2009-07-15

El skatolo senfunda...


Konatiĝinte kun libro El mia Esperanta skatolo de Petras ČELIAUSKAS (eldonis Litova Esperanto-Asocio, 2009) mi tuj kaptis PIV'on dezirante ekscii, kiel granda povas esti skatolo? Mi imagis, ke la skatolo estas malgranda kesteto. PIV tion klare ne konfirmis, tamen ankaŭ ne kontestis. Kial mi ekinteresiĝis pri dimensioj de la skatolo? La tubero estas en tio, ke mi tenas en la manoj la dikan, enhave riĉan libron. La plej grandan ĝian parton konsistigas tradukita poezio - 212 paĝoj. Vere granda kontribuo al Esperanta literaturo. Ni sciu, kea libro ne inkludas poemaron Homo de E. Mieželaitis. En la libron estas kolektita diversĝenra materialo: tradukoj, diverstemaj artikoloj. Ĉapitraj titoloj mem parolas pri enhavo de la libro: Litovaj poetoj, Kantoj, Prozaĵoj, Esperantologio, Historio de Esperanto, Historio de Litovio, Litova kulturo. La libro miaopinie estas valorega por tiuj, kiuj deziras konatiĝi kun litova beletro, kulturo, historio. Ĝi estas utila ankaŭ por tiuj, kiuj studas Esperanton, ĉar ĉapitro Esperantologio donas konsilojn pri multaj lingvaj problemoj.
Do kiom granda skatolo estas de Petras? Mi suspektas, ĝi estas senfunda!

No comments: