Showing posts with label organizoj. Show all posts
Showing posts with label organizoj. Show all posts

2010-10-14

Litovio startas al kosmo

La 7an de oktobro la registaro kaj Eŭropa Kosma Agentejo (EKA) subskribis kontrakton pro pacocela kunlaborado en kosma kampo. Povas esti, jam post kelkaj jaroj Litovio partoprenos en agado de EUA kreante, ekzemple, proksim- aŭ mezdistancajn raketojn.  La kontrakton subskribis ministro pri ekonomio Dainius Kreivys  kaj direktoro de EKA por juraj aferoj kaj internaciaj rilatoj Peter Hulsroj

Aspiri membrecon en EKA Litovio decidis en somero 2008. Estis preparita studaĵo, en kiu oni konstatis, ke Litovio kun sia scienca kaj negoca potencialo povas partopreni en kosmaj programoj kun aliaj Eŭropaj landoj. Tamen en aŭgusto 2009 la Ministerio pri Edukado kaj Scienco ne nur montris  nenian iniciaton, ke estu konfirmitaj direktivoj de Litova kosma politiko, sed eĉ  prokrastis, kaj finfine haltigis en decembro 2008 komencitan traktadon kun EKA pri kreado de la kontrakto. Nuntempe ĉi tiujn taskojn transprenis Ministerio pri Ekonomio.

Nun Litovio ellaboros programon de aliĝo al EKA. En la studaĵo devos esti indikite, kiel Litovio povas kontribui al evoluo de novaj kosmaj teknologioj per siaj sciencaj esploroj, scipovaj eblecoj, teknologioj, industrio.

Reprezentanto de EKA  P. Hulsroj parolis, ke EKA estas mirinde interesa klubo, kie ĉiuj laboroj estas plenumataj en la spaco. "Tamen ĝi estas interesa klubo nur tiam, se vi estas preta profiti el tio. En Eŭropo kaj en la mondo estas multaj ludantoj. Via industrio, scienca komunumo devas esti preta konkuri en ĉi tiu medio", – diris P. Hulsroj. Laŭ lia opinio, kiam Litovio iĝos efektiva membro de EKA, Litovio mem devos decidi – la lando devas senti estanta preta al tio, devas posedi sufiĉajn resursojn por partopreni en la programoj.

Ministro D. Kreivys esperas, ke laŭ optimisma scenaro Litovio iĝos efektiva membro de la organizo dum 5 jaroj. Li asertis, ke por unuaj etapoj de la kunlaborado, monrimedo  ne estos bezonata, ĉar Litovio sen ajnaj sindevigoj ricevos sciencan, teknikan kaj organizan helpon de ekspertoj de EKA. Kaj post kvin, aŭ post pli multe da jaroj, en Litovio estos alia situacio. Aliĝinte al EKA, Litovio devos pagi jaran membrokotizon je 10 milionoj da lidoj (2,9 milionoj da EUR).

"Tiuj monrimedoj, kiujn ni pagas, ĉiam revenas per mendoj. Unu el kondiĉoj de EKA estas, ke la lando paganta impostojn, povu per mendoj repreni la monon",  klarigis D. Kreivys.

En 1975 fondita Eŭropa Kosma Agentejo nuntempe unuiĝas 18 ŝtatojn membrojn. Ĝia celo estas unuigi financajn kaj intelektajn resursojn de la membroj kaj kunordigi penojn en realigado de programoj en kosma kampo. EKA kreadas sputnikajn teknologiojn kaj kun ili kunligitajn servojn, iniciatas disvolvadon de industrio de superaj teknologioj en Eŭropo

Latvio subskribis kontrakton de kunlaborado kun EKA en 2009. Estonio en 2010 transiris al pli aktiva etapo de kunlaborado kun EKA – al la provetapo, dum kiu oni jam komencas plenumadon de mendoj de EKA.

Dum soveta periodo Litovaj sciencistoj kaj inĝenieroj aktive partoprenis en kosmaj kaj militindustriaj programoj.

Litovaj astronomoj renovigis agadon de astronomia observatorio en Vilna Universitato kaj aktive partoprenis en programo de observado de sputnikoj (1957 – 1964). En 1969 estis fondita astronomia observatorio en Molėtai (la ĉefa instalaĵo estas 165-centimetra reflektoro). La ĉefa kampo de astrofizikaj esploroj en Litovio estas esploroj de galaksioj, plenumataj aplikante multkoloran fotometran sistemon de steloj. Baziĝante sur akumulita sperto estis kreita datumbazo de astrometraj kaj fotometraj datumoj por orientiĝaj sistemoj de Sovetiaj spacŝipoj.

Botanika Instituto esploradis fiziologion de plantoj en sengraviteca medio. Litovaj sciencistoj kreis mikroforcejon kaj instalaĵojn de regata gravito, kiuj estis uzataj en sovetaj orbit-stacioj Saliut kaj Mir kaj en senpilotaj sputnikoj.

En Fizika Instituto estis kreita por kosmaj bezonoj kvanta bildiga detektilo. Instituto pri Fiziko de Duonkondukantoj kreis por kosma telekomunikado sensorojn dediĉitajn por mezurado de grandpotencaj mikro-ondoj. Fizika fakultato de Vilna Universitato kreis por kosmaj bezonoj detektilojn de ultraviolaj kaj infraruĝaj radioj, komplektoj de fotodetektiloj estis uzataj en testado de telesistemoj de robotoj de sovetaj lunoveturiloj Lunoĥod .

En 1980 litovoj kontribuis al programo de soveta kosmoŝipo de multfoja  uzado Buran. Litova Teksindustria Instituto kreis varm-izolajn platojn por la ŝipo, kosmonaŭtajn vestojn kaj skafandrojn. Kaŭna Teknologia Universitato laŭ programo Energio – Buran kreis ultrasonan fluksan mezurilon.
En 1990 litovaj sciencistoj kaj inĝenieroj perdis rektajn kontaktojn kun Rusiaj kreantoj kaj realigantoj de programoj militaj kaj tiuj de superaj teknologioj.

Multaj litovdevenaj sciencistoj, inĝenieroj kaj aviadistoj partoprenis en kosmaj programoj de Sovetunio. En 1969 la unua litovdevena kosmonaŭto Aleksej Jeliseev (Kuraitis) eliris en la malfermitan kosmon kiel membro de kosma ŝipo Sojuz-5 kaj partoprenis en kelkaj sukcesaj kosmomisioj. Ekde 1970 planedologo Georgij Burba partoprenis en programoj Luna/Lunoĥod, Mars kaj Venera.
Oni planis, ke en 1988 Rimantas Stankevičius iĝos komandanto de kosmoŝipo Buran. Li fariĝis aviadisto testisto kaj aliĝis al sovetaj kosmaj fortoj.

Pli ol cent litovdevenaj sciencistoj kaj inĝenieroj estas entiritaj en kosmajn laborojn kaj kosmomisiojn de  NASA (Usono): Arvydas Kliorė (Mariner, Pioneer, Venus, Galileo kaj Cassini), AntonisDobrovolskis (Pioneer kaj Venus), Vytenis Vasyliūnas (Voyager kaj Galileo), Arvydas Vaišnys (Mars Global Surveyor, Mars Odyssey, Mars Express kaj Mars Reconnaissance Orbiter), Romualdas Kašuba (Saturn IV kaj Lunar Excursion Module), Martynas Kregždė (Apollo kaj programoj de kosmoŝipoj), Julius Jodelė (Ranger kaj Mariner) kaj multaj aliaj.

2010-05-21

Dainius Radzevičius – nova prezidanto de Konsilio de Litova Radio kaj Televido

La 18an de majo en kunsido de Konsilio de Litova Radio kaj Televido (LRT) prezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio (LĴA) Dainius Radzevičius estas elektita kiel prezidanto de Kosilio de LRT. En la prezidanta posteno  li anstataŭos antaŭ nelonge mortintan Gediminas Ilgūnas.

Por D. Radzevičius voĉdonis 7 el 10 partoprenantoj de la kunsido. Post la diskutoj en la voĉdonan bultenon estis enskribita unusola familinomo de D. Radzevičius. En la kunsido estis proponataj ankaŭ aliaj kandidatoj, tamen ili rifuzis pretendi al la posteno.

Kiel diris la nova prezidanto de Konsilio de LRT, jam en plej proksima tempo la konsilio diskutos "ne nur pri ĉiu-tagaj aferoj, tamen tre serioze esploros, kion devus la socia telesendisto prezenti al televidantoj kaj radioaŭskultantoj".

La konsilio sin turnos al Sejmo, kies delegito estis G. Ilgūnas, kun peto, ke ĝi nomumu novan membron.

En la konsilion D. Radzevičius estas delegita de Litova Asocio de Artkreantoj. Lia delegiteco finiĝos en 2014.

D. Radzevičius estas profesia  ĵurnalisto, laboris kiel konsultanto pri komunikado en la Registara Kancelario, gazetara reprezentanto de Depertamento pri Kortumoj, laborulo kaj estro  de Publika Servo en Jura Ministerio.

Laŭ aŭtoraj kotraktoj li kunlaboradis kun Litova Televido, televido Vilniaus TV, gazeto Respublika, estis redaktoro en televidoj Vilsat kaj 11 kanalas, verkis kaj gvidis elsendojn en televidoj 11 kanalas, Vilniaus TV, radio Žinių radijas.

En 2008 Litova Esperanto-Asocio (prezidanto Povilas Jegorovas) kaj LĴA gvidata de D. Radzevičius en Vilnius organizis la unuan Tutmondan Kongreson de Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Komunikiĝo inter Litova E-Asocio kaj LĴA daŭras ankaŭ post la kongreso. En TTT-ejo de Litova Ĵurnalista Asocio estas paĝo Esperantininkų žurnalistų klubas (Klubo de esperantistoj ĵurnalistoj).  Litovaj esperantistoj-ĵurnalistoj kaj Litova Ĵurnalista Asocio ĉiu-jare organizas tradiciajn komunajn seminariojn. Intervjuon kun D. Radzevičius publikigis Litova Stelo en ĉi-jara unua numero.

En la konsilio nuntempe ankaŭ laboras profesoro de Vilna Universitato Alvydas Jokubaitis (vicprezidanto), dokoro de humanitaraj sciencoj Auksė Balčytienė, ĵurnalisto Edmundas Ganusauskas, ĉefa redaktoro de kristana revuo Artuma Darius Chmieliauskas, poeto Marcelijus Martinaitis, pedagogo  Audronė Pitrėnienė, pedagogo Eglė Pranckūnienė,  ĵurnalisto Artūras Račas, ĵurnalisto Rimvydas Valatka, kina kaj televida reĝisoro Saulius Vosylius.

Konsilio de LRT estas la plej supera reganta organo de la socia telesendisto. Ĝi estas formata por 6 jaroj el 12 personoj – sociaj, sciencaj kaj kulturaj agantoj. Po 4 membroj nomumas la ŝtatprezidento kaj Sejmo, po unu membro delegas Litova Scienca Konsilio, Litova Edukada Konsilio, Litova Asocio de Artkreantoj, Litova Episkopa Konferenco.