2010-02-22

Logotipo de litova dezajnistino reprezentos la Jaron de Interproksimiĝo de Kulturoj

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 17an de decembro 2007 proklamis la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimiĝo de Kulturoj (rezolucio 62/90). Antaŭ nelonge UNESCO informis, ke la Jaron de Interproksimiĝo de Kulturoj reprezentos la logotipo verkita de litova dezajnistino Ieva Marija DAUTARTAITĖ. En 2009 ŝia verko trafis en naŭopon de la plej bonaj laboroj en Internacia konkurso de logotipoj Dezajno 21 , kiun organizis UNESCO.

Ieva Marija Dautartaitė en 1996 finis dezajnstudojn en Vilna Artakademio. Ŝi havas 15-jaran laborsperton en dezajna kampo. I. M. Dautartaitė estas partoprenantino kaj laŭreato de diversaj internaciaj dezajnkonkursoj.

Dum la Internacia Jaro de de Interproksimiĝo de Kulturoj UNESCO instigas ŝtatojn membrojn organizi kaj realigi politikajn kaj kulturajn iniciatojn en ŝtata, regiona aŭ internacia nivelio. Atento de internacia socio devas esti direktita al graveco de kultura diverseco kaj kultura dialogo ilustrante per ekzemploj el bona praktiko, kiel kulturoj kaj civilizacioj kompletigas unu la alian, batalante por homaj rajtoj kaj kontraŭ novaj formoj de rasismo kaj diskriminacio.

No comments: