekzota birdo pufigi la plumaron kaj senklopode vivi. Tamen ĝi povas ne elteni vintrajn frostojn.

La tutan someron la birdo naĝis kaj lud-baniĝis en la lageto. Ĝi eĉ delogis inon de platbeka anaso. Kaj nun ĝi intencas ĉi tie vintri.

En natura medio mandarenaj anasoj ne loĝas en Litovio. Tamen homoj ĉi tiujn belajn birdojn bredas  dezirante ornami siajn lagetojn. Tiam oni entranĉas la flugilojn, ke la birdoj ne forflugu.

En kulturo de antikva Ĉinio la mandarena anaso simbolas fidelecon en geedza vivo kaj amo. Ĉina proverbo pri geamanta paro uzas metaforon de la mandarena anaso: Du mandarenaj anasoj ludantaj en la akvo.

2010-07-24

Ĉu lupoj vere tromultas en Litovio?

Vilaĝanojn de Norda Litovio timigas lupoj. Jam dum pasintjara somero al amaskomunikiloj venadis sciigoj, ke lupoj ŝteliras al centroj de urbetoj kaj sieĝadas brutojn sinpaŝtantaj ĉe preĝejoj aŭ  sub fenestroj de loĝantaj domoj. Estis okazoj, ke matene homoj trovadis la kapojn de alĉenigitaj hundoj. Oni ne dubis, ke pro kruelaĵoj kun la korthundoj estas kulpaj lupoj. Sole nur en vilaĝoj de municipo Vabalininkai (distrikto Biržai) la kruelaj bestoj pasintsomere  travoris 20 brutojn.

Tamen natursciencistoj ne kredis, ke tion povas fari lupoj. Ili diras, ke la lupo estas tre singardema besto kaj evitadas homojn.

Sciencistoj el du landoj  post duonjara esplorado konstatis, ke en Norda Litovio furiozantaj bestoj estas hibridoj de lupoj kaj hundoj. Pasintjare mortpafitajn lupojn esploradis litovaj kaj svedaj sciencistoj.

Genetikaj esploroj de 20 lupoj montris, ke en nia lando estas trovataj lupoj kun kvar haplotipoj (haplotipo – nedisigebla unuo de genetika materialo, transdonata al la posteuloj). Plej vaste disvastiĝintaj tri el ĉi tiuj haplotipoj estas karakteraj al pursangaj lupoj. Inter lupoj de Norda, Meza kaj Orienta Litovio estas disvastiĝintaj ankaŭ du haplotipoj, atribuataj al raso de drathara ĉashundo. Ĉi tiuj hundaj haplotipoj estis trovitaj en 8  esploritaj rabobestoj el la 20 pasintjare mortpafitaj, t.e. ili estis miksrasuloj – havantaj ecojn  lupajn kaj hundajn.

La sciencistoj diras, ke tiaj bestoj, malkiel pursangaj lupoj, ne timas homojn, iras al hejmoj, atakas brutojn.

Ĉasistoj, funkciuloj el Ministerio pri Medio opinias, ke por sukcese batali kontraŭ degenerintaj lupoj, oni devas pligrandigi kvoton de ĉasotaj lupoj (nuntempe dum ĉasada sezono – ekde decembro ĝis aprilo – oni permesas mortpafi 30 lupojn).

Tamen amantoj de lupoj – NaturpProtektada Asocio Baltijos Vilkas (Baltia lupo) – ne konsentas kun tiaj asertoj. En sia blogo (litovlingve) ili eksplikas la problemon el sia vidpunkto (cetere, en interreto oni povas spekti ankaŭ litovlingvan televidan elsendon (ekde la 7 minuto) pri ĉi tiu problemo).

Principe, kruciĝo de lupoj kaj hundoj havas nenion komunan kun degenero, tamen amaskomunikiloj ĉiam deziras timigi homojn. La lupo kaj la hundo estas la sama specio, nur ĝia formo estas sovaĝa kaj hejma, tial ili povas libere kruciĝi kaj naski fekundajn posteulojn. Kompreneble, tio ne favoras al lupoj mem, ĉar malprofitas ilia genetika fonduso.

Tamen neniu parolas pri kaŭzoj, kiel tiuj miksrasuloj aperis. La lupoj mem ne "degeneris". Ilia genetika fonduso estis difektita pro nerespondece organizitaj ĉasadoj. Nur ĉasistoj mem, precipe tiuj, kiuj okupas regpotencajn postenojn kaj akceptas decidojn, estas kulpaj pro tia situacio.

La specio povas puriĝi nur per natura selektado. La ĉasistoj  ne povas tion plenumi, ĉar la miksrasuloj laŭaspekte povas ne diferenci de pursangaj lupoj. Kontraŭe, la lupa ĉasado ruinigas stabilan socialan strukturon de lupoj kaj naturajn barierojn kruciĝi kun hundoj.

Al demando kion fari,  Naturprotektada Asocio Baltijos Vilkas havas nur unu, ne tre afablan kopromisan proponon: permesi ĉasadi lupojn  ĉe paŝtejoj ekde la unua de julio ĝis fino de paŝtada sezono, t.e. al bienuloj doni eblecon defendi sian havaĵon. Ĉar se la lupo ne kapablas ĉasi sovaĝan predon kaj vizitas loĝlokojn, tiam oni povas suspekti, ke ĝi kiel individuo ne tre valoras al la naturo, ĝi ne estas vera lupo. Kompreneble, interŝanĝe al tio, lupaj ĉasadoj vintre ne devas okazi.

Bienuloj ankoraŭ tre malvigle aplikas defendrimedojn al hejma brutaro. Ĉi-jare la Asocio al 4 ekologiaj bienoj  alportis idojn de Podhalaj ŝafhundoj. Ĉi tiuj hundoj estas konsiderataj unuj el la plej konfidaj gardistoj de hejma brutaro. Ĉi tiuj bienoj pasintjare suferis de lupoj.

Kiel asertas pola esploristo de lupoj Wojciech Smietana, la plej efektiva defendo de hejma brutaro (kontraŭ ĉiuj rabobestoj) estas speciala elektra paŝtisto kaj ĉi tiuj ŝafhundoj. La elektra paŝtisto estas blanka zoneto, larĝa ĝis 4 cm, en kiu kuras ne nur fortimigantaj elektraj impulsoj (ilin ofte produktas sunbaterioj), tamen nokte ĝi etas bone vidata, estas movata de vento, tial ĝi iĝas bariero ne nur fizika, sed ankaŭ psikologia. En Karpata regiono estas kalkulite, ke probablo, ke rabobestoj atakos hejman brutaron gardatan de la elektra paŝtisto, estas 6 %. Se estas uzataj nur Podhalaj ŝafhundoj, la probablo estas 3 %. Kaj se estas aplikataj ĉi tiuj ambaŭ metodoj kune, la probablo estas 0,05 %. El 40 kazoj, kiam lupoj atakis ŝafojn gardatajn de Podhalaj ŝafhundoj, pereis nur unu hundo, kaj nur pro tio, ke ĝi lasis sian gregon kaj persekutante la lupojn kuris en arbaron.

Kiom minacaj estas konkludoj de la plenumitaj genetikaj esploroj, ankoraŭ ne estas sciate, ĉar la preno estas tre malgranda – nur 20 individuoj (ne ĉiuj ĉasistoj prezentis testajn elprovaĵojn de la lupoj, kiujn ili mortpafis). Baltijos vilkas jam prezentis por esploroj al polaj sciencistoj pli ol 250 genetikajn ekzemplojn el lupaj ekskrementoj, kiuj pli ekzakte montros disvastiĝon de sovaĝaj luphundoj en Litovio. Nur estas klare, se  ne ŝanĝiĝos la politiko de Ministerio pri Medio konsidere de lupoj kaj daŭre ĝi solvos ĉi tiun problemon nur per ĉaspafilo, la bienuloj pro tio suferos ankoraŭ pli multe.

2010-07-09

Al abeloj ekplaĉis lanterno de Kaŭna malnova urbo

Svarmo de kelkmil abeloj alteriĝis sur strata lanterno en Valančiaus-strato de Kaŭna malnova urbo. Ekvidinte super la kapoj la rondfugantan zumantan pilkon, laboruloj de apudaj vendejoj ektimiĝis. Virinoj, laborantaj apud la abelsvarmo, telefonis al unu Kaŭna abelisto.

La viro baldaŭ alvenis kun aĵoj por la sav-operacio: longa eskalo, speciala kesto kaj fumigilo uzata de abelistoj.

Surgrimpinte ĝis la abelsvarmo, la viro kelkajn minutojn lasis fumon, provis kunŝoveli la abelojn en la keston, tamen ili denove tuj revenadis sur la supron de la lanterno.

Kvankam tiutempe ĉirkaŭ la savanto ekzumis centoj da insektoj, la viro ilin ne atentis. La abelisto asertis, ke en tiuj kazoj gravas ne fari subitajn rapidajn movojn kaj oni devas peni ne dispremi la abelojn.

Baldaŭ evidentiĝis, ke la abelreĝino eniris sub vitran kovrilon de la lanterno.
"Dum ĝi mem ne eliros eksteren, ĝin gardantaj laborabeloj retiriĝos nenien", – klarigis la viro.

La abelsvarmo ekinteresigis ne nur preterpasantajn kaŭnanojn, sed ankaŭ turistojn. Dek kelkaj japanaj turistoj longe per fotiloj kaj filmiloj fiksadis desurprenigan operacion de la abelsvarmo.

"Ni vojaĝis tra multaj landaj urboj, tamen tian miraklon ni ankoraŭ neniam vidis", – rakontis unu japanino.

Oni atendis, ke la abeloj forflugos, kiam vespere estos enŝaltitaj lumoj. Tamen ankaŭ vespere la abeloj ripozis plu sur la kovrilo de la lanterno.

Nur sekvantan tagon la abelreĝino eliris el la lanterno kaj forflugis kun  la zumanta gardistaro.
--
Abelojn fotis M. Patašius

2010-05-28

Birutė Galdikas renkontiĝis kun la ŝtatprezidento

La 26an de majo ŝtatprezideto Dalia Grybauskaitė akceptis fakulinon pri moderna primatologio, naturprotektado, etologio, profesorinon Birutė Galdikas.

Post la renkontiĝo profesorino B. Galdikas diris, ke ŝi kredas, ke ŝia fonduso helpos al litovaj studentoj veni al insulo Borneo en Indonezio, kie la fama sciencistino laboras kun orangutanoj.  Pasintjare al ŝi kunhelpis  3 junaj volontuloj el Litovio. Fonduso de Birutė Galdikas al unu studento donis stipendion por la vojaĝo. La sciencistino diras, ke la plej granda problemo por litovoj veturi al Borneo estas manko de mono. Tial oni esperas, ke ĉi-jare la fonduso helpos al unu aŭ du studentoj.

La antropologino karakterizis la ŝtatprezidentinon kiel tre sincera kaj bonkora virino. Birutė Galdikas diris, la ŝtatestro esprimis spiritan subtenon al ideoj de la sciencistino.

B. Galdikas asertas, ke ĉefa celo de ŝia laboro estas helpi al homoj, ke ili komprenu, ke orangutanoj estas preskaŭ homoj.

Mi volas, ke homoj komprenu, ke arbaroj en Borneo neniiĝas, ke neniiĝas ne nur orangutanoj, sed ankaŭ  multaj bestoj, multe da faŭno. Mi volas, ke homoj komprenu, ke orangutanoj ne estas nur bestoj. Ili estas preskaŭ homoj. En la mondo estas ĉirkaŭ 50000 orangutanoj. La homoj, kiu laboras kun orangutanoj, revenas hejmen kaj ŝanĝigas. Tio estas spirita vojaĝo, – diris la litovdevena antropologino.

La sciencistino diras, ke ŝi kaj ŝiaj kolegoj sukcesis savi 6000 orangutanojn – la populacion, al kiu pro ĝia grandeco, jam ne minacas danĝero malaperi.

Nuntempe ne minacas danĝero al ŝia vivo en Indonezio, kiel estis antaŭe. B. Galdikas konfesis, ke antaŭ 20 jaroj ŝi estis rabkaptita. Nuntempe la sciencistino ricevas helpon ankaŭ el reprezentantoj de Indonezia regpotenco.

Prezidento D. Grybauskaitė post la renkontiĝo substrekis, ke B. Galdikas precipe grave kontribuas al protektado de natura medio kaj bestaro kaj al aktiva batalo kontraŭ neniigo de viva naturo.

D-ro Birutė Marija Filomena Galdikas naskiĝis en 1946 en Wiesbaden (Germanio) en litova familio. Poste la familio ricevis civitanecon de Kanado kaj ŝi plenkreskis en Toronto. En 1966 universitatoj British Columbia kaj Kalifornia atribuis al ŝi bakalaŭran gradon pri psikologiaj kaj zoologiaj sciencoj.

Kiel primatologia specialisto, kies esplorlaboro estis kunligita kun studoj kaj konservado de orangutanoj, B. Galdikas konatiĝis kun fama paleontologo el Kenjo Louis Leakey kaj esprimis deziron esploradi orangutanojn en ilia natura medio – en Indoneziaj insuloj Borneo kaj Sumatro. Ŝi kaj  aliaj du virinoj –  Dian Fossey esplorinta gorilojn en Ruando kaj poste enigme mortigita,  Jane Goodball esploranta ĉimpanzojn  en Tanzanio, estis adeptinoj de L.Leakey. Ĉi tiu fama triopo estis konata je nomo de Anĝeloj de Leakey. Ĉi tiuj tri sciencistinojn, kiujn inspiris L. Leakey, decidis veni en naturan medion de diversaj primatoj ( tiun de ĉimpanzoj, goriloj, orangutanoj).

B. Galdikas estas unu el fondintoj de Internacia Fonduso por Protektado de Orangutanoj (1986). Ĉi tiu organizo havas siajn filiojn en Aŭstralio, Kanado, Indonezio, Tajvano, kaj Britio. Nuntempe B. Galdikas estas prezidento, Honorprezidento kaj scienca direktoro de ĉi tiu organizo.

En 1997 ŝi estis honorita per Kalpataru. Ĝi estas la plej altranga distingo, kiun atribuas Indonezia registaro por elstara agado en naturprotektada kampo.

2010-05-17

Viva desegno de marporko

La 12an de majo pli ol 1500 homoj en plaĝo Smiltynė (apud Klaipėda) ekstaris en vivan vicon bildigatan konturon de figuro de Baltmara porko.
Per naturprotektada kampanjo Ni ĉirkaŭprenu Baltmaran porkon Muzeo de la Maro jam okan fojon distingas Internacian Tagon de Baltmara Porko.

La "viva" Baltmara porko estis fotita el alto birdofluga. Oni esperas, ke ĉi tiu foto atentigos la socion al komplika situacio en Balta maro.
La jaron 2010 UNESCO proklamis Jaro de Protektado de Ĉiuj Specioj, precipe emfazante influon de la homa agado al la naturo. Organizo por Protektado de Baltmaraj Porkoj  (ASCOBANS ) ankaŭ aliĝis al ĉi tiuj ideoj. Tial ĉiu homo en la viva desegno de Baltmara porko respegulis simbole diversecon de specioj en Balta maro.

Ĉi tiu aranĝo ekhavis grandan popularecon.  Pri ĝi precipe interesiĝis lernantoj. Al la viva ĉenaro aliĝis organizitaj lernejaj grupoj venintaj el distriktoj Panevėžys, Akmenė, Šiauliai, Mažeikiai, Plungė, Tauragė, Telšiai, Šakiai.

– Ne nur infanoj, sed ankaŭ iliaj patrinoj estis surprizitaj, kiam eksciis, ke en Balta Maro loĝas balenoj, – diris instruistino el Akmenė, kiu venis kun grupo de 50 lernantoj de elementa lernejo.

Malgrandaj balenoj troviĝas preskaŭ en ĉiuj maroj de la mondo kaj en iuj riveroj. Reprezentantoj de kelkaj specioj estas oftaj loĝantoj en Norda Maro, Norda Atlantiko, Irlanda Maro. Unusola specio de malgrandaj balenoj nature loĝanta en Balta Maro estas kutima marporko aŭ kutima foceno  (Phocoena phocoena).

Sciencistoj opinias, ke nuntempe en Balta Maro loĝas ĉirkaŭ 500 marporkoj, plej multe en okcidenta parto de la maro. Tamen en pasinteco marporkoj estis kutimaj ankaŭ ĉe niaj bordoj. Dum la intermilita tempo ili nemalofte trafis en fiŝkaptistajn retojn,  ili estis rimarkeblaj  de sur Palanga-ponto.
Bedaŭrinde, poste ĝis la jaro 2001 oni nenion sciis pri ili . Kaj jen la 29an de aprilo 2001 estis ricevita sensacia informo, ke ĉe Melnragė fiŝkaptistoj kaptis negrandan delfeneton. Ĝi estis juna virfoceno, kiu pezis 22 kg. Ĝi nokte trafis en retojn kaj pereis.

La 22an de februaro 2003  en ekonomika zono de Litovio dum trola fiŝado  estis kaptita en profundo de 70 m granda marporkino, kiu pezis eĉ 60 kg.  Do, ni vidas, ke la homa agado ĝenas ĉi tiujn bestojn, forpelas ilin el kutimaj areoj de ilia disvastiĝo. Precipe grandan minacon al kutimaj marporkoj elvokas fiŝkado per skrapretoj, nur pro tio en Norda Maro ĉiu-jare pereas miloj da ĉi tiuj bestoj.

2010-01-15

Kruela masakro de delfenoj en Danio


D-ro Algirdas KNYSTAUTAS publikigis ĉi tiun leteron en kelkaj gazetoj, dissendis ĝin retpoŝte al privataj personoj.
Nia amiklando Danio. La profunde civilizita, profunde liberala kaj tolerema. Se iu el la legantoj traktos barbaran amasan masakron de Kalderonaj delfenoj kiel toleremon, mi opinias, li certe trompiĝos. Mi insiste proponas rigardi la fotojn, kvankam mi devas averti, ke ili povas stresigi sentemajn homojn.
Ĉiu-jare en insularo Ferooj, kiuj apartenas en Danio, okazas "festo", kiun loka loĝantaro nomas "Grindadrap". Momentoj de la "festo" estas fiksitaj en la fotoj, kiujn eĉ komenti ne decas. Se estaĵoj, kiuj nomiĝas homoj, povas tiel senhonte murdi afablajn, saĝajn, sin konfidantajn al la homoj delfenojn, tiujn estaĵojn oni devus alkalkuli eble nur al krokodiloj, sed certe ne al pensantaj aŭ al iom sentantaj loĝantoj de nia planedo.
La celo de la festo estas "konsekri" adoleskulojn al viroj. Tamen kiel oni povas rimarki en la fotoj, adoleskuloj tie ne multas. La festo estas nekomerca kaj ĉiuj dezirantaj sadistoj povas partopreni en ĉi tiu horora Valpurga tago. Tiam estas murdataj proksimume 950 delfenoj.
Mi opinias, ke Baltmaro povis aspekti simile, kiam Piceo vokis sian edzon kolubron Ĵilvinas, jam dishakitan per falĉiloj fare de la fratoj*. Simile aspektas ankaŭ golfoj en Japana maro, kie loka loĝantaro "flegante prapatran kulturon" murdas delfenojn. Oni ne kontraŭstaros al Japanio. En la Dua mondmilito ĝi vican fojon pruvis sian kruelecon, maskitan per sakuraj floroj, nun ĝi estas la dua en la
ekonomika mondo. Tial ĝi murdas por "sciencaj" celoj tion, kio trafas ĉemane. Kaj ĝi sin pravigas al neniu.
Tamen Danio estas en Eŭropa Unio. Ja ĉi tie validas iuj normoj, devigaj al ĉiuj landoj. Finfine Danio estas nek Kipro, nek Malto, kie ĝis nuntempo (ja estas transira periodo!) estas murdantaj centmiloj da migrantaj birdoj, kiujn ni protektas.
Loka loĝantaro de Ferooj ĉi tiun "feston" nomas kulturo. La kulturo! Eble eĉ simfonia orkestro ludu al la sadistoj? Miaopinie, duono de la pensanta kaj sentanta mondo devus kunveturi en ĉi tiun "feston" kaj laŭ ekzemplo de Baltia Vojo krei vojon de la vivo. Delfenoj estas la plej saĝaj el ĉiuj mamuloj. La plej sentemaj, plej komprenemaj, ĉiam amantaj homojn kaj kun ili komunikantaj.
Per siaj menskapabloj ili nur apenaŭ diferencas de homoj. Nur je kelkaj percentoj. Aliaj "saĝaj" bestoj – simioj, porkoj, mi jam ne parolas pri hundoj, signife postlasas de delfenoj. Do vi nur ekpensu, kiajn suferegojn devas elteni ĉi tiuj afablaj kaj saĝaj bestoj dum ĉi tiu "festo" de barbaroj. Eĉ la plej perfekta mara rabisto delfeno orcino neniam atakis la homon. Kaj ni? Movado "Už gamtą" (Por la Naturo) deklaras la plej profundan indignon pro okazigo de malhumaneco en la lando de Eŭropa Unio. Ni invitas ĉiujn litovojn skribi protestajn leterojn al Ambasadejo de Dania Reĝlando. Ni esperas, ke ĉi tiuj leteroj – ordinaraj kaj elektronaj – estos multaj. Tio estos nia kontribuo, ke la homo ne hontu nomiĝi homo.
 Algirdas Knystautas, gvidanto de movado "Už gamtą"
(Por la Naturo).

Jen fotoj kaj video.
---
*
Kaj sur ondoj nature
Vestitaj en blank’
Proksimiĝas… Terure!
La ŝaumo el sang’.
(Salomėja NĖRIS, Piceo la reĝino de kolubroj, trad. P. Čeliauskas)