2010-01-15

Kruela masakro de delfenoj en Danio


D-ro Algirdas KNYSTAUTAS publikigis ĉi tiun leteron en kelkaj gazetoj, dissendis ĝin retpoŝte al privataj personoj.
Nia amiklando Danio. La profunde civilizita, profunde liberala kaj tolerema. Se iu el la legantoj traktos barbaran amasan masakron de Kalderonaj delfenoj kiel toleremon, mi opinias, li certe trompiĝos. Mi insiste proponas rigardi la fotojn, kvankam mi devas averti, ke ili povas stresigi sentemajn homojn.
Ĉiu-jare en insularo Ferooj, kiuj apartenas en Danio, okazas "festo", kiun loka loĝantaro nomas "Grindadrap". Momentoj de la "festo" estas fiksitaj en la fotoj, kiujn eĉ komenti ne decas. Se estaĵoj, kiuj nomiĝas homoj, povas tiel senhonte murdi afablajn, saĝajn, sin konfidantajn al la homoj delfenojn, tiujn estaĵojn oni devus alkalkuli eble nur al krokodiloj, sed certe ne al pensantaj aŭ al iom sentantaj loĝantoj de nia planedo.
La celo de la festo estas "konsekri" adoleskulojn al viroj. Tamen kiel oni povas rimarki en la fotoj, adoleskuloj tie ne multas. La festo estas nekomerca kaj ĉiuj dezirantaj sadistoj povas partopreni en ĉi tiu horora Valpurga tago. Tiam estas murdataj proksimume 950 delfenoj.
Mi opinias, ke Baltmaro povis aspekti simile, kiam Piceo vokis sian edzon kolubron Ĵilvinas, jam dishakitan per falĉiloj fare de la fratoj*. Simile aspektas ankaŭ golfoj en Japana maro, kie loka loĝantaro "flegante prapatran kulturon" murdas delfenojn. Oni ne kontraŭstaros al Japanio. En la Dua mondmilito ĝi vican fojon pruvis sian kruelecon, maskitan per sakuraj floroj, nun ĝi estas la dua en la
ekonomika mondo. Tial ĝi murdas por "sciencaj" celoj tion, kio trafas ĉemane. Kaj ĝi sin pravigas al neniu.
Tamen Danio estas en Eŭropa Unio. Ja ĉi tie validas iuj normoj, devigaj al ĉiuj landoj. Finfine Danio estas nek Kipro, nek Malto, kie ĝis nuntempo (ja estas transira periodo!) estas murdantaj centmiloj da migrantaj birdoj, kiujn ni protektas.
Loka loĝantaro de Ferooj ĉi tiun "feston" nomas kulturo. La kulturo! Eble eĉ simfonia orkestro ludu al la sadistoj? Miaopinie, duono de la pensanta kaj sentanta mondo devus kunveturi en ĉi tiun "feston" kaj laŭ ekzemplo de Baltia Vojo krei vojon de la vivo. Delfenoj estas la plej saĝaj el ĉiuj mamuloj. La plej sentemaj, plej komprenemaj, ĉiam amantaj homojn kaj kun ili komunikantaj.
Per siaj menskapabloj ili nur apenaŭ diferencas de homoj. Nur je kelkaj percentoj. Aliaj "saĝaj" bestoj – simioj, porkoj, mi jam ne parolas pri hundoj, signife postlasas de delfenoj. Do vi nur ekpensu, kiajn suferegojn devas elteni ĉi tiuj afablaj kaj saĝaj bestoj dum ĉi tiu "festo" de barbaroj. Eĉ la plej perfekta mara rabisto delfeno orcino neniam atakis la homon. Kaj ni? Movado "Už gamtą" (Por la Naturo) deklaras la plej profundan indignon pro okazigo de malhumaneco en la lando de Eŭropa Unio. Ni invitas ĉiujn litovojn skribi protestajn leterojn al Ambasadejo de Dania Reĝlando. Ni esperas, ke ĉi tiuj leteroj – ordinaraj kaj elektronaj – estos multaj. Tio estos nia kontribuo, ke la homo ne hontu nomiĝi homo.
 Algirdas Knystautas, gvidanto de movado "Už gamtą"
(Por la Naturo).

Jen fotoj kaj video.
---
*
Kaj sur ondoj nature
Vestitaj en blank’
Proksimiĝas… Terure!
La ŝaumo el sang’.
(Salomėja NĖRIS, Piceo la reĝino de kolubroj, trad. P. Čeliauskas)

1 comment:

Ganto said...

Opinio de Valdas B.:
Koreoj manghas hundojn, tataroj - chevalojn, ferooj - delfenojn. Nacia plado. Same karakula chapo - nacia vesto. Certe ne amasbuchado, sed sezona chasado. Chu ni rajtas atenci unikan feston, inicon de fishistoj, chasistoj? Ferooj mem formanghas, per tio ne faras komercon. Kaj ne ekstermas la populacion. Se delfenoj estus tiom saghaj, ili mem evitus tiun bordon en tiu sezono.