2010-01-09

La unuaj en Litovio dum 2009

Ŝtatprezidento Dalia GRYBAUSKAITĖ estas titolita La Jara Homo. Unuafoje ĉi tiun titolon ricevis virino. En 2005, 2007 kaj 2008 D. Grybauskaitė estis menciata inter 5 plej popularaj homoj de la lando. La pridemandadon jam 17 jarojn plenumas Litovia kaj Grandbritia kompanio por esploro de merkato kaj publika opinio Baltijos Tyrimai.
Litova Radio elektis kaŭnanon Mindaugas MACIULEVIČIUS (28-jara) kiel Homon de la Radio. M. Maciulevičius preskaŭ 10 jarojn laboris en Irlando, estis aktiva membro de loka litova komunumo, nun  kontribuas al iniciato de Agrikultura Domo por organizi bazarojn, en kiuj bienuloj povas komerci sen perantoj per agrikulturaj produktoj.
Linas KLEIZA (25) kaj Gintarė PETRONYTĖ (20) estas la plej bonaj basketbalistoj. Tion decidis 14057 basketbal-amantoj. Ambaŭ basketbalistoj nuntempe ludas en grekaj basketbalaj kluboj. G. Petrotynė reprezentas klubon Athinaikos (Ateno), L. Kleiza ludas en Olympiacos (Pireo).
En baloto, kiun organizis Litova Nacia Olimpika Komitato, loteria kompanio Olifėja kaj gazeto Lietuvos Rytas, 9468 legantoj elektis la plej bonan sportiston de la jaro. La titolon gajnis 27-jara sportistino Simona KRUPECKAITĖ (biciklado sur dromo). En la baloto partoprenis 9468 legantoj. En Pollando okazinta mondkonkurso ŝi venkis personan konkuron en 500-metra distanco kaj plibonigis mondan rekordon, gajnis bronzan medalon en sprinta konkuro. Ŝi estis la unua en multdisciplina konkuro de Eŭropa konkurso.
Cetere, ankaŭ sportaj ĵurnalistoj decidis, ke S. Krupeckaitė estas Sportistino de 2009.
20-jaran naĝiston Giedrius TITENIS sportaj ĵurnalistoj elektis kiel la plej bonan sportiston. Li gajnis bronzan medalon en monda konkurso (200-metra distanco) kaj plibonigis kelkajn malnovajn Litoviajn rekordojn.
Vilna basketbala teamo Lietuvos Rytas estas titolita Teamo de 2009. Vilnaj basketbalistoj gajnis Pokalon de Eŭropo, iĝis ĉampionoj de Litovio kaj Baltaj landoj.
 Fortulo subserĝento Vidas BLEKAITIS (37) estas elektita kiel la plej bona sportisto de litova armeo. En 2009 li gajnis arĝentan medalon en fortula konkurso de Litovio kaj okupis la 4an lokon en Usona fortula konkurso Arnold Strongman.

No comments: