2009-07-24

Kontraŭdira leĝo


Ne kolapsas pasioj pri la leĝo Protekto de neplenaĝuloj kontraŭ negativa efiko de publika informado.
La parlamento (Sejmo) kontestis vetoon de ŝtatprezidento Valdas Adamkus kaj la 14an de julio akceptis la korektitan leĝon. Por la leĝo voĉdonis 87 parlamentanoj, 6 – kontraŭ kaj 25 sindetenis. La nova ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė devis subskribi la leĝon. La leĝo validiĝos de la 1a marto 2010.
Diskutojn elvokis determinitaj en la leĝo kriterioj, laŭ kiuj oni decidas, ĉu publika informado influas negative al psika sano de neplenaĝuloj kaj al ilia fizika, mensa kaj morala evoluo.
Ŝtatprezidento Valdas Adamkus en la vetoo esprimis sian opinion, ke la kriterioj, laŭ kiuj oni konsideras publikan informadon faranta negativan efikon, estas determinitaj abstrakte kaj neklare, tial fakte preskaŭ ĉiam oni povas konstati, ke publika informado efikas negative al neplenaĝuloj. La ŝtatprezidento emfazis, ke abstrakte kaj neklare determinitaj kriterioj malkovras eblecojn al kontrolantaj institucioj precipe libere interpreti, ĉu publika informado efikas aŭ ne efikas negative al evoluo de neplenaĝuloj.
Oponantoj de la leĝo en Litovio fakte subtenas opinion de prezidento Valdas Adamkus kaj asertas ke la leĝo permesos senliman cenzuron en Litovio. Ekzemple, profesoro de Jejla universitato, poeto Tomas Venclova tiel taksas akcepton de la leĝo:
Mi opinias, ke inklino de Sejmo enkonduki cenzuron atestas nur sovetan pensmanieron. Tio, ke apenaŭ 6 parlamentanoj voĉdonis kontraŭ cenzuro, estas granda honto al Litovio.
La leĝo ĝisatendis grandan kritikon ankaŭ en eksterlandoj. Oni povas rimarki, ke la eksterlandaj oponantoj unuece ne konsentas, ke la publika informado, kiu propagandas homoseksualajn, biseksualajn aŭ poligamajn interrilatojn, negative efikas al al psika sano, fizika, mensa aŭ morala evoluo de neplenaĝuloj.
Nederlada ministro pri eksteraj aferoj Maxime Verhagen: Ĉi tiu leĝo plifortigos diskriminadon de homoseksualaj homoj kaj estas ne akordebla (agordebla) kun libero de memesprimiĝo.
Sveda ĉefministro Frederik Reinfedt: Kompreneble, nian konfidon malfortigas ĉiuj signaloj, kontraŭdirantaj al defendo de homaj rajtoj, – kaj aldonis, ke en moderna socio oni ne devus bildigi homoseksualismon kiel ion stranga aŭ fremda.
Internacia organizo Amnesty International (Amnestio Internacia) deklaris, ke la leĝo kreos kondiĉojn malpermesi ajnan diskuton pri homoseksualecon kaj ĝenos laboron de protektamtoj de homaj rajtoj.
Organizo Human Rights Watch (Observanto de homaj rajtoj) sin turnis al prezidanto de Sejmo asertante, ke la leĝo ne devus esti akceptata: La leĝo estas homofobia kaj ĝi devus esti malakceptita. Estus danĝere kaj ne progreseme forpreni eblecon de junaj homoj ricevi informadon bezonatn por memdecido pri sia vivo. Malrespektema vidpunkto al seksuala orientiĝo kiel la hontinda, krude deliktas Eŭropajn normojn. Tio havus ruinigan efikon al lesbaninaj, gejaj, biseksualulaj kaj transseksualulaj junularaj komunumoj.
Ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė organizis laborgrupon, kiu devos prezenti proponojn kiel perfektigi la leĝon.

No comments: