2009-07-10

Jarmila festo de kantoj


1-6 de julio en Vilnius okazis Festo de Kantoj Amžių sutartinė (Kanto de jarcentoj). La festo estis la ĉefa solenaĵo dediĉita al miljara datreveno de unua mencio ne Litovia nomo en skribaj fontoj. La titolon de la festo mi tradukis kiel "Kanto de Jarcentoj", tamen tio ne estas ĝuste. Sutarinė ([sutartine], plurale sutartinės) ne estas ordinara kanto. Mi trovis sekvan priskribon de sutartinės:
Sutartinės
estas multvoĉaj litovaj popolkantoj. Estas karaktera sekunda intervalo inter apartaj voĉoj kaj sinkopaj ritmoj. Sutartinės estas plenumataj kantante, dancante aŭ nur ludante per popolinstrumentoj: skuduĉej, kankloj, lumzdelej (pri litovaj poplinstrumentoj oni povas legi en Litova Stelo 1991/2, 1993/1). La viva tradicio de sutartinės jam malaperis, tamen ilin plenumas folkloraj ensembloj.
Ke vi imagu, kio estas sutarinės, aŭskultu: Mes buviemo tūto, Buvo dūda Vilniuj, Dobilas.
Post tiu prefaco ni revenu al la Festo de Kantoj. Dum ĝi okazis multaj koncertoj, tamen plej gravaj estis:
la Tago de Kantoj de Lernantoj, la Vespero de Ensembloj Jaroj, koncerto de blovorkestroj Kupra Tempesto, la Danca Vespero kaj la ĉefa akcento de la festo - La Tago de Kantoj.
En ĉi tiuj koncertoj partopenis miloj da partoprenantoj. Ekzemple, en la koncerto de blovorkestroj koncertis 50 blovorkestroj, 450 dancantoj kaj eĉ 8 rajdĉevaloj, kiuj kun la dancantoj plenumis Marŝon de Radetzky de Johann Strauss. En Vespero de Ensembloj partoprenis 3,5 miloj da partoprenantoj, kaj dum la Tago de Dancoj en stadiono Žalgiris dancis 8 mil dancistoj. La Festo de Kanto estis vere ĝoja evento. Ĉiuj aranĝoj estis amplekse vizitataj.

1 comment:

Valdas said...

sutartine - eble kanono?