Naskiĝinta antaŭvespere de la 11a de Marto (Tago de Rekreo de la Sendependeco), la poeto forlasis nin en mateno de Tago de Rekreo de la Ŝtato, kiam en malvarma februara vetero flirtis la festaj trikoloraj flagoj, kiujn revenigi en niajn stratojn kaj korojn li estis alvokita. Li mortis la 16an de Februaro, kiel ankaŭ Patriarko de litova nacio doktoro Jonas Basanavičius.
Apenaŭ pli trafe oni povas karakterizi la perdon por Litovio, ol tion faris esploristino de litova literaturo profesoro Viktorija Daujotytė:
Mi dezirus citi la vortojn, kiujn Alfonsas Nyka-Niliūnas diris antaŭ pli ol duoncento da jaroj, eksciinte pri morto de Vincas Krėvė.
"En Filadelfio mortis Krėvė. Unua impreso de la sciigo estas kvazaŭ mortis Nemunas, Vilna Katedralo, aŭ Šatrija-monto. Tiel profunde li enradikiĝis en mian konscion".
Mi dezirus daŭrigi ĉi tiun penson kaj mi ne timas diri, ke al mi ĉi tiu sciigo impresis simile: kvazaŭ mortis lia patrolanda rivero Nemunas, Vilna Katedralo. Kvazaŭ ankoraŭfoje mortis Mindaugas, Mažvydas, Donelaitis, Daukantas. Kvazaŭ ankoraŭfoje mortis prusa lingvo.
Justinas Marcinkevičius naskiĝis la 10an de marto 1930 en Važatkiemis (distrikto Prienai). En 1954 li finis studojn de litova lingvo kaj literaturo en Vilna Universitato. Ekde 1955 li estis membro de Litova Verkista Asocio (LVA), laboris en redakcioj de revuoj Genys (Pego - revuo por infanoj) kaj Pergalė (Venko – revuo de LVA), ekde 1965 estis verkisto profesiulo.
J. Marcinkevičius estis membro de iniciata grupo Sąjūdis, membro de Litova Scienca Akademio (ekde 1990).
Justinas Marcinkevičius eldonis pli ol 30 poeziajn librojn. La unua libro Prašau žodžio (Mi petas la vorton) aperis en 1955. La poeto mem parolis, ke plej grava turno en lia verkado estis poemo Donelaitis (1964), en kiu estas esprimita poeta ideo pri vivo kaj morto de la nacio kaj nacia kulturo.
Apartan signifon havas drama trilogio Mindaugas (1968), Mažvydas (1977) kaj Katedra (Katedralo, 1971). Dum la soveta periodo ĝi vekis memestimon de litova nacio.
***
Litovio (Lietuva de Justinas Marcinkevičius)
Bele bele min kreskigis kampo,
vojo, herbo kaj rivero;
je la mano min kondukis bele
longa tago de l' somer.
Bele bele jen arbaroj plenis
de dolĉberoj, de kukoloj.
Bele bele jen la sun' subiris
al ripozo de vesper'.
Bele jen la vortoj sonis:
kampo, herbo, voj', rivero,
kaj el ili do elkreskis bele
unu vorto: Litovi'.
(trad. Petras Čeliauskas)
No comments:
Post a Comment