2010-01-02

Ĉesis funkcii atom-energia centralo en Ignalina

Pli ol kvaronjarcenton funkciinta atom-energia centralo en Ignalina, en kiu estis muntitaj plej potencaj en la mondo atomaj reaktoroj, la lastan tagon de 2009 definitive ĉesis funkcii.
Ĉirkaŭ la 20a horo de la 31a decembro oni komencis redukti forton de la reaktoro, kies potenco estis 1338 megavatoj. Post 3 horoj la reaktoro atingis minimuman potencon de 250 megavatoj kaj je la 22 horo kaj 40 minutoj ĝi estis elŝaltita.
La dua reaktoro funkciis 22 jarojn. La unua reaktoro laboris 21 jarojn. Ĝi estis haltigita la 31an de decembro 2005.
La fermitan atom-energian centralon parte anstataŭos termoenergia centralo en Elektrėnai, kiu troviĝas 60 km for de Vilnius. Ĝiaj 2 aldonaj blokoj jam generas elektroenergion kun potenco de 600 megavatoj. La restan parton produktos aliaj landaj centraloj. Litovio ankaŭ importos elektroenergion el Estonio, Rusio, Belorusio, Ukrainio kaj Skandinavio.
Litovio estas la unua ŝtato en la mondo, kiu malakceptis nuklean energetikon. Tamen la registaro esperas, ke ĉi tia situacio daŭros eble nur jardekon. Oni planas, ke en 2018 Litovio denove iĝos la lando de nuklea energetiko. Tiam devus esti konstruita nova moderna atom-energia centralo apud la fermita.
Dum plej proksimaj 10 jaroj ekstera aspekto de fermita la atom-energia centralo ne ŝanĝiĝos. Unuavice estos forigataj kaj sekure staplataj radioaktivaj postrestaĵoj el interno de la centralo, malmuntata kaj vendata kiel ferrubo radioaktive nepoluita instalaĵo. Nur ĉ. en la jaro 2020 komenciĝos malmuntado de la konstruaĵoj.
Aliĝante al Eŭropa Unio (EU), Litovio sindevigis fermi la centralon. Litovio por realigi projektojn, kunligitaj kun sekureco kaj fermo de la centralo, ricevis el EU 4,7 mlrd. da lidoj (1.36 mlrd. da EUR).
Oni planas, ke malmuntadaj laboroj kaj tiuj de enterigado de danĝeraj postrestaĵoj daŭros ĉirkaŭ 25-30 jarojn.

1 comment:

olinpino said...

Ankaù Italio malakceptis nuklean energetikon surloke, sed nuna registaro klopodas konstrui denove centralojn dum la venontaj jaroj. Tiu estas grava eraro pro kostoj kaj pro malhavitaj teknologiaj konoj; sed plie pro la geologia sikuro, la sano de la log^antoj, kaj la forigado de postrestaj^oj.
Bondezirojn al vi, kaj al ni.

Olinpino
Bologna - Italio