En taks-indeksa tabelo de la plej bonaj urbestroj de Litovio, kiun kompilis semajna revuo Veidas (Vizaĝo), la plej altan lokon okupas urbestro de Utena socialdemokrato Alvydas KATINAS. En la triopon ankaŭ eniras urbestro de Akmenė sampartiano Vitalijus MITROFANOVAS kaj urbestro de Palanga konservativulo Šarūnas VAITKUS.
Rimarkinde, ke urbestro de Utena Alvydas Katinas akceptis la proponon esti alta protektanto de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49). Distingo de la urbestro permesas esperi, ke BET-49 ĝuos ĉiu-flankan helpon kaj kunlaboron de la urba gvidantaro.
La urbestro, kiel li mem diris, ŝatas ludi per sia familinomo (ka'tinas – litove kato). Li ofte donacas poŝtkarton, el kiu rigardas serioza oficialulo kun granda bruna kato apude. La konciza subskribo komentas: La urbestro estas la unua maldekstre.
Alvydas Katinas laŭ profesio estas instruisto de litova lingvo. Li estas aŭtoro de kelkaj poeziaj libroj, membro de Litova Verkista Unio.
Artistoj ankaŭ ne ignoras ĉi tiun temon. Ekzemple, Agnė Pečaitė Stankevičienė tiel ŝerce imagas la urbestron.



