2010-02-07

"Spiĉki" – veteranoj de litova andergraŭndo (underground)

Grupo Spiĉki (de rusa vorto спички – alumetoj) muzikas ekde 1992. En 1993 jam sin prezentis en festivalo La  Plej Malbonaj Grupoj. Ekde tiam ili ne ĉesas verki kaj poiomete kreskigas novajn generaciojn de la aŭskultantoj. Spiĉki jam eldonis 6 muzikajn albumojn (la 6a nuntempe estas verkata), privojaĝis multajn Eŭropaln landojn, en Vilnius lanĉis klubon de alternativa muziko Musė (Muŝo).
Pli multe rakontas gvidanto Slavka.
Prezentu Spiĉki.
Spiĉki estas muzika projekto, kreiĝinta antaŭ 17 jaroj. Komence ni estis 3 agantoj, kiuj fondis muzikgrupon Spiĉki. Nuntempe estas kvin plus unu.
Kiel kreiĝis la grupo?
Interesa situacio: ni estis kun Ivan (akordiono, vokalisto), ni ludis kune ekde 8-jara aĝo (li estis 8-jara, mi – 7-jara). Ivan ludis kun akordeono, mi provis per gitaro, basgitaro kaj drumoj. Ni realigis tian strangan muzikan projekton. Tiel ni ludis ĝis la 15-jariĝo. Kiam mi eniris universitaton, tie renkontis Andrej'on, kiu ludis per basgitaro, kaj naskiĝis ideo, ke oni devas kolektiĝi kaj ludi. Cetere, ankaŭ la tempo estis taŭga – Litovio jam unu jaron estis sendependa. Tiel unuiĝis nia triopo. Ni provis ludi rokabilon-psikobilon kun akordiono anstataŭ gitaro, poste laŭgrade ni iĝis kolektivo, kiu komencis tre multe eksperimenti. Kaj tiel forkuris 17 jaroj.
Kio pli gravas por Spiĉki – amikeco aŭ muziko?
Amikeco. Eble eĉ ne amikeco, sed filozofio. Tiel oni povas firme aserti, ĉar diverstempe la grupon estis forlasis jen tiu, jen alia homo, tamen iel ĉiuj revenas... Kun la homoj, kun kiuj ni kune muzikas, ni nepre ankoraŭ ion agas. Do nia amikeco ne limiĝas nur je muziko, kvankam la muzikado al ni ĉiuj estas tre grava. Kiel mi al ĉiuj diras, tio estas la tribuno, el kiu vi povas laŭte diri, kion vi pensas.
Kio plej gravas en Spiĉki por vi mem?
Por mi ĉiam estas plej gravaj homoj, kaj ne gravas, ĉu tiuj, kun kiuj vi ludas, aŭ tiuj, kiu venas aŭkulti. Plej grave estas la homoj, ilia interna mondo, iliaj aspiroj, voloj, pensoj, iliaj koroj. La homoj estas la fundamento, el kiu elkreskas ĉio alia.
17 jaroj de muzikado estas unika fenomeno sur la sceno de litova andergraŭndo. Kio estas tiu "motoreto", kiu tenas vin kune?
Unue ni kantas ruse, komunikadas ruse, pensas ruse. En Litovio tio ne kutimas, ĉar plej multe oni kantas litove aŭ angle. Ni aŭdis, ke ni parodias iun rusan rokon, tamen ni muzikas nek rusan, nek litovan rokon. Simple ni pensas ruse, tamen ni estas veraj litovoj vilnanoj, kaj Vilna pulso, bonfarto de la homoj tre gravas al ni. Mi diru, ke nia tuta verkado estas verkado de urbo Vilnius. Vilnius estas la punkto, en kiu ni fartas bone, kaj pro tio ni ĉiam ion faras.
Ni havis okazon ludi en multaj landoj, tamen malgraŭ tio, ni ĉiam revenas en la ĉefurbon. Vershajne nome Vilnius estas tiu motoreto…
Vi muzikas ekde la jaro 1992. Dum tiom da tempo unuj viaj aŭskultantoj plenkreskis, venis la pli junaj ktp. Kion vi sentas vidante de sur la scenejo diversajn aŭskultantajn generaciojn?
Vi bone demandis. Lastatempe ni rimarkis, ke venis tute nova generacio. Ĝi estas junularo 14-jara – 15-jara, kiu plej ofte ne komprenas rusan lingvon. La gejunuloj estas pli junaj ol la grupo!
Ofte mi aŭdas multajn negativajn taksoj pri la junularo: laŭdire ĝi estas difektita, ĝi interesiĝas nur pri interreta spaco, unuvorte – nenio estas bone. Mi opinias, ke tiel ne estas. Eĉ male: la junularo estas pli prudenta, pli vigla, signife pli multe komprenanta ol tiuj, kiuj estis antaŭe. Kaj en iliaj kapoj estas ĉio en ordo, ĉar el tio, kiom da tempo ni muzikas kaj komunikas kun ili, ni vidas, ke ĉio iras al bono. Miaopinie, junularo nuntempe uzas malpoli da narkotaĵoj kaj alkoholaĵoj. Ĉi tiuj gejunuloj estas saĝaj. Ili ricevas multe da informo, ili kreskis en demokrata socio, tial jam kapablas distingi, kio al ili plaĉas kaj kio ne plaĉas.
Se paroli pri tiel nomataj "maljunuletoj"... Ili kreskis kune kun ni – ni donis al ili kaj ni multe ricevis de ili. Tio estas reciproka amo...
Ni parolu pri konceraj vojaĝoj de Spiĉki. Multoj opinias, ke se la grupo ne estas komerca, do tiam ĝi neniam elŝoviĝas el sia garaĝo. Tamen ne estas tiel. Jen vi havis pli ol unu koncerta turneo. Ĉu estas malfacile por la nekomerca grupo sin pretigi al koncertvojaĝoj?
Ni ĉiu-jare, eble jam dek lastajn jarojn, veturas muziki al Germanio. Ni sukcesas sufiĉe bone. Ĉiufoje venas pli kaj pli da spektantoj. Ni havas konstantajn lokojn, kien nin oni invitas. Ni muzikas kaj por pankoj, kaj por sesdekjaraj maljunulinoj.
Mi opinias, ke en Litovio estas deformita percepto de andergraŭnda kulturo. Kio estas andergraŭnda kulturo? Tio estas la kulturo, el kiu nome naskiĝas kulturo. Vi ne havas monon, super vi ekzistas neniaj ministerioj, tamen vi ion faras, vi kreas aldonitan kulturan valoron. Mi parolas ne nur pri muziko.
Tamen en Litovio estas subtenataj nur diversaj, krude dirite, idiotoj, tamen alternativa kulturo estas kvazaŭ malaltnivela.... Plimulto da homoj ekaŭdinte andergraŭndo timiĝas, kaj ili eĉ ne provas ekscii, kio estas tio, ne deziras profundiĝi, ne deziras vidi. En la Okcidento homoj komprenas, ke alternativa kulturo estas la bazo, de kiu sin puŝinte oni povas kreski. Ekzemple en Francio, Hispanio estas nome tia kompreno de alternativa kulturo.
Vi pli ol unu fojon vojaĝis tra Rusio, Germanio, aliaj Okcidenteŭropaj landoj. Ĉu vi sentas diferencojn inter la andergraŭndaj scenejoj?
Estas malfacile paroli pri Rusio, ĉar ni unuafoje tie koncertis nur antaŭ du jaroj. En Rusio oni rigardas al andergraŭndo iomete pli serioze, ĉar ĝi iasence batalas aŭ almenaŭ kontraŭstaras kontraŭ nedemokratio, kiu ankoraŭ sufiĉe multas en ĉi tiu lando.
En Okcidentaj ŝtatoj vi surprizos je nenio. Tie ĉiu-tage alvenas centoj da muzikgrupoj el la tuta mondo. Povas esti, homoj jam supersatiĝis je ĉio.
Spiĉki foje koncertis en Berlino okaze de jara datreveno de detruigo de Berlina Muro. Mi venis tien unuafoje. Ni muzikis kune kun brazilanoj, usonanoj, meksikanoj, eĉ ĉeestis kolektivo el Kubo. Tamen germanojn tiu “koktelo” ne surprizis.
Okcidentanoj iras al koncertoj aŭskulti muzikon, sed por drinkado elektas alian lokon. Ĉe ni ankoraŭ ne ekzistas granda diferenco inter aŭkultado de muziko kaj ebriiĝo…
Kion Spiĉki planas estontece?
Neniam ni havis planojn, estas tre komplike ion decidi pri estonteco. Cetere, ni preparas novan muzikalbumon, tamen tio estas nome realigo de niaj ideoj.
Interparolis Goda Raibytė (El Bernardinai)

No comments: