2010-02-21

Ĉu estos en Vilna malnovurbo Tibeto-skvaro?

La 6an de februaro en Vilna malnovurba distrikto Užupis (Ĉerivero), en skvareto ĉe strato Malūnų (strato de Muelejoj) okazis kultura aranĝo Ĉi tie estas Tibeto-skvaro, por subteni iniciaton doni al la skvareto nomon de Tibeto.

Kvankam Vilna magistrato ne povas solvi la problemon jam pli ol unu jaron, tamen por komunumo de Užupis kaj iniciatintoj de la ideo ĉi tiu skvareto jam estas Tibeto-skvaro (Tibeto skveras).
Dum la aranĝo estis konstruita glacia stupao – la sankta konstruaĵo en Budhisma kulturo kaj ĝi estis ornamita per diverskoloraj preĝflagetoj. Sur neĝo oni pentris mandalojn, estis kolektataj subskriboj por subtenado de la skvareta ideo.

Per ĉi tiu aranĝo oni intencis atentigi la socion kaj politikistojn pri indiferenteco de Vilna magistrato kaj, povas esti, eĉ ties speciala prokrasto en realigo de projekto pri Tibeto-skvaro. Membroj de neformala grupo por subtenado de Tibeto jam la 19an de decembro 2008 enmanigis la projekton al Vilna magistrato.

En 2001 Tibeta spirita gvidanto Dalai-Lamao gastinte en Litovio, vizitis ankaŭ tiel nomatan Respublikon de Užupis. Al li estis atribuita honornomo de Civitano de Užupis. Ĉi tiu vizito estis naskis ideon tiamaniere eternigi  nomon de Tibeto en Užupis.

Laŭ opinio de la iniciatintoj, ĉi tiu skvaro devus doni pli profundan sencon kaj pli grandan signifon al kultura kaj spirita kunlaborado inter Vilnius kaj Tibeto. Ĝi ankaŭ atentigus la socion al deliktoj de homaj rajtoj en Tibeto.

La 17an de februaro Komitato pri Kulturo, Klerigo, Sporto kaj Junularaj Aferoj ĉe Vilna magistrato aprobis iniciaton fondi Tibeto-skvaron en Užupis. Tamen la afero ne iras glate, ĉar Ĉina ambasadejo aktive esprimas sian negativan pozicion kontraŭ tiu iniciato.
Tiuj, kiuj subtenas ideon de Tibeto-skvaro estas invitataj subskribi peticion Por Tibeto-skvaro en Vilnius.

No comments: