Anstatataŭ benzinujo – elektrokablo. Ankoraŭ ne ĉiu tion imagas en sia ĉiu-tago, tamen elektromobiloj poiomete venas ankaŭ en Litovion.
Dum politikistoj ankoraŭ nur paroladas pri belaj perspektivoj de la lando en monda merkato de elektromobiloj, entuziasmuloj mem prenas sur sin la iniciaton.
Vilnano Mindaugas Milašauskas la 19an de oktobro enregistris la unuan elektromobilon en Litovio. Tion atestas ankaŭ enskribo en la teknika pasporto: tipo de brulaĵo – elektro.
M. Milašauskas kun helpo de amikoj transkonstrukciis sian aŭton Honda HR-V kun ordinara eksplodmotoro al tiu kun la motoro transforanta elektran energion. La elektromobilo 3E estis solene prezentita en Urbodoma placo de Vilnius.
"Ni laboris kelkajn jarojn kaj la rezulto estas vere ĝojinda. Ja matene oni devas nur eltiri la kablon el la kontaktingo kaj oni povas veturi. Per tiu aŭto oni povas traveturi 100 km nur por 9 lidoj (2,61 EUR)", – diris M.Milašauskas al ĵurnalistoj.
Komparu: se aŭto por 100 km foruzas averaĝe 10 litrojn da benzino, la vojaĝo al la stiranto kostas ĉirkaŭ 40 lidojn.
La elektromobilo estas ŝargata kiel ankaŭ alia ajna elektra aparato – el la ordinara konektingo kun tensio de 220 V.
Post plena ŝargado la elektromobilo povas veturi ĝis 70 km, tempo de la ŝargado – 8 horoj, la plej granda rapideco – 160 km/h.
Showing posts with label tekniko. Show all posts
Showing posts with label tekniko. Show all posts
2010-10-30
2009-08-28
Litovio lanĉis raketon

Sciencistoj de Kaŭna Teknologia Universitato (KTU) sukcese elprovis kreitan eksperimentan raketan startigan sistemon kaj lanĉis raketon KTU GTI-1.
Unuafoje en Litovio estas kreataj tiaspecaj sistemoj. Laŭ iuj parametroj ili superas la analogajn sistemojn kreitajn en grandaj landoj. Aparataro de registrado de telemetraj balistikaj parametroj fiksis supersonan rapidecon de flugado (426 m/s, aŭ pli ol po 1500 km en ĥoro), ĉ. 5-kilometran trajektorian alton. Distanco de la flugo superis 10 km. La raketo estis lanĉita la 3an de julio.
Kiel asertis direktoro de Instituto de Defendaj Teknologioj ĉe KTU prof. Algimantas Fedaravičius, estis absolute plenumita la programo, kies celo estis ekposedi teorion, bazajn konstruadajn sciojn kaj krei eksperimentan raketan komplekson kun solida brulaĵo.
Litovaj sciencistoj asertas, ke ili estas pretaj krei batalraketojn, tamen por tio estas bezonata politika decido.
En pludaŭraj planoj estas esploroj por trovi netradiciajn metodojn por stabiligi flugojn de la raketo. Estos plibonigataj laboraj temperaturaj reĝimoj de motoroj kaj altiraj karakterizaĵoj. Oni planas serĉi aplikadon de ricevitaj donitaĵoj en sistemo de la landa defendo, en meteorologia servo kaj en aliaj kampoj.
Sciencistoj de la instituto jam frue kreis kaj enradikigis en praktikon diversajn laserajn pafad-trejnilojn. Laboruloj de la instituto gajnis 3 orajn medalojn Jara produktaĵo, grupo de la sciencistoj en 2005 estis distingitaj per Premio de Scienco.
Oni povas laŭdi la sciencistojn pro ilia laboro, tamen ĉu ĝi estas racia? Ja la mondo estas plenŝtopita je diversaj raketoj, Litovio estas membro de NATO. Ĉu Litovio povas mirigi la mondon en ĉi tiu kampo aŭ havi iun profiton? Ĉu la sciencistoj ne reinventadas la biciklon? Ja malsukcesis provoj produktadi litovajn armilojn...
Subscribe to:
Posts (Atom)