2010-02-13

Eksiĝis ĝenerala prokuroro

La 11an de februaro la Sejmo aprobis eksiĝon de ĝenerala prokuroro Algimantas VALANTINAS kaj proponon de ŝtatprezidento Dalia Grybauskaitė provizore plenumi la oficon al prokuroro Raimondas Petrauskas.
En vidkampon de la socio kaj amaskomunikiloj A. Valantinas trafis post la 5a de oktobro 2009, kiam en Kaunas estis mortpafitaj juĝisto Jonas Furmanavičius kaj Violeta Naruševičienė. Kaŭnano Drąsius Kedys akuzis ilin kaj ankoraŭ 3 personojn je perado de sekskuniĝo kaj je malvirtigo de lia filino kaj ties kuzino, kiu estas filino de la murdito V. Naruševičienė. Inter tiuj 3 personoj estas ankaŭ  Laima Stankūnaitė – la fratino de V. Naruševičienė  kaj lia ekskonkubino kaj patrino de lia filino. D. Kedys pro la malvirtigo turnis sin al justicaj instancoj, tamen nur antaŭ nelonge la afero estis transdonita al juĝo.
La murdoj elvokis grandan resonancon en la socio. Iuj konsideras suspektatan je la murdoj D.Kedys (li ankoraŭ ne estas kaptita) batalanto kontraŭ pedofilio. En grandaj urboj de la lando okazis protestoj ĉe prokurorejoj.
La Sejmo entreprenis esploradon, ĉu plendoj de D. Kedys estis esplorataj laŭ postuloj de leĝoj, sen prokrasto ktp.
La 21an de januaro la Sejmo deklaris, ke la pedofilia afero estis esplorata fuŝe, malrapide, pro pasiveco de oficistoj ne estis malhepita la murdo de du homoj.
En la konkludoj oni asertas, ke ĝenerala prokuroro Algimantas Valantinas ne kapablis konvene organizi laboron de la institucioj, kiujn li estras kaj malbone plenumadis devojn, antaŭviditaj por li en juraj dokumentoj.
La 1an de februaro post trihora vizito de A. Valantinas en la Prezidentejo, ŝtatprezidento D. Grybauskaitė konsentis, ke la ĝenerala prokuroro povas labori plu. Nuntempaj paŝoj de Ĝenerala Prokurorejo permesas konsideri ĝian agadon pozitive, – asertis tiam ŝtatprezidenta presreprezentanto Linas Balsys. Ĝuste tiam A. Valantinas informis, ke tiel nomata Kaŭna pedofilia afero baldaŭ estos transdonita al juĝo.
Tamen post 4 tagoj la ĝenerala prokuroro deklaris pri sia eksiĝo.
A. Valantinas estis nomumita ĝenerala prokuroro en 2005. La ĝeneralan prokuroron nomumas kaj eksigas la ŝtatprezidento kun Sejma aprobo.
Dum 20-jara historio de rekreita sendependa Litovio neniu ĝenerala prokuroro laboris la tutan 7-jaran kadencon.
Jen kelkaj ĉi-temaj opinioj.
Mi deziras diri, ke rapida justeco estas ne sufiĉe bona justeco. Ĉi tie estas same kiel rapida nutraĵo, – parolis A. Valantinas, substrekante, ke strebante ne dilekti rajtojn de ĉiuj homoj partoprenantaj en la proceso, oni ne devas altrudi sian opinion. La opinio devas esti kontrolita per determinitaj proceduroj. Do pro tio la proceso iĝas pli longa.
Kazimieras Motieka , advokato, eksa vicprezidanto de la Supera Konsilio, signaturinto de Akto pri Rekreo de Sendependa Litovia Ŝtato:
La Ĝenerala Prokurorejo malgajnis en gajninda situacio. Ĝi devis tuj reagi al trudado en ĝian laboron. Kaj ĝi estus ĝisatendinta subtenon de amaskomunikiloj kaj de la socio.
Zita Sličytė , advokatino, eksa parlamentanino.
Nia prokurorejo vere malbone laboras dum tuta periodo de la Sendependeco. Ni finfine trafis en la situacion, kiam laboron de prokuroroj kontrolas homamaso. La prokurorejo estas kvazaŭ senbrida rajdĉevalo. La homamaso, kavazŭ vakeroj, ĝin kaptadas kaj postulas, ke ĝi iru laŭ vera vojo.

No comments: