2011-12-31

Monsinjoro Lionginas Vaičiulionis: Mi spertis neniajn spiritajn interrompojn, neniajn krizojn

Tradicie dum la kongresoj de Litova Esperanto-Asocioj estas solene honorataj tiu-jaraj jubileuloj.
Dum ĉi–jara kongreso la Asocio gratulis la estraranon, IKUE-anon, animzorganton de litovaj esperantistoj katolikoj, Monsinjoron Lionginas VAIČIULIONIS okaze de lia 80a naskiĝdatreveno.

Tamen hodiaŭ la jubilea gratulo jam ne konvenas kaj oni ne povas imiti la Asocion, ĉar la 2an de januaro Monsinjoro festos sian postjubilean naskiĝtagon. Do, Barelo gratulas  Monsinjoron okaze de la Naskiĝtago kaj Nova Jaro kaj bondeziras al li sanon kaj multe da riĉenhavaj jaroj. 


Antaŭ pli ol tri jaroj Audronė Lapienienė el  Bernardinai.lt  paroligis  Monsinjoron okaze de lia 50-jara  pastra laboro. Do, la publikaĵo ne estas freŝa, tamen la enhavo, ideoj kaj pensoj de Monsinjoro ne malaktualiĝis. Bonvolu  legi fragmentojn de la intervjuo kaj vi mem konvinkiĝos je tio.

Kiam oni renkontas la homon, studinta  sciencojn en pastra seminario, tuj ekstaras imagaĵoj el romano En la ombro de la altaroj de Vincas Mykolaitis-Putinas*. Ĉu ankaŭ vi alfrontis la dilemon?

Vi vidas, eble tiu, kiu ne havas kaj ne havis piecon, enirinte pastran seminarion  kunpuŝiĝas kun multegaj demandoj. Tie ekzistas nenia malfacileco. Mi spertis neniajn spiritajn interrompojn, neniajn krizojn. Vi vidas, mi naskiĝis sub favora stelo. Ja post la milito oni varbadis sacerdotojn, ke ili aliĝu al KGB (sekreta polico kaj spionagentejo en Sovetio). Tamen min neniu agitis – nek kiam mi estis seminariano, nek kiam mi pastris.

En la seminario oni dediĉis grandan atenton al la studoj. Tie estis forta instruado, tamen mi bone sukcesis en la studoj kaj ili plaĉis al mi. Ni ne nur studis. Ni havis liberan tempon kaj  povis praktiki sporton, muzikadi.

Ni organizadis retpilkajn kaj basketbalajn matĉojn. Nia basketbala grupo invitis al sportludo aviadistojn, kiuj estis niaj transmuraj najbaroj.  Poste ni proponis kunludi basketbalon. Tamen la ludon la aviadistoj malgajnis. Tiam ili invitis nin kunludi al si, tamen nia estraro nin ne ellasis. Kutime, ĉiu-tage unu horon ni ludis  sur piano, tagmeze mi eliris promeni al Santaka, la plej bela loko de Kaŭna malnovurbo. Ĉiu-jaŭde post tagmanĝo oni ellasis nin en la urbon, tamen ni povis eliri nur duope kaj devis skribi skribaĵeton. Vendrede ni iradis al banejo.

Al la patrolando ni veturadis dufoje en la jaro – dum Kristnaskaj kaj Paskaj festoj. Ĉiu-jare ni havis dusemajnan ferion. Do en la seminario ni estis tre okupitaj.

Kiam mi revenis el la militservo, oni proponis al mi prepariĝi memstare al ekzamenoj de la kvara kurso, ĉar min oni prenis en la armeon el la kvara studkurso. Kaj reveninte en la seminarion dum unu jaro mi trapasis du studkursojn. Ekde oktobro dum ĉiuj du semajnoj mi havis po unu ekzamenon. Tiel daŭris unu jaron. En la militservo la kapo ripozis, do studoj iris glate. Mi ekzameniĝis tre bone, kun laŭdo. Mi ricevis proponon daŭrigi la studojn, tamen mi entiriĝis en mian laboron kaj disertaĵon ne skribis. Oni proponis al mi labori en la Kurio kiel skribisto, sed mi ne deziris tie enfermiĝi.

Vi ne evitis la militservon. Tio estis ankoraŭ unu elprovo por Vi. Ĉu  via volo reveni en la seminarion ne estingiĝis?

En la kvara studjaro nin ĉiujn kunŝovelis al la armeo.  Kaj mi tute ne sentis malfeliĉa pro tio. Oni elsendis nin en Nordion, apud Jakution. Ĉiuj soldatoj estis kvazaŭ fratoj, tie militservis ĉirkaŭ 15 seminarianoj. Oni konfidis al ni. Post la milito preskaŭ duonon da sacerdotoj ekzilis al Siberio, tamen ĉi tie ni estis en la unuaj vicoj, nin oni sendadis al oficvojaĝoj. Oni deziris min registri al kulinara kurso, tamen la nutraĵo sufiĉis kaj mi diris, ke mi ne deziras. Mi finis kurson de gruistoj, laboris kiel ŝoforo, ankaŭ kiel masonisto.

Ni revenis el la militservo harditaj, sentimaj. Oni povis palison ĉirkaŭhaki sur la kapo – ni nenion timis. Kaj mi sopiris al la seminario. Mi eĉ ne pensis, ke mi deturniĝos al alia vojo.

Kiam vi decidis eniri la pastran seminarion, ĉu vi tiam ne havis aliajn celojn, aspiradojn, ĉu tio estis unusola?

Ke mi estos sacerdoto, mi decidis jam en la sepa klaso, ĉar mi kreskis en la religia familio, mi ĉiu-dimanĉe aŭskultis la Meson. Postmilite estis diversaj onidiroj, ke eble oni fermos la pastran seminarion. Se tiel estus okazinta, mi estus studinta  matematikon, ĉar mi tre bone sukcesis pri ĝi.

Vi servas al Dio 50 jarojn. Vi mastris en pli ol unu paroĥo de Kaunas. Kiu el ili impresis al vi plej forte?

Mi vojaĝis el unu paroĥo al la alia, ĉar ekzistas tia regulo. Mi laboris en paroĥo Vilijampolė, en Kaŭna Katedralo, Garnizona Preĝejo, tamen la Preĝejo de la Releviĝo estas por mi la plej kara. En paroĥo Žaliakalnis [ĵale'kalnis] ni vizitadis paroĥanojn (tiam estis la 7a jardeko dela pasinta jarcento), tamen poste oni malpermesis tion, ĉar dum tiuj vizitoj naskiĝas tre forta viva interligo kun la homoj, kaj tio ne plaĉis al soveta regpotenco. Kolektado de oferaĵoj ankaŭ estis malpermesita. Tamen paroĥanoj de Žaliakalnis komencis persone inviti sacerdotojn hejmen. Regpotencaj funkciistoj tion ne malpermesis – ja oni invitas por aspergi la loĝejon. Kaj ni iris.

Dum 15 jarojn vi laboris kiel paroĥestro de Radviliškis, kaj tie vi konstruigis la preĝejon imprese belan, kun tri altaroj. La 12an jaron vi estras paroĥon Šilainiai kaj ĉi tie jam du preĝejoj estas konstruitaj.

Komence mi rekonstruis centjaran sonorilejon, kiun oni forbruligis.  Mi eĉ veturis al Moskvo, kiam ekvidis, ke oni hakas arbojn, ĉar oni deziras ĉe la preĝejo konstrui kulturdomon, kaj la centjara sonorilejo ne ekzistas en la nova plano, ĉar estos pado al la nova kulturpalaco.

En Moskvo oni diris al mi: sen subskribo de la paroĥestro ni ne konstruos. Do, paroĥestro, ĉu vi aŭdis kion diris la ministro pri kulturo? Mi revenis hejmen, kaj post unu semajno oni forbruligis la sonorilejon. Nokte, je la dua horo.

Mi mem alveturigis konstruajn materialojn kaj du semajnojn mi laboris kiel laboristo, ĉar estis bezonataj helpantoj. Mi laboris ekde la mateno ĝis la vespero kaj dum unu somero ni rekonstruis. La centjara sonorilejo estas rekonstruita per miaj manoj.

Kaj kiam ni konstruis preĝejon de Radviliškis, mi estis kaj masonisto, kaj konstruisto, kaj inĝeniero. Vespere mi kunportadis hejmen la desegnaĵojn kaj legadis ilin ĝis la noktomezo. Kaj tiel ni konstruis la preĝejon, kaj ĝuste post unu jaro mi ĝin konsekris.

Dek du jarojn mi laboras en paroĥo Šilainiai. Ĉi tie mi konstruis du preĝejojn. Tamen tre helpis homoj, ili tre bonvole konsentis helpi. Sen ilia helpo tiam estus tre malfacile.

Ĉu oni akceptas sacerdoton bonvole, ĉu ne ektimas, ĉu ĝojas? Ja ne ĉiuj paroĥoj havas tiel sindonemajn pastrojn?

En la moderna socio homoj estas tiel okupitaj, ke urĝeco enradikiĝis en ilia vivo. Ili jen veturas, jen laboras, tial ne estas hejme. Vi trovas ne kompletan familion.  Mi rakontos unu miraklan okazaĵon. Mi vizitis familion, la mastro rakontas al mi: "Antaŭe ni loĝis en Klaipėda [klaj'peda] kaj unu tagon mi diras al la edzino – kiaj ni estas katolikoj, se ni havas nenian kruceton, por ke ni povu preĝi, por ke homoj sciu, ke ni estas katolikoj". Kaj post tiu konversacio la homo sonĝas. Li vidas rubejon kaj ĉe ties rando estas placeto, kaj tie kuŝas malgranda krucifikso, kaj ĝi lumas kvazaŭ la suno. Vekiĝinte li diras al la edzino: mi veturos rigardi. Li venis en la lokon, kiun vidis en la sonĝo, kaj tie  trovis la kruceton.  Ĝi  estis tre bela, kaj la figureto de Jesuo estis tre bela. Li alfiksis la krucifikseton apud la lito kaj kredas je la miraklo, ĉiuvespere preĝas, kaj mi diras al li: "Tio estas la signo, kiu montras, kiel agas la Sankta Spirito". Mi ĉiam diras – nesufiĉas preĝi, oni devas ĉiu-dimanĉe partopreni en la Meso. Nur tiam vi estos vera katoliko.


Fotis Jonas Puodžiūnas
--
* Klasikulo de litova beletro Vincas Mykolaitis-Putinas (1893-1967) en la romano malkovras ekspastriĝan  historion  de Liudas Vasaris, la ĉefa heroo, kiu estas ankaŭ poeto. En la romano estas solvata problemo de malakordo inter vivceloj de la poeto kaj la sacerdoto.

No comments: