Showing posts with label ekonomiko. Show all posts
Showing posts with label ekonomiko. Show all posts

2011-12-22

Kastoroj kaptis kontrabandaĵon


Al litovaj limgardistoj en ilia batalo kontraŭ kontrabandistoj senpage helpas kastoroj. Arboj, faligitaj de kastoroj, iĝas kaptiloj por kontraŭleĝe transportataj cigaredoj.

En riversupro de Nemunas (vilaĝo Varviškė, distrikto Lazdijai) limgardistoj trovis grandan ŝarĝon de kontrabandaj cigaredoj. 31 kestoj da cigaredoj estis enpakitaj en gumtolon de kanoto.

Oni ne dubas, ke la ŝarĝo estis flosigita en Belorusia teritorio, sed en Litovio kontrabandistoj ne sukcesis preni ĝin.

La ŝarĝo enkaptiĝis inter branĉoj de la tremolo, renversita de kastoroj. La landlimo kun Belorusio en ĉi tiu loko iras laŭ la rivermezo.

Pro kruta deklivo estis malfacile preni la alkroĉiĝintan ŝarĝon. Evidentiĝis, ke kontrabandistoj envolvis en la gumtolo 31 kestojn  – pli ol 15000 paketojn da diversaspecaj cigaredoj kun Belorusiaj banderoloj.

Laŭ kalkulada metodaro, validanta en Litovio, la kontrabandaĵo valoras pli ol 112000 LTL aŭ 32437 EUR.

http://www.lrytas.lt/daily.asp/

2010-10-05

En la jaro 2014 ni jam ne estos 3 milionoj

Kreado de prognozoj estas nedankema okupo. Tial  plej bone estas prezenti almenaŭ kelkajn scenaroj de la procezo – la optimistan, mezgradan kaj pesimistan. La mezgrada varianto – prognozo, ke en Litovio en  februaro 2014 loĝos malpli ol 3 milionoj de la loĝantoj,  baziĝas sur premiso, ke dum plej proksimaj 3 kaj duono jaroj nombro de la loĝantaro varios tiel, kiel dum la unuaj sep monatoj de la jaro 2010.

La pesimista varianto povus kalkuli, ke dominos tendencoj de ĉi-jara somero. Tiam  jam en decembro 2012 en Litovio loĝos malpi ol  3 milionoj de la loĝantaro. Laŭ la optimista varianto, esperante, ke tendencoj de nombro de la loĝantaro reboniĝos almenaŭ ĝis la averaĝo de la jaroj 1990-2010, limon de  3 milionoj ni atingos en oktobro 2023.

La jaro 2010 estas la plej malbona dum nemilita tempo
Ĉi-jare la loĝantara nombro reduktiĝis pli rapide ol dum ajna tempo nemilita aŭ nepesta – proksimume po 7400 monate. Ĉi tiun nombron per 400  "kontribuis"   mortokvanto pli alta ol naskiĝkvanto, kaj per 7000 – elmigrado.

La jaro 2010 jam laŭ unuaj kvin monatoj iĝis la plej malbona jaro en senco demografia dum periodo ekde la Dua mondmilito. Kvankam ŝajnas nekredeble, tamen dum la unuaj ok monatoj la loĝantara kvanto reduktiĝis preskaŭ je 60 miloj.

 Variaĵo de loĝantara nombro (per miloj)

Aŭgusto estis la plej malbona monato ekde 1945 – Litovio perdis 11848 loĝantojn.  La tuta ĉi tiu malprofito apartenas al la elmigrado.  Dum ĉi tia rapideco proksimume post 25 jaroj Litovio povas resti absoute senloĝanta.

Io neatendita okazis en ĉi-jara aprilo. Marto estis neniel elstariĝinta monato, kiam elmigris ĉirkaŭ 2000 homoj. Tamen en aprilo ĉi tiu nombro eksaltis al ĝis nun nevidita pinto de 11 miloj. Similaj kvantoj tenis sin ĝis aŭgusto, kiam denove estis atingita nova antirekordo.

 Variaĵo de loĝantara nombro dum la jaro 2010

Kio decidis tian malboniĝon de la situacio?
Kaŭzojn de la elmigrado oni povas dividi al du  ĉefaj grupoj – la ekonomikaj kaj psikologiaj. Homoj elmigras, se ili esperas krei al si pli bonan bonstaton aliloke. Tamen ili elmigradas ankaŭ serĉante pli bonan psikologian klimaton.

Grandan ekpuŝon al elkresko de la elmigrado fontis precipe granda senlaboreco, kiu atingis rekordan nivelon de 18,3 %.

Tamen ĉu ekonomiko kaj senlaboreco estas solaj problemoj? Ja elmigrado el Estonio kaj Latvio estas signife pli malgranda, proporcie laŭ nombro de loĝantoj, kvankam senlaboreco tie estas eĉ pli granda ol en Litovio (en Latvio –18,6 %, en Estnio – 19,4 %).

Variaĵo de loĝantara nombro en Baltaj landoj
 
Ekde 2001ĝis nun en Estonio indikaĵoj pri reduktiĝo de loĝantara nombro kaj pri senlaboreco  konstante pliboniĝis  kaj la elmigrado redukiĝis eĉ dum la kriza jaro 2009. Dume la situacio en Litovio, kiu en 2001 estis eĉ pli bona ol en Latvio kaj Estonio, konstante malboniĝis ĝis la jaro 2005. Dum 2006-2008 estis rimarkitaj iometaj signoj de reviviĝo, tamen la situacio forte malboniĝis en 2009 kaj komencis katastrofe malboniĝi plu en 2010.

Kio decidas malbonan psikologian klimaton en Litovio?

Elmigrado el Litovio estis la plej granda inter Baltaj landoj ankaŭ dum 2004-2007, t.e. dum periodo de ekonomika prosperado. Jam pli ol unufoje estis menciita, ke Litovion skuas ne nur krizo ekonomika tamen ankaŭ tiu de identeco. En Litovio nemalgranda parto de loĝantoj de juna generacio ne montras grandan volon ĉi tie resti ne nur pro ekonomikaj perspektivoj, tamen ankaŭ pro ĝenerala psikologia klimato, kiu ilin nekontentigas. Precipe granda korelativeco ekzistas inter elmigrado kaj negativa takso de si kaj aliaj, malbona atmosfero en la laborejo, lernejo aŭ en la strato.

Parolante pri psikologia klimato oni povas aserti, ke ĝi historie formiĝas pro certaj kialoj. Multaj psikologiaj esploroj malkovris precipe interesajn faktojn pri plenformiĝo de psikologia klimato kaj komunikadaj normoj. Ekzemple, dum unu esploro estis kolektive punataj ĉiuj simioj, se iu el ili prenis la bananon, metitan en certa loko. Se oni enlasis la novulon, la malnovaj loĝantoj komencis bati la novulon, kiam ĝi provis alproksimiĝi al la banano. Daŭre tradicio bati la novulon enradikiĝis eĉ kiam la banano estis forigita. Kaj poste, konstante anstataŭante la simiojn, la tradicio bati konserviĝis, eĉ kiam en la kaĝo  jam estis nenia simio, kiu povus rememori, kiel kaj kiam aperis ĉi tiu moro.

Serĉante paralelon inter Litovio kaj la menciita eksperimento kun simioj, oni povas rimarki, ke grandan efikon al negativa komunikiĝo donas vivo en konstanta streso kaj ekzistado de punoj efektivigataj de eksteraj fortoj. Eĉ post finiĝo se la servuto aŭ reprezalia soveta reĝimo, pli frue ekzistinta streĉo kaj la interrilatoj kaŭzataj de ĝi, konserviĝas daŭre.

Tamen ĉiam restas demando, kial psikologia klimato en Litovio devus esti pli malbona kaj la elmigrado pli granda ol en Latvio kaj Estonio.  Tamen  historioj kaj socioj de Litovio kaj Estonio rimarkeble diferencas. Kaj nome en Latvio, kulture kaj psikologie pli proksima, nivelo de la elmigrado pli similas al tiu en Litovio.

Kion fari?
 Mi vere ne opinias, ke Litovio en 2035 estos sen loĝantoj. Ankaŭ nenio okazos, se en 2012 aŭ en 2016 da ili estos malpli ol 3 milionoj.  Mi kredas, ke ekfunkcios iu singarda instinkto de la nacio kaj ĝi reagos al ĉi tiu situacio. Eble oni komencos apreci ĉiun homon ĉi tie loĝantan. Ĉiun revenantan oni renkontos brakum-prete.

Kion konkrete oni povas fari jam en proksimo? Simple oni devus oficiale deklari, ke nome demografia situacio –  la malgranda naskiĝkvanto kaj la elmigrado, estas esenca problemo de la lando kaj nur per komunaj penoj oni povas batali kontraŭ ĝi. Se komenciĝus tre malferma ĉi-tema dialogo en la socio, oni povus mobilizi intelektan potencialon de la nacio, kaj la socio eksentus, ke ĝia opinio tre gravas. Kaj oni ne devas ion anticipe akuzi pro ĉi tiu situacio. Plej gravas komenci de ĝenerala  interkonsento kaj de kreado de bonvolema atmosfero.
Ignas BRAZAUSKAS DELFI

***
La aŭtoro estas analizisto de financoj, finis en Usono bakalaŭrajn studojn pri ekonomiko kaj politologio, kaj en Britio – magistrajn studojn pri financoj, interesiĝas pri ekonomikaj, demografiaj kaj kulturaj problemoj.

2010-05-07

En poŝon de studento ŝutiĝis milionoj

Vilnano, 22-jara studento Dominykas Karmazinas dum unu nokto fariĝis milionulo. En granda finalo de Eŭropa turo pri pokero, okazinta en Montekarlo (Monte Carlo, Monako) okupis trian lokon kaj gajnis 700000 EUR (aŭ 2,415 milionojn da lidoj). La studento de 3a kurso de ISM Universitato pri Administrado kaj Ekonomiko komercan pokeron ludas jam 4 jarojn. Ĝis nun li evitis publike paroli pri monsumoj gajnitaj ĉe ludkarta tablo aŭ en interreto.
En la finalo rivalis 848 ludantoj el la tuta mondo. Por gajni la ĉefan premion, krom la vilnano, ĉe la tablo eksidis ankaŭ 3 francoj, kanadano, aŭstro, beloruso kaj libanano. Dominykas okupis la trian lokon.
"En Montekarlo mi ludis unu el la plej maturaj turniroj, ĉar mi ne faris eĉ  unu eraron. Antaŭe mi iam bedaŭris pro miaj decidoj, tamen ĉi-foje tio ne estis. Mi ĝojas, ke pro mi flirtis Litovia flago kaj estis multaj homoj el la tuta mondo min subtenantaj", – rakontis D. Karmazinas.

– Dominykas, kia estas sento esti milionulo?
– Monon mi havis ankaŭ antaŭe, tial ĉi tiu gajno ŝanĝas nenion – la amikoj restis la samaj. Tamen antaŭe eĉ la amikoj ne suspektis, kiom mi gajnas, kvankam ili sciis je kio mi okupiĝas.
Ĉi tiu gajno estas publika, tial ili ĉion ekscios. Estas ĝoje, ke mi gajnis tiom da mono, kiu, se mi investos ĝin prudente, povas forte ŝanĝi mian vivon.

Aliflanke, mi ne sentas sekura en Litovio. Mi intencas dum unu semajno decidi, ĉu mi daŭrigos studojn ĉi tie, aŭ venos studi en eksterlandon, kie min neniu konas kaj kie mi sentos neniun premon.

– Ĉu vi jam sentis iun premon?
– La premon far’ de junaj homoj, kiuj interesiĝas pri pokero, mi sentis jam antaŭe. Tamen mi evitadis publikecon. Mi ĝin ne bezonas, ĉar sufiĉas, ke mi jam du jarojn batalas kontraŭ Imposta Kontrolo.
Profesiaj pokerludantoj (ankaŭ mi tia estas) grandajn monsumojn pagas ne nur al organizantoj de la turniroj, sed ankaŭ al eksterlandaj kazinoj.

Se vi ludas en interreto, ne gravas, ke vi unu monaton malgajnas, tamen vi devas pagi ne malpli ol 5000 USD (ĉirkaŭ 13000 LTT).

Tiuj kompanioj estas registritaj en Eŭropo, plej ofte en Malto. Do Eŭropa Unio (EU) ricevadas monon el niaj pagitaj impostoj. Tial en plimultaj landoj de EU pokerludantoj ne devas pagi impostojn.
Tamen en Litovio interreta pokero estas kvazaŭ ne laŭleĝa, tamen oni postulas, ke mi pagu impostojn.
Tial fiksu monpunon, sed ne postulu la impostojn por tio, kio estas ne laŭleĝa!

Mi ne scias, ĉu por la gajno en Montekarlo oni postulos pagi impostojn al Litovio. Mi deziras substreki unu fakton – mi estas sociale respondeca, mi atribuas monon al bonfarado, al socialaj projektoj.
En Litovion mia mono certe venos, tamen alimaniere, ne kiel impostoj.

– Do, de kio dependos via decido ĉu resti en Litovio?
– Sekvontsemajne mi veturos al turniro en Francio. Tie, verŝajne, mi decidiĝos. Mi estas ordinara homo kaj ne deziras promeni kun gardistaro aŭ elekti por mi nur tiujn lokojn, kie vere estas sekure. Ĉu tio estas la vivo? Mi devos ĉion bone pesi. Mi estas litovo, miaj amikoj estas litovoj, mia familio estas ĉi tie, tial mi tre dezirus resti en Litovio.

Tamen mi ne scias, ĉu mi sentos la plenvaloran vivon konstante akompanata de korpogardistoj. Mono tute ne estas la unusola celo de mia vivo. Mi ankoraŭ deziras studi, ĉar tio estas pli ol lernado. Tio estas ankaŭ plilarĝigo de spirita horizonto.
Jes, mi kreis al mi materialan bonstaton, tamen ĉion mi faris mem, komencinte de nulo. Mia familio ne estas riĉa.

Nun mi havas laboron, kiu plaĉas al mi, mi serĉas investadajn projektojn. Se mi ne estus gajnina en Montekarlo, mi tamen iam estus ĝin perlaborinta, ĉar mi havas la manojn kaj la kapon.
Eglė ŠILINSKAITĖ (Lietuvos Rytas)

2010-01-26

Litovio produktos sunpilojn


Litovaj entreprenoj de superaj teknologioj unuiĝintaj en Ascion de Fotoelektraj Teknologioj kaj Entrepreno, intencas komenci disvolvadi branĉon de industrio de sunenergetikaj produktoj. Nuntempe 5 entreprenoj en Litovio komencas produkti sunpilojn. La 26an de januaro entrepreno Precizika-MET SC lanĉis la unuan en Litovio uzinon de sunpiloj. Kune kun Precizika-MET SC ankaŭ aliaj litovaj kompanioj Via Solis, BOD Group, Baltic Solar Energy, Baltic Solar Solutions, MG AB Precizika kaj TB eksportas importas jam preparis projektojn por krei uzinajn liniojn kaj en plej proksima tempo planas lanĉi liniojn por produktado de silicio, sunpiloj kaj sunmoduloj.
Oni planas, ke ĝis la jaro 2016-2018 estos establitaj 500 novaj laborlokoj, oni investos ĝis 200 milionojn da Lt (58 mln. da EUR). En la plej proksima monato komenciĝos seria en la uzino produktado de sunpiloj. Oni planas produkti ĉiujare ĉirkaŭ 1 mln. da sunaj baterioj, kies valoro atingos 10-25 mln. da Lt.

2010-01-19

Reduktiĝis enspezoj de kinejoj


Litova Asocio de Kinodistribuantoj informis, ke kinoteatroj de la lando pasintjare vendis kinobiletojn por 36,64 milionojn da lidoj (10,61 mln. da EUR), aŭ je 8,2 % malpli ol dum la rekorda jaro 2008. Pasintjare la kinejojn vizitis 2,7 mln. da homoj, aŭ je 17,4 % malpli ol en 2008. En 2008 estis venditaj biletoj por 39,9 mln. da Lt (11,56 mln. da EUR). Tiu jaro estis la plej sukcesa ekde rekreo de la Sendependeco (en 1990).
Reprezentantoj de la asocio opinias, ke reduktiĝon de la enspezoj influis pasintjare plialtigitaj impostoj.
En 2009 realigita kaj rapide populariĝanta 3D-servo de spaca cifereca tridimensia kino kun pli multekostaj biletoj almenaŭ iomete amortizis enspezperdojn, kiujn spertis iuj partoprenatoj de kinomerkato,- asertas  la asocio.
Pasintjare la plej populara filmo estis animacia komedio Glaciepoko 3 (Ice Age 3). Ĝin spektis 232250 homoj, kiuj elspezis por la biletoj 3,375 mln. da Lt. Ĉi tiu kinofilmo enspezis plej multe dum la tuta historio de litova kinomerkato.
La duan lokon okupis fikcia dramo 2012 , kiu pasintjare allogis 95830 spektantojn kaj kolektis 1,29 mln. da Lt.
En la tria loko restis komedio Li diras Jes! (Yes Man) (1.27 mln. da Lt; 94180 spektantoj).
Pli ol unu milionon da Lt alportis al kinoteotroj la spektantoj, kiuj deziris spekti animacian filmon Supren (Up) (1,03 mln. da Lt; 77420 da spektantoj) kaj fikcia filmo Avataro (Avatar) (1,01 mln. da Lt; 62290 da spektantoj). La kinofimo Avataro estas demonstrata en Litovio nur ekde la 18a de decembro 2009.

2009-12-28

Leĝigita komplika budĝeto de la ŝtato


La 21an de decembro litova ŝtatprezidento Dalia GRYBAUSKAITĖ decidis subskribi ĉiujn tri ĉefajn leĝojn – pri ŝtata budĝeto por la jaro 2010, pri budĝeto de ŝtata sociala asekuro kaj provizoran leĝon pri redukto de socialaj elpagoj.
D. Grybauskaitė diris, ke la Registaro konsideris ŝiajn ĉefajn postulojn, ke ne estu pligrandigataj impostoj nek al la negoco, nek al la loĝantaro, ke estu protektitaj plej difekteblaj tavoloj de la loĝantaro – maljunecaj pensiuloj kaj handikapuloj, ke la patrinoj, edukantaj la infanojn ankaŭ ne estu ofendataj.
En la jaro 2010 oni planas ricevi en la ŝtatan budĝeton 13,378 miliardojn da lidoj (je 7,1 % malpli ol en 2009) kaj elspezi 18,308 mlrd. da Lt (je 4,7 % malpli ol en 2009). La planata deficito – 4,929 mlrd. da Lt (aŭ 5,9 % de la malneta enlanda produkto).
Kun subvencio de Eŭropa Unio, sekvontjara enspezo de la ŝtata budĝeto devus esti 21,27 mlrd. da Lt (je 2,2 % pli grandaj ol en2009). La elspezoj estos ankaŭ je 2,2 % pli grandaj ol en2009 – 26,2 mlrd. da Lt. Oni planas sekvontjare pruntepreni 8,96 mlrd. da Lt.
Por sociala asekuro oni planas enspezi 9,886 mlrd. da Lt  kaj elspezi 12,593 mlrd. da Lt. Povas esti, ke la ŝtato devos pruntedoni al Fonduso de Sociala Asekuro SoDra, kiu nuntempe troviĝas en financa kavo, ĉirkaŭ 3,5 mlrd. da Lt.
Unu EUR valoregalas al 3,4528 Lt.

2009-10-28

Esploro pri seksa egaleco



Litovio, kompare kun aliaj landoj de la mondo, ĉi-jare plej malbone ekde 2007 certigas egalajn eblecojn inter viroj kaj virinoj. Monda Ekonomika Forumo , kiu ĉiu-jare taksas diferencojn inter situoj de viroj kaj virinoj laŭ aspekto ekonomika, jura kaj sociala, deklaras, ke Litovio ĉi-jare  el 23a loko pasintjara falis en la 30an  (inter 134 ŝtatoj). En 2007 Litovio estis la 14a.  Ĉi-jare Litovio estas taksata je 71,8 % (100 % signifas totalan egalecon, 0 % – totalan diskriminacion). Pasintjare tiu indico estis 72,2 %, en 2007 – 72,3 %, en 2006 – 70,8 %.
La plej alta loko (la 18a)  al Litovio ĉi-jare estas atribuata laŭ tio, kiel estas garantiata seksa egaleco en ekonomika sfero (74,8 %). Se detali ĉi-tiun indikon, Litovio estas la 11a taksante la egalecon laŭ vidpunkto de labora forto (94 %) kaj la 88a (61 %)  taksante viran kaj virinan salajron por la sama laboro.
Laŭ aliaj aspektoj la indikoj estas malpli altaj. Litovio estas en 41a pozicio (97,9 %) taksante seksan egalecon laŭ aspekto de la sano kaj elvivado, la 54a (99,5 %) – laŭ atingoj en kleriga kampo, la 54a (14,8 %) – laŭ eblecoj en politika sfero.
Certigo de virina partopreno en litova parlamento estas taksata je 64a loko (22 %). Litovio estas la 39a (30 %) laŭ eblecoj de virinoj okupi postenojn en ministerioj, la 32a (2 %) laŭ tempodaŭro, kiam dum lastaj 50 jaroj virino estris la landon.
Laŭ ĉi tiu indekso, egalaj eblecoj por viroj kaj virinoj estas certigataj plej bone en Islando (82,8 %), Finnlando (82,5 %) kaj Norvegio (82,3 %) kaj malplej bone – en Jemeno (46,1 %).

2009-08-24

Interprezidenta konversacio post 8 jaroj


La 19an de aŭgusto ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė telefonis al Rusia ŝtatprezidento Dmitrij Medvedev. Tio estis la unua oficiala konversacio inter ŝtatestroj de Litovio kaj Rusio ekde 2001, kiam Moskvon vizitis prezidento Valdas Adamkus .
Post ĉi tiu kontakto oni atendas pliboniĝon en rilatoj inter Litovio kaj Rusio kaj konkrete – pozitivan solvon por litovaj ŝarĝveturigaj kompanioj.
Ekde la 4a aŭgusto Rusio severigis doganan kontrolon ĉe rusa-latva ŝtatlimo por litovaj ŝarĝtransportistoj. Ĉe rusaj doganaj kontrolpostenoj etendiĝis kelkkilometraj vicoj da haŭlaŭtoj. Malplenaj haŭlaŭtoj ĉe Rusia ŝtatlimo devas ĝisatendi specialan konfirmon de ricevintoj de varoj. Litovaj stiristoj, enveturintaj en Rusian teritorion devas malŝargi la aŭtojn por detala dogana kontrolo kaj poste reŝarĝi. Ĉi tiu proceduro kostas ne nur la monon, sed ankaŭ la tempon. Pro tiaj reguloj estas malkontentaj ankaŭ Rusiaj kompanioj, kiuj ĝustatempe ne ricevas varojn.
Rusio oficiale deklaris, ke iuj litovaj veturigisoj ne enformis doganajn procedurojn kaj konsekvence ne pagis doganajn kaj aliajn impostojn por varoj enveturigitaj en Rusion. Litova Nacia Asocio de Veturigistoj opinias, ke tio estas nur preteksto kaj asertas, ke dekkelke da deliktoj ekde komenco de la jaro estas normala statistiko. Fakte, deliktoj dum ĉi tiu jaro konsistigas nur 0,03 % de tuta nombro de la varaj transportadoj. Eĉ Rusia ambasadoro en Litovio Vladimir Ĉiĥikvadze kalkulis nur 16 doganajn deliktojn, kiujn litovaj veturigistoj faris ĉi-jare.
Litova Dogana Depertamento kaj Rusia Federala Dogana Servo interkonsentis iomete mildigi severigitan kontrolon, se al 29 veturigaj entreprenoj estos malpermesate enveturi en Rusion. En Litovio estas ĉ. 700 veturigaj entreprenoj. Tamen menciitaj 29 entreprenoj plenumas 70 % da ĉiuj varaj transportadoj. Do litovaj veturigistoj fakte estas elpuŝataj el Rusia merkato.
Plimulto da litovaj politikistoj kaj politologoj (almenaŭ tiuj, kiuj eldiris sian vidpunkton en amaskomunikiloj) opinias, ke la situacion ĉe Latvia-Rusia ŝtatlimo kaŭzis politikaj motivoj.
Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Vygaudas Ušackas etendiĝintajn vicojn da litovaj veturigistoj nomis „politika mendo“. La ministro havas informon, ke doganejoj el Moskvo ricevis rektajn direktivojn traserĉadi nur litovajn veturigistojn.
Laŭ opinio de Vytautas Landsbergis, la agojn de Rusio oni povas nomi politika premo al Litovio, kaj eble eĉ politika provoko, observante, kiel kondutos la nova ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė.
Prezidanto de Sejmo Arūnas Valinskas asertas, ke politikan decidon elpuŝi litovajn veturigistojn el Rusia merkato Rusio akceptis post okazinta en Vilnius internacia sesio de Parlamenta Asembleo de Organizo por Eŭropa Sekureco kaj Kunlaborado. En julio okazinta sesio Litovio atingis, ke estu akceptita rezolucio pri egaligo de stalinismaj kaj naziismaj krimoj.
Opinion de A. Valinskas dividas prezidanto de Sejma Komitato pri Eksterlandaj Aferoj (KEA) Petras Auštrevičius. Li diris, ke menciita rezolucio povis provoki malkontenton de certaj Rusiaj politikaj fortoj.
Kun la prezidanto de KEA ne konsentas lia anstataŭanto Justinas Karosas. Li opinias, ke politikaj interpretadoj ne estas motivitaj, kaj situacio en latva-rusa ŝtatlimo estas nur teknika problemo.
Ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė dum televida elsendo diris: La informo, kiun mi posedas, atestas, ke estis deliktoj ankaŭ el L itovia flanko. Do dezirante iun akuzi, ni unuavice devas ne doni ajnajn eblecojn aŭ kaŭzojn tiamaniere konduti kun ni .
Alia problemo – eksportado de laktaj produktoj al Rusio. Kiel informis rusaj amaskomunikiloj, Rusia federala kontrola servo pri kvalito de agrikulturaj kaj nutradaj produktoj Rosselĥoznadzor pro trovitaj antibiotikaj restaĵoj ekde la 17a de aŭgusto haltigis importadon de laktaj produktoj de 4 litovaj kompanioj: Mažeikiai-filio de Pieno Žvaigždės, Telšiai-filio de Žemaitijos Pienas, Ukmergės Pieninė (filio de Rokiškio Sūris), Rokiškio Pienas. Ministro pri agrikulturo Kazimieras Starkevičius informis, ke estas malpermesate eksportadi nur al kompanio Ukmergės Pieninė. Laŭ postuloj de Eŭropa Unio, en unu litro da lakto povas esti ĝis 100 mikrogramoj da antibiotikoj. Dume laŭ Rusiaj normigaj dokumentoj antibiotikaj restaĵoj devas foresti.
Litovia Ŝtata Nutrada kaj Veterinara Servo (ŜNVS) asertas, ke estas plenumata severa kontrolo, kaj malpurigita je antibiotikoj lakto ne trafas produktadon. Okazis renkontiĝo de Litovia ministro pri agrikulturo Kazimieras Starkevičius kaj estro de ŜNVS Kaimieras Lukauskas kun Rusia ministro pri agrikulturo Jelena Skrynnik kaj estraro de Rusia Veterinara kaj Fitosanitara Servo (VFS). Litovio prezentis aldonajn garantiojn pri entreprenoj eksportantaj laktajn produktojn. Rusia VFS permesis elstudi prezentitajn proponojn kaj ĝis la 1a septembro akcepti koncernan decidon.
Kiel informis Ŝtatprezidenta Informada Servo, en la konversacio estis priparolitaj lastatempaj aktualaĵoj, kunligitaj kun malfacilaĵoj, kiujn spertas litovaj veturigistoj kaj kun problemoj de eksportado de litovaj laktaj produktoj.
Ŝtatprezidento D. Grybauskaitė en la konversacio akcentis, ke dum kondiĉoj de globala krizo, estas necese, ke najbaraj ŝtatoj subtenu ambaŭflanke profitajn ekonomiajn interrilatojn.
Prezidento D. Grybauskaitė substrekis, ke Litovio ne devus esti apartigita de aliaj ŝtatoj, aplikante severajn Rusiajn fitosanitarajn postulojn kaj kontrolajn regulojn por veturigistoj.
Kiel diris la ŝtatprezidentino, ŝtatprezidento D. Medvedev certigis, ke severaj postuloj ne estos aplikataj ekscepte nur al Litovio. La ŝtatprezidentoj interkonsentis devigi koncernajn instituciojn de siaj landoj pli aktive kaj racie solvi aperintajn problemojn kaj certigi, ke similaj miskomprenoj estontece estu evititaj.

2009-07-30

La malneta enlanda produkto reduktiĝas


La malneta enlanda produkto (MEP) duan kvaronjaron 2009, kompare kun la sama pasinjara periodo, reduktiĝis je 22,4 %. Tion ne antaŭvidis la plej pesimistaj prognozoj. Kiel diris ĉiutaga gazeto Lietuvos Rytas, eĉ al mondfamaj Blumbergaj (Bloomberg) spertuloj defalis la mentonoj, kiam ili eksciis pri la falo de MEP. La MEP-on dum ĉi tiu periodo konsistigis 22,533 miliardoj da Lt (6,526 mlrd. da EUR) laŭ tiamaj prezoj. Kompare kun ĉi-jara unua kvarono, MEP reduktiĝis je 1,1 %. Falon de aldonita valoro dum la dua kvaronjaro kaŭzis malfortiĝinta produktado kaj mizeriĝinta konsumado. Pozitivan ŝanĝon oni rimarkas nur en sektoro de nemerkataj servoj, kiu tamen signife ne influas totalan amplekson de aldonita valoro. Dum la unua duonjaro 2009 estis kreita MEP por 43,416 mlrd. da Lt (12,574 mlrd. da EUR). Tio estas je 18,1 % malpli ol antaŭ unu jaro.
Eksperto de banko SEB Gitanas Nausėda:
La falo de MEP vere estas katastrofa, tamen dubinde, ĉu ĝi estis surpriza. Se ne preskaŭ "ruĝarde" severa fiska politiko, bazita sur plialtigo de imposta ŝarĝo kaj limigo de publikaj elspezoj, defalo de mastrumado dum la unua ĉi-duonjaro povis esti je 3-5 % malpli granda.
Ĉefa eksperto de banko DnB Nord Jekaterina Rojaka:
Laŭ kreita aldonita valoro, ni nuntempe revenis al stato de jarfino 2006. La defalo estas sufiĉe profunda, do ĉiuj devas kompreni, ke plu prokrasti oni jam ne povas. Tamen se procesoj okazos samkadence kiel ĝis nun, miaopinie, ankoraŭ estas spaco por libera falo. Nombro de bankrotoj dum la unua duonjaro elkreskis pli ol je 120 % kompare kun pasintjara samtempa periodo. La malgranda entrepreno bankrotas la unua. La plej malbonon ni ankoraŭ ne vidis.