Showing posts with label socia vivo. Show all posts
Showing posts with label socia vivo. Show all posts

2010-12-17

Kaptu Solomonon!

Se vi ĉirkaŭrigardinte ne rimarkas surskribon Solomon, do vi estas ne en Vilnius. Tiu trafa rimarko estas populara inter vilnanoj.
Tiujn surskribojn iu anonimulo pentraĉadas sur ĉefurbaj muroj.

Televida ĵurnalisto, ĉefurba konsiliano  Algis Ramanauskas (pseŭdonimo Algis Greitai)  en sociala retejo Facebook anoncis ĉasadon de mura pentraĉulo, subskribanta per pseŭdonimo Solomon. Li kreis grupon Pagauti Solomoną (Kapti Solomonon)  kaj proponis persone  monpremion de 500 Lt (145 EUR) al tiu, kiu denuncos la homon, kiu per grandegaj surskriboj Solomon malpurigas la murojn. Estis malfermita konto por  ĝiri monon al la kampanjo.

"Jam delonge tio min incitis, sed la pacienco krevis, kiam mi ekvidis buseton de mia amiko surskribaĉitan per solomonoj", – rakontis A. Ramanauskas.
La Fejsbuka grupo baldaŭ akiris popularecon. Nuntempe ideon kapti Solomonon subtenas pli 5200 homoj.

Dume Solomono aŭ iliaj adeptoj mokas la kampanjon. Sur unu muro aperis kalembura surskribo: Algis Greitai, sed Solomono pli rapide (pseŭdonimo Greitai signifas rapide).

A. Ramanauskas substrekis, ke vilnanoj ne devus iniciati linĉan juĝon. "Mi povas certigi, ke ĉion plenumos juroprotektaj institucioj. Se aperos iuj dezirantaj preni la monon de la fondaĵo kaj denunci la krimulon, ilia informo iros rekte  al al la polico, sed ne en interreton aŭ gazetaron. Mi komprenas, estas multoj volantaj draŝi  la dentojn de tiu degenerulo, tamen plej gravas, ke la justecon realigu tiuj, kiuj havas rajtojn tion fari".

Li opinias, ke Solomono pro siaj laboraĉoj devas esti altirita al kriminala respondeco, sed ne elturniĝu nur  pagante punmonon, ĉar li estas "malica kanajlo kaj pezo de liaj laboraĉoj jam delonge fetoras je kriminala, sed ne administracia respondeco".

Iniciato de Algis Ramanauskas elvokis diversajn, iam kontraŭdirajn diskutojn. 
A. Ramanauskas, kiel membro de la urba konsilio,  atingis, ke la urba magistrato ĝiru en la konton 10000 Lt.

Malsupre estas prezentata fragmento intervjuo kun A. Ramanauskas, publikigita la 3an de  novembro en retejo Delfi. Lin paroligis Rasa Karaliūtė.


Prezidanto de Etika Komisiono ĉe la ĉefurba Konsilio asertas, ke vi, kiel membro de la urba konsilio, eble intermiksis publikajn kaj privatajn interesojn, ĉar vi asignis 10000 Lt el la urba budĝeto al fondaĵo Kapti Solomonon, kiun vi mem establis?
Ĉu la fondaĵo estas en mia poŝo? Ne. Konto de la fondaĵo estas en Fondaĵo de Civita Respondeco (FCR). Ĉu FCR estas en mia poŝo? Ne. Ĉu tiu mono estas dediĉita al celo vera?  Jes. Eble tiu monsumo estas tro granda? Povas esti. Tamen eble tiuj 10000 Lt helpos trovi la homon aŭ homojn, kiuj devos kompensi faritan damaĝon, eĉ se ili tion devos fari la tutan vivon. Koncize, tiu mono revenos, mi ne dubas.

Oni povas pridiskuti, ĉu, rigardante el morala vidpunkto, estas bone  asigni monon el la urba budĝeto al ĉi tiu celo, kiam lernejoj, infanvartejoj kaj malsanulejoj estas malbon-stataj. Tamen estas same,  kiel dubi , ĉu indas kaptadi la poŝan ŝteliston, kiam murdistoj estas ankoraŭ ne kaptitaj. Tia "logiko" abundas en mensoj de la kritikistoj. Ja oni devas kaptadi ĉiujn krimulojn. Lernejoj kaj infanvartejoj RICEVOS la monon, ne dubu. Kaj se iu membro de la Konsilio diros al mi –  via iniciato estas bona, mi ankaŭ deziras ĝiri al ĉi tiu fondaĵo "miajn" 10000 Lt, tiam mi respondos al li, ke jam sufiĉas, pli bone transdonu tiun monon al iu lernejo aŭ malsanulejo.

Kion vi respondus al tiuj, kiuj estas konvinkintaj, ke ĉi tiu historio pri la kaptado estas via memreklamada kampanjo antaŭ la okazonta magistrata baloto?
Jen situacio: vi aŭtas laŭ stratoj de matena Vilno. Ĉie - nur trafikŝtopiloj. Vi veturas en ĉefa stratzono. Dekstre, en flanka strato vi vidas aŭton, kiu atendas eniĝon en la torenton. Malantaŭ vi – senfina aŭtovico. Vi haltas, deziras enlasi tiun homon, montras al li –  nu, veturu fulme! Tre konata situacio, ĉu ne? Almenaŭ al tiuj, kiuj kutimas cedi. Tiu homo ial ne veturas, li daŭre haltas plu. Vi vidas lian vizaĝon – 50-jaraĝa, lipharulo, pli kolera ol lia dekkvinjara folksvageno. Vi lumsignas al li, montras –  hastu, enŝoviĝu, mi cedas la vojon! Li  demonstre ignoras vin, haltas plu, ne aŭtas, la vizaĝo koleriĝas ankoraŭ pli. Al vi jam oni signalas: ne haltigu la trafikon, kaj vi aŭtas pluen. Kio okazis? Vi renkontiĝis nome kun la homo, kiu mem NENIAM CEDAS NENION AL NENIU. Tial lia kapo ne digestas ideon, ke iu povas cedi al li. Tian banalan amikaĵon li konsideras kiel sinjorstilan insidon. "Faras al si reklamon antaŭ la baloto", - pensas liphara furaĝbeto.

Mi NE KANDIDATOS. Mia kadenco finiĝos post kelkaj monatoj. Kia povas esti reklamo? Absurdaĵo. Mia iniciato estas nur ordinara banala civitismo, kaj se iuj ne kredas, iru al ĉjortova babuŝka <el la rusa: diabla avinjo>.

Ĉu vi ne vidas, ke kaptado de Solomono retroturniĝas kontraŭ vi mem?
Mi movetis grandegan feĉularon. Al mi oni minacas, pro tio mi turnis min al polico. Eble tio estas retroturniĝo, tamen mi  ne atentas ĝin. Iuj uloj lanĉis en  fejsbuko grupon por "kapti" min, sed ili havas nenian logikon. Kio malhelpas kapti min? Mi estas ĉi tie, do, surmetu mankatenon, se estas pro kio.
Cetere, mi estas tre elreviĝinta pri iuj publikaj personoj.  Unu el ili, fama vizaĝo de hiphopa grupo, la viro, edukanta du infanojn, nedirekte subtenas vandalismon. "Ju pli danĝere kaj pli komplike  estas pentri grafitiaĵon, des pli estas interese", – ridetante klarigas la bravulo. Svaras <Gabrielius Liaudanskas-Svaras>, tiam por kia diablo vi vizitadas lernejojn kaj paroladas al la infanoj pri civitismo, se vi glaceigas la
leĝdelikton?  Gabrielius, ĉu vere ĉio estas OKAY al vi? "Kulturo de muropseŭdonimoj ankaŭ postvivos, ĝi ne mortos", – plektas plu la majstro kaj ruze ridetas flanken, ĉar profunde en sia interno li komprenas, ke muelas fekaĵon.

Ĉu ne okazis tiel, ke homoj vian iniciaton komprenis tre laŭvorte kaj limigite (t.e. "Algis pro persona venĝo kaptadas flavbekulon")?
Sur muro de la fejsbuka grupo 
mi diras nome tiel  – ĉiu decidas laŭ grado de sia difektiĝo. Por unuj tio estas antaŭbalota reklamo, persona venĝo (kvankam al mi ili nenion faris), manko de atento. Por la alia  tio estas justeco, civitisma konduto.
 

En la grupo estas preskaŭ 5000 membroj kaj absoluta plimulto subtenas ĉi tiun ideon. Komence estis multaj provoj vandalizi ĝin, tamen niaj adminoj iompostiom tiujn solomonojn forĵetis.  Furiozaj sed senpovaj solomonoj nun aliloke ploraĉas pri tio, kia malbona estas mi kaj kiaj malbonaj estas miaj elsendoj.

Estas kelkaj aĉuloj, kiuj surpentraĉis duonon da Vilnius. Kial antaŭ tio, kiam vi anoncis ĉasadon de Solomono, oni ne penis iel subpremi tiujn ulojn aŭ iel alimaniere solvi problemon pri grandskala pentraĉado sur la urbaj muroj?
Mi ne scias. Eble, oni konsideris ne sufiĉe serioze, ŝajne "infanoj petolaĉas". Infanoj... Ja ne estas tiel.

Sendepende de mia iniciato, Magistrata Departemento por Civila Protektado kaj Publika Ordo ankaŭ ekokupiĝis funde pri ĉi tiu afero. "Funde" signifas, ke finiĝis simbolaj ludoj  kun deliktado de administracia juro. Unuafoje estas iniciatita KRIMINALA afero pro tre granda damaĝo al la socia kaj privata havaĵo.

Kial en Litovio estas tiel komplike kapti kaj puni la homon, kiu estas nek Batman, nek homo-araneo?
Tio ne estas komplike. Nur neniu kaptadis antaŭe. Nun, kun kriminala afero,  la polico povas uzi tutan  arsenalon de operaciaj rimedoj. Kaj se denove ĝi ne havos benzinon, povas esti, helpos nia fondaĵo, kial ne? Ni konstante renkontiĝas kun menciita departemento, akordigas agojn kun la polico.

Viaopinie, kial  al anoncita kaptado de Solomono  tiel tempeste oni reagis kaj kial la iniciato akiris akcelon?
Tial, ke apud ni estas multege da homoj, kiuj jam delonge tion atendis, al kiuj aĉigita Vilnius jam delonge elvokas senliman domaĝon. Iuj homoj simple nur eltiris la ŝtonon el sub la rado kaj la peza veturilo poiomete ekmoviĝis. Finfine.
***
Solomono ankoraŭ ne estas kaptita. Kaj kiu bridos la grafitiiston? Ĉu vere nur Onklo Frosto (dėdė Šatis), kiel asertas grafitia "esploro"  apud la Verda ponto (Žaliasis tiltas)?

(Aliaj variantoj: onklo Policisto, onklo Algis, onklo Dormo.)

2010-11-09

Sociala eksperimento La Blanka bastoneto en la aŭtobuso

La Mondan Tagon  de la Blanka Bastoneto (la 15an de oktobro) komunumo de Klajpedaj blinduloj kaj malfortevidantoj invitis la socion al kampanjo – sociala eksperimento La Blanka bastoneto en la aŭtobuso.

Iniciatintoj invintis homojn almenaŭ por mallonga tempo sperti sorton de la blinda aŭ malforte vidanta homo, kaj proponis al ili vojaĝi kun la kovritaj okuloj tra urbo Klaipėda  per publika transporto kaj konkludi, ĉu la urba medio bone konvenas al homoj kun vidada malkapablo, ĉu ili povas facile orientiĝi en aŭtobusaj haltejoj, ĉu ili povas elekti bezonatan aŭtobuson, ĉu stiristoj de la pasaĝeraj transportiloj kaj aliaj pasaĝeroj estas amikemaj al la nevidanto. Gvidantino de Klajpeda Filio de Litovia Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj Jelena Urbonienė diras, ke dum lastaj jaroj sistemo de publika transporto en la urbo ŝanĝiĝas al bona flanko.

"Post longaj diskutoj kun estraro de kompanio "Klaipėdos keleivinis transportas" (Pasaĝera transporto de Klaipėda) kaj reprezentantoj de la magistrata administracio estas atingite, ke en la havenurbo komencu  funkcii anoncada sistemo de numeroj de aŭtobusaj itineroj kaj de nomoj de bushaltejoj. Bedaŭrinde, ĝi havas mankojn. Membroj de komunumo de blinduloj kaj malfortevidantoj ofte spertas, ke la voĉinformo sonas ne ĝustatempe, mankas bonvolemo kaj komprenemo de stiristoj, toleremo de pasaĝeroj. Do, ni deziras al tio atentigi la socion kaj la homojn,de kies decidoj dependas aplikado de medio al handikapuloj", – diras sinjorino Jelena Urbonienė.

Partoprenantoj de la aranĝo eksciis, kian realecon alfrontas la nevidanta homo, kiu devas vojaĝi per aŭtobuso. En la eksperimento partoprenis ankaŭ studentoj de Pedagogia Fakultato de Kaipėda Universitato. Partoprenantoj de la eksperimento kun la kovritaj okuloj provis vojaĝi per la urbaj aŭtobusoj. Ilin akompanis membroj de Klajpeda Filio de Litovia Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj.

Impresoj de studentoj pri la eksperimento

Ĉi tiu kampanjo min ege impresis kaj havigis grandegan sperton. Mi povas konkludi, ke estas ege malfacile por la blindulo orientiĝi en la haltejoj. Estas granda defio eniri en bezonatan aŭtobuson, ĉar voĉa registraĵo en la aŭtobusoj sonas tre mallaŭte. Ankaŭ estas malfacile trovi en la aŭtobuso aparaton por marki la bileton, ĉar ili estas fiksitaj en malsama alto kaj en malsamaj lokoj – en unuj aŭtobusoj ili estas dekstre, en la aliaj – maldekstre. Se paroli pri transirado de la strato (ne gravas, ĉu kun semaforo, aŭ sen semaforo), tio estas io terura. Oni devas fiksaŭskulti, ĉu aŭtoj haltas, ĉu oni povas transiri  la straton aŭ oni devas peti apudajn homojn, ke ili helpu transiri la straton, ĉar estas nenia sona signalo. Ni aŭdis diversajn replikojn kaj de preterpasantoj kaj de pasaĝeroj kaj eĉ de stiristoj. Unuvorte, eliri en la straton kaj sukcese atingi la celon, por la blindulo estas ege malfacila tasko. (Monika)

Hodiaŭajn impresojn mi rakontas al ĉiuj, kiujn mi renkontas.  Estis interese, tamen ankaŭ terure, ĉar sen helpo de la afablaj akompanantinoj, mi certe neniam povus eniri la bezonatan aŭtobuson, ĉar neniu aŭtobuso "parolis" pri sia itinera numero kaj kien ĝi veturas.  Stiristo de la unua aŭtobuso estis afabla, li mem diris kia estas itinero, diris, ke mi ne rapidu, kiam mi serĉis  la biletan markilon. Tamen la  stiriston de dua aŭtobuso mi dufoje demandis, kia estas aŭtobuso, tamen la respondon mi ne ricevis. Estis agrable, ke iu virino cedis sian lokon kaj helpis sidiĝi.

Nur hodiaŭ mi eksciis, ke supren levita la blanka bastoneto signifas, ke la blindulo deziras transiri la straton. Nur unu stiristo haltis kaj permesis preterpasi. La aliaj verŝajne ne sciis, kion signifas la levita blanka bastoneto.

Se ĉi tiun taskon mi devintus plenumi sen la akompanantinoj, mi opinias, ke mi estus reveninta sen la okulbendo. Al mi helpis la blanka bastoneto, ankaŭ pli atente mi reagis al sonoj, mi deziris ĉion palpi per la manoj.

La malfortevidantoj estas afablaj homoj, ili rakontis pri sia vivo, invitis viziti ilian societon, se estos bezonata iu helpo. (Lina).


En sociala retejo Facebook oni povas trovi videon kaj fotojn pri la eksperimento.

2010-09-21

La samdirekta rigardo plejgravas ol la amo

Malini Kontrimienė en Litovio loĝas apenaŭ  du monatojn, tamen jam sopiras al la gepatroj kaj la fratino loĝantaj en Hindio kaj al  hinda nutraĵo. La edzinon de vilnano aktoro  Vytautas Kontrimas malĝojigas ankaŭ malvarmetaj tagoj. La hindinon, ĵurintan al la litovo per eterna amo, varmigas aĉetitaj varmaj vestoj kaj interretaj konversacioj kun la proksimuloj. 

Dek Celsius-gradoj de la varmo en Hindio estas kulmino de vintro. Dum tia vetero hindoj penas ne eliri el la hejmo, ke ne frostiĝu.  La ofta el ili eĉ ne havas varmajn vestojn.

26-jara programada inĝeniero Malini Kontrimienė tre timiĝis, kiam fruaŭtune en Litovio nokta temperaturo ne atingadis 10 gradojn de la varmo.

La familio en sia vilna loĝejo  nokte enŝaltadis elektran varmigilon, ke estu tiel varme, kiel tiutempe en Hindio – ĉirkaŭ 30 gradoj de la varmo. Tamen ankaŭ malvarmetaj tagoj ne konsolis la virinon.

Kvankam tage la temperaturo en Vilnius ankoraŭ leviĝas ĝis 15-17 gradoj, Malini kunfrapadas la dentojn.

La hindino, en komenco de julio veninta en la patrolandon de la edzo, havis nur malpezajn maldikajn bluzojn, robojn kaj sarion.

31-jara V. Kontrimas, aktoro de teatro Cezario Grupė (Grupo de Cezaro) sin ĵetis al aĉetado de varmaj puloveroj por la edzino. Tamen ankaŭ ili helpis mizere al Malini dum malvarma pluva vetero.  La hindino malvarmumis, ŝin kaptis nazkataro. Tiam la edzo aĉetis palton. La homojn, portantajn paltojn, ŝi vidis antaŭe nur en kinofilmoj.

En patrolando de la edzo Malini malkovris ankaŭ aliajn eltrovaĵojn. Dum someraj varmegoj ŝi unuafoje gustumis malvarman betsupon, somere tre popularan en Litovio. Unuafoje ŝi frandis meleagraĵan rostaĵon.  Malini elektadas nur kokinan viandon. Ŝi ne manĝas ovojn. La virino ne elektas por si la manĝaĵojn, por kies produktado estas uzataj ovoj.

Komence V. Kontrimas malfacile imagis, kion manĝos en Litovio lia amatino, tamen poste konvinkiĝis, ke ankaŭ sen ovoj oni povas elturniĝi.

Plej ofte  hejme ili preparas hindajn manĝaĵojn el risoj kaj pizoj. Al Malini ankaŭ plaĉas semola kaĉo.

Se ŝi preparante hindajn manĝajojn ekdubas, kiom kaj kion oni devas enmeti, ŝi tuj komunikiĝas interrete kun la patrino Rajyalaxmi.

Foje  reveninte hejmen la aktoro trovis la amatinon ekmalĝojintan – ŝi preparis manĝaĵon, kiun oni devis forĵeti. Tiufoje Malini enmetis tro multe da akra papriko. Tiam la paro vespermanĝis en hinda restoracio.

Dum tiuj du monatoj V. Kontrimas ne nur alkutimiĝis al hindaj pladoj, sed ankaŭ pli bone ekkonis la edzinon, kun kiu edziĝis februare en ŝia naskiĝurbo Haidarabad en Suda Hindio. En patrolando de la amatino la paro dum unu monato festis, kiel oni kutimas en Hindio, kvar geedziĝajn ceremoniojn. En ili partoprenis kelkaj centoj da gastoj.

La paro ankaŭ intencas aranĝi nupton  laŭ lokaj tradicioj en Litovio.

La litovo kaj hindino ekloĝis kune nur post la geedziĝo, kiel estas kutime en Hindio.

"Vivi en konkubeco estas malbone. Se ni decidis esti kune, oni devas fiksi la interrilatojn per la geedziĝo. Tiel konsilis al ni ankaŭ instruistino de jogo Shri Matadzi, kiu nin konigis", – diris V. Kontrimas.

Jogon praktikanta Vytautas kaj Malini renkontiĝis antaŭ unu jaro en Italio, en tie okazintaj seminarioj. Iliaj partoprenantoj el diversaj landoj de la mondo eklokiĝis en tendaro de meditado kaj jogo en malapuda vilaĝo neproksime de Milano.

Post seminarioj 83-jara hindino Sh. Matadzi demandis la litovon, ĉu li dezirus esti parulo de Malini.

La aktoro ne embarasiĝis, ĉar jam kelkajn jarojn ne havis proksiman amikinon.

"La geedziĝo estas granda ĝojo. Tiuj, kiuj vivas en konkubeco, multon perdas", – instuadis  la litovon Sh. Matadzi.

V. Kontrimas revenis el Italio sola, tamen jam ne soleca.

"Mi ekpensis, ke mi jam devas krei familion. Komunikiĝante kun Malini mi fartis bone", – asertis V. Kontrimas. Post duonjaro ekde renkontiĝo kun Malini, Vytautas decidis svatiĝi. En ĉi-jara februaro lian vojaĝon al Hindio kronis la geedziĝo.

"Gravas ne tio, ke ni tre plaĉu unu al la alia, sed tio, ke ni same vidu la mondon, tio estas – ni rigardu al la sama direkto. Kiam ni decidis geedziĝi, ni ne ricevis kapturnon pro la amo. Ni deziris nur esti kune. La geedzeco estis racia solvo", – diras V. Kontrimas.

Orajn ringojn al la novgeedzoj aĉetis  gepatroj de la edziĝantino. La kolon de Malini ekornamis ora koliero kun du oraj konketoj. La virino portas la kolieron tiel, ke la konkoj estu alpremiĝintaj al la brusto.  Ĉi tiu ornamaĵo  estas signo, ke la hindino estas edziniĝinta, ĉar en Hindio la ora ringo, ornamanta  la manon, signifas nenion.
Ligita Valonytė, Lietuvos Rytas