2009-07-28

En Klaipėda – internacia festo


Mi enviis al klajpedanoj. Kvin tagojn en Klaipėda svarmis entuziasmuloj de popola arto el multaj landoj. La havenurbo preskaŭ por unu semajno iĝis multkolora, ĝoja, dancanta, kantanta internacia urbo. Ĉi tie la 22-26an de julio okazis 46a festivalo Eŭropeado (Europeade). Klaipėda atendis ĉi tiun feston preskaŭ 8 jarojn, ekde 2001, kiam la urbestro sin turnis al Internacia Komitato de Eŭropeado, petante permeson organizi ĝin en la Klaipėda. Dum la festo en la havenurbo sian kulturon – dancojn, kantojn, metiojn montris pli ol 20 Eŭropaj landoj, kiujn reprezentis ĉirkaŭ 4000 diversaĝaj partoprenantoj. Laŭ tradicio en malferma ceremonio sin prezentis kolektivoj de ĉiuj gastantaj landoj. Funkciis urbeto Eŭropeado. Tio estas konstanta ekspozicio en publika spaco, en kiu ĉiuj partoprenantaj landoj demonstris siajn naciajn memoraĵojn, librojn pri la lando, kulinaran heredaĵon, metiojn. La urbanojn impresis la festivalo. Ili opinias, ke laŭ riĉeco de la programo al la festivalo povas egali nur Festo de Kantoj.
Komencanto de Eŭropeado estas flamando Mon De Clopper (1922-1998), fondinto de Asocio de Flamanda Popolkulturo (Vlaamse Volkskunstbeweging). En 1964 li organizis en Antverpeno (Belgio) la unuan festivalon, en kiu tiam partoprenis flamandoj, nederlandanoj, angloj, francoj, germanoj kaj elmigrintoj el Ukrainio, Jugoslavio kaj Pollando. Devizo de la festivalo Al Europa junularo respegulis strebon de Mon De Clopper propagandi pacon inter Eŭropa junularo. Li kredis , ke post hororo de du mondmilitoj la junularo devas entrepreni kreadon de la nova Eŭropo – la paca kaj libera.
Ĉi-jara devizo de la festivalo estis Libera kaj paca Europo, en kiu en konsento vivas kulturoj de malsamaj nacioj.
Ĉi-semajnfine – denove festo en Klaipėda: la tradicia Mara Festo kaj renkonto de velŝipoj de regatto The Tall Ships’ Races Baltic 2009.

No comments: