Showing posts with label perdoj. Show all posts
Showing posts with label perdoj. Show all posts

2011-02-17

Poeto Justinas Marcinkevičius forlasis nin...

Forpasis poeto Justinas Marcinkevičius. Litovio malhavis ne nur la elstaran poeton, sed ankaŭ unu el plej grandaj (se ne la plej grandan) simboloj de sia Dua Renaskiĝo. La poeto mortis tiel, kiel verkis – simbole.

Naskiĝinta antaŭvespere de la 11a de Marto (Tago de Rekreo de la Sendependeco), la poeto forlasis nin en mateno de Tago de Rekreo de la Ŝtato, kiam en malvarma februara vetero flirtis la festaj trikoloraj flagoj, kiujn revenigi en niajn stratojn kaj korojn li estis alvokita. Li mortis la 16an de Februaro, kiel ankaŭ Patriarko de litova nacio doktoro Jonas Basanavičius.

Apenaŭ pli trafe oni povas karakterizi la perdon por Litovio, ol tion faris esploristino de litova literaturo profesoro Viktorija Daujotytė:

Mi dezirus citi la vortojn, kiujn Alfonsas Nyka-Niliūnas diris antaŭ  pli ol duoncento da jaroj, eksciinte pri morto de Vincas Krėvė.
"En Filadelfio mortis Krėvė. Unua impreso de la sciigo estas kvazaŭ mortis Nemunas, Vilna Katedralo, aŭ Šatrija-monto. Tiel profunde li enradikiĝis en mian konscion".
Mi dezirus daŭrigi ĉi tiun penson kaj mi ne timas diri, ke al mi ĉi tiu sciigo impresis simile: kvazaŭ mortis lia patrolanda rivero Nemunas, Vilna Katedralo. Kvazaŭ ankoraŭfoje mortis Mindaugas, Mažvydas, Donelaitis, Daukantas. Kvazaŭ ankoraŭfoje mortis prusa lingvo.

Justinas Marcinkevičius naskiĝis la 10an de marto 1930 en Važatkiemis (distrikto Prienai).  En 1954 li finis studojn de litova lingvo kaj literaturo en Vilna Universitato. Ekde 1955 li estis membro de Litova Verkista Asocio (LVA), laboris en redakcioj de revuoj Genys (Pego - revuo por infanoj) kaj Pergalė (Venko – revuo de LVA), ekde 1965 estis verkisto profesiulo.

J. Marcinkevičius estis membro de iniciata grupo Sąjūdis, membro de Litova Scienca Akademio (ekde 1990).

Justinas Marcinkevičius eldonis pli ol 30 poeziajn librojn. La unua libro Prašau žodžio (Mi petas la vorton) aperis en 1955. La poeto mem parolis, ke plej grava turno en lia verkado estis poemo Donelaitis (1964), en kiu estas esprimita  poeta ideo pri vivo kaj morto de la nacio kaj nacia kulturo.

Apartan signifon havas drama trilogio Mindaugas (1968), Mažvydas (1977) kaj Katedra (Katedralo, 1971). Dum la soveta periodo ĝi vekis memestimon de litova nacio.

***
 Litovio (Lietuva  de Justinas Marcinkevičius)

Bele bele min kreskigis kampo,
vojo, herbo kaj rivero;
je la mano min kondukis bele
longa tago de l' somer.

Bele bele jen arbaroj plenis
de dolĉberoj, de kukoloj.
Bele bele jen la sun' subiris
al ripozo de vesper'.

Bele jen la vortoj sonis:
kampo, herbo, voj', rivero,
kaj el ili do elkreskis bele
unu vorto: Litovi'.

(trad. Petras Čeliauskas)




2009-12-23

Nin forlasis Konstantinas PUODĖNAS

Hodiaŭ ni akompanis al la lasta vojaĝo nian esperantiston veteranon Konstantinas PUODĖNAS. Li forpasis la 22an de decembro en sia  87a vivojaro. Eble oni povas konsenti kun s-ano Valdas BANAITIS, ke nin forlasis la lasta el la 3a  Esperantista generacio, la lasta el tiuj, kiuj ellernis Esperanton antaŭ la Dua mondmilito.
Mi  konas  K. Puodėnas  unuavice  kiel aŭtoron de dudirekta Esperanto-litova kaj litova-Esperanto vortaro. Lia manuskripto de la pli ampleksa vortaro estas konservata en Litova Esperanto-Asocio. Ne ĉiu povas kaj kapablas verki la vortaron, des pli la lingvan. Tial jam pro tio la kontribuon, kiun faris K. Puodėnas por litova E-movado, oni ne eblas  troigi.

Tiuj, kiuj mortis, neniam malaperas:
Ili estas en ombro mallumiĝanta.
Ili estas en la arboj, kiuj susuras,
Ili estas en la ligno, kiu veas,
Ili estas en la herboj, kiuj rosas,
Ili estas en la arbaro, ili estas hejme,
La mortintoj ne estas mortintaj.

2009-12-01

Forpasis Madeleine de Zilah


La 27-an de novembro 2009 en urbo Creuë pro koratako forpasis Madeleine de Zilah, la kunredaktorino de La Gazeto.
Mi ne konis sinjorinon Madeleine de Zilah persone.  Antaŭ unu jaron mi skribis  al La Gazeto dezirante ekscii pri publikigita en la revuo artikolo pri litovdevena aŭstralia poetino Lidija Šimkutė. Sinjorino Madeleine  afable respondis al mi. Ŝi  ankaŭ sendis al mi kekajn numerojn de la revuo. Poste ši proponis al mi recenzi libron La sekreta miraklo de J. L. Borges. Mi konsentis. Pri tio ni iomete korespondis per kelkaj mallongaj elektronaj leteroj.  Kaj jen trista sciigo: ŝi Foriris…
...Tamen ŝi ne foriros el nia memoro.

2009-09-14

Forpasis Majstro de fotografio


La lasta el la plej grandaj. Tiel estis nomata franca artfotisto Willy Ronis, kiu sabate mortis 99-aĝa. Li estis fama per nekoloraj fotoj pri ĉiutaga vivo en Parizo kaj Provenco, precipe en distriktoj Belleville kaj Montmartre.
Gvidanto de fotoagentejo Eyedea Stephane Ledoux diris: Ni perdis la lastan el la plej grandaj. La plej grandaj estis tri: W. Ronis kun Robert Doisneau kaj Henri Cartier Bresson. Ili estas konsiderataj la plej bonaj artfotistoj de Francio, elstariĝintaj post la Dua mondmilito. Laŭ fakuloj, nome je laboroj de ĉi tiu triopo komenciĝis tiel nomata kulturo de humanisma fotografio. Ĉi tiujn fotistojn kaj ankoraŭ du artistojn aprecis prestiĝa Novjorka Muzeo de Moderna Arto en la jaro en 1953.
W. Ronis estis kronikisto de aspiradoj de nia postmilita nacio, poeto de ordinara kaj ĝoja vivo de Francio, – diris Francia ŝtatprezidento Nicolas Sarkozy.
Willy Ronis naskiĝis en 1910 en Parizo. Lia patro devenis el Odesa (Ukrainio), patrino devenis el Litovio. En la infanaĝo li lernis violonludon, tamen heredinte el patro fotostudion, en 1946 kune kun R.Doisneau transiris labori al agentejo Rapho. Temoj de postmilitaj fotoreportaĵoj, kiujn verkis W. Ronis, estis tre diversaj – de moda mondo ĝis industriaj bildoj. Liajn faritajn fotojn publikigis plej bonaj tiutempaj revuoj, inter ili Life kaj Vogue. Tamen plej grandan atenton li dediĉis al ĉiutaga vivo, al strata vivo kaj al ordinaraj homoj. Jen lia plej fama foto estas Le Nu Provencal ( Nudaĵo en Provenco) , nudaĵo de lia edzino Marie-Anne Lansiaux, kliniĝinta super lavujo en vilaĝa banĉambro.
Mi proponas rigardi laborojn de la Majstro kaj spekti videon pri li (en la angla).