2009-12-28

Leĝigita komplika budĝeto de la ŝtato


La 21an de decembro litova ŝtatprezidento Dalia GRYBAUSKAITĖ decidis subskribi ĉiujn tri ĉefajn leĝojn – pri ŝtata budĝeto por la jaro 2010, pri budĝeto de ŝtata sociala asekuro kaj provizoran leĝon pri redukto de socialaj elpagoj.
D. Grybauskaitė diris, ke la Registaro konsideris ŝiajn ĉefajn postulojn, ke ne estu pligrandigataj impostoj nek al la negoco, nek al la loĝantaro, ke estu protektitaj plej difekteblaj tavoloj de la loĝantaro – maljunecaj pensiuloj kaj handikapuloj, ke la patrinoj, edukantaj la infanojn ankaŭ ne estu ofendataj.
En la jaro 2010 oni planas ricevi en la ŝtatan budĝeton 13,378 miliardojn da lidoj (je 7,1 % malpli ol en 2009) kaj elspezi 18,308 mlrd. da Lt (je 4,7 % malpli ol en 2009). La planata deficito – 4,929 mlrd. da Lt (aŭ 5,9 % de la malneta enlanda produkto).
Kun subvencio de Eŭropa Unio, sekvontjara enspezo de la ŝtata budĝeto devus esti 21,27 mlrd. da Lt (je 2,2 % pli grandaj ol en2009). La elspezoj estos ankaŭ je 2,2 % pli grandaj ol en2009 – 26,2 mlrd. da Lt. Oni planas sekvontjare pruntepreni 8,96 mlrd. da Lt.
Por sociala asekuro oni planas enspezi 9,886 mlrd. da Lt  kaj elspezi 12,593 mlrd. da Lt. Povas esti, ke la ŝtato devos pruntedoni al Fonduso de Sociala Asekuro SoDra, kiu nuntempe troviĝas en financa kavo, ĉirkaŭ 3,5 mlrd. da Lt.
Unu EUR valoregalas al 3,4528 Lt.

No comments: