2009-06-20

Litova Stelo (n-roj 1-2 , 2009)


En miajn manojn trafis unuaj du numeroj de ĉi-jara Litova Stelo. Ili sugestigas, ke la revuo iĝas informa eldonejo Kiu estas kio en Litovio, ĉar dominas materialoj pri personecoj. En n-ro 1: intervjuo kun enciklopediisto Algirdas Matulevičius, jubileaj artikoloj dediĉitaj al s-noj Zenonas Eimutis Sabalys, Laimius Stražnickas, artikolo pri geedzoj Piščikas kaj 4 nekrologoj (pro ĉi tiu fakto unu amiko la numeron titoligis funebra). En n-ro 2: prezento de nova sekretario de LEA, intervjuo kun etnoastronomo Jonas Vaiškūnas, 100-jara datreveno de prof. Ivo Lapenna, artikolo pri eksa redaktoro de Litova Stelo Petras Čeliauskas, jubilea artikolo pri Audrys Antanaitis, artikolo de Vida Kulikauskienė pri 25a Internacia Festivalo en Düsseldorf. Ambaŭ numeroj informas pri movadaj eventoj. Bedaŭrinde, mankas beletraĵoj, sed ne mankas ... eraroj. Tamen ĉi-lastajn jam oni povas konsideri hejmanoj de la revuo... Jen Algirdas Matulevičius en la subtitolo de la artikolo estas prezentata kiel enciklopedisto. En n-ro 1 estas artikolo: Vilno – Eŭropa kultura ĉefurbo. Kion aludas dustile skribita vorto ĉefurbo? La redaktoro agitas pri formo Ŝaŭlo (kial ne Ŝeŭlo?)de urbo Šiauliai (p. 14, 28, nr-o 1), kvankam en tiuj konkretaj frazoj ĉi tiu formo ne estas bezonata. Tamen en la frazo: Li estis la unua dekano de Šiauliai'a universitato (p. 28, n-ro 1) ni vidas pezan formon Šiauliai'a, kvankam ĉi-tie la Esperantigita formo eble estus almenaŭ pravigebla. Estas uzata stranga formo: ge-Šlapelis, ge-Valeika. Estas skribite mallonge, sed tute ne klaras pri kio oni parolas.

No comments: