Showing posts with label politiko. Show all posts
Showing posts with label politiko. Show all posts

2014-05-27

Litovio decidiĝis: Dalia Grybauskaitė estas reelektita kiel ŝtatprezidento

Dalia Grybauskaitė (fotis Augustas Didžgalvis)
La 25an de majo 2014 en Litovio okazis balotelektoj  de ŝtatprezidento kaj  de membroj de Eŭropa Parlamento.

Dalia GRYBAUSKAITĖ iĝis la unua politikisto de la lando, kiu duafoje laŭvice estis elektita kiel Litovia ŝtatprezidento. En la Prezidentejo ĉe Daukantas-placo ŝi laboros ankoraŭ dum 5 jaroj.

En la dua etapo de la baloto por Dalia Grybauskaitė balotis 57,87 % da voĉdonantoj. Ŝia konkuranto socialdemokrato eŭroparlamentano Zigmantas BALČYTIS  ricevis  40,14 % da voĉoj.

Estis registritaj 2559330 voĉdonatoj, en la balotado partoprenis 1210741  (47,31 %), estis trovitaj 24126 (1,99 %) nevalidaj balotiloj.

Por 11 eŭroparlamentanaj mandatoj konkuris 8 partioj / koalicioj.

Po 2 mandatoj ricevis:
– Partio Unio de Patrio – Kristanoj Demokratoj de Litovio,
– Litova Socialdemokrata Partio,
– Liberalula Movado de Litova Respubliko.

Po unu mandato ricevis:
– Partio La Ordo ka Justeco,
– Labora Partio, 
– Koalicio Bloko de Valdemar Tomaŝevski de Pola Elektada Kampanjo kaj Rusa  Alianco, 
– Unio de Litovaj Kamparanoj kaj Verduloj.

2012-01-11

Elstaruloj de la jaro 2011

Ŝtatprezidento Dalia GRYBAUSKAITĖ estas nomita   Homo de la Jaro 2011. Ĉi tiun titolon  ŝi ricevis jam  la trian fojon (ekde la jaro 2009).

Laŭ esploroj,  32,3 % da respondantoj opinias, ke nome ŝi meritis la titolon.  La pridemandadon plenumis Litovia kaj Grandbritia kompanio por esploro de merkato kaj publika opinio Baltijos Tyrimai. En ĉi tiu projekto partoprenas ankaŭ gazeto Lietuvos Rytas.

La titolo Homo de la Jaro dum 19 jaroj estis atribuita nur al ŝtatestroj de Litovio. La rekordulo estas Prezidento Valdas Adamkus, kiu sep jarojn estis elektata la Homo de la Jaro (1998, 2002, 2004-2008). Prezidento Algirdas Brazauskas (1932-2010) estis titolita sesfoje (1993-1995, 1997, 2000-2001). Homo de la Jaro ankaŭ estis Prezidento Rolandas Paksas (1999, 2003)  kaj Prezidanto de la Sejmo Vytautas Landsbergis (1996).

Litova Radio kiel Homon de la Jaro 2011 elektis docenton de Vilna Teknika Universitato de Gediminas Vigilijus SADAUSKAS. Li estas ankaŭ direktoro de Centro pri Sekura Trafiko kaj ĉefa konsilisto en Transporta Ministerio. Li konstante zorgas, ke oni stiru pli respondece, ke reduktiĝu nombro de transportaj akcidentoj sur Litoviaj vojoj. V. Sadauskas estas konstanta kunparolanto en elsendoj de Litova Radio kaj Televido.  Kaj stirantoj siamaniere reagas al liaj ideoj. Ekzemple, en Litovio validas la trafikregulo postulanta ankaŭ tage veturi kun  ŝaltitaj duonlumoj  aŭ kun lampetoj de Sadauskas, kiel iuj ŝercas.

Je titolo Sportisto de la Jaro 2011 estis honorita reprezantino de moderna pentatlono Laura ASADAUSKAITĖ. Kiel atestilo de la titolo, al ŝi estis enmanigita skulptaĵo Sagitario.

La 27-jara sportistino post la patrineca ferio meteore revenis en la grandan sporton kaj en 2011 plukis gravajn venkojn.

En komenco de julio en Londono ŝi gajnis arĝentan medalon en finala konkurso de la Monda Pokalo.
Post 3 semajnoj en la Eŭropa Konkurso (Medway, Grand-Britio) ŝi estis la kvina kaj elbatalis rajton partopreni en Londona Olimpiko.
Septembre en la Monda Konkurso (Moskvo) L. Asadauskaitė sin ornamis per la bronza medalo.
La sportan sezonon la sportistino finis kun arĝenta medalo de finala negoca konkurso de moderna pentatlono en Italio.

En baloto, kiun organizis Litova Nacia Olimpika Komitato, loteria kompanio Olifėja kaj gazeto Lietuvos Rytas, partoprenis preskaŭ 11000 homoj. L. Asadauskaitė superis 22 kandidatojn.

Cetere, armea sporta klubo deklaris ŝin la plej bona sportisto de Litova armeo (senrangulo L. Asadauskaitė servas en Landodefendaj Volontulaj Fortoj).

Amantoj de la basketbalo ekde 2008 elektadas la plej bonajn basketbalistojn. Jonas VALANČIŪNAS, la centrulo de Vilna basketbala klubo Lietuvos Rytas kolektis plej multe da voĉoj de la basketbalaj amantoj. La 19-jara sportiso bone sin prezentis en Eŭropa Basketbala Konkurso EuroBasket 2011. En 2011 li partoprenis en novula borso de  NBA kaj estante la 5a invitito, li ricevis proponon ludi en la Toronta klubo Raptors.

Titolo Basketbalistino de la Jaro 2011  estis atribuita al defendantino de la klubo VIČI-Aisčiai Rima VALENTIENĖ. La 33-jara basketbalistino estas la ĉefa ludantino de la klubo. 

R. Valentienė ĝojas pri la titolo, tamen  la jaron 2011 konsideras nesukcesa, ĉar litovaj basketbalistinoj malvenkis en konkurado  por partopreni en Londona Olimpiko.

2011-02-04

Kie etnaj malplimultoj devas gardi sian langon

Lingvaj rajtoj de sufiĉe multnombraj malplimultoj rusaj kaj polaj, en tri eks-sovetaj respublikoj, kiuj en 2004 aliĝis al Eŭropa Unio (EU), estas preskaŭ ne observataj. 

Tiel opinias dana ĵurnalisto Jan Hunin, rezidanta en Varsovio. Lian  artikolon la 6an de januaro  publikigis  TTT-ejo Presseurop.

Mi spertis strangan okazaĵon manĝante en restoracio de  Šalčininkai (la distrikta urbo ĉe suda ŝtatlimo de Litovio).

En ĉi tiu regiono tri kvaronoj de la loĝantaro estas poleparolantoj, do mi, kompreneble, supozis, ke kelneroj de la restoracio parolos kun mi pole, tamen mi estis surprizita. Ĉiuj menuoj sur la tablo estis en litova lingvo, la lingvo, kiun komprenas nur litovoj. La kelnerino alportis la menuon en pola lingvo nur ekaŭdinte, ke mi parolas pole.

Mi pensis, ke okazis hazarda miskompreno. Tamen post unu semajno en Latvio mi parolis kun reprezentanto de loka rusa malplimulto, kiu rakontis, ke informado en Riga urbodomo estas prezentata en ĉefaj lingvoj de EU, sed ne en la rusa, kiun parolas duono de la urbanoj. Nur petinte helpon, ruseparolantoj ricevas speciale preparitajn broŝurojn.

Al demando, kial tiel estas, homoj respondas, ke rusa lingvo estas oficiale agnoskita nek en Latvio, nek en EU. Tamen Bruselo ne kulpas pro priplorinda konduto rilate etnajn malplimultojn en Baltaj ŝtatoj, kiu estas la plej malbona en Latvio kaj Estonio. En tiuj landoj la civitanecon povas ricevi nur tiuj, kiuj sukcesis en ekzameno pri la ŝtata lingvo.

Kaj  preskaŭ post du jardekoj ekde dismuntado de Soveta Unio la rezulto estas tia, ke ĉirkaŭ duono de rusoj, loĝantaj en ĉi tiuj landoj, ne havas la civitanecon.

En antaŭnelonge okazinta magistrata baloto en Riga povis voĉdoni eksaj loĝantoj, elmigrintaj al ajna  lando de Europa Unio. Tamen ĉi tiun rajton ne havis multaj rusoj, naskiĝintaj kaj plenkreskintaj en la lando. Antaŭ kelkaj jaroj simila situacio eble estis komprenebla, almenaŭ en Latvio, kie rusa malplimulto reprezentas kvaronon de la loĝantaro kaj estis konsiderata kvina kolono. Tamen antaŭ 7 jaroj  Latvio aliĝis al EU, ĝi estas membro de NATO. Certe  venis tempo amendi la leĝon.

Urĝa pliboniĝo de ĉi tiu situacio havas mizerajn ŝancojn, ĉar subteno de la eksterlando estas apenaŭ atendata. EU, kiu fieras pri siaj demokrataj valoraĵoj, strange silentas pri problemoj de la malplimultoj en Baltaj ŝtatoj. Sole en lasta monato delegito de Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj deklaris, ke Litovio rajtas  postuli, ke polaj nomoj en oficialaj dokumentoj estu transkribataj laŭ ortografio de litova lingvo. Eĉ pli malbone, oni devas scii, ke en Litovio estas totale malpermesita publika  afiŝado en pola lingvo, eĉ en teritorioj, kie loĝantaro pole parolanta estas en la plimulto.

EU ankaŭ en Latvio ne deziras montri pozitivan ekzemplon. Informada Centro ĉe Eŭropa Parlamento antaŭnelonge  petis jam menciitan ruson, kiu eksplikis sian vidpunkton pri la politiko, aplikata en la urba konsilio de Riga, ke li gvidu diskuton pri historio de Latvio. Lastmomente li estis neatendite informita, ke liaj servoj ne estas bezonataj. Oni klarigis tiel: "Ne pro tio, ke vi estas ruso, sed pro tio, ke vi ne estas latvo". Estis trovita "aŭtentika" latvo, kiu anstataŭis lin.

Dum lastaj semajnoj Bruselo denove demonstris neglektan vidpunkton al protektado de fundamentaj rajtoj, respondante al nova leĝo en Hungario. Samtage, kiam la parlamento en Budapesto aprobis kontraŭdiran leĝon pri amaskomunikado, Eŭropa Komisiono donis verdan lumon al la landa popolisma registaro, daŭrigante je 3 jaroj malpermeson vendi agrikulturajn parcelojn al eksterlandanoj.  Do, nemirinde, ke homoj serioze parolas pri Bruselo pli kaj pli malofte.






***
En la unua foto vi vidas ŝildon ĉe limo de vilaĝo Buda Zawidugierska (litove Užvidugirių Būda, ankaŭ Vidugirių Būda) en nord-orienta Pollando (distrikto Sejny,  Punska municipo), kie loĝas  granda litova komunumo. Do, Pollandaj leĝoj permesas publikajn dulingvajn surskribojn.

En Litovio publikaj surskriboj povas esti nur en la ŝtata lingvo, t.e. litova. La dulingvaj  surskriboj estas kontraŭleĝaj.  

Per la dua foto (aŭtoro Rokas Medonis) estas ilustritaj multaj interretaj artikoloj, kiuj informas, ke en distriktoj Vilnius kaj Šalčininkai estas ignorata juĝa decido forigi stratŝildetojn  kun pollingvaj surskriboj.

2010-12-02

Mislokita vorto naskis skandalon

Ĉi tiun historion oni povas rakonti al la lernantoj ilustrante, kiel gravas elektado taŭga loko por ĉiu vorto en la frazo (litova proverbo diras: Ordigu lokon al la vorto, kiel kuŝejon al la gasto).

Ĉi tiu amara leciono komenciĝis en semajna revuo Veidas (vizaĝo). Ĝi publikigis artikolon pri  la Unua Internacia Milita Tribunalo, kies unua kunsido oficiale komenciĝis la 20an  de novembro 1945 en Nurenbergo.

Pri kio la artiko temas, oni povas supozi de la titolo: La Nurenberga tribunalo de militaj krimoj estas la plej granda jura farso en la historio. La aŭtoro estas Petras Stankeras, historiisto, doktoro de historiaj sciencoj, oficisto de Ministerio pri Internaj Aferoj.

La artikolo asertas, ke Nurenberga tribunalo "havis nenian aliaj jurisdikcion, krom ricevitan laŭ rajto de la venkinto", "venkintoj agis kiel prokuroroj, juĝistoj kaj ekzekutistoj", "La akuzistoj serĉis nur tiujn dokumenojn, per kiuj oni povus kulpigi kaj  ilin tendence uzis".  La aŭtoro  rakontas, ke "krom oficiala soveta delegacio, en laboro de la tribunalo  partoprenis Ŝtata Komisiono por Organizado de Nurenberga Proceso.  Ĝin gvidis A. Viŝinskij. Inter  ĝiaj taskoj ankaŭ estis forigi el la proceso la demandojn, kiuj laŭ sovetaj ideologoj estis neesplorindaj en la proceso. Tamen Stalin postulis, ke estu devige esplorata tia delikata temo, kiel masakro en Katyn, kiel "kulpatesto de Vermaĥta brutaleco ". Respondeco de la germanoj pro murdo de miloj da polaj oficiroj estis "pruvita" per Nurenberga dokumento SSRS-54. Kaj nur en 1990 Soveta registaro agnoskis, ke la amasmurdon en Katyn aranĝis ne la germanoj, sed soveta sekreta polico."

Ĉi tie estas prezentitaj nur kelkaj  subjektive elektitaj citaĵoj, por ke la leganto almenaŭ iomete supozu pri enhavo de la artikolo.

Reeĥintoj al la artikolo ne cent-percente konsentas kun asertoj de la aŭtoro. Iuj eĉ malkonsentas. Tamen, kiel diris kunlaboranto de la revuo Algimantas Šindeikis, "[...] agado de venkinoj de la Dua Milito povas esti esplorata kaj analizata. [...] Diverseco de opinioj (eĉ neveraj aŭ neproporciaj) estas trajto de plurisma demokratio".

Tamen eksplodis skandalo.  Ambasadoroj de sep Eŭropaj landoj sendis al la ministro pri internaj aferoj  leteron , en kiu esprimis malkontenton pro menciita artikolo kaj admonis pri eblaj kontraujudismaj riveliĝoj en la lando.

Eŭroparalmentano Leonidas Donskis konstatis: "Unuafoje post rericevo de la sendependeco en 1990, en Litovio estas publike kaj malkaŝe negita la Holokaŭsto."

Centro de Simon Wiesenthal sin turnis  al Litovia registaro postulante tiri al kriminala respondeco la oficiston de Litova Ministerio pri Internaj Aferoj, kiu ĝiaopinie, deklaris, ke la Holokaŭsto estas legendo kaj la juda genocido neniam ekzistis.

La Centro aprobis eksiĝon de la oficisto, tamen substrekis, ke negado de la Holokaŭsto en Litovio estas konsiderata kriminala krimo kaj insistis, ke pro siaj agoj li  estu  kondamnita.

Kvankam la aŭtoro ne mencias vorton Holokaŭsto, tamen li estis kondamnita pro unu frazo:  "Gravas ankaŭ tio, ke en Nurenberga Proceso juran bazon ricevis legendo pri 6 milionoj da kvazaŭ murditaj judoj, kvankam fakte la tribunalo ne havis eĉ unu dokumenton, subskribitan de A. Hitler, pri ekstremado de judoj."

Ĉefa redaktoro Gintaras Sarafinas al agentejo BNS diris, ke
"Veidas kiel Eldonaĵo, kaj P. Stankeras kiel aŭtoro, neniam en la vivo negis la Holokaŭston, ne negas kaj ne negos. [...]

Li estas eksigita principe pro unu ĉi tiu frazo. Li prezentas la demandon, ĉar estas konkrete konfirmite, tiel estas ĝis hodiaŭo, ke estis murditaj 4 milionoj da judoj, kaj li skribas pri legendo, ke 6 milionoj. Li nur rezonadas. Ĉi tie ankaŭ ni, kiel la redakcio, pretervidis la eraron, ke vorto "kvazaŭ" estas ne en tiu loko – teorie vorto "kvazaŭ" devus esti en alia loko – "legendon pri kvazaŭ 6 milionoj da murditaj judoj". Tio estas diskuto pri nombro en lia artikolo, sed ne pri negado de la Holokaŭsto."


Do, kion oni povas diri aŭ konsili? Nenion novan. Jam en 1848 litova historiisto Simonas Daukantas avertis: Oni devas serĉi lokon por la vorto (Veizėti reik žodžiui vietos), ĉar La vorto elflugas pasere, sed bove revenas (Litova proverbaro).
--
Sur la foto: Petras Stankeras  (la foto ilustras lian artikolon pri historio de la hokokruco).

2010-11-15

La parlamento ŝok(it)a

La 11an de novembro litova parlamento (Sejmo) diskutis, ĉu forpreni la mandatojn de parlamentanoj Aleksandr Saĥaruk kaj Linas Karalius.

En komenco de ĉi tiu jaro Linas Karalius ne kusidadis en Sejmo, sed  ripozis en ekzotika lando. Tamen samtempe L. Karalius kvazaŭ laboris en la parlamento, ĉar lia samfrakciano Aleksandr Saĥaruk  en kunsidoj de Sejmo voĉdonadis je  nomo sia kaj je nomo de la kolego, uzante ties Parlamentanan Atestilon.
La Konstitucia Kortumo konkludis:

1. Agoj de parlamentano Aleksandr  Saĥaruk, uzinta parlamentanan atestilon de Sejma membro Linas Karalius en komunaj kunsidoj de Sejmo kaj 8 fojojn konscie voĉdoninta je lia nomo, kontraŭas al Konstitucio de Litova Respubliko. Per ĉi tiuj agoj parlamentano Aleksandr Saĥaruk krude deliktis la Konstitucion  kaj rompis la ĵuron.

2. Agoj de parlamentano Linas Karalius, entrepreninta eksterlandan vojaĝon kaj pro tio ne partopreninta sen praviga kialo en komunaj kunsidoj de Sejmo la 13an, 14an, 19an,20an,21an de januaro 2010 kaj en kunsidoj de Sejma Komitato pri Sanaj Aferoj la 15an, 20an de januaro 2010 kontraŭas al Konstitucio de Litova Respubliko. Per ĉi tiuj agoj parlamentano Linas Karalius rompis la ĵuron kaj krude deliktis Konstitucion  de Litova Respubliko.


La rezultoj de la sekreta voĉdonado ŝokis: ke la mandato estu nuligita al A. Saĥaruk, voĉdonis 80 parlamentanoj. 89 parlamentanoj voĉdonis, ke L. Karalius estu eksigita el membroj de Sejmo.

Ke la mandatoj estu nuligitaj, por ĉi tiu decido devis voĉdoni 85 parlamentanoj. Do, A. Saĥaruk restis en Sejmo. Tamen L. Karalius adiaŭis kun Sejmo.  Ĝis fino de la vivo li ne povos okupi la oficojn, kiujn komenconte oni devas doni la ĵuron, postulatan de la Konstitucio. Ankaŭ Sejmo mem estis ŝokita. Oni povas konsenti kun ĵurnalisto Rimvydas Valatka, kiu diris: Sejmo ankoraŭfoje ĵetis sin vizaĝe al flako.

Esploran proceson  en Sejmo pri fi-faroj de la parlamentaroj iniciatis ĉefgvidanto de "releviĝuloj"  (Partio de Releviĝo de la Nacio = Tautos Prisikėlimo Partija) Arūnas Valinskas dezirante venĝi sin al la eksaj kunagantoj.

Opinioj:
Dekano de Jura Fakultato de Vilna Universitato, profesoro Vytautas Nekrošius:
Sejmo  akceptis decidon  ne pri tio, ĉu A. Saĥaruk kaj  L. Karalius estas bonaj aŭ malbonaj viroj. Ĝi devis respondi al tre simpla demando: ĉu la parlamentano povas krude rompi la ĵuron kaj delikti la Konstitucion? Okazas, li povas.

Ĉefa redaktoro de Lietuvos Rytas Rimvydas Valatka:
La plej malĝoja afero estas eĉ ne tio, ke por la sama ago unu estis forpelita el Sejmo kaj la alia restos en ĝi ĝis fino de la kadenco. Pleje malĝojigas tio, ke en Sejmo ne nur A. Saĥaruk kaj L. Karalius deliktadas la Konstitucion kaj leĝojn.
Kiom en Sejmo estas  da tiuj, kiuj voĉdonadis anstataŭ la kolegoj sammaniere, kiel A.
 Saĥaruk, nur Dio scias.

[...] Hodiaŭ oni indus pripensi ankaŭ tion, ke forigi el Sejmo reprezentanton de la opozicio estas pli facile ol reprezentanton de la parlamenta plimulto.
 

Do, akuzprocezo de la parlamnetano en Sejmo estas ago pli politika ol jura. Krome, la akuzprocezo de la parlamentano, kiu ricevis la mandaton el la popolo, frontas al principo de reprezentata demokratio. Ne estas bone, ke sorton de la parlamentano transprenas ne la elektantoj, sed politikaj oponuloj.

Politika revuisto Kęstutis Girnius:
Oni ne devas rapidi kun la  akuzprocezoj en la parlamento. [...] Sejmo povas akcepti decidon nuligi volon de la elektantoj nur en eksterordinaraj kazoj, kiam konduto de la parlamentano transpaŝas ĉiujn limojn, kiam liaj agoj estas ne tolereblaj. Oni ne devas sin trompi – forpreno de la mandato estas nuligo de la balotaj rezultoj. 

***
Sur la foto: Linas Karalius (maldekstre) kaj Aleksandr Saĥaruk.

2010-10-24

La unua gastado de litova ŝtatestro en Belorusio

La 20an de oktobro litova ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė vizitis Belorusion. En Minskon la litova prezidento venis kiel membro de Organizo por Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (OSKE). Sekvontjare Litovio prezidos en ĉi tiu organizo.

Ĉi tiu vizito estas la unua de litova ŝtatestro.  Ĝi okazis dum tempo ne tre kvieta por Minsko, ĉar belorusa ŝtatprezidento Aleksandr Lukaŝenko komencis malkonkordi kun tradicia aliancano Moskvo, kiun kun Minsko tenas fortaj ekonomikaj kaj militaj ligoj.

Dum la vizito  en Minsko prezidentoj D. Grybauskaitė kaj A. Lukaŝenko priparolis kunlaboradon de regionaj landoj en OSKE, ankaŭ eblecojn de kunlaborado inter ambaŭ landoj.

"Litovio estas preta helpi al Belorusio defendi siajn interesojn en Eŭropo tiom, kiom Belorusio mem deziros. Ni deziras helpi al Belorusio por esti pli malferma al Eŭropo", – substrekis la litova prezidento.

D. Grybauskaitė asertis, ke Litovio, sekvontjare prezidonta en OSKE, precipe atentos ne nur problemojn pri energetika sekureco, sed ankaŭ tiujn pri certigo de homorajtoj kaj ĉefaj liberoj, precipe dum la balota proceso. Tial estas tre grave por Litovio, ke decembre okazonta voĉelekto de Belorusia ŝtatprezidento estu libera kaj konforma al postuloj de OSKE.

Belorusa ŝtatprezidento A. Lukaŝenko promesis al la litova ŝtatestro, ke en la baloto povos partopreni ĉiuj dezirantaj kandidatoj: "Kredu,  ni registros ĉiujn, kiuj deziras. Ĉiuj, kiuj deziras entiriĝi en politikon, povos tion fari".

D. Grybauskaitė diris, ke "Litovio esperplene konsideras la estontan baloton. Ĝi esperas, ke la baloto estos malferma kaj sendependa. Ĝi volas, ke homoj povu libere paroli kaj elekti tiun, kiun deziras".

Ŝi asertis, ke de la belorusa kolego ekaŭdis, ke estos permesite al ĉiuj, kiuj deziros, observi la baloton "de proksime" kaj tion ŝi nomis "pozitiva signalo".

Dum la vizito litova kaj belorusa ministroj pri eksterlandaj aferoj subskribis ambaŭflankan interkonsenton pri faciligita reĝimo por transiri la ŝtatlimon. Laŭ la interkonsento la homoj, loĝantaj en 50-kilometra ŝtatlima zono povos transiri la ŝtatlimon senvize, nur kun specialaj permesiloj.

Dum la renkontiĝo de litova kaj belorusio delegacioj estis priparolita ankaŭ kunlaborado en kampoj energetika kaj transporta. Belorusia ŝtatprezidento Aleksandr Lukaŝenko proponis al Litovio kune konstrui atom-energian centralon kaj promesis kontentigi ĉiujn bezonojn de Litovio pro elektroimporto transite tra Belorusio.

"Se ni solaj konstruos, vi neeviteble devos aĉeti elektron el nia elektrocentralo. Se ni konstruos ĝin kune, vi aĉetos de sia elektro-centralo. Ni kalkulu koston de la centralo kaj konstruu ĝin kune. Se Litovio emas konsenti, nin tio interesas", – en gazetara konferenco diris A. Lukaŝenko. 
Ne nur Belorusio, tamen ankaŭ Litovio deklaras pri konstruota atom-energian centralon. Ankaŭ Rusio planas konstrui la centralon en Kaliningrada regiono.

Ŝtatprezidenta reprezentanto por amaskomunikado Linas Balsys diris al agentejo BNS, ke "Pozicio de la prezidentino estas tia, ke grandegaj atom-energiaj centraloj ne estas perspektivaj". Li substrekis, ke administrado de tia centralo estus malfacila pro diferencaj naciaj juraj reguliloj. Krome, en Litovio funkcias jura normaro de Eŭropa Unio (EU), sed  en Belorusio ĝi nefunkcias.

Ŝtatprezidentoj de Litovio kaj Belorusio priparolis ankaŭ eblecon transiti ukrainan elektroenergion tra belorusa teriritorio kaj kondiĉojn de importo de naftaj produktoj en Belorusion tra haveno de Klaipėda.

Opinioj pri la vizito

Taksoj pri la vizito estas kontraŭdiraj. Tamen plimultas la pozitivaj.

Antaŭ la vizito belorusa politologo Valerij Karableviĉ atentigis, ke ĝi okazos antaŭvespere de la estonta ŝtatprezidenta baloto. "Sur ĉi tiu fono estas klare, ke vizito de Litovia ŝtatprezidentino estos akceptita kiel klara subteno de A. Lukaŝenko dum la antaŭbalota kampanjo".
La politologo ankaŭ atentigas al ankoraŭ okazanta informada milito inter Belorusio kaj Rusio: "Oni povas kompreni, ke EU interrompis sian neŭtralan politikon koncerne de ĉi tiu milito, kaj ĉi tiu vizito estas malagrablaĵo al Moskvo".

Celon de la vizito V. Karableviĉ ligas kun okazinta en Belorusio antaŭnelonga vizito de Venezuela ŝtatprezidento Hugo Chavez. Dum ĝi estis interkonsentite pro liverado de Venezuela nafto al Belorusio.

"Nuntempe ege streĉiĝis konkurado inter la najbaroj pro tio, ke ĉi tiu nafto transitu tra ilia teritorio. Ukraina ŝtatprezidento Viktor Janukoviĉ deklaris, ke Ukrainio estas preta aĉeti ĉi tiun nafton. Mi opinias, ke Litovio ankaŭ havas intereson, ke liverado de la nafto okazu tra ĝia teritorio trans Klaipėda-haveno. Al mi ŝajnas, tio estas la ĉefa problemo, kies solvo tre interesas Litovion. Ĉiuj aliaj projektoj estas pli malgravaj", – opinias la politologo.
Vicprezidantino de Sejmo (litova parlamento) Viginija Baltraitienė ankaŭ opinias, ke la vizito demonstros subtenon de la belorusa ŝtatprezidento.

Ĵurnalisto de TTT-ejo Diena.lt Evaldas Labanauskas ne konsentas, ke A. Lukaŝenko bezonas helpon de  la litova ŝtatprezidento en la estonta baloto.

"Unuavice estas dubinde, ke la vizito ne estis akordigita kun Bruselo, kiu dum lastaj jaroj provas trarompi  la glacion en rilatoj kun kvankam ne demokrata, tamen la reala estro de Belorusio. Tio ankaŭ estas signo al belorusa opozicio, vojaĝanta jam pli ol jardeko tra eksterlandoj, verŝanta la larmojn pri siaj zorgoj kaj klopodoj, interkverelanta inter si kaj agipovanta nenion, – ke ĝia "stelulina horo" jam finiĝis. Ĝi jam devas aŭ konstruive  ŝanĝiĝi, aŭ devas aperi nova aganta generacio de la opozicio. Tamen tio estas longdaŭra procezo, kiel ankaŭ demokratiigo de Belorusio. Tial dum plej proksima tempo la stirilo de Belorusio estos en la manoj de A. Lukaŝenko. La decembran baloton li gajnos malgraŭ tio, ĉu D. Grybauskaitė vizitados kun li Minskajn vidindaĵojn, aŭ ne."

Politika revuisto Kęstutis Girnius ne pensas, ke Litovio devas esti plaĉivola al Rusio.

"Ke al Rusio tio ( la vizito) povas ne plaĉi, ankaŭ mi ne dubas. Tamen se Litovio tre penus esti plaĉivola  al Rusio, ĝi pli damaĝus, ol gajnus".
Li substrekis, ke rilatoj inter Litovio kaj Rusio plie dependas de Moskva pozicio.

Ĉefa redaktoro de TTT-ejo de la plej granda litova gazeto Lietuvos Rytas Rimvydas Valatka, konstanta oponanto de la prezidentino, ĉi-foje opinias, ke la vizito estis necesa. Li asertas, ke estis du gravaj kialoj veni al Belorusio ne atendante la balotajn rezultojn.

"En kadro de interesoj de nia lando, almenaŭ tiel, kiel ilin komprenas la oficiala regpotenco, povis esti  eĉ du gravaj kialoj veni ne atendante rezultojn en la baloto de Belorusia ŝtatprezidento.
La unua kialo  estas nefinita traktado pri transportado de Venezuela nafto al Belorusio tra Klaipėda.

Antaŭ la vizito de prezidentino D. Grybauskaitė, A. Lukaŝenko en intervjuo al gazeto Litovskij Kurjer kvazaŭ speciale deklaris, ke „se Litovio ne deziras, ni ne subskribos“, ke la nafto estu transpumpata en Klaipėda. Tio montras, ke la traktado ie kojnumiĝis. Tial eblas, ke por ĝin ekmovi, estis necesa persona interparolo de ŝtatprezidentoj D. Grybauskaitė kaj A. Lukaŝenka.

Alia motivo de la vizito, nome nuntempe aranĝita, estas traktato pri simpligita transiro de la ŝtatlimo por loĝanoj de la limregionoj. Belorusio nur lastatempe  rifuzis siajn kontraŭstarojn pro ĉi tiu traktato, kvankam ĝi devis esti subskribita pasintjare. Tamen tiam la pompaste akceptita diktatoro, se paroli pitoreske, mem elĵetis la preparitan traktaton en rubujon. Tial estas tute kredeble, ke litovaj diplomatoj vere volis urĝi subskribon de la traktato, dum  A. Lukaŝenko denove ne ŝanĝis sian opinion.

Similan traktaton kun Belorusio aŭguste subskribis Latvio, la saman jam faris ankaŭ Pollando.

2010-09-03

Virinoj, bruste antaŭen!

La plej gravajn postenojn de Litovio okupas virinoj. En 2009 unuafoje en historio de Litovio ĉe stirilo de la ŝtato ekstaris virino – Dalia Grybauskaitė estis elektita ŝtatprezidento. Ŝia alta taksoindekso dum unu jaro fakte ne reduktiĝis. Irena Degutienė estas prezidanto de la parlamento (Sejmo). Du virinoj estras la plej gravajn ministeriojn: Rasa Juknevičienė – Ministerion pri Landa Defendo kaj Ingrida Šimonytė  estas financa ministro.
 

Ĵurnalisto Algimantas ČEKUOLIS en la artikolo rakontas pri famaj politikistinoj de la mondo, priparolas rolon de la virino en politiko, en regado de la ŝtato.

Ni parolu pri virinoj. Al ĉiuj estas klare, ke ilia forto kreskas.  Iuj kontraŭdiroj  (havi infanojn, iam nemalmulte da infanoj kaj samtempe sukcese supreniri  laŭ la kariera ŝtuparo), kiuj antaŭnelonge ŝajnis ne venkeblaj, okazas estas venkeblaj. Riveliĝas ankaŭ alia afero. Malfacila vivo de virinoj pasintece hardis ilin pli ol virojn.

Dum lastaj 50 jaroj virinoj sufiĉe malofte staris ĉe antaŭo de la ŝtato, tamen kiam antaŭstaris, ili estris tre bone. La unua estis sinjorino Sirimavo Bandaranaike en Cejlono (nuntempe  Srilanko). Ŝi estis elektita trifoje (!). Post sinjorino Bandaranaike estis elektita kiel ŝtatprezidento ŝia filino Chandrika.

Golda Meir iĝis ŝtatestro de Israelo jam estanta grizhara kaj lama 71-jara maljunulinjo. Ŝi sukcese batalis en milito de Jom Kippur, kiam Israelon atakis unuiĝintaj arabaj landoj, kaj ĝis nun ŝi estas konsiderata la plej bona ĉefministro de Israelo.   Ŝi retiriĝis el sia posteno, kvankam ŝia partio gajnis elektadon. Ŝi nur diris: "Mi laciĝis, ne povas plu."

Sinjorinon Margaret Thatcher el Granda Britio verŝajne multaj memoras. Ŝi ankaŭ venkis militon pro malproksimaj insuloj Falklandoj-Malvinoj, kiam Argentinaj generaloj ekpensis, ke se la virino  venis en la regpotencon, jam temp' está  kapti ilin, kvankam la loĝantaro deziris resti kun Anglio. Ŝi ankaŭ dispremis strikon de siaj karboministoj, ĉar tio estis striko egoisma kaj regresiganta la landon. Ili ambaŭ –  Thatcher kaj Meir – ricevis kromnomon la Fera Damo (angle: The Iron Lady). Pri ili ambaŭ oni ŝercis, ke  tio estas veraj viroj en la ministra kabineto.

Virina geografio plivastiĝas
Indira Gandhi estis tre bona ŝtatestro de Hindio (Barato), Benazir Bhutto – de Pakistano. Cetere, ili ambaŭ estis murditaj de furiozaj kotraŭuloj. Dum krizaj periodoj virinoj sukcese estris en Latvio, Islando, nuntempe en Germanio, la plej granda Eŭropa ŝtato. En Skandinavio jam kelkajn jarojn en la parlamentoj kaj ministraj konsilioj preskaŭ duono de la membroj estas virinoj. Tiaj tradicioj aperas jam eĉ en Latina Ameriko, kie longan tempon dominis maĉo (hispane macho). La vorto maĉismo  estas nocio, devena en Hispanio, Portugalio kaj Latina Ameriko, kaj signifanta troigita vireco. En imperiestra Germanio maĉismo estis tre elstara – ni rememoru portretojn de Vilhelmo la Dua, liaj generaloj, kanceliero Bismarck. Tamen nuntempe nome en Germanio kaj Latina Ameriko ĉio turniĝas aliflanken.

Angela Merkel estas ne nur la unua kanceliero de Germanio, elektita por la dua kadenco. Ĉiuj agnoskas, ke ŝi estas la plej bona kapo, kiun Germanio iam ajn havis. Tiel estas en ĉiuj kontinentoj. Se la virino iĝas stiristino de la ŝtato, ŝi iĝas stiristino la plej bona. Nuntempe ŝtatprezidento de Argentino estas Cristina Fernández de Kirchener, tamen la plej brila stelo de la hemisfero estas Michelle Bachelet, ŝtatprezidento de Ĉilio. Ĉilio estas tre grava lando en Latina Ameriko. Tien pereis prezidento Salvador Allende, la regpotencon estis okupita Augusto Pinochet, tien estis murdata opozicio. En listo de 100 homoj la plej influemaj en la mondo, laŭ revuo Times, M. Bachelet okupas la 25an lokon. Sociaj esploroj en decembro 2009 montris, de 80 % da ĉilanoj deziras, ke ŝi restu por la dua kadenco. Konstitucio de Ĉilion tion ne permesas, kaj M. Bachelet rifuzis amendi la konstitucion. Tio estas ne aŭdite en Latina Ameriko, kie ĉiuj kapitulacas al narkotaĵo de la regpotenco. La 11an de marto 2010 Michelle retiriĝis el la posteno dirinte, ke en la vivo kaj politiko oni devas observi dececon.

Heroino de ĉilanoj
M. Bachelet estas 59-jara kuracistino pediatro kaj epidemiologo. Antaŭe ŝi estis ministro pri protektado de la sano kaj la lando. Krom la hispana, ŝi bone scipovas lingvojn anglan, germanan, portugalan kaj francan. Ŝi havas 3 infanojn. Hispana ĵurnalisto petis ŝin kompari virojn kun virinoj, kiuj estas en la regpotenco. Ŝi rifuzis resumi. Ŝi deklaris, ke okazas ĉiel. Tamen la virojn iam trafas senfina, oni diru, fanatika reviĝo pri la regpotenco.

"Mi ne parolas pri ŝtatprezidentoj", – diras la eksa ŝtatprezidento. Tamen multaj viroj la regpotencon vidas alie. "Sinhipnotigon je la regpotenco mi vidis en diversaj institucioj kaj ministerioj", – diras ŝi. Bonegaj, kulturaj homoj, ricevinte certan oficon, konvertiĝas al malgrandaj diktatoroj. Kun ili io okazas. Tio okazas ankaŭ kun la virinoj, tamen pli malofte. "Rigardu, – diras la prezidentino, – kiel knaboj kaj knabinoj en la infanvartejo solvas konfliktojn. La knabinoj pli ofte serĉas vojojn kiel interpaciĝi, ke ambaŭ kvelerantaj flankoj eksentu sin venkintoj. La knaboj, kiel ankaŭ viroj, plejofte interesiĝas pri la rezulto, sed ne pri la proceso."

M. Bachelet ĉiam asertas, ke ŝi ne vidas, ke la virinoj estas pli bonaj ol viroj, tamen opinias, ke oni devas strebi, ke  la viroj, kaj ankaŭ la virinoj faru tion, kion ili kapablas plej bone. Kiam ecoj kompletigas unu la alian, la socio povas fari pli multe.

Lastatempe inter seriozaj politikistoj ŝvebas ideo pri koncepto de feliĉo en la ŝtato. Do oni parolas jam ne nur pri ekonomika bonstato. Tiun nocion estas malfacile karakterizi, estas ankoraŭ pli malfacile enpremi en kadron statistikan, kvankam eblas. "Ĉilanoj, – diras la prezidentino, – estas tro kritikemaj. Ni ĉiam vidas, ke la glaso estas duonmalplena, sed ne duonplena. Ni ne fieras pri tio, kion ni atingis, kion kapablis konstrui. Ni grumbladas: malmulte! Malbone! Tre malbone!"

En Ĉilio loĝas 16 milionoj da homoj. Ĝi havas grandegan problemon – la loĝantaro dividiĝis al maldekstruloj kaj dekstruloj. Tio precipe tragike esprimiĝis, kiam A. Pinochet organizis la komploton kaj kontraŭuloj estis pelitaj en mort-koncentrejojn.  Prezidentino M. Bachelet multegon faris strebante, ke ĉi tiuj du duonoj denove renkontiĝu. "Empatio, starigi sin en situon de alia homo, miaopinie, estas normala afero. La konfliktantaj flankoj komprenas plej malfacile, kio reale okazas en la alia flanko, kio sinkaŝas malauntaŭ vortoj", – diras ŝi.

Alia fama virino Hillary Clinton rimarkis, ke la homoj pli atentas ŝian hararanĝon kaj vestaĵojn, sed ne la vortojn. M. Bachelet konfesas, ke ankaŭ ŝi devis multon toleri: patrecan konsideron al ŝi, kritikajn rimarkojn pro la hararanĝo, vestaĵoj, krompezo... "En Ĉilio estas viroj politikistoj grasdikaj, – diras M. Bachelet, – sed tion oni taksas kiel solideco de la homo. Tamen la virino  kun formoj rondiĝemaj estas jam dikulino. Se en la okuloj de viro ŝtatprezidento dum la kortuŝa momento aperas larmoj, oni diras, ke li estas sentema homo, tamen pri la virino oni diras, ke ŝi estas histeriulino. Tio incitas, tamen oni devas kompreni."

La homoj alkutimiĝis, ke regas viroj. Okazis, se mi donas ordonon per la kvieta voĉo, la viro, al kiu mi diras, ne ĉiam komprenas, ke tio estas ordono. Aliaj viroj kontraŭstaras kaj provas la virinon prizorgi. Tion spertas laborantaj virinoj en la tuta mondo. Ili devas labori trioble pli multe kaj trioble pli bone ol viroj – nur tiam estos aprecitaj. Iam mi ekpensas, eble io estas en strukturo de la cerbo, ĉar la sama frazo sonas admirinde, kiam ĝin elparolas la viro, kaj ne konvinke, kiam diras la virino."

Kaj kiel tio okazas inter la ordinaraj civitanoj?
En ĉi tiu kampo ankaŭ estas esencaj ŝanĝoj. Ni rigardu, ekzemple, al Germanio. Dum lastaj 250 jaroj, ekde la tempo, kiam en Prusio estis enkondukita deviga klerigo, la lecionoj daŭris nur ĝis la tagmezo – poste la infano transiradis al prizorgado de la patrino. Preskaŭ ne ekzistis infanvartejoj. La patrino, havanta unu aŭ kelkajn infanojn, ne povis labori. Tiam formiĝis tri K, permesitaj al la germanino: Kinder, Küche, Kirche ("infanoj, kuirejo, preĝejo"). Ankoraŭ antaŭ 30 jaroj en malgrandaj urbetoj de Bavario la patrinoj, kiuj trovis, kie restigi la infanojn kaj iris en la laboron, estis nomataj Rabenmutter ("patrino de kornikoj"), ĉar kornikoj iam elĵetas la idojn el la nesto.

Ilin ekvidinte, aliaj virinoj kriaĉadis. Viroj diradis: "Se vi ne povas eduki la infanojn, kial ilin generis?" Kaj kia estas rezulto? En 2001 Eŭropa Unio (EU) plenumis esploron pri kvalito de la legoscio. Germanio okupis la 21an lokon inter ĉiuj landoj de EU. La registaro ekmaltrankviliĝis kaj komencis ĉion ŝanĝi. Proksimume kvarono de lernejoj jam havas posttagmezajn klasojn.

Restinte en la lernejoj la infanoj manĝas, preparas lernotaskojn, lernas muzikon aŭ aliajn artojn, praktikas sporton. Kaj kiam vespere la tuta familio kolektiĝas, ĉiuj havas tempon komunikiĝi, ĉiuj estas sopirintaj unu al la alia, estas bone al ĉiuj. Ĉi tiu ŝanĝo okazis tial, ĉar jam oni ne povis esti alie – en Germanio mankis labora forto kaj reduktiĝis naskokvanto. Statistike unu civitanino de la lando havis 1,38 infanojn.

Tio signifis, ke loĝantaro en la lando katastrofe reduktiĝas. La virino devis elekti: aŭ labori, aŭ havi la infanojn. En familioj plu regis spirito de Frederiko la Granda. Gepatroj instigis la filinojn iri al la universitato, kaj tuj post la studoj lasi la laboron kaj kreskigi la infanojn. Ili estis civilizitaj homoj, tamen alian vivon ne imagis. Ĝis nun duono de la virinoj, kiuj finis superajn lernejojn, ne laboras. Por la lando tio estas grandega malprofito. En 2017 por Germanio mankos 20 0000 inĝenieroj.

"Teni la virinon hejme kun la infano – estas eksmoda tabuo, kiun ni ne povas permesi al ni", – nun diras germana ministro de la Laboro Ursula von der Leyen. Ŝi estas doktorino, politikistino, ŝi mem havas sep infanojn. "La lando bezonas, ke la virinoj laboru kaj havu infanojn", –diras ŝi. Ŝajnas, neakordigeblaj aferoj. Akordigeblaj, kaj eĉ tre! En Germanio, en tiuj regionoj, kie estas enkondukitaj kaj bone administrataj posttagmezaj klasoj, se por la infanoj tie estas interese, profite kaj ĝoje, la naskokvanto okulfrape suprensaltis. Okazas, profesia laboro de la virinoj kaj naskokvanto de la infanoj ne kontraŭas unu al la alia, se estas observataj kelkaj principoj: longdaŭra patrineca ferio, almenaŭ dumonata ferio al la patro por vartado de la infano, bonaj infanvartejoj  kaj posttagmezaj klasoj en lernejoj. Tie, kie tiuj principoj estis realigitaj, – en Francio, skandinavaj landoj, parte en Granda Britio – danĝero malaperi, jam ne minacas al nacio. Okazas, la granda naskokvanto kaj enlaboriĝo  de la virinoj povas iri apude. En Germanio dum la krizo laborojn perdis 220 000 viroj kaj nur 10 000 virinoj.
(Revuo Valstybė)
***
Algimantas Čekuolis (1931) estas ĵurnalisto, verkisto, vojaĝanto.
En 1953 li finis Literaturan Instituton de Maksim Gorkij en Moskvo.
Dum 1953–1964 A. Čekuolis laboris kiel maristo en fiŝkaptadaj ŝipoj, ekde 1968 laboras kiel ĵurnalisto.
A. Čekuolis estis membro de iniciata grupo de la rekonstrua movado Sąjūdis, estis membro de Sejmo de la movado.
 Ekde 1995 li ĉiu-semajne havas duonhoran elsendon en Litova Nacia Televido.
A. Čekuolis estas aŭtoro de ĉirkaŭ 10 libroj.
Li scipovas lingvojn anglan, hispanan, portugalan, polan,rusan, italan, francan, germanan.
--
Supre sur la foto: Ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė atribuis rangon majora generalo al estro de litova armeo Arvydas Pocius. Ŝi kaj ministro de landa defendo Rasa Juknevičienė alfiksas la epoletojn.

2010-08-29

Estis prezentita skulptaĵo "Vojo de la Libereco"

Nuntempaj kaj eksaj ŝtatestroj de Litovio  la 23an de aŭgusto enmasonis simbolajn brikojn en skulptaĵon Vojo de la Libereco konstruata en Vilnius, apud Pedagogia Universitato. La skulptaĵo simbolas la vivan ĉenon, kiu antaŭ 21 jaroj kunligis tri Baltiajn landojn celantajn la sendependecon.

La brikon farbitan je koloroj de Litovia ŝtata flago en la muron enmasonis ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė. La brikojn, simbolantajn ŝtatajn flagojn de aliaj Baltiaj landoj, enmasonis direktorino de Muzeo de Latvia Popola Fronto Meldra Usenko kaj estona parlamentano Enn Eesmaa.
Aŭtoro de la skulptaĵo estas Tadas Gutauskas. Li estas ankaŭ aŭtoro de la skulptaĵoj Arbo de Unueco (Vilnius, parko Vingis) kaj Al Litova Basketbalo (Vilnius, areno Siemens).

Projekto de la skulptaĵo Vojo de la Libereco antaŭ du jaroj estis prezentita al konkurso pri renovigo de Lukiškių-placo. La projekto okupis la 2an lokon (la unua ne estis atribuita). Kiel diris la aŭtoro, ĝin ne komprenis certa parto de la socio – tiuj, kiuj trasuferis de soveta reĝimo, batalantoj pro la libereco, homoj pliaĝaj. Al li estis dirite, ke la projekto en placo Lukiškės ne estos realigita. T. Gutauskas ne deziris entombigi la ideon. Tial  li kun samideanoj decidis starigi la skulptaĵon en alia loko kaj ne peti monrimedojn de la regpotenco. Estis  serĉataj mecenatoj, organizita kampanjo de aĉetado de la brikoj. Dezirantoj povis aĉeti la brikojn, kiuj kun nomoj de la aĉetintoj, estos enmasonitaj en la muron. Nuntempe jam estas rezervitaj ĉiuj 20 700 brikoj.
La skulptaĵo ĝisatendis diversajn opiniojn.

La aŭtoro skulptisto Tadas Gutauskas:
La arta verko povas entuziasmigi, inspiri la homojn. Miaopinie, nuntempe vere estas malmulte da signoj, kiuj sincere parolas pri valorecoj. Tial "Vojo de la Libereco" estas la verko ĉiusence noveca kaj alia. Ĝi ne estas mendita de la ŝtato kaj ne estas la afero altrudita de iu. Tio estas mia ideo, kiun mi kun miaj kunagantoj realigis.

Parlamentano, eksa reĝisoro de  Drama Teatro de Panevėžys Julius Dautartas (iam ankaŭ iniciatis starigi kelkajn monumentojn el privataj monrimedoj):
Mi nur dezirus diri, ke mi persone tian projekton ne farus. Mi, Julius Dautartas. Miaopinie, tia afero estas tre danĝera. En Panevėžys ni deziras konstruigi  monumenton La Libereco de Zikaras, ni konvinkadas la socion kaj ne kolektadas monon de la homoj. Kaj ĉi-kaze ŝajnas, ke se vi ne subtenas ĉi tiun projekton, vi kvazaŭ kontraŭdiras ankaŭ kontraŭ la libereco. Tia modeligo de la projekto premisas iugradan perforton. Alia kialo – se la verko ne sukcesos? Tre bone diris Stanislovas Kuzma: la monumentoj aŭ unuigas la socion, aŭ dividas ĝin. Estas bone, se la monumento sukcesas, tamen ofte estas male. Dio helpu, ke la verko funkciu arte. Ĉar plej ofte estas nur nuda ideo. La ideo de libereco, toleremo. Mi persone opinias, ke tio estas danĝera vojo, des pli, se per tio estas kolektata mono.

Skulptisto Mindaugas Navakas, pedagogo de Tadas Gutauskas:
Ĉi tiu projekto estas por mi tre interesa artsence. Ĝi estas tre stranga kaj siaspece paradoksa  kaj inversa. Ĉar ni bone scias, ke ideo de la libereco estas kunligita kun detruo de muroj, la liberiĝo estas nature kunligita kun detruo de la muroj. Mi diros kelkajn okulfrapajn ekzemplojn: la Berlina muro, ni scias, kio tio estas kaj kiel grave estis ĝin detrui. Ankaŭ el la populara kulturo The Wall de Pink Floyd.
 

Tamen ĉi tie la aŭtoro dezirante esprimi ideon de la libereco, konstruas la muron. Tio estas siaspece absurde kaj paradokse. Baziĝante sur tio mi asertas, ke la arta solvo estas tre nesukcesa. Konstruado de la muro estas inversa ago al la ideo mem.

2010-08-20

En la Blankan Domon enpaŝis eĉ ses familianoj de Pavilionis

Ambasadoro de Litovio ĉe Usono Žygimantas Pavilionis la 10an de aŭgusto enmanigis rajtigilojn al Usona ŝtatprezidento Barack Obama.

En interparolo kun la prezidento, okzinta post la solena ceremonio, la ambasadoro interalie memorigis, ke jam ekde tempoj de generalo Tadeusz Kościuszko (litove Tadas Kosciuška) ambaŭ nacioj batalis por la libero, homa digno kaj humanismaj valoroj.

B. Obama kredigis al la ambasadoro, ke Usono ankaŭ plu aktive kunlaboros kun Litovio. Li ankaŭ substrekis, ke penoj de Litovio en  Goŭra provinco (Afganio), precipe dum la kriza periodo, estas ekzemplo de malegoismo de Litovio, apreco kaj kompreno de la libero.

La Usona ŝtatprezidento diris, ke li ankaŭ admiras generalon T. Kościuszko, la idealiston kaj batalanton por la libero kaj konsideras lin simbolo de interrilatoj inter Litovio kaj Usono, ĉar ambaŭ nacioj kredas je samaj idealoj.

Enmanigante la rajtigilojn,  Ž. Pavilionis distingiĝis el aliaj diplomatoj, ĉar en la ceremonio partoprenis ankaŭ liaj kvar filoj.

La usonanoj observas malnovan tradicion  akcepti  en Vaŝingtono la novajn ambasadorojn kun la familioj.

"Mia familio estis unu el la plej grandaj, kaj la filo Vincentas – la plej juna en la Blanka Domo. Prezidento B. Obama tre bele komunikiĝis kun miaj infanoj", – rakontis Ž. Pavilionis.

Vincentas ankoraŭ ne havas 2 jarojn. En familio de Ž. Pavilionis kaj lia edzino medicinistino Lina ankaŭ kreskas 15-jara Augustas, Dominykas (13 j.) kaj Simonas (5 j.).

Ž. Pavilionis estas la sesa ambasadoro de Litovio ĉe Usono. Antaŭ nomumo en ĉi tiun postenon, li laboris  kiel ambasadoro por eksterordinaraj misioj en  departemento Transatlantika Kunlaborado kaj Politiko de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.

Ž. Pavilionis  antau 39 jaroj naskiĝis en familio de politikisto, eksa rektoro de Vilna Universitato, profesoro Rolandas Pavilionis (1944-2006) kaj politikistino, prof. Marija Aušrinė Pavilionienė (1944). 

Ž. Pavilionis estas ordenita per Kavalira Kruco de ordeno Por Meritoj al Litovio.

2010-08-05

Misio Siberio '10

Jam 5 jarojn estas organizataj ekspedicioj al lokoj de ekzilo kaj malliberigo de litovoj.  Dum la ekspedicioj estas ordigataj senprizorgaj tomboj de la samnacianoj mortintaj en la ekzilo, organizataj renkontiĝoj kun ĉi tie loĝantaj litovoj. Ekde la jaro 2006 jam estis organizitaj 7 ekspedicioj al Rusia Federacio kaj Kazaĥa respubliko. Ili ordigis ĉirkaŭ 70 litovajn tombejojn, renkontiĝis kun ĉ. 100 litovaj aŭ litovdevenaj personoj.

Ĉi-jare el Siberio revenis jam la oka grupo de projekto Misija Sibiras (Misio Siberio). La grupo  vizitis regionojn de Sverdlovska provinco: Ĉeremĥov, Mostavaja, Novaja Lala , Saltanov, "La 59a distrikto"  k.a.

La ekspedicio ordigis 6 tombejojn, starigis 3 krucojn, renkontiĝis kun 5 litovoj loĝantaj en Siberio kaj transdonis al ili leteron de samnacianoj el Litovio.

Gvidanto de ĉiuj ok ekspedicioj Gintautas Alekna diras, ke ĉi-jara grupo estis la plej bona. Eĉ en la pensoj li havis neniujn riproĉojn al ĝi.
 
La grupo spertis diversajn  aventurojn: irante al vilaĝo "La 59a distriko" la partoprenantoj iris tra sovaĝa tajgo, vadis tra alta herbaro kaj estis akompanataj  de grandegaj svarmoj de kuloj, suferis pro la soifo. Ĉi tiujn lokojn ne vizitadas eĉ lokaj loĝantoj, tial la ekspedicianoj ne povis aĉeti  trinkakvon. Ili piedire konkeris  35 kilometrojn, marŝante vidis freŝajn spurojn de ursoj kaj ties kuŝejojn. Malgraŭ spertitaj malfacilaĵoj,  la grupo ordofaris tie trovitan tombejon, starigis grandan krucon.

La litovan grupon atente observadis loka milicio, ĉar en la vizoj estis enskribite, ke celo de la vojaĝo estas politika - kultura. Gvidanto de la ekspedicio Gintautas Alekna rakontis, ke ili estis ricevintaj ordonon dum tri tagnoktoj forlasi distrikton Novaja Lala. Poste tamen ili sukcesis ricevi permeson reveni por unu tago.

Al la gejunuloj tre impresis renkontiĝoj kun kvin samnacianoj, kiuj kun larmoj en la okuloj aŭskultis leteron el Litovio interpretatan en rusan lingvon. La homoj, ekzilitaj el Litovio, litove jam ne parolis kaj ne komprenis. Ili povis litove nur saluti.

Post kekaj semajnoj partoprenantoj de la oka ekspedicio komencos ankoraŭ unu etapon: ili  prezentos al la socio  laborojn plenumitajn en Siberio. La gejunuloj, vojaĝante tra litovaj  klerigaj institucioj kaj neregistaraj organizoj, konigos samaĝulojn kun sperto akirta dum la ekspedicio kaj helpos formi en la socio  pozitivan imagon de patriota kaj civitisma junlaro.

Litova socio interesas kaj subtenas tiaspecajn iniciatojn. Dum rekta televida koncerto Misija Sibiras‘10 estis donacitaj 60 000 lidoj (17 377 EUR) por ordigo de litovaj tombejoj en Siberio.

Ĉi-jare 1200 gejunuloj deziris partopreni en la ekspedicio. Komence estis elektitaj 70 por provmarŝo la 12an – 13an de junio. Ili marŝis tra teritorio de Dzukia Nacia Parko. Piedirante sur arbaraj padetoj, riveraj deklivoj, kun pezaj tornistroj la kandidatoj konkeris 53-kilometran distancon.

Organizantoj de la ekspedicio laŭ rezultoj de ĉi tiu marŝo formis grupon el 20 partoprenantoj.

La organizantoj de la projekto: Konsilio de Litovaj Junularaj Organizoj (Lietuvos jaunimo organizacijų taryba).

La protektantoj: Lia Eminenco Prezidento Algirdas Brazauskas (1932 09 22 – 2010 06 26) kaj Eŭroparlamentano prof. Vytautas Landsbergis.

2010-06-28

Forpasis Prezidento Algirdas Mykolas BRAZAUSKAS (1932 09 22 – 2010 06 26)

Litovio perdis elstaran ŝtatan kaj socian aganton, eksan ŝtatestron Algirdas Mykolas BRAZAUSKAS (1932 09 22 – 2010 06 26).

La 26an de junio 2010 post longa kaj malleĝera malsano (limfonoda kancero) forpasis signaturinto de Akto pri Rekreo de Sendependa Litovia Ŝtato, eksa prezidanto de Sejmo (1992 – 1993), provizora ŝtatprezidento, Prezidento de Litovia Respubliko (1993 – 1998), ĉefministro de la 12-a kaj 13-a registaroj Algirdas Mykolas Brazauskas.

Sian la plej altan oficon li nomis kiel servado al la nacio kaj la ŝtato. "La regpotencon mi komprenas kiel la plej grandan respondecon. Nur per nia racio, diligenteco, grandaj penoj de la volo ni povas krei prosperan litovan ŝtaton, en kiu estu bone kaj sekure vivi al ĉiu civitano."

La vortoj de la vero estas ordinaraj – sur ĉi tiu antikva prudento A. Brazauskas  apogis sin en siaj laboroj, paroladoj, artikoloj, libroj...

La socio povos adiaŭi kun la Prezidento ekde mardo en Kolona Salono de la Prezidentejo. La enterigo okazos ĵaŭde en tombejo Antakalnis.
Ekde la 29a de junio en Litovio estas proklamata 3-taga funebro.

2010-06-19

Rusia ordeno al prezidento Algirdas Brazauskas

La Kremlo informis, ke Rusia ŝtatprezidento Dmitrij Medvedev honoris eksan ŝtatprezidenton kaj ekspremieron Algirdas Brazauskas per Honora Ordeno pro kontribuo en disvolvado de rilatoj inter Litovio kaj Rusio.

"La distingo estas atribuata pro kontribuo en fortigo de kunlaborado kaj bonaj najbaraj rilatoj inter Litovio kaj Rusio", – deklaras TTT-ejo de la Rusia ŝtatprezidento.

Ĉi tiu distingo estas la unua, ricevita de A. Brazauskas post lia retiriĝo el aktiva politiko. En pasintjara decembro Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Litovio enmanigis al A. Brazauskas signon Stelo de la Jarmilo.

Politologo Tomas Janeliūnas diras, ke ĉi tiu altnivela honorigo de A. Brazausko estas kazo eksterordinara.

"Mi ne memoras ĝenerale, kiom da litovaj politikistoj plejrangaj estas distingitaj de Rusio. Povas esti, tio atestas, ke Rusio po-iomete provas agnoski  gvidantojn de Litovio, kaj ankaŭ ties agojn plenumitaj ekde rekreo de la Sendependeco", – diris la politologo.

Al la demando, ĉu politiko de Litovio, kiam A. Brazauskas okupis la plej altajn postenojn, estis pli favora al Rusio, T. Janeliūnas substrekis, ke tiam ankaŭ vidpunkto de Rusio al Litovio estis alia ol nuntempe.

"Ĝenerale, la unua jardeko de la Sendependeco al Litovio estis grava en kreado de iuj ajn formalaj ligoj, agnoskante la sendependecon, elkondukante sovetan armeon. Estis solvitaj multaj taskoj el kampo de komencaj ambaŭŝtataj interrilatoj. A. Brazauskas, estante tiam la ŝtatprezidento, devis nepre kontribui", – diris la politika spertulo.

Informante pri la decido de la Rusia ŝtatprezidento, la plej influa en Litovio informa TTT-ejo samtempe proponis respondi al demando Kiel vi taksas decidon de la Rusia ŝtatprezidento ordeni prezidenton A. Brazauskas?, 80,4 % da respondintoj diris: pozitive, 15 % – negative, 4,6 % – ne havas firman respondon.
--
A. Brazauskas (1932) en 1956 finis Kaŭnan Politeknikan Instituton (nuntempe Kaŭna Teknologia Universitato) kaj akiris specialecon de inĝeniero hidroteknikisto. Li estas doktoro de ekonomiaj sciencoj (1974), Honora Doktoro de Universitatoj Vilna Teknika de Gediminas, Kieva, Minska Socia, Kaŭna Teknologia.

A. Brazauskas, en 1988 iĝinta la unua sekretario de Centra Komitato de Litova Komunista Partio, eniris en historion de rekreo de sendependa Litovia ŝtato.
Sub lia gvidado, Litova Komunista Partio en 1989 apartiĝis de Sovetunia Komunista Partio.

La 15an de januaro 1990 A. Brazauskas estis elektita Prezidanto de Prezidio de Supera Konsilio de Litova SSR.

La 7an de februaro 1990 Supera Konsilio de Litova SSR, gvidata de A. Brazauskas, akceptis decidon neniiganta deklaracion pri eniro de Litovio en Sovetunion. La deklaracion akceptis tiel nomata Popola Sejmo la 21an de julio 1940. Tiamaniere de

La 11an de marto 1990 kun aliaj membroj de La Supera Konsilio li subskribis Akton pri Rekreo de Sendependa Litovia Ŝtato.

A. Brazauskas estis vicpremiero en la unua registaro (1990-1991). En oktobro 1992 li estis elektita membro kaj prezidanto de Sejmo.

En komenco de la jaro 1993 li estis elektita la unua ŝtatprezidento de rekreita Litovio. En ĉi tiu posteno li estis ĝis 1998.

Fininte ŝtatprezidentan kadencon, A. Brazauskas sukcesis realigi ankaŭ alian revon – iĝi ĉefministro. En ĉi tiu posteno li oficis ekde julio 2001 ĝis junio 2006.

A. Brazauskas estas honorita per la Granda Kruco de Ordeno Vytautas la Granda (1998), Ordeno de Vytautas la Granda kun ora ĉeno (2003), Medalo de Sendependeco de Litovio (2000). Je nomo de A. Brazauskas estas titolita la 1a mezlernejo en Kaišiadorys.

2010-05-11

Semajnfine paradis gejoj kaj militveteranoj


Pasinta semajnfino por vilnanoj elstariĝis kiel tagoj de demonstracioj. Sabate (la 8an de majo) okazis geja manifestacio. Dimanĉe veteranoj de la dua mondmilito aranĝis demonstracion okaze de la 65-a datreveno ekde fino de la Dua mondmilito. Ambaŭ aranĝojoj renkontis pli-malpli grandajn protestojn.

En Vilnius –geja parado
Sabate unuafoje en historio de Litovio okazis manifestacio de homoseksualoj “Por egaleco”. Vilna magistrato eldonis permeson manifestacii en strato iranta laŭ rivero Neris. La strato estis gardata per bariloj. Fakte, dezirantoj spekti la manifestacion, tion fari ne povis, ĉar unuflanke la demonstrantoj kaj spektantojn dividis rivero Neris, aliflanke – sufiĉe longa distanco.  
Mi observas la manifestacion, tamen en ĝi partoprenas tre malmulte da homoj kaj estas tro multe da policanoj. Ĉi tiu tago, ŝajnas, ne estas populara, – eldiris sian opinion gasto el Brazilo Sedl, spektante la aranĝon okazanta trans la rivero.

La ordon certigis ĉ. 800 policanoj, rajda polico, kinologaj taĉmentoj. La polico estis preta ekuzi gason, elektroŝokon. En la aero "pendis" helikoptero. Ĉe la zono de la demonstracio estis establitaj kontrolpostenoj, en kiuj estis kontrolataj aĵoj de dezirintoj eniri. Estis malpermesate enporti ne nur bastonojn, brulivajn likvaĵojn, ŝtonojn, diversajn pezajn aĵojn, sed ankaŭ ovojn kaj tomatojn. Listo de la partoprenantoj estis anticipe kompilita. La manifestantoj estis veturigitaj per aŭtobusoj al/el loko de la demonstracio. En la urbo estis haltigataj junuloj, kiuj provis kaŝi la vizaĝojn en kapuĉoj.

Ĉi tiuj rimedoj permesis atingi, ke la aranĝo okazu sen pli grandaj incidentoj. Tamen estis kaptitaj 18 protestintoj kontraŭ la manifestacio, kiuj deliktis publikan ordon. El la aranĝo estis elkondukitaj parlamentanoj Kazimieras Uoka kaj Petras Gražulis.

En la manifestacio partoprenis ĉirkaŭ 300 manifestantoj. Kontraŭ ili sian malkontenton esprimadis ĉirkaŭ 1000 protestantoj.

Kelkdekoj da homoj kolektiĝis ĉe la Arkikatedralo kaj protestante kontraŭ geja manifestacio preĝis, kiel diris monsinjoro Alfonsas Svarinskas , "por savado de Litovio".

Laŭ sociologiaj esploroj la manifestacion malaprobas tri kvaronoj de Litovia loĝantaro. Pli ol 50 parlamentanoj eldiris sian opinion kontraŭ ĉi tiu aranĝo.

Gvidanto de Litova Geja Ligo Vladimir Simonko okazintan manifestacion taksis bonege.

 Fotoj  kaj video pri la aranĝo.

Demonstracio de militveteranoj
Demonstracio de veteranoj de la Dua mondmilito dimanĉe estis tre modesta. La magistrato ne donis permeson aranĝi la demonstracion sur la ĉefstrato de Vilnius Gediminas-avenuo. Estas permesate iri sur Vrublevskio-strato, kiu longas 233 metroj. Tamen ankaŭ en ĉi tiu mallonga itinero la demonstrantojn akompanis voĉoj de protestantoj, kiuj konsideras, ke fino de la Dua mondmilito alportis al Litovio la duan okupacion.

La festo kulminis en Tombejo de Antakalnis ĉe memorejo por sovetaj soldatoj. Ĉi tie brulas la Eterna Fajro. En la tombejon kolektiĝis multaj homoj kun floroj, sonis rusa muziko gloranta venkon kontraŭ nazia Germanio, memoriganta la venkbatalojn de Sovetio, tiujn kiel batalo de Stalingrad, kiu estis grava en la milito kontraŭ la Tria Germana Regno.

Lunde parlamentano socialdemokrato (kaj esperantisto) Vytenis Andriukaitis parolis en gazetara konferenco:
– Homoj de Litovio scias, kiom da ŝtatestroj estis en Moskvo – kaj tiuj de Baltaj ŝtatoj, kaj de aliaj ŝtatoj, ankaŭ vidis paradon de la aliancanoj. En Moskvo kune kun Rusia militistaro paradis niaj strategiaj partneroj: Pollando, Francio kaj aliaj landoj. Kun la poloj kaj francoj ni eĉ havas traktaton pri strategia partnereco. Do, en ĉi tiu internacia kunteksto sufiĉe strange aspektis tiuj limigitaj rajtoj, kiuj por distingi finon de la Dua mondmilito estis donitaj al partoprenintoj de ĉi tiu milito.
Fotoj.

P.S.
Reeĥoj pri la semajnfinaj aranĝoj ankoraŭ estas aŭdataj. Plimulto da ĝenerala kunveno (pli ol 100 partoprenantoj) de partio Unio de Patrio – Kristanoj Demokratoj de Litovio en ĉefurba filio Lazdynai akceptis decidon postulanta eksiĝon de sampartiano urbestro Vilius Navickas por eldonitaj permesoj al manifestacio de samseksemuloj kaj al la demonstracio de veteranoj de la Dua mondmilito.

2010-04-20

Ĉu litovoj estas la nacio, sieĝita de malamikoj kaj kanajloj?

La saman tagon, kiam lastan fojon en Litovion venis pola ŝtatprezidento Lech Kaczynski, Sejmo refutis proponitan de la registaro amendon permesanta skribi nomojn en personaj dokumentoj ankaŭ per nelitovaj literoj. Apenaŭ 8 membroj de parlamenta frakcio Unio de Patrio – Kristanoj Demokratoj subtenis la proponon. Eĉ  la ministro pri eksterlandaj aferoj kaj la prezidanto de Sejmo voĉdonis kontraŭ sia registaro. Antaŭ nelonge en la partio fondita Societo de Purigado de Litova Lingvo indignas pro tio, kion ĝi nomas konstanta cedo al postuloj de poloj. Ne malpli severe oni kontraŭas al proponoj skribi ambaŭlingve nomojn de stratoj en distriktoj de Litovio, kie poloj dominas.

Al iuj purigado de litova lingvo estas preteksto esprimadi kontraŭpolecajn humorojn. Signife pli grandan danĝeron fontas anglismoj: ni jam ne havas gvidantojn aŭ estrojn, sed estas nur lyderiai [li'derej] (el la angla leader).  Tamen tio ne instigis organizi la societon por purigado de la lingvo. Modere oni reagas al tio, ke en Vilnius iuj informaciaj ŝildoj estas skribitaj en la litova kaj la angla.

Oni devus doni al poloj rajton skribi en oficialaj dokumentoj tiajn familinomojn, kiaj ili estas. Kial  litovigi devige familinomojn de la homoj, kiuj tion ne volas? Regpotenco de Smetona, kiu zorgis ne malpli pri sorto de litova lingvo, permesis al poloj skribi siajn familinomojn pole, kvankam tiutempe rilatoj inter Litovio kaj Pollando, malkiel nuntempe, estis streĉaj kaj neamikaj.

Poloj ne estas litovoj, tamen la pola komunumo ne estas fremda korpo. Multaj poloj loĝas ĉi tie dum jarcentoj. Oni devas kutimiĝi al penso, ke oni ne sukcesos ilin litovigi, kiel sovetuloj ankaŭ ne sukcesis rusigi litovojn. Ili ne elvokas danĝeron al Litovia ŝtato. Do ni ne konsideru ilin malamikoj kaj kontentigon de motivitaj postuloj – kiel flatado.

Tiel nomata Ora Regulo instigas konduti nin kun aliaj tiel, kiel ni deziras, ke oni kondutu kun ni. Se ni aprecas nian kulturon kaj naciecon, ni devas simile taksi naciajn sindevigojn de aliaj  kaj montri decan estimon al iliaj naciaj sentoj. Toleremo ne estas perfido de la ŝtato. 

Estas komplikaj rilatoj kun Rusio kaj rusoj. Iam estas esprimata simpatio al ordinaraj rusoj kiel bonanimaj homoj, iam oni rigardas al ili suspekteme, kiel al ebla la kvina kolono. Rusio ne estas amika lando, tamen vaste disvastigita bildo de eterna kaj malica malamiko ne estas adekvata. Politiko de nacioj kaj ŝtatoj ŝanĝiĝas. Germanoj jam ne estas militaristoj, svedinoj jam ne fieras je sia virgeco.
Lastatempe oni strabas al Okcidento. Pli oftas aludoj, ke Moskvan regadon anstataŭis Bruselo, ke la memkontenta kaj sata Okcidento degeneris, subiĝis al materialismo, kontestis verajn valoraĵojn. Onidire, estas nenio sekvinda en Okcidento, eble oni devas pli limi de ĝi, ke ni nerimarkeble ne malakceptu "verajn litovajn" valoraĵojn. Disvastigon de ĉi tiu koncepto spronas oftaj eldiroj de politikistoj, ke en eksterlanda politiko ni defendas valoraĵojn, tamen Germanio – la gastubaron. La parado de samseksemuloj subtenata de okcidentanoj, kontraŭverseco pro Leĝo pri protekto de neplenaĝuloj rimarkebe fortigis ĉi tiujn negativajn antaŭjuĝojn.

Okcidento havas nemalmulte da mankoj. Tie ne ĉio estas oro, oni ne devas ĉion imiti. Tamen komencan troigitan ekraviĝon anstataŭas troigita malesperiĝo kaj kritikemo, nepripensita kondamno de tio, kio ankoraŭ estas fremda al ni.

Ankaŭ al litovoj oni ne montras eksterordinaran amon. La novaj elmigrintoj estas konsiderataj se ne perfiduloj, tamen almenaŭ  ne samvaloraj membroj de la nacio.

Fortiĝas dum soveta periodo altrudita vidpunkto, ke veraj litovoj estas nur tiuj, kiuj loĝas en teritorio de Litovio. Tiam ĉiuj ceteraj estis burĝaj naciistoj, nuntempe ili estas profitemuloj indiferentaj al la nacio. Malnovaj elmigrintoj, diversaj amerikanoj kaj rifuĝintoj el Litovio dum la Dua mondmilito estas eĉ malpli indaj, ĉar ili komforte loĝis eksterlande, kiam veraj litovoj rezistis al sovetoj.
En imago de iuj Litovio estas la lando sieĝita de malamikoj kaj kanajloj, oazo de virto en valoraĵojn perdita dezerto. Ne ĉiuj litovoj tiel pensas, eble eĉ ne la plimulto. Tamen en publikeco pli kaj pli oftiĝas koncepto de fortreso kaj sieĝo.

Estas malbone, ke tiuj superpatriotoj ne havas respondojn al problemoj de Litovio. Ksenofoba slogano Litovio – nur por litovoj eble tiklas korojn de iuj, tamen antaŭ longe Litovio ne estis kaj estontece ne estos sen naciaj minoritatoj. Oni povas forte sin teni kaj ne kontentigi petojn de lokaj poloj, tamen tio ne fortigos de ties inklinon al Litovia ŝtato, kvankam tia fideleco estus utila al litova nacio.
Insultado de elmigrintoj, forpreno de civitaneco ne instigos ilin reveni, kvankam ilia reveno fortigus la ŝtaton kaj la nacion.

Mi iomete densigis kolorojn. Estas multaj virtaj, bonaj litovoj, kiuj senteme reagas al fremdaj malfeliĉoj, ekzemple, malavare donante monojn al viktimoj de tertremo en Haitio. En razkapulaj demnstracioj partoprenas malmulte da junularo. Kvankam la najbaroj estas skeptike taksataj, tamen oni vivas kun ili en konsento. Ne ekzistas tia nacia streĉo, kiel tiu en Belgio inter flamandoj kaj valonoj, aŭ en Slovakio inter slovakoj kaj hungaroj.

Estas domaĝe, ke parto da politikistoj kaj tiel nomata elito, kiuj havis eblecon konatiĝi kun pli vasta mondo, provokas fermitan provincialismon. Altrudata de ili suspektema vidpunkto al la mondo, maltoleremo al fremduloj malfaciligas penojn lukti kun nuntempaj problemoj, faras Litovion malpli alloga lando.

2010-03-27

Renkontiĝo de ĉefministroj A. Kubilius kaj V. Putin

La 26an de marto en Moskvo ĉefministro de Litovio Andrius Kubilius renkontiĝis kun ĉefministro de Rusio Vladimir Putin.
Parolante pri liverado de gaso, A. Kubilius eldiris esperon, ke kompanio Gazprom konsideros globalan disvastigon de gasa industrio modernigante sian prezpolitikon. Litova ĉefministro ankaŭ prezentis planojn de Litovio konstrui tenejon por likvigita gaso. Li invitis premjeron V. Putin partopreni en kunsido de Konsilio de Baltmaraj Ŝtatoj, kiu okazos en komenco de junio en Litovio. A. Kubilius aldonis, ke sian partoprenon jam konfirmis kancelierino de Germanio Angela Merkel.

V. Putin ekŝercis, ke li sufiĉe antaŭlonge partoprenis en malferma Litovia konkurso pri sambo kaj iĝis ĉampiono. Do, li dezirus denove ripeti tiun sukceson en Litovio.

Al tio A. Kubilius respondis, ke li ne promesas la konkurson pri sambo, tamen li volonte konsentus konkuri surbicikle (A. Kubilius estas amanto de biciklaj vojaĝoj), se la rusa ĉefministro junie venos en Litovion.

Estis priparolitaj ankaŭ demandoj pri konstruado de novaj atomaj elektrocentraloj en Ignalina kaj en Kaliningrada regiono. V. Putin deklaris, ke Moskvo estas preta prezenti al eksterlandaj partneroj ĉiujn klarigojn pri la konstruota elektrocentralo.

Litova ĉefministro ankaŭ dankis pro solvo de problemo pri eksportado de laktaj produktoj al Rusio kaj eldiris esperon, ke Litovio sukcesos pligrandigi liveradon de ĉi tiuj produktoj en Rusion.

V.Putin diris, ke amplekso de reciproka komerco estas nemalbona, tamen povus ĝi esti ankoraŭ pli bona. La Rusia ĉefministro memorigis, ke lasta ĉefministra renkontiĝo inter Litovio kaj Rusio okazis  antaŭ pli ol 6 jaroj. Tiam en oktobro 2003 renkontiĝis ĉefministroj Algirdas Brazauskas kaj Miĥail Kasjanov.

Politologoj opinias, ke ĉi tiu renkontiĝo estas grava por interrilatoj de la ambaŭ ŝtatoj. Tamen ili tre singardeme parolas pri iuj eblaj konkretaj rezultoj. Ili rimarkas nur turniĝon al pli ĝentila politiko.

2010-03-13

Jubileaj interesaĵoj

Al V. Landsbergis – aŭtomobila numero "KOVO 11"
Okaze de 20-jara jubileo de la rekreita sendependeco de Litovio eksa prezidanto de Supera Konsilio, Eŭropa parlamentano Vytautas Landsbergis sian kolekton de memoraĵoj kompletigis je unika aŭtomobila numerplato kun surskribo Kovo 11 (la 11a de marto).

Tian donacon enmanigis al V. Landsbergis ŝtata entrepreno Regitra, kiu administras transportilan kaj stiristan registrojn. Ĉi tiu numero estas nur simbola, ĉar speciala numerplato KOVO 11 estis produktita laŭ jam ne valida konvencia normo kun flago de Litovio. Tial V. Landsbergis ne povos alfiksi ĉi tiun numerplaton al la aŭto. Nuntempe la entrepreno eldonas numerplatojn kun flago de Eŭropa Unio.

Parlamenta rekordulo
Socialdemokrato Česlovas Juršėnas estas agnoskita kiel rekordulo – li estis elektita en la parlamenton (Sejmo) sesfoje laŭvice kaj tie laboras seninterrompe ekde marto1990.
"Iam vi estas nomata ruza virvulpo – tio estas komplimento", – en Sejma kunsido diris prezidanto de la Sejmo Irena Degutienė, gratulante la parlamentan veteranon.

Dankante Č. Juršėnas ekŝercis: "Mi fartas bone, ĉar mi estas apogata de ambaŭ flankoj: de unu flanko apogas kolegoj socialdemokratoj, de la alia – kritike apogas la dekstruloj. Pro tio, ke ĉi lastaj pli multas, ili apogas pli, tial mi estas kliniĝinta maldekstren."

71-jara socdemo post ĵurnalistikaj studoj laboris en gazetaro kaj televido. Kelkajn jarojn li laboris en aparato  de Centra Komitato de Litova Komunista Partio kaj en tiu de Ministra Konsilio.
Kiam komenciĝis la renaskiĝo, Č. Juršėnas revenis en Litovan televidon, ordigis unuajn popularajn elsendojn Atgimimo banga (Ondo de la Renaskiĝo). Laborante en la parlamento, li kelkfoje estis elektata prezidanto, vicprezidanto, la unua vicprezidanto de la Sejmo.

2010-03-12

Islando ekkuraĝis, kiam aliaj silentis

Preskaŭ antaŭ du jardekoj malgranda kaj malproksima Islando decidis ĵeti defion al Moskvo kaj Okcidento kaj etendi la manon al Baltiaj landoj, la unua agnoskante ilian sendependecon.
En 1990 tiama Islanda ministro pri eksterlandaj aferoj Jón Baldvin Hannibalsson riproĉadis al okcidentaj diplomatoj pro ignorado de kolegoj el Baltiaj landoj kaj provis rezisti kontraŭ minacoj de Moskvo interrompi komercajn traktatojn kaj liveradon de krudaĵoj.
J. B. Hannibalsson estis unusola ministro pri eksterlandaj aferoj el okcidentaj landoj, kiu ne ektimis veni al Vilnius esprimi solidarecon tuj post la Januaraj eventoj 1991. Post kelkaj semajnoj Islando agnoskis sendependecon de Litovio, Latvio kaj Estonio.
Jen liaj respondoj al du demandoj de TTT-ejo www.delfi.lt .


Bonvolu, rememoru la jaron 1991. Kial Islando decidiĝis agnoski Litovion? Ja eĉ Usono, kiu ne agnoskis la okupacion de nia lando, ne rapidis tion fari?
Estis kelkaj kaŭzoj, kial mi interesiĝis pri sorto de Baltiaj landoj. Unu el ili – mia frato studis en Moskvo, amikis kun studentoj el ĉiuj Baltiaj landoj. Do mi havis bonajn kontaktojn, abundan informon pri tio, kio okazis, kaj mi speciale interesiĝis pri tio. Due, mi baldaŭ rimarkis strangan reagon de Okcidento. Jen unu ekzemplo – en junio 1990 en Kopenhago okazis konferenco sub "ombrelo" de homaj rajtoj. Ministroj pri eksterlandaj aferoj de tri Baltiaj landoj, inter ili ankaŭ Algirdas Saudargas, venis por elpaŝi kun paroladoj, tamen la pordo kotraŭ ili estis brufermita. Jam estis elektitaj parlamentoj, ili reprezentadis la registarojn demokrate formitajn, sed en la konferenco pri homaj rajtoj oni ne permesis al ili eĉ eniri en la salonon kaj paroli.

Kial la mastro, ministro pri eksterlandaj aferoj de Danio, tiel kondutis? Pro premado de Sovetio. Al li estis dirite, ke se vi enlasos tiujn homojn, tio kaŭzos minacon al interpaciĝo en Sovetio, al traktatoj pri senarmo, al procesoj de homaj rajtoj ktp.

Mi havis tekston de la parolado, tamen ĉiujn paperojn mi forĵetis. Mi parolis pri aferoj de Baltiaj landoj. Tiu evento estis skandalo – la reprezentantoj de novaj demokrataj landoj, atendintaj esti  ne nur akceptataj, sed ankaŭ varme renkontataj de demokrata Okcidento, estis fizike forĵetitaj eksteren. Al mi restis nenio alia, ol protesti kaj paroli anstataŭ ili. Aliokaze mi ne povintus min estimi.

Kiam mi descendis de la tribuno, al mi aliris du viroj. Unu estis Max Kapelman , usona intertraktanto pri senarmo. Li diris, ke estas granda avantaĝo esti ministro pri eksterlandaj aferoj de la malgranda lando kaj havi eblecon paroli veron. La alia estis Jurij Rezitov, soveta ekspertizisto pri homaj rajtoj en Ĝenevo. Li deklaris, ke eĉ unu mia vorto, dirita pri Baltiaj landoj, ne estas vero, tial mi devus honti pro tio. Mi sentis, ke mi kondutis pli-malpli juste.

Ekde tiam, ĉiam, kiam mi havis eblecon – en Unuiĝintaj Nacioj, en Konsilio de Nordio, en Eŭropa Konsilio kaj precipe en NATO, mi konstante parolis pri Baltiaj landoj. Mi diris, ke Okcidento ne povas festi liberigon de Centra kaj Orienta Eŭropo.
Kial Usono tiel kondutis? La respondo estas simpla – George Bush kaj lia administracio ĉiujn esperojn ligis kun Miĥail Gorbaĉov, protektis lin kiel gvidanton de reforma movado kaj pensis, ke se li malfortiĝos, revenos en la regpotencon "malbonaj buboj".

La dua afero estis tia, ke en kunfluejo de la jaroj 1990-1991 oni preparis sin al Iraka invado en Kuvajton. Vaŝingtono  esperis, ke M. Gorbaĉov ne leviĝos kontraŭ, li restos almenaŭ neutrala. Tial Usono volis nenion, kio povus malfortigi ĝian pozicion. La usonanoj opiniis, ke movadoj por sendependeco en Baltiaj landoj malfortigos M. Gorbaĉov'on, tial postulis, ke gvidantoj de Sąjūdis kaj tiuj de aliaj movadoj akceptu certan kompromison.  Ili eĉ petis konvinki litovojn proklami moratorion al Deklaracio pri la Sendependeco.

La unuiĝintaj germanoj ankaŭ kredis, ke ĉio, kio povas malfortigi M. Gorbaĉov'on, estas malbone kaj ne servas al interesoj de Germanio, tial ne deziris subteni Baltiajn landojn. Du grandaj fortoj – Usono kaj Germanio – trankviligadis, instigadis retiriĝi, kompromisi. Nuntempe ili afektas, ke tiam estis maltiel, tamen tio estas elemente simpla falsado de la historio.

Pro tio, ke la grandaj landoj ne atribuis tiom da atento, kiom devis atribui kiel gvidantoj de la demokratia mondo, mi sentis, ke venis la tempo por malgrandaj nacioj agi kune kaj premi grandajn landojn, precipe pere de NATO. Kaj mi tion faris.

Sur la barikadoj ĉe la Sejmo iu surskribis: "Al Islando – ili ekkuraĝis, kiam aliaj silentis".  Ĉu agnosko de Litovio vere estis kuraĝa defio?
Via sendependeco ne estis io, al kiu vi decidiĝis dum unu tago. Al tio vi prepariĝadis jarojn unu, du, tri. Gravas ne tio, ke Islando agnoskis Litovion, sed tio, ke ni faris tion, kiam neniu vin aŭskultis.

Multaj homoj diras, ke Islando estas tre malproksime kaj riskis nenion. Sovetio estis unusola nia liveranto de nafto kaj gaso. Ĝi minacis interrompi komercajn interkonsentojn, se ni apogos Baltiajn landojn. Tio ne estis senriska afero, tamen ni ĝin faris. Ĉar mi persone sciis, ke Sovetunio baldaŭ malestos. Do, ni rezistis al premado de Moskvo.