2009-07-13

Palaco de Regnestroj jam akceptas vizitantojn


La 6an de julio estis simbole mafermita Palaco de Regnestroj (legu en Litova Stelo, 2002/1). En la solenaĵo partoprenis plej altaj estroj de la lando kaj altestimataj eksterlandaj gastoj, kiuj venis al solenaĵoj de 1000-jara datreveno de la unua mencio de Litovio. Inter ili reĝino de Danio Margrethe II, reĝo de Norvegio Harald V, reĝo de Svedio Carl XVI Gustaf kun reĝino Silvia, prezidento de Kartvelio Miĥail Saakaŝvili, prezidento de Islando Olafur Ragnar Grimsson, prezidento de Latvio Valdis Zatlers, prezidento de Pollando Lech Kaczynski, prezidento de Finnlando Tarja Halonen, prezidento de Ukrainio Viktor Juŝĉenko, papa legato kardinalo Angelo Sodano, ĉefministro de Estonio Andrus Ansip ka. Ĝis finaj laboroj de la palaco oni devos ankoraŭ atendi, tamen dezirantoj, anticipe registriĝintaj, jam povas ĝin viziti.
Palaco de Regnestroj estas la plej granda kultura projekto en historio de rekreita sendependa Litovio. Por la rekonstruado, administrado , kaj aĉeto de eksponaĵoj jam estas elspezitaj 204 milionoj da LT (59,772 milionoj da EUR).

No comments: