2011-02-04

Kie etnaj malplimultoj devas gardi sian langon

Lingvaj rajtoj de sufiĉe multnombraj malplimultoj rusaj kaj polaj, en tri eks-sovetaj respublikoj, kiuj en 2004 aliĝis al Eŭropa Unio (EU), estas preskaŭ ne observataj. 

Tiel opinias dana ĵurnalisto Jan Hunin, rezidanta en Varsovio. Lian  artikolon la 6an de januaro  publikigis  TTT-ejo Presseurop.

Mi spertis strangan okazaĵon manĝante en restoracio de  Šalčininkai (la distrikta urbo ĉe suda ŝtatlimo de Litovio).

En ĉi tiu regiono tri kvaronoj de la loĝantaro estas poleparolantoj, do mi, kompreneble, supozis, ke kelneroj de la restoracio parolos kun mi pole, tamen mi estis surprizita. Ĉiuj menuoj sur la tablo estis en litova lingvo, la lingvo, kiun komprenas nur litovoj. La kelnerino alportis la menuon en pola lingvo nur ekaŭdinte, ke mi parolas pole.

Mi pensis, ke okazis hazarda miskompreno. Tamen post unu semajno en Latvio mi parolis kun reprezentanto de loka rusa malplimulto, kiu rakontis, ke informado en Riga urbodomo estas prezentata en ĉefaj lingvoj de EU, sed ne en la rusa, kiun parolas duono de la urbanoj. Nur petinte helpon, ruseparolantoj ricevas speciale preparitajn broŝurojn.

Al demando, kial tiel estas, homoj respondas, ke rusa lingvo estas oficiale agnoskita nek en Latvio, nek en EU. Tamen Bruselo ne kulpas pro priplorinda konduto rilate etnajn malplimultojn en Baltaj ŝtatoj, kiu estas la plej malbona en Latvio kaj Estonio. En tiuj landoj la civitanecon povas ricevi nur tiuj, kiuj sukcesis en ekzameno pri la ŝtata lingvo.

Kaj  preskaŭ post du jardekoj ekde dismuntado de Soveta Unio la rezulto estas tia, ke ĉirkaŭ duono de rusoj, loĝantaj en ĉi tiuj landoj, ne havas la civitanecon.

En antaŭnelonge okazinta magistrata baloto en Riga povis voĉdoni eksaj loĝantoj, elmigrintaj al ajna  lando de Europa Unio. Tamen ĉi tiun rajton ne havis multaj rusoj, naskiĝintaj kaj plenkreskintaj en la lando. Antaŭ kelkaj jaroj simila situacio eble estis komprenebla, almenaŭ en Latvio, kie rusa malplimulto reprezentas kvaronon de la loĝantaro kaj estis konsiderata kvina kolono. Tamen antaŭ 7 jaroj  Latvio aliĝis al EU, ĝi estas membro de NATO. Certe  venis tempo amendi la leĝon.

Urĝa pliboniĝo de ĉi tiu situacio havas mizerajn ŝancojn, ĉar subteno de la eksterlando estas apenaŭ atendata. EU, kiu fieras pri siaj demokrataj valoraĵoj, strange silentas pri problemoj de la malplimultoj en Baltaj ŝtatoj. Sole en lasta monato delegito de Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj deklaris, ke Litovio rajtas  postuli, ke polaj nomoj en oficialaj dokumentoj estu transkribataj laŭ ortografio de litova lingvo. Eĉ pli malbone, oni devas scii, ke en Litovio estas totale malpermesita publika  afiŝado en pola lingvo, eĉ en teritorioj, kie loĝantaro pole parolanta estas en la plimulto.

EU ankaŭ en Latvio ne deziras montri pozitivan ekzemplon. Informada Centro ĉe Eŭropa Parlamento antaŭnelonge  petis jam menciitan ruson, kiu eksplikis sian vidpunkton pri la politiko, aplikata en la urba konsilio de Riga, ke li gvidu diskuton pri historio de Latvio. Lastmomente li estis neatendite informita, ke liaj servoj ne estas bezonataj. Oni klarigis tiel: "Ne pro tio, ke vi estas ruso, sed pro tio, ke vi ne estas latvo". Estis trovita "aŭtentika" latvo, kiu anstataŭis lin.

Dum lastaj semajnoj Bruselo denove demonstris neglektan vidpunkton al protektado de fundamentaj rajtoj, respondante al nova leĝo en Hungario. Samtage, kiam la parlamento en Budapesto aprobis kontraŭdiran leĝon pri amaskomunikado, Eŭropa Komisiono donis verdan lumon al la landa popolisma registaro, daŭrigante je 3 jaroj malpermeson vendi agrikulturajn parcelojn al eksterlandanoj.  Do, nemirinde, ke homoj serioze parolas pri Bruselo pli kaj pli malofte.






***
En la unua foto vi vidas ŝildon ĉe limo de vilaĝo Buda Zawidugierska (litove Užvidugirių Būda, ankaŭ Vidugirių Būda) en nord-orienta Pollando (distrikto Sejny,  Punska municipo), kie loĝas  granda litova komunumo. Do, Pollandaj leĝoj permesas publikajn dulingvajn surskribojn.

En Litovio publikaj surskriboj povas esti nur en la ŝtata lingvo, t.e. litova. La dulingvaj  surskriboj estas kontraŭleĝaj.  

Per la dua foto (aŭtoro Rokas Medonis) estas ilustritaj multaj interretaj artikoloj, kiuj informas, ke en distriktoj Vilnius kaj Šalčininkai estas ignorata juĝa decido forigi stratŝildetojn  kun pollingvaj surskriboj.

1 comment:

Russ Williams said...

Dankon pro la interesa informa artikolo! Mi ne konstatis tion, ke tiom multaj ruslingvanoj loĝantaj en Latvujo tamen ne povas havi civitanecon.

Krome interesas, ke mi aŭdas multe pli ofte pri tiaj lingvorajtaj aferoj en Esperanto ol en nacia lingvo...