Showing posts with label sporto. Show all posts
Showing posts with label sporto. Show all posts

2016-07-02

En Birštonas – la festo de aeronaŭtoj


La 4-10an de julio en Birštonas okazos unu el plej gravaj sportaj aranĝoj de la jaro por la monda komunumo de aeronaŭtoj. Tio estos Internacia Monda Konkurso de Varmeg-aeraj Balonoj por Virinoj. Ĉi tie 7 sinsekvajn  tagojn  suprenflugos al la ĉielo eĉ 60 varmeg-aeraj balonoj, kiujn pilotos la plej bonaj aeronaŭtinoj de la mondo.

Honoro organizi ĉi tiun aranĝon estas donita al Birŝtona Aeronaŭta Klubo Audenis, Litova Aeroklubo kaj Litova Aeronaŭta Societo. La ĉefa celo de la aranĝo estas  aliĝi al famigo de la nomo Litovio, popularigo de sporto de varmeg-aeraj balonoj  en Litovio kaj en la mondo.

La balonoj suprenflugos frumatene kaj antaŭvespere. Se la vetero estos ideala, la balonoj antaŭvespere suprenflugos el  la centro de la urbo.

En la konkurso partoprenos  la plej bonaj sportistinoj el  Usono, Japanio, Brazilo, el multaj landoj de Eŭropa Unio, el  Ukrainio, Rusio kaj aliaj landoj.
La litovaj sportistoj havos realajn ŝancojn konkuri por la plej altgradaj medaloj. Dum  lastaj 20 jaroj Litovio por 1000 loĝantoj iĝis la lando havanta plej multe da aerbalonoj kaj profesiaj aeronaŭtoj.
Laŭ informo de birstonas.lt
 

2015-09-21

La arĝento de Eŭropo – al litovaj basketbalistoj



Litova basketbala teamo (la ĉefa trejnisto Jonas KAZLAUSKAS)   en la 39a Eŭropa Basketbala Konkurso gajnis arĝentajn medalojn. En la finalo ĝi cedis al la hispanaj basketbalistoj,  kiuj venkis kun rezulto 63:80 (19:8, 22:25, 19:10, 20:20) kaj post 4-jara paŭzo denove iĝis la ĉampionoj.

La litovoj komencis la ludon malsukcese kaj jam en la 5a minuto la rivaloj ekhavis la duciferan superecon (15:4).  La plimalpli-grandan favoran poent-diferencon  la hispana teamo subtenis dum la tuta ludo.

Du litovaj basketbalistoj ricevis premiojn, fonditajn al la simbola kvinopo de la plej bonaj ludantoj de la konkurso. En ĝin estas elektitaj Jonas MAČIULIS kaj Jonas VALANČIŪNAS. Aliaj kvinopanoj: hispanoj Pau GASOL kaj Sergio RODRIGUEZ kaj franco Nando de COLO. Pau GASOL estas titolita ankaŭ la Plej Utila Ludanto.

La Litoviaj basketbalistoj ricevis rajton ludi en sekvontjaraj Olimpiaj ludoj en Rio-de-Ĵanejro.

Atingoj de la litova teamo en Eūropaj  basketbalkonkursoj:  la ĉampionoj en 1937, 1939 kaj 2003; la arĝentaj medaloj en  1995, 2013, 2015;  la bronzaj medaloj  en 2007.

2012-01-11

Elstaruloj de la jaro 2011

Ŝtatprezidento Dalia GRYBAUSKAITĖ estas nomita   Homo de la Jaro 2011. Ĉi tiun titolon  ŝi ricevis jam  la trian fojon (ekde la jaro 2009).

Laŭ esploroj,  32,3 % da respondantoj opinias, ke nome ŝi meritis la titolon.  La pridemandadon plenumis Litovia kaj Grandbritia kompanio por esploro de merkato kaj publika opinio Baltijos Tyrimai. En ĉi tiu projekto partoprenas ankaŭ gazeto Lietuvos Rytas.

La titolo Homo de la Jaro dum 19 jaroj estis atribuita nur al ŝtatestroj de Litovio. La rekordulo estas Prezidento Valdas Adamkus, kiu sep jarojn estis elektata la Homo de la Jaro (1998, 2002, 2004-2008). Prezidento Algirdas Brazauskas (1932-2010) estis titolita sesfoje (1993-1995, 1997, 2000-2001). Homo de la Jaro ankaŭ estis Prezidento Rolandas Paksas (1999, 2003)  kaj Prezidanto de la Sejmo Vytautas Landsbergis (1996).

Litova Radio kiel Homon de la Jaro 2011 elektis docenton de Vilna Teknika Universitato de Gediminas Vigilijus SADAUSKAS. Li estas ankaŭ direktoro de Centro pri Sekura Trafiko kaj ĉefa konsilisto en Transporta Ministerio. Li konstante zorgas, ke oni stiru pli respondece, ke reduktiĝu nombro de transportaj akcidentoj sur Litoviaj vojoj. V. Sadauskas estas konstanta kunparolanto en elsendoj de Litova Radio kaj Televido.  Kaj stirantoj siamaniere reagas al liaj ideoj. Ekzemple, en Litovio validas la trafikregulo postulanta ankaŭ tage veturi kun  ŝaltitaj duonlumoj  aŭ kun lampetoj de Sadauskas, kiel iuj ŝercas.

Je titolo Sportisto de la Jaro 2011 estis honorita reprezantino de moderna pentatlono Laura ASADAUSKAITĖ. Kiel atestilo de la titolo, al ŝi estis enmanigita skulptaĵo Sagitario.

La 27-jara sportistino post la patrineca ferio meteore revenis en la grandan sporton kaj en 2011 plukis gravajn venkojn.

En komenco de julio en Londono ŝi gajnis arĝentan medalon en finala konkurso de la Monda Pokalo.
Post 3 semajnoj en la Eŭropa Konkurso (Medway, Grand-Britio) ŝi estis la kvina kaj elbatalis rajton partopreni en Londona Olimpiko.
Septembre en la Monda Konkurso (Moskvo) L. Asadauskaitė sin ornamis per la bronza medalo.
La sportan sezonon la sportistino finis kun arĝenta medalo de finala negoca konkurso de moderna pentatlono en Italio.

En baloto, kiun organizis Litova Nacia Olimpika Komitato, loteria kompanio Olifėja kaj gazeto Lietuvos Rytas, partoprenis preskaŭ 11000 homoj. L. Asadauskaitė superis 22 kandidatojn.

Cetere, armea sporta klubo deklaris ŝin la plej bona sportisto de Litova armeo (senrangulo L. Asadauskaitė servas en Landodefendaj Volontulaj Fortoj).

Amantoj de la basketbalo ekde 2008 elektadas la plej bonajn basketbalistojn. Jonas VALANČIŪNAS, la centrulo de Vilna basketbala klubo Lietuvos Rytas kolektis plej multe da voĉoj de la basketbalaj amantoj. La 19-jara sportiso bone sin prezentis en Eŭropa Basketbala Konkurso EuroBasket 2011. En 2011 li partoprenis en novula borso de  NBA kaj estante la 5a invitito, li ricevis proponon ludi en la Toronta klubo Raptors.

Titolo Basketbalistino de la Jaro 2011  estis atribuita al defendantino de la klubo VIČI-Aisčiai Rima VALENTIENĖ. La 33-jara basketbalistino estas la ĉefa ludantino de la klubo. 

R. Valentienė ĝojas pri la titolo, tamen  la jaron 2011 konsideras nesukcesa, ĉar litovaj basketbalistinoj malvenkis en konkurado  por partopreni en Londona Olimpiko.

2011-09-20

Finiĝis Eŭropa Basketbala Konkurso

Dimanĉe (la 18an de septembro) en Kaŭna Sporta Areno finiĝis la 37a Eŭropa Konkurso de Vira Basketbalo. La orajn medalojn gajnis hispana teamo, en la finala  ludo venkinta Franciajn basketbalistojn. En matĉo por bronzaj medaloj Rusiaj basketbalistoj malfacile (kun rezulto 72:68) venkis makedonianojn.

Multaj favoruloj  de litovaj basketbalistoj esperis ekvidi  sur la honora podio ankaŭ la litovan teamon. Iuj eĉ revis pri ripetiĝo de eventoj, okazintaj en la jaro 1939, kiam Litovio estis organizantoj de la 3a Eŭropa Konkurso de Vira Basketbalo. Tiucele en Kaunas estis konstruita sporta halo, la plej bona por basketbalaj ludoj en tiama Eŭropo. La konkurso estis sukcesa por Litovio:  mastroj de la konkurso iĝis ĉampionoj.

Do, ĉiuj deziregis, ke ankaŭ historio de la nova Sporta Areno komenciĝu per memorindaj venkoj. Tamen merkrede (la 14an de septembro) la esperoj transformiĝis al tragedio. Litovoj je rezulto 65: 67 malvenkis al Makedonia teamo  kaj restis ekster la kvaropo batalonta por la medaloj.

Oni povas konsenti kun Rimvydas Valatka, ĉefa redaktoro de TTT-ejo lrytas.lt, kiu trafe priskribis etoson domininta en Litovio post la fatala matĉo:

Litovio, elektrigita de la basketbalo, la merkredan nokton aspektis kiel la arbo, kiun antaŭ ĉies okuloj trafendis la fulmo. Kiel fianĉino kun blanka robo, kiun jam ĉe la altaro forlasis la fianĉo. Kiel cikonio, kiu estis forflugonta al varma lando, kaj  ebria doganisto trapafis ĝian flugilon. Kiel infano, al kiu oni donis revitan bombonon kaj li per la tremantaj fingretoj ĝin elvolvis, singardeme metas en la buŝon, sed alkuras korta bubaĉo, kaptas ĝin, kaj la revo malaperas.
 La 18a de septembro, tiu planita horo de nia triumfo, kiu eble ne estis ora, tamen estis almenaŭ bronza, forfluis dum 15 sekukundoj.  La dimanĉo ne iĝis horo de plenumiĝo de ĉiuj niaj revoj kaj esperoj. En la Kaŭna balo leviĝis fremdaj flagoj.

Litovaj basketbalistoj en la Eūropa Basketbala Konkurso okupis la 5an lokon kaj en  julio  de 2012 batalos por rajto ludi en Londona Olimpiko.

2011-05-19

Viktorija Čmilytė – Eŭropa ĉampionino

En Tbilisi (Kartvelio) finiĝis Eŭropa Virina Ŝaka Konkurso.  Ĝin venkis litova ŝakistino el urbo Šiauliai [ŝeŭlej’] Viktorija Čmilytė.

La ora medalo  estis preskaŭ en la mano en la jaroj 2003, 2008 kaj 2010, tamen Fortuno ne favoris al Viktorija. Precipe  mankis sukceso pasintjare, kiam dum la tuta konkurso ŝi superis, tamen en la lasta partio  Pia Cramling (Svedio) forprenis de Viktorija necesan duonpoenton.

Preskaŭ la sama scenaro ripetiĝis ankaŭ en la ĉi-jara konkurso.  Inter 130 partoprenantoj de la konkurso V. Čmilytė estis la 9a laŭ Elo-koeficieno. La konkurson ŝi komencis per kvin venkoj, sed poste malvenkis al bulgarino Antoaneta Stefanova.  En la oka konkurs-etapo Viktorija perdis duonpoenton, ĉar en la ludo kontraŭ kartvelino Bela Khotenashvili estis atingita sendecida rezulto. Tamen poste sekvis venkoj kontraŭ P. Cramling kaj Ketevan Arakhamia-Grant.

Antaŭ la lasta, decida 11a partio, la titolon de la ĉampiono al V. Čmilytė garantiis sendecida rezulto kun Svetlana Matveeva  (Rusio).  Viktorija ludis per la blankaj pecoj kaj igis la konkursantinon riski. Post la deka movo la rusa sportistino mem proponis fini la partion pace.

La arĝentan medalon elbatalis A. Stefanova (Bulgario), la bronzan – Elina Danielian  (Armenio).
Al demando de ĵurnalistoj, ĉu la oran medalon oni povas nomi la plej granda atingo en ŝia kariero, Viktorija Čmilytė respondis:
– Mi opinias, ĝin oni povas taksi kiel la plej grandan atingon. Certe la venko ne estas pli malgrava ol la bronza medalo en la Monda Konkurso (2006), ĉar en  ĉi tiu Eŭropa Konkurso ludis tre fortaj ŝakistinoj.

Kiujn ŝansojn havas Viktorija Čmilytė iĝi la monda ĉampionino? Ŝia patro ŝaka trejnisto Viktoras Čmilis nur ekĝemis:
– En Litovio homoj aprecas la ŝakojn, tamen funkciuloj de la sporto strabas. Viktorija jam antaŭlonge povis venki en la monda konkurso, tamen  estas nek subteno, nek kondiĉoj. En la konkurso en Kartvelio ŝi denove partoprenis unusola, sen trejnisto. Tio estas absurdaĵo. Dume  ĉi tiu vidpunkto ne ŝanĝiĝos, estas malfacile paroli pri la monda ĉampioneco.

Por la venko en la Eŭropa Konkurso V. Čmilyte "perlaboris" ankaŭ 20000 EUR.

2011-01-19

La unuaj en Litovio dum 2010

Jam duan fojon ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė estas nomita   Homo de la Jaro.  Laŭ esploroj de publika opinio, 40 % da loĝantoj, aĝantaj inter 15 kaj 74 jaroj, opinias, ke  ŝi meritis titolon Homo de la Jaro 2010.  Antaŭ unu jaro tiel opiniis ĉiu dua loĝanto. La pridemandadon plenumis Litovia kaj Grandbritia kompanio por esploro de merkato kaj publika opinio Baltijos Tyrimai.

Dume legantoj de TTT-ejo Delfi kaj revuo Valstybė kiel Homon de la Jaro 2010 elektis trejniston de Litovia basketbala teamo Kęstutis Kemzūra. En 2010 li kun litovaj basketbalistoj donacis al Litovio bronzajn medalojn de la Monda Konkurso.
Sporto-ĵurnalistoj elektis lin kiel la plej bonan trejniston de la jaro.

Litova Radio kiel Homon de la Jaro 2010 elektis kronikistinon de Rekonstrua Movado Sąjūdis Angonita Rupšytė. Nuntempe ši estras  fakon de Sejma kancelario por eternigo de historio kaj memoro pri parlamentarismo.

A. Rupšytė estas honorita  pro senĉesa servado al Litovio ekde unuaj tagoj de Sąjūdis ĝis nuntempo, pro honesta kaj neparada laboro.

A. Rupšytė (1959),  fizikisto laŭprofesie, estis unu el unuaj ĉefaj organizantoj de Sąjūdis. Filozofo Arvydas Juozaitis nomas ŝin “donaco de la sorto”, “Alaŭdo kaj strigo de Sąjūdis”. 

Droma reĝino Simona Krupeckaitė ne cedis la tronon. Jam duan jaron laŭvice al ŝi estis enmanigita skulptaĵo Sagitario, kiu estas atribuata al la Sportisto de la Jaro. Ekde 1994 ( kiam oni decidis enmanigadi  la skulptaĵon) nur diskoĵetanto Virgilijus Alekna sukcesis ricevi pli ol unu trofeon.

En baloto, kiun organizis Litova Nacia Olimpika Komitato, loteria kompanio Olifėja kaj gazeto Lietuvos Rytas, partoprenis pli ol  14000 amikoj de la sporto.

En marto 2010 S. Krupeckaitė revenis el la monda ĉampion-konkurso (Danio) kun 4 medaloj (la ora - en kejrina  konkuro, la arĝenta - en individua konkuro, la bronzaj - en individua kaj teama sprintkonkuroj).

Maje en Moskvo (la 2a konkursa etapo por Eŭropa Pokalo) Simona  superis 17-jaraĝan mondan rekordon en 200-metra sprinta konkuro.

En novembro ŝi gajnis arĝentan kaj bronzan medalojn (kejrino kaj sprinto) en Eŭropa konkurso (Pollando). Por ĉi tiuj atingoj litovaj sporto-ĵurnalistoj titolis ŝin la plej bona sportistino de la jaro 2010.

Kiel la plej bonan sportiston inter viroj, ĵurnalistoj deklaris basketbaliston Linas Kleiza. Li helpis al la landa basketbala teamo gajni bronzajn medalojn en la monda konkurso en Turkio. La 25-jara reprezentinto de basketbala klubo Olympiacos (Grekio), pasintjare iĝis vic-ĉampiono de Eŭropa Ligo de viraj basketbalaj kluboj. Li estis la plej poentodona ludanto de la ligo.

Cetere, portalo Delfi kaj Litova Basketbala Federacio elektis lin la plej bona basketbalisto de la jaro 2010.

Titolo Basketbalistino de la Jaro  estis atribuita al membro de la landa teamo Sandra Linkevičienė (ŝi ludas en Kurska klubo Dinamo, Rusio).
---

Fotis: Darius Janutis, ELTA, L. Kulbis

2010-11-30

Internacia ŝakturniro dediĉita al Vladas Mikėnas

La 26-28an de novembro en Vilnius okazis internacia ŝakturniro dediĉita al 100-jara jubileo de litova ŝakisto, internacia majstro Vladas Mikėnas (1910-1992).

En Vilnius  ĉi-okaze  gastis la 12a mondĉampiono Anatolij Karpov, la konkurson gratulis Garry Kasparov.

La turniron "Al V. Mikėnas – 100" gajnis internacia grandmajstro David Navara el Ĉeĥio. La duan lokon okupis internacia grandmajstro Aleksandr Ŝimanov. La tria restis rusa internacia grandmajstro Aleksandr Beliavsky, nuntempe reprezentanta Slovenion. El litovaj ŝakistoj plej bone sin prezentis internacia majstro Darius Zagorskis (la 4a) kaj internacia grandmajstro Eduardas Rozentalis (la 6a).

Dimanĉe okazis la superfinalo. En ĝia malfermo parolis: Eŭropa parlamentano, honora prezidanto de Litova Ŝaka Federacio Vytautas Landsbergis, Anatolij Karpov. La superfinalon elsendis Litova Televido.  En la superfinalo la ŝakistoj devis ludi sistemon Flohr-Mikėnas en la Angla debuto. La ĉexa grandmajstro David Navara gajnis ankaŭ la superfinalon, en kiu partoprenis ankaŭ Aleksandr Ŝimanov, Aleksandr Beliavsky, Darius Zagorskis.
En la superfinalo venkis ankaŭ la ĉeĥa grandmajstro. Anatolij Karpov enmanigis al D. Navara specialan premion – "nevenkeblajn" ŝakojn (la reĝoj neniam  perdas la ekvilibron!).

A. Karpov volas, ke la turniro iĝu tradicia kaj ĝi allogu famajn ŝakistojn de la mondo. Li strebas, ke ŝakludo reakiru perditajn poziciojn. Kiam A. Karpov aktive ludis, ŝakludo laŭ populareco rivalis kun  futbalo kaj estis pli populara ol basketbalo. Nuntempe ĝi estas malpli populara ol golfo aŭ teniso.

Vladas Mikėnas (1910-1992) estis litova ŝakisto, internacia majstro, ŝaka juĝisto de internacia kategorio, aŭtoro de libroj pri ŝakludo. Li naskiĝis en Tallinn (Estonio), en 1931 translokiĝis en Litovion. 

Dum 1931-1939 V. Mikėnas reprezentis Litovion en kvin oficialaj kaj unu neoficiala ŝakaj olimpikoj. En ĉiuj li ludis ĉe la unua ŝaktabulo.

Inter liaj venkoj estas tiuj kontraŭ mondĉampionoj A. Alekhine, M. Botvinnik, V. Smyslov, M. Tal.

Dum 1983-1985 V. Mikėnas estis ĉefa arbitracianto en la mondaj konkursoj.  Li juĝis en matĉoj G. Kasparov – Aleksandr Beliavskij,  G. Kasparov – V. Smyslov, G. Kasparov – A. Karpov.

Je nomo de Mikėnas estas nomata sistemo en la Angla debuto (sistemo de Mikėnas, aŭ sistemo de Flohr-Mikėnas, aŭ sistemo Mikenas-Carls).

Ankoraŭ unu interesa fakto: kiel diris A. Karpov, V. Mikėnas vidis ĉiujn mondĉampionojn, krom la unua.

2010-09-13

Litovaj basketbalistoj – la triaj en la mondo

Dek du litovaj basketbalistoj lunde vespere revenis el Turkio kun bronzaj medaloj de la monda konkurso. Dimanĉe la litova teamo en Istanbula areno Sinan Erdem venkis serban nacian teamon kun rezulto 99:88 (23:22, 25:16, 24:16, 27:34). Litovaj basketbalistoj unuafoje en historio de la sendependa lando atingis tiel altan lokon en la planeda konkurso. La plej bona loko en la antaŭaj  mondkonkursoj estis okupita en 1998 kaj 2006. Tiam litovaj basketbalistoj estis la sepaj.

En Turkio litovaj basketbalistoj el 9 matĉoj gajnis 8. Ili malvenkis (74:89) nur al mondaj ĉampionoj usonaj basketbalistoj. Cetere, la usona teamo iĝis ĉampiono de la mondo post 16 jaroj.

Dum ceremonio de enmanigo de la medaloj estis nomumitaj ankaŭ la plej bonaj basketbalistoj de la konkurso. En la simbolan kvinopon trafis ankaŭ superulo de la litova teamo Linas Kleiza. La avantulo dum la matĉoj profitis averaĝe po 19 poentoj. En la matĉo kun serboj  lia kontribuo – 33 poentoj, 7 pilko-transprenoj kaj 4 rezultativaj transdonoj. 

Inter la plej bonaj estas ankaŭ Miloš Teodosić (Serbio), Hidayet Türkoğlu (Turkio), Luis Scola (Argentino) kaj Kevin Durant (Usono).

Ke la juna litova teamo (averaĝo de la aĝo – 25,5 jaroj) atingos tiel altan lokon, neniu esperis antaŭ la konkurso. Precipe post malsukcesa partopreno en Eŭropa Konkurso en Pollando, kie Litovio gajnis nur unu matĉon kaj perdis rajton partopreni en la Monda Konkurso. Nur laŭnoma invitilo de Internacia Basketbala Federacio (FIBA) malfermis la pordon al la mondkonkurso. Estis problemoj dum komplektado de la teami, ĉar pro diversaj kaŭzoj rifuzis partopreni  8 plej bonaj basketbalistoj.

Maje trejnisto de la teamo Kęstutis Kemzūra tiel parolis pri ŝansoj de la litova teamo en la Monda Konkurso:

"Mi levas altajn celojn al mi mem  kaj mi konsideras la principon – strebi al la nerealigeblo, por ke atingi la maksimumon. Oni devigis nin okupi la 6an lokon. Tio estas la alta loko. Litovio en la monda konkurso tiel alte ankoraŭ neniam leviĝis. Tamen mi pretigas min mem kaj la ludantojn atingi la plej altajn celojn kaj gajni ĉiujn matĉojn. Ni veturos ne al ekskurso, sed batali. Aliflanke, paroli pri la celoj nun, kiam ni ankoraŭ ne scias, ĉu niaj superuloj ludos, estas komplike. Mi ne timas la respondecon. Tamen mi ne dezirus esti ostaĝo de nerealaj celoj. Se la celo estos formulata nur pro tio, ke oni povu dehaki la kapon, tiam oni povas fari tion tuje."

Hodiaŭ, kompreneble, neniu atencas al lia kapo. "Ĉion decidis senfina deziro de la ludantoj, kaj mi nur dismovadis la manojn ĉe rando de la ludplaco", – ridis la trejnisto. Siajn meritojn li provas puŝi al la dua plano.

"Ne iuj taktikaj decidoj, sed senfina volo kaj decidemo helpis al ni gajni. Mi dezirus, ke tio, kio dum la Konkurso helpis unuigi nian nacion, nin tri milionojn, estu impulso ankaŭ en aliaj kampoj de la vivo. Mi dezirus, ke nia lando transprenu la spiriton de ĉi tiuj viroj kaj iru antaŭen."

Malsupre estas prezentataj kelkaj respondoj al demandoj de TTT-ejo Krepšinis.Diena.

Kio estis la plej malfacile en la marŝo al la bronzo?
Estas malfacile respondi. Vi ja scias pli bone ol mi: Robertas Javtokas kaj Simas Jasaitis ludis traŭmitaj, al ili estis injektataj kuraciloj en la kruron. Neniu plorĝenis kaj plendis. La antaŭdecidemo estis tia: dum la luda tago, kiam oni batalas, ĉiuj estas sanaj. Ĉiujn problemojn ni postlasas malantaŭ la pordoj. Nun, kiam mi staras antaŭ vi, ŝajnas, ĉio estis bone. Tamen dekomence premis granda respondeco. Verŝajne, nome tio estis plej malfacile. Dankon al la viroj, kiuj apogadis mian dorson per la ŝultroj kaj mi ĉerpis la fortecon el ili.

Kion povas atingi la teamo en la sekvontjara Eŭropa Konkurso en Litovio?
Ne rapidu, tio estas la nova konkurso, kie ĉio komenciĝos dekomence. La proceso povas esti tute alia. Pardonu min, sed mi ne ŝatas bombastajn vortojn, ne ŝatas promesi. En la sporto estas tiel: atingi estas malfacile, tamen sin teni sur la pinto estas pli malfacile.

Post kiu matĉo vi ekkredis, ke vi povas surgrimpi la podion de la venkintoj?
Hodiaŭ, kiam finiĝis la ludo. La kaŝa deziro fajreris jam antaŭe, tamen ĝi estis kaŝita tre profunde.

Vi paŝo post paŝo venkis la trejnistojn famajn en la tuta mondo. Kiel ĉi tiu atingo povas influi al via kariero?
Al mi tio ne gravas. Plej gravas, ke mi havu la sanon, ke la familio estu sana. Kaj tiujn trejnistojn konkeris ne mi, sed la viroj tion faris. Mi nur dismovadis la manojn ĉe rando de la ludplaco. La ludantoj faris ĉion.

Ĉu vi sopiras je la hejmo aŭ vi dezirus resti ĉi tie plu?
Kion vi parolas... Mi lastajn jarojn ne estadas en la hejmo. Kiam mi revenas, la familio deziras veturi ien ripozi, sed mi diras, ke mi pleje deziras esti hejme. Ĉie estas bone, tamen en Litovio – plej bone.

2010-08-24

La unua Vilna bicikla maratono


La 22an de aŭgusto Vilnon okupis biciklistoj. Sur stratoj de la ĉefurbo okazis la unua Vilna bicikla maratono Velomaratonas. Ĝin organizis Nacia Aŭto-Klubo. En la maratono partoprenis 2137 amantoj de biciklado (anticipe registriĝis 2709). La aranĝo estis internacia, ĉar partoprenis gastoj el eksterlandoj – Britio, Usono, Danio, Latvio, Estonio, Rusio, Ukrainio.

Okazis 3 bicikladaj konkursoj.
En la unua partoprenis infanoj, kiuj konkuris en distanco de 2,4 km. 
La amatoroj devis konkeri 3 rondojn po 8 km.
La profesiaj sportistoj konkuris en distancoj de 40 km (virinoj) kaj 80 km (viroj).

Ĉiuj partoprenantoj konkuris pro pokaloj de Vilna urbestro kaj tiuj de ministroj pri transporto kaj energetiko.

Inter la amatoroj la plej rapida estis Žilvinas Liaugaudas el Klaipėda.

Absolutaj venkintoj - Roberta Pilkauskaitė kaj Janis Rezins (Latvio). Latvaj biciklistoj okupis ankaŭ la unuan lokon laŭ takso de komuna teama laboro.

12-jara  Svajūnas Strakšys el Klaipėda venkis en grupo de sia aĝo (ĝis 12 jaroj). Li estis la plej juna, kiu partoprenis en maratono (40 km) de profesiaj biciklistinoj. Kiel li mem diris, la finiŝon li atingis ne lasta.

"Mi estis ie en la mezo – malantaŭ la dorso restis multaj pli aĝaj partoprenantoj de la maratono", – ridetis la knabo.

2010-08-03

Post 16 jaroj junaj litovaj basketbalistoj denove estas la plej bonaj en Eŭropo


Litova junula teamo gajnis Eŭropan basketbalan konkurson inter junuloj (aĝaj ĝis 18 jaroj), okazinta en Vilnius.

En Eŭropaj junulaj konkursoj litovaj basketbalistoj partoprenis 12-foje. Litovaj 18-jaruloj sukcesis dufoje (en 2008 kaj 2006) gajni la arĝentajn medalojn, kaj en 1994 en Tel-Avivo litova teamo gvidata de trejnisto Jonas Kazlauskas unuafoje iĝis Eŭropa ĉampiono. Post 16 jaroj ĉi tiun triunfon  ripetis en Vilnius la edukatoj de Kazys Maksvytis.

 En la finala ludo litova junula teamo kun rezulto 90:61 venkis samaĝulojn el Rusio  kaj duan fojon en historio de la landa basketbalo iĝis Eŭropa ĉampiono en ĉi tiu aĝa grupo.

 Kapitano de la ĉampiona teamo Jonas Valančiūnas estis elektita la plej bona basketbalisto de ĉi tiu Eŭropa basketbala konkurso. En la finala ludo li profitis eĉ 31 poentojn kaj 18-foje transprenis la pilkon. J. Valančiūnas dum la matĉo averaĝe kolektadis po 19,4 poentojn kaj transprenadis 13,4 pilkojn.

 J. Valančiūnas estis elektita ankaŭ en simbolan kvinopon de la konkurso. En ĝi estis ankaŭ elektita arierulo de la litova teamo Deividas Pukis. En la simbolan teamon, kiun kompilis ĵurnalistoj, estis elektitaj ankaŭ arierulo Dmitrij Kulagin (Rusio), avantulo Davis Bertanis (Latvio) kaj ankoraŭ unu altkreskulo Nikola Siladi (Serbio).

 J. Valančiūnas okupis 6 unuajn lokojn el 14 statistikaj kategorioj: plej bone luktis pro la resaltitaj pilkoj, transprenis plejmultajn pilkojn en la defendo, estis la plej trafkapabla: ludante, dum punĵetoj, en dupoenta zono.

 La novaj Eŭropaj ĉampionoj inter junuloj naskiĝis jam en alia lando ol la plej brilaj basketbalaj steluloj de Litovio, aŭ eĉ ol nuntempa  superinto de vira teamo Linas Kleiza. Tamen sukcesa marŝo de la junaj basketbalistoj denove devigis miri la tutan basketbalan Eŭropon je nova litova miraklo.

 "Spektante ĉi tiujn momentojn mi fieris pri mia lando", – ne kaŝis siajn emociojn  Ramūnas Butautas – eksa ĉefa trejnisto de la landa vira teamo, eksa ĉefa trejnisto de la landa junula teamo en la jaro 2005, triumfinta kun litovaj junuloj (aĝaj ĝis 21 j.) en la monda konkurso en Argentino.

2010-08-02

Oro de Eŭropa Konkurso pri Leĝera Atletiko – al Živilė Balčiūnaitė

En Eŭropa Konkurso pri Leĝera Atletiko (Barcelono, Hispanio) Živilė Balčiūnaitė gajnis oran medalon.

La 31-jara sportistino sabate gajnis maratonan vetkuron inter virinoj kaj iĝis ĉampionino de la Malnova Kontinento. Ž. Balčiūnaitė konkeris la maratonan distancon (42 km 195 m) sur stratoj de Barcelono dum 2 horoj 31 minutoj 14 sekundoj kaj atingis la plej bonan sian personan rezultaton dum ĉi tiu sezono.

La duan lokon okupis Nailja Julamanova (Rusio, la tempo 2:32:15), la bronzan medalon ricevis itala sportistino Anna Incerti (2:32:48).

La venko de Živilė  en Barcelono estis konvinka. En 28a kilometro ŝi  deŝiriĝis de la konkurantoj kaj ĝis fino de la distanco estis mastrino de la situacio. En Barcelono estis la tago de Živilė. 

"La varmego estas mia helpanto. La traceo estis ideala, preskaŭ senkurba, la kovraĵo – supera", – rakontis Živilė.

La sportistinon telefone gratulis eĉ ĉefministro Andrius Kubilius, tamen ŝi ne flugadis super nuboj.

"Mi ne scias, ĉu mi tre festos la venkon. Interne mi ĝojas, ke mi plenumis la plej grandan revon de mia trejnisto. Kiom longe li povis atendi… Mi multfoje lin malesperigis. Jen traŭmatoj, kaj denove traŭmatoj…  La trejnisto pentradas, kaj mi estas lia pentraĵo. Mi nur respegulas  lian laboron. Li plenumadis ĉiujn miajn kapricojn. Mi havis plej diversajn rehabilitajn procedurojn, mi manĝadis tion, kion mi deziris, li saltadis ĉirkaŭ mi. Mi devis plenumi lian revon",  – asertis la Eŭropa ĉampionino.

Prepariĝi al la Eŭropa Konkurso helpis ankaŭ la plej bona latva maraton-kuristino Jelena Prokopĉjuka.

"Ŝiaj konsiloj donis konfidon al mi. Ili estas tre valoraj. Mi opinias, ni provos kune kun ŝi prepariĝi ankaŭ al Londona Olimpiko", – diris Živilė.

Post ceremonio de enmanigo de la medaloj ĵurnalistoj duonhoron paroligis la ĉampioninon. Ĉiujn ridigis vortoj de Živilė, ke kurante ŝi preskaŭ ekdormis: "Ni startis je la deka horo. Kutime je ĉi tiu tagnokta tempo mi ankoraŭ dormas. En komenco de la distanco ni kuris tre malrapide. Mi preskaŭ ekdormis".

Antaŭ 4 jaroj en  Eŭropa Konkurso en Geteborgo (Svedio) Ž. Balčiūnaitė okupis la kvaran lokon.  En la 29a Olimpiko en Pekino (Ĉinio) ŝi estis la 11a.

Živilė Balčiūnaitė (naskiĝis la 3an de aprilo 1979 en Vilnius) estas Litovia longdistanca kaj maratona kuristino. Ŝia alto estas 160 cm, la pezo – 43 kg.

Malsupre estas prezentata intervjuo preparita laŭ konferenco organizita de 15min.lt.

– Kio instigis vin elekti maratonon kaj ĉu vi provis iun alin sportan branĉon?
– En la infaneco ni multon provadas. Estis kaj sporta gimnastiko, kaj manpilko, kaj naĝado kaj divers-stilaj dancoj: popolaj, modernaj.
Maratonon elekti instigis la vivo. Al mi oni diradis, ke longdistancaj kuradoj estas miaj, sed ne la mallongaj. Oni diris, ke mi estos maraton-kuristino, tamen mi ne kredis.

– Kio devigis vin ekkredi?
– Mi mem rimarkis, ke ju pli longe mi kuras, des pli bone mi fartas.

– Kiaj pensoj kirliĝas en la kapo, kiam vi konkeras la 20an kilometron, kaj ankoraŭ tiom atendas antaŭe? Ĉu vi pensas pri io alia, aŭ nur pri tio, kiel konkeri la restan distancon?
– Mi pensas nur pri ĉiu aparta kilometro kaj ne plu.

– Nur pri unu kilometro?
– Jes. Mia horloĝo montras nur tiun konkretan kilometron. La aliaj estas indikataj malklare, por ke mi ne rimarku ilin. Jen, mi trakuris unu kilometron kaj ĝojas – restas je unu kilometro malpli, jen ankoraŭ unu kilometron mi trakuris... Do, tiel mi kuras.

– Kaj en la kapo estas malplene?
– Jes. Mi tuj forgesas ĉiujn forkuritajn kilometrojn. Ĉar se vi komencos pensi, kiom vi trakuris kaj kiom ankoraŭ restis, tiam konsideru, ke vi jam … „transkuris“!
Kaj kiam restas 2 kilometroj… O, Dio! nur du! Nu, iel ajn!  Tiam vi jam pensas. La lastaj kilometroj estas la plej malfacilaj.

– Estas interese, kia grando estas de viaj ŝuoj, kiom da ŝuparoj vi eluzas kaj ĉu vi portas la altkalkanumajn?
– Grandeco de la ŝuoj?  Grando de mia piedo estas 25 cm. Do, la piedo, kompare kun mia alto, estas sufiĉe granda.
Kaj da ŝuoj mi multe eluzas. Sportŝuoj servas por 600 km.  Ili estas  ankoraŭ bonaj, aspektas bele, sed jam ne protektas la artikojn.

– Kiel longe ili servas laŭtempe?
– Por unu monato. Preskaŭ por unu monato. Maratonŝuoj sufiĉas por unu maratono, maksimume – por du.
Kaj la  altkalkanumoj… Mi malofte piedvestiĝas per ili. Iam  por oficiala parto de aranĝo mi devas vesti per altkalkanumaj ŝuoj, tamen apude estas pretaj pantofloj…

– Kiom plej longan distancon vi konkeris dum unu tago?
– 60 km.

– Ĉu estis malfacile?
– Ne. Multaj el viroj ne eltenas tian rapidan kadencon. Mia trejnada partnero ne eltenis.

– Kiom da tempo semajne vi dediĉas por proceduroj de beleco?
– Depende kion konsideri proceduroj de beleco. Ĉu kuŝi ĉiutage en banujo estas proceduro de beleco? Por iu eble  jes, tamen por mi – parto de mia laboro. Iri al banejo por iu eble ankaŭ estas proceduroj de beleco, tamen por mi – nur parto de la laboro. Mi multe estas en naturo. Ĉe mi beleco iras apude kun sporto: naturo, rehabilitado.

– Kaj se paroli pri tiu beleco, kiun ordinare komprenas ĉiu virino?
 – Mi ŝatas, kiam virinoj zorgas pri si konstante. Jen, kiam venas somero, elkreskas vicoj ĉe pedikuroj – manikuroj. Aspektas ridinde. Se vi  prizorgas vin somere, prizorgu vin ankaŭ dum la tuta jaro, sed ne trompu homojn, ke vi estas akurata. Devas esti sistemo.

2010-03-30

La mondĉampionino kredas al sia destino

Biciklistino Simona KRUPECKAITĖ el monda konkurso de surdroma biciklado okazinta en Kopenhago (Danio) revenis kun 4 medaloj: la arĝenta por la dua loko en individua 500-metra konkuro, du bronzaj por teama kaj individua sprintkonkuroj kaj la ora por venko en kejrina konkuro.

La plej bona landa sportistino de la jaro 2009, ankaŭ ĉi-jare celas al ĉi tiu titolo.

S.Krupeckaitė jam 15 jarojn – pli ol duonon de sia vivo, turnas biciklajn pedalojn. Pasintjare ŝi iĝis Eŭropa- kaj mondĉampionino de surdroma biciklado. Ŝi plibonigis mondan rekordon en 500-metra sprinta konkuro. El multaj pasintjare gajnitaj medaloj  estas eĉ 9 oraj.

Tamen Simona, titolata droma reĝino, kun sia edzo kaj trejnisto Dmitrij Leopold, kiun ŝi nomas Dima, ĝis nun loĝis nur en du ĉambroj de sportista komunloĝejo en Panevėžys. Tamen la planeda ĉampionino ne plorplendas kaj ne ĝemas. Ŝi ankaŭ ne dronas en revoj pri peltaĵoj aŭ diamantoj, pri domo ĉe lago aŭ impona konto en la banko.

"Mi scias, kio mi estas kaj kiun landon mi reprezentas. Kial mi devus deziregi ion pli? Mi estas sportistino, sed ne la juristino, kiu povas krei por si pli satan vivon. Mi senkondiĉe akceptas tion, kion al mi dediĉis la destino, – asertis Simona al gazeto Lietuvos Rytas.
Ŝiajn vortojn, kvazaŭ sigelo, konfirmas tatuaĵo sur la brako – du ĉinaj hieroglifoj, signifantaj vojo de la vivo kaj destino.

"Nenio okazas senkaŭze. Kiel dirite, al kiu estas destinite droni, tiu sin ne pafmortigos. Mia vojo – turni biciklajn pedalojn. Ekde miaj 12 jaroj mi faras nenion alian, mi nur biciklas kaj tio plaĉas al mi", – konfesas la sportistino.

– Ĉu vi ne sentas vin kvazaŭ labora ĉevalo starigita en la sulkon?
– Mi ĉiutage tiel min sentas. Ĉiutage mi deziras kraĉi sur ĉion kaj krii: "Mi malamegas la biciklon!"
Tamen mi trankviliĝas kaj ekpensas: kaj kion mi farus sen ĝi? Ja la biciklo estas mia vivo. Estante adoleskantino la biciklon mi ne nur piedbatadis, sed foje eĉ ĵetis ĝin en koton. Pro furiozo, ke mi albiciklis unu inter la lastaj. Tamen la trejnisto devigis levi la biciklon. Mi kalcitris, tamen cedis. Kaj nun mi iam strabas al la biciklo. Mi laciĝas ne pro fizikaj ŝarĝoj, sed pro tio, ke mi penas ĉion plenumi plej bone.

– Kiom da bicikloj vi havas?
– Du – la ŝosean kaj la droman. Ĉi-lasta estas rozkolora, tamen mi ne havigas al ĝi ekstremajn fortojn. Al la biciklo mi rigardas kiel al ajna aĵo, kiu en mia vivo estas necesa, kiel ekzemple, mansako, lipŝminkilo aŭ kombilo.

– Ĉu vi ofte ploras?
– La larmoj de ĝojo fluis nur unufoje en la vivo, kiam mi plibonigis mondan rekordon de biciklado en 500-metra distanco. Kaj tiuj de la doloro… Ili elŝprucas pli ofte, precipe dum trejnadoj. Ŝajnas, mi penas tutforte, tamen tutegale mi ricevas "piprojn".
Tamen la larmoj sekiĝas kaj laborego kompensiĝas. Kiam vi ascendas sur la plej altan ŝtupeton de la honorpodio, kiam vi povas diri al vi mem: mi faris ĉion, kion mi deziregis.

Kio estas kejrino?
En kejrina konkuro 6-9 biciklistoj startas malantaŭ gvidanto, kiu kreskigas rapidecon. La gvidanto kutime estas motorciklisto. La biciklistoj ne rajtas devanci la gvidanton. Kiam ĝis la finiŝo restas 600-700 metroj, la motorcikisto atingas rapidecon de 45 km/h kaj retiriĝas. La biciklistoj komencas lukton.

La konkuro aperis en Japanio en 1948. En programo de mondaj konkursoj ĝi estis entirita en 1980. En Olompiaj Ludoj ĉi tiu konkuro aperis en 2000, tamen rivalis nur viroj. En 2012 virinoj unuafoje provos kejrinon en Olimpiaj Ludoj.

Simona havas celon iĝi unua Olimpia ĉampionino de kejrino.
Laŭ Lietuvos rytas

2010-03-20

Viktorija ČMILYTĖ – triafoja vicĉampionino de Eŭropo

Ŝakistino Viktorija Čmilytė  (Elo-nombro 2485) en la 11a Eŭropa Virina Ŝaka Konkurso (Rijeka, Kroatio) okupis la duan lokon kaj ricevis arĝentan medalon. La 26-jara ŝakistino kolektis 8,5 poentojn el 11 eblaj. Viktorija antaŭ la lasta 11a rondo je duonpoento superis svedinon Pia Cramling (2523) kaj por la ĉampiona titolo sufiĉis atingi la sendecidan rezulton, tamen ŝi, ludante per nigraj pecoj, malvenkis la decidan partion.

P. Cramling triumfis ankaŭ en la Eŭropa Konkurso en 2003. V. Čmilytė fariĝis vicĉampionino de Eŭropo jam trian fojon. Ŝi gajnis arĝentajn medalojn ankaŭ en la Eŭropaj konkursoj en 2003 (Stambulo, Turkio) kaj en 2008 (Plovdivo, Bulgario).
La bronza medalo estis enmanigita al polino Monika Soćko (2465), kiu kolektis 8 poentojn.

En ĉi tiu konkurso V. Čmilytė plenumis normon de Internacia Grandmajstro.
Pli modeste en la Eŭropa Konkurso sin prezentis litovaj viroj. Šarūnas Šulskis (2572) okupis la 108an lokon, kaj Algimantas Butnorius (2437) restis la 205a.
En la konkurso rivalis 158 virinoj kaj 408 viroj.

2010-02-06

Vankuvero: Litovion reprezentos ses sportistoj


En Vankuveraj Vintraj Olimpiaj Ludoj Litovion reprezentos nur 6 sportistoj: biatlonistino Diana Rasimovičiūtė (naskiĝ. en1984), skiistoj Irina Terentjeva (1984), Aleksejus Novoselskis (1985), Mantas Strolia (1986), Modestas Vaičiulis (1989) kaj Vitalijus Rumiancevas (alpa skiado, 1985). La najbaraj Latvio kaj Estonio sendas al Vankuvero po 58 kaj 27 sportistoj respektive.
Prezidento de Litova Nacia Olimpia Komitato (LNOK) Artūras Poviliūnas diras, ke plej gravas, ke niaj atletoj batalu el ĉiuj fortoj. Plej multon oni atendas de Diana Rasimovičiūtė. Ŝian partoprenon mi taksus bone, se li trafus en unuan dudekon. Ankaŭ estus bone, se Irina Terentjeva kaj Aleksejus Novoselskis estos inter 30-40 de la plej bonaj. Kaj por niaj junaj skiistoj estos bona rezulto, se ili superos 30 % de la rivaloj, – tiel Artūras Poviliūnas parolis pri eblecoj de la sportistoj.
A. Poviliūnas bedaŭris, ke en la olimpikoj ni ne vidos niajn dancantojn sur la glacio usonaninon Katherine Copely kaj litovon Deividas Stagniūnas, ĉar al la sportistino el Usono ne estis atribuita Litovia civitaneco kaj la paro perdis rajton partopreni en la olimpiaj ludoj.
La plej sperta estas Irina Terentjeva. Ŝi partoprenos en la 3aj olimpikoj. Irina portos flagon de Litovio dum solena malfermo de la Olimpiaj Ludoj.
Nur du sportistoj el Litovio gajnis medalojn en vintraj olimpikoj.
En Sarajevo (1984) oran medalon por venko en stafeta konkuro 4×7,5 km gajnis biatlonisto Algimantas Šalna (1959) . En Kalgario (1988) skiistino Vida Vencienė gajnis oran medalon por venko enkonkuro de10-kilometra distanco kaj la bronzan por tria loko en 5-kilometra distanco. A. Šalna kaj V. Vencienė reprezentis tiaman Sovetion.
--
Sur la fotoj de A. Pliadis kaj K. Čachovskis: Litova olimpika teamo (supre - Diana Rasimovičiūtė)

2010-01-09

La unuaj en Litovio dum 2009

Ŝtatprezidento Dalia GRYBAUSKAITĖ estas titolita La Jara Homo. Unuafoje ĉi tiun titolon ricevis virino. En 2005, 2007 kaj 2008 D. Grybauskaitė estis menciata inter 5 plej popularaj homoj de la lando. La pridemandadon jam 17 jarojn plenumas Litovia kaj Grandbritia kompanio por esploro de merkato kaj publika opinio Baltijos Tyrimai.
Litova Radio elektis kaŭnanon Mindaugas MACIULEVIČIUS (28-jara) kiel Homon de la Radio. M. Maciulevičius preskaŭ 10 jarojn laboris en Irlando, estis aktiva membro de loka litova komunumo, nun  kontribuas al iniciato de Agrikultura Domo por organizi bazarojn, en kiuj bienuloj povas komerci sen perantoj per agrikulturaj produktoj.
Linas KLEIZA (25) kaj Gintarė PETRONYTĖ (20) estas la plej bonaj basketbalistoj. Tion decidis 14057 basketbal-amantoj. Ambaŭ basketbalistoj nuntempe ludas en grekaj basketbalaj kluboj. G. Petrotynė reprezentas klubon Athinaikos (Ateno), L. Kleiza ludas en Olympiacos (Pireo).
En baloto, kiun organizis Litova Nacia Olimpika Komitato, loteria kompanio Olifėja kaj gazeto Lietuvos Rytas, 9468 legantoj elektis la plej bonan sportiston de la jaro. La titolon gajnis 27-jara sportistino Simona KRUPECKAITĖ (biciklado sur dromo). En la baloto partoprenis 9468 legantoj. En Pollando okazinta mondkonkurso ŝi venkis personan konkuron en 500-metra distanco kaj plibonigis mondan rekordon, gajnis bronzan medalon en sprinta konkuro. Ŝi estis la unua en multdisciplina konkuro de Eŭropa konkurso.
Cetere, ankaŭ sportaj ĵurnalistoj decidis, ke S. Krupeckaitė estas Sportistino de 2009.
20-jaran naĝiston Giedrius TITENIS sportaj ĵurnalistoj elektis kiel la plej bonan sportiston. Li gajnis bronzan medalon en monda konkurso (200-metra distanco) kaj plibonigis kelkajn malnovajn Litoviajn rekordojn.
Vilna basketbala teamo Lietuvos Rytas estas titolita Teamo de 2009. Vilnaj basketbalistoj gajnis Pokalon de Eŭropo, iĝis ĉampionoj de Litovio kaj Baltaj landoj.
 Fortulo subserĝento Vidas BLEKAITIS (37) estas elektita kiel la plej bona sportisto de litova armeo. En 2009 li gajnis arĝentan medalon en fortula konkurso de Litovio kaj okupis la 4an lokon en Usona fortula konkurso Arnold Strongman.

2009-12-15

Litovio ricevis laŭnoman invitilon al basketbala mondkonkurso


Litova basketbala teamo en la Europa konkurso en  Pollando atingis apenaŭ unu venkon kaj perdis eblecon partopreni sekvontjare en la Monda Basketbala konkurso en Turkio. Nur laŭnoma invitilo de Internacia Basketbala Federacio (FIBA) povis malfermi al Litovio pordojn al la monda konkurso.
Klopodoj de Litova Basketbala Federacio (LBF) ne restis senfruktaj. Centra estraro de FIBA donis al Litovio personan laŭnoman invitilon al la  monda konkurso, kiu okazos en  la jaro 2010 en Turkio. La laŭnomajn invitilojn ricevis ankaŭ naciaj teamoj de Rusio, Germanio kaj Libano.
Por ricevi la laŭnoman inviton, LBF devis plenumi postulojn de la Estraro de FIBA. Landoj, kiuj pretendis ricevi aldonajn biletojn, devis konformi al  kriterioj sporta, merkatekonomika kaj financa. Ĉi lasta, kiun estraranoj de FIBA nomis kiel kotizon de la "malfrua registrado", estigis al LBF plej grandan kapdoloron. Reprezetantoj de LBF dubis, ĉu ili kolektos la bezonatan sumon – duonmilionon da lidoj (144810 EUR).  En interreto basketbal-fervoruloj organizis kolektadon de subskriboj sub peticio al FIBA , en kiu estis esprimita maltrankvilo, ke pro malfacila ekonomia stato litova registaro kaj LBF ne trovos necesan monrimedon por la laŭnoma invitilo. Sub la peticio subskribis 8389 interretaj vizitantoj. Tamen dank' al patriotaj subtenantoj, LBF faris la neimageblan.
Kolekti  la duonmilionon al la litova teamo helpis kompanioj Orlen Lietuva de Mažeikiai, PokerStars, AB Kauno Grūdai, Viasat kaj DnB Nord.

2009-12-08

Vidmantas Urbonas venkis lagon Titikaka


La 1an de decembro 51-jara triatlonisto Vidmantas Urbonas el Panevėžys tranaĝis lagon Titikaka. La lago troviĝas en teritorioj de Peruo kaj Bolivioj (Suda Ameriko).  Ĝi situas en alto de 3821 metroj super la marnivelo.  Litova gazeto Lietuvos Rytas dediĉis 10-artikolan serion al preparado de la naĝado kaj al la naĝado mem. V. Urbonas dum tri tagoj  konkeris 40 kilometrojn. En la akvo li pasigis 17 horojn. La gazeto informis  legantojn, ke V. Urbonas estas la unua homo, kiu tranaĝis la lagon. Tion asertis ankaŭ V. Urbonas mem. Post la lasta naĝada etapo, kiel skribis la gazeto, la naĝisto pozante al fotistoj saltadis en  la akvon kaj jubilis: Mi estas la unua! La unua!.
Tamen ja ekzistas ĉionscia Interreto. Interretanoj sen granda peno trovis, ke ankoraŭ en 1992 tiam 35-jara brava usonanino Lynne Cox tranaĝis ĉi tiun lagon.  Tial menciita gazeto verkis la 11an artikolon, en kiu ĝi provis pruvi, ke V. Urbonas estas la unua en la mondo, kiu tranaĝis la lagon Titikaka , ĉar li fornaĝis 40 km kaj Lynne Cox – nur 16 km. Tamen verŝajne la gazeto eksentis, ke la argumentaj ne estas fortaj,  la gazeto ŝanĝis la pozicion kaj publikigis la 12an artikolon – la intervjuon kun Lynne Cox mem.
Jen kelkaj epizodoj el ĉi tiu artikolo.
Mi tiel imagas konkuran naĝadon: vi saltas de la bordo kaj sen ajna helpo vi atingas la alian bordo. Do oni ne povas kompari min kaj Vidmantas Urbonas. – diris Lynne Cox.
Ŝi dum 3 horoj kaj 48 minutoj naĝis 16 km senripoze, kun ordinara naĝkostumo, ĉapeto kaj specialaj okulvitroj.
V. Urbonas sian naĝadon plenumis dum 3 tagoj kaj 40 kun konkeris kun longaj paŭzoj kaj ripozoj. De la malvarma akvo lin protektis hidrokostumo, ĉapeto kaj gantoj.
Eksciinte pri la naĝado de V. Urbonas, L. Cox petis, ke Lietuvos Rytas gratulu la litovon.
Ĉu la unua, la dua aŭ la tria, – tiaj demandoj ĉiam aperos, ĉar naĝado en malferma akvo ne estas basketbalo. Ĉi tie ne estas tiom da entiziasmuloj, kiuj observu ĉiujn vian movon. Do nemirige, ke tiaj diskutoj iĝas pli oftaj, – parolis L. Cox.
Oni ne povas senvalorigi tion, kion atingis la alia. Ja V. Urbonas atingis la celon, kiun li havis. Al la homo plej gravas per siaj atingoj inspiri la aliajn, – finis la fama naĝistino.
Cetere, L. Cox scias pri Litovio jam antaŭlonge. Ŝi havas pomforman sukcenon el Litovio. Ĝin donacis Roma Vailokaitytė, la filino de signaturinto de Akto pri Litovia Sendependeco en jaro 1918 Jonas Vailokaitis. Ĉi tiu virino estis amikino de la patrino de L. Cox kaj helpis al ŝi prepariĝi al historia Beringa naĝado. En 1987 la usonanino tranaĝis Beringan markolon el  Usona ŝtato Alasko al Sovetion. Ŝi estis la unua dum 48 jaroj, kiu transiris ĉi tiun ŝtatlimon.
En fino de la artikolo la gazeto lago informas, ke Carlos Peña el Hispanio deklaras, ke li antaŭ 15 jaroj tranaĝis lagon Titikaka laŭlonge. Tio signifas, ke li fornaĝis eĉ 180 km el Peruo al Bolivio.  Dum 60 horoj li venkis14 etapojn. C. Peña naĝis surdorse. Lia celo estis atentigi la mondon al poluo de lagaj kaj riveraj akvoj.
La saman celon havas ankaŭ V. Urbonas. Sendube, la celo estas nobla. Tamen gravas, ke kiel eble plej multe oni eksciu pri tio. Mi ne scias, ĉu informas eksterlanda gazetaro pri la naĝado de V. Urbonas. Almenaŭ interreto absolute silentas pri tio.

2009-10-04

Žydrūnas Savickas - la plej forta en la mondo


Žydrūnas SAVICKAS venkis en Mondkonkurso de Fortuloj en Malta. La duan lokon okupis polo Mariusz Pudzianowski, la trian – usonano Brianas Shaw. Post selekta konkurso la finalan etapon atingis 10 sportistoj el 30. Laŭ rezultoj en levado de ŝtonoj, la decida konkursa branĉo, Ž. Savickas ne eniris en la triopon de venkintoj, tamen en finala duelo de superuloj li superis konkuranton M. Pudzianowski kaj post 3 jaroj revenigis al si la ĉampionan titolon.
Savickas dufoje jam estis ĉampiono en la mondaj konkursoj – en jaroj 2005 kaj 2006. Li estas neoficala monda rekordulo en altiro de pezostango (461 kg).

2009-08-31

Litovaj speleologoj atingis fundon de plej profunda kaverno en la mondo


La 25an de aŭgusto Aidas Gudaitis, Gediminas Sakalauskas kaj Egidijus Purlys sukcese descendis sur fundon de kaverno Voronja (Kartvelio), la plej profunda en la mondo. Ili traplonĝis inunditan parton de la kaverno kaj atingis la fundon troviĝanta en 2158-metra profundo. Ĉi tie la speleologoj alfiksis signon de Litovia Jarmilo. Pli frue en la kaverno estis plibonigita ankaŭ descenda rekordo inter virinoj. Jurgita Pekorienė kaj Gintarė Šiaulytė descendis kaj tranoktis en 1400-metra subtera profundo. Ĝis nun la rekordo apartenis al Irena Gudaitienė, kiu en 2003 descendis en 980-metran profunon.
Dum ĉi tiu ekspedicio rekordojn atingis ankaŭ speleologoj el Hungario, Irlando kaj Britio, kiuj kune laboris kun litova teamo. Kavernan faŭkon trovis kartvelaj kavernaj esplorantoj en 1960. En komenco de 1980aj jaroj ĝi estis esplorita ĝis 340-metra profundo. En 1999 ukrainaj speleologoj malkovris novan trairejon. Nuntempe profundo de la kaverno estas 2191 m (± 9 m). Ĝi estas la sola kaverno en la mondo pli profunda ol 2 km. La faŭko troviĝas en 2256-metra alto super mara nivelo. La kaverno troviĝas en Okcidenta Kaŭkazo, regiono Gagra, montaro Arabika. Ĝi apartenas al kaverna sistemo Arabika.

2009-08-18

Arĝenta medalo el Britio


Bonaj novaĵoj el Britio, kie okazas Monda Konkurso de Moderna Pentatlono. Litova sportistino Laura ASADAUSKAITĖ ĉi tie elbatalis arĝentan medalon. En finala konkurso ŝi kolektis 5736 poentojn kaj je 104 poentoj postrestis de ĉampionino ĉinino Qian Chen. La bronzan medalon gajnis Lena Schoneborn (5664 poentoj). En skermo ŝi estis la 9a (904 poentoj) , en la naĝo – la 28a (1084), en la rajdo – la 6a (1164) kaj gajnis la lastan etapon (pafadon kaj kuradon) kun 2584 poentoj. HURA!

Koncize pri Laura:
Naskiĝis: la 28an de februaro 1984 en Vilnius
Loĝas: en Vilnius
Alteco: 160 cm
Pezo: 49 kg
Klereco: magistrantino en fakultato pri Strategia regado kaj politiko de Romeris-Universitato
Plej bonaj sportaj atingoj:
2a loko en Monda Militista Konkurso (Kaunas, 2006)
3a loko en Monda Konkurso (Berlino, 2007)
2a loko en Eŭropa Konkurso (Moskvo, 2008)